Rekviemo por ĉiuj neĉeestoj

 

         La lasta homo falis surteren. Estas lia lasta falo. Pene li sukcesis sin apogi æe þtono. La korpo lin doloras. Aflikte estas spiri. Li rigardas krurojn kaj piedojn sed nur vidas ostojn kaj malpuran haýton. Hematomojn, gratvundojn, rompitajn ungojn, nigran sangon algluitan al la korpo. La manoj estas manoj de skeleto. La fingraj ekstremaĵoj vunditaj kaj sangaj.

La lasta homo falis. Li ne memoras pri tio, kio okazis. Æu milito? Æu kataklismo? Æu malsano? Li nenion scias. Ene de lia kapo estas nura timiga bruado, daýra kaj surda. Li senkomprene rigardas. Stumble li erarvagis sed momento post momento la tempo pli dilatiøis. Li perdis la direkton, perdis la nordon, perdis la signifon pri ekzistado.

Li malsatas sed por manøi havas nur la fingrojn. La sango bongustas sed estas doloro.

Li soifas sed ne plu memoras pri tio, kio estas akvo.

Antaýen rigardante, li ne perceptas vidataĵojn. Estas ia sensignifa naturo. Koloroj ne plu ekzistas, nur grizaj tonoj kaj stranga mallumo æirkaý æiu afero.

La koro estas ene de la kapo. Teruraj eksplodoj kiuj skuas lian korpon. Æio estas doloro. Malsato kaj soifo kaj doloro. Sed li ne plu kapablas scii pri æi okazaĵo. Li tute kuntiriøas. Estas nura kuntiriĝinta mortonta besto.

La lasta homo estas æe l’ sojlo de la fino.

Li fermas la okulojn kaj lasas faladi la kapon. Dormemo de la morto. Silento ekposedas liajn venojn. La surda rumoro estingiøas. La frapoj de la koro iradas malproksimen... malproksimen...

La lasta homo, kiu scias nek kial li mortas nek kial li estas la lasta, lastfoje mirronde malfermas la okulojn.

Kaj lia koro silentas.

Vedo, la diino de la æielarko, lumante dancas fronte al li. La tuta loko pleniøas je ravo. Sed la homo nenion vidas.

Aĥ Puæ alproksimiøas. Senkarna la kapo, horora kranio, kaj flanke de li siblas kaj klakas timigegaj krotaloj. La homo ne moviøas, liaj malfermegaj okuloj ne vidas kaj lia koro ne timas.

Aĥ Puæ ektimigite deiras æar tiu nun aperanta estas Nokumo. Nokumo, la kreinto de æielo kaj tero. Li, kiu, el koto de la tero, faris la unuan viron, Eĵoni’, kaj la unuan virinon, Ae’. Nokumo triste rigardas la lastan homon. Venas apude. Kurbiøas. Palpas al li la pulson. Ostoj kaj haýto sen batoj. Li nenion povas fari. Nokumo ploras.

         Kaj ekaperas Li N’Gva Se N’Gve, æies patrino! Þi balancas siajn kolosajn mamojn kaj dancas æirkaý la lasta homo. Sed estas mortinta la lasta homo kaj, se tion ankoraý ne scias la dioj, la morto ne proponas revenon.

Jen, kiu estas tiu alproksimiøanta eksterordinara bando? el æiuj flankoj, ege mirigaj figuroj, giganteskaj kelkaj, travideblaj aliaj, æirkaý la mortinta homo, la lasta homo kiu ĵus mortis! La estaĵoj kuniøas kaj æio fajriøas, superbaj lumbriloj je æiuj koloroj, la boreala aýroro, la absoluta splendo.

Huitzilopoætli, la soræista kolibro-dio kaj Ĥoæipili, princo de l’ lilioj, plumaĵoj kaj oro.

Teþub kaj lia edzino Hebat!

Lug, la magia suverena dio, kaj Kumarbi, la æiespatro, kaj Anu, la granda!

Peruno, la fulmo, kaj Manituo, la superega natura mondo!

T’ien, Ti-e, Tsu Tsung, jado, milkoloraj silkoj, vizaøoj el la plej fajna porcelano!

Tezkatlipoka, Ketzalkoatlo kaj Tlalok, grandegaj, lumtremado de æiuj briloj! Kaj arøento! Kaj turkiso! Kaj obsidiano!

Kaj la gigantaj bataluloj Toro, Loki, Odino, Lug, þildoj, glavoj, lancoj kaj marteloj! Kaj Freja.

Kaj æirkaý la kadavro jam eksonas la unuaj dolorlamentoj.

Reþef kaj Anat kaj Ĥoron kaj Baalo kaj El!

Lamentoj jam plorøemadoj.

Sin, Þamaþ, Aþuro, Marduko, Enlil, Adad kaj Iþtar!

Plorøemadoj jam desperaj.

Tangaroa, Tane, Tu, Ĥina, Pele, Rongo!

La funebra danco, la makabra rondo, la enteriga procesio.

Oþalao, Þangoo, Oþosi, Jemanĵa’, Olarumo, kiom da? Metaloj kaj maskoj, ringoj kaj sceptroj, vitrobidaj kaj spegulaj briloj! Kaj kronoj kaj diaĵaj bastonoj!

Hurladoj kaj vekrioj!

Kaj kiu estas tiu æi popolamaso? Elefantaj kapoj, sesbrakuloj, fulmado de diamantoj, safiroj kaj rubenoj. Viþnuo, Praĵapati, Puruþa, Kalio, Ganeþo, Varuno, Indro, kiom kiom?, ili transformiøas, unu estas multaj, multaj estas unu, æiuj ekkantas senfinan lamenton, agoniiga murmurado pri senespero.

Kaj en bruema venantaro marþas nun tiuj æi mikskoloraj estaĵoj, kelkaj bestkapaj: Ĥator, Oziriso, Iziso, Nut, Anubo, do ni trompis nin, æu? Do la morto estas poræiama, æu?

Kaj kio pri tiuj eteraj figuroj æielmirindaj? Æiuj duonrozaj kaj blondaj kaj preskaý æiuj duonnudaj kaj iliaj vualoj flirtas delikatege kaj iliaj paþoj eæ ne tuþas la grundon kaj Zeýso kaj Hera kaj Atena kaj Afrodito kaj Apolono kaj estas aliaj!, kaj multaj ili estas! Kaj al kio vi venis æi tien? Æu æeesti antaý la morto? Grekaj dioj ne øin rajtas! Æu vi venis por spekti la falon de la lasta Prometeo? Ekrigardu la spektaklon!

Mirego.

Kaj sufero!

Kaj antaý la nekalkulebla amaso da koloroj kaj formoj, jen ke enkorpiøas la tri grandaj entoj de la monoteismoj: Javeo, Jesuo kaj Alaho.

Kaj æiuj intermiksiøas kaj perdas sin kaj nun sin prezentas kiel nuraj estaĵoj je æiuj koloroj kaj æiuj briloj kiuj sin organizas en giganteska funeralo.

Kaj, subite, timigegaj sed ili mem ektimigitaj, ekmontriøas fantastaj kreitaĵoj, miksaĵoj de la totala deliro!, hibridaro de halucino!, flugilhavaj gigantoj, drakoj, æevaloj ne æevalaj, serpentoj jam diaĵaj, pecoj el dioj kaj pecoj el koþmaroj, la teruro de despera algluaĵo, sporoj forĵetataj de morbidaj kaj infanismaj cerboj, la gefiloj de l’ ektimo, la genepoj de l’ frostotremo, la heredantoj de l’ malkuraøo, la monstroj de æiuj legendoj kaj la dioj ne maltrankviliøas æar ili jam alkutimiøis al tiuj disbranæiøoj de la freneziøinta fantazio kaj æar scias ili mem, la dioj de æiu tempoj, ke ankaý ili havas la saman perditan originon, la devena æelo, øermata per spontana generado en la malsaøa kaj terurita koro de la unua homo.

Neniu aýdacis tuþi la kadavron.

Æiuj sciis ke øi apartenas al Tellus Mater, Gea, Papa, Luminuut, Oduna, Tamaiovit, Asaseja, Okvapin, Mokos.

La Tero.

La dioj æiuj, pli ol æiuj homoj, scias nun ke oni mortas nur unufoje. Kaj ke la morto estas la nura diaĵo kiu superregas.

Alaho, Jesuo kaj Javeo etendas inter si la manojn. Ili harmoniiøas kaj interakordiøas sed ili eksentas ke nun jam tro malfruas. Tio ne plu helpas. Kaj ili ankaý eksentas ke enfine ili fandiøas en ununura malespera estaĵo.

Æiuj venas kaj iras envice, la dioj æiuj de æiuj tempoj, æar ili volas priplori æi morton antaý la æeestanta korpo.

Kaj pere de konsternitaj rigardoj kaj silentaj interakordoj, la dioj æiuj de æiuj tempoj decidas, por mildigi la doloron pro tiu senrimeda perdo, ili decidas ke æiuj ekkantos funebran kanton, himnon al la morto, rekviemon, tristan peanon, gigantan kaj eksterordinaran lamenton, kiu kunportu konsolon al nekonsoleblaĵo; io plie ol la kanto de Ngofio-Ngofio, la birdo de la morto. Kaj ili decidas ke kune kun la voæoj eksonos la mirindaj sonoj de la homaj instrumentoj. Kaj estu æi tiu liturgio de adiaýo kaj saýdado la lasta manifestacio de la dioj æiuj de æiuj tempoj.

Sed nenio aýdiøas krom strangolata plorøemo en la diaj gorøoj. Neniu sono sin transformas en melodion. Estas pro tio, ke la dioj, sen homa partopreno, ne kapablas krei muzikon.

Ploras la okuloj de la dioj æiuj. La procesio iøas pli granda rondo, kiu ekþvebas æirkaý la blua planedo. Plumoj faladas. Diamantoj perdiøas. Majestaj vestoj flugadas, ringoj gravitas kaj þanøas orbitojn, kronoj malkronas kaj renversiøas. Ies vualoj kovras aliulojn. Lancoj soras kaj venas al aliaj manoj kaj estas forlasataj kaj sin transformas en koloron kaj lumaĵon kaj perdiøas en la granda rondo.

Tamen, la vizaøoj ne plu tiel belas.

Sed, por fideleco al homo, ili daýre þvebas, intermiksiøante. Mil kolornuancoj, polikromio kaj brilado, sunoj disperditaj inter silkoj kaj juveloj, æiuj koloroj kaj æiuj steloj kaj æiuj þanøemaj lumaĵoj, iluminata polvo, la lakta vojo, ne lakta sed iriza, ne plu vizaøoj, ne plu formoj sed ankoraý vidiøas fulmobrilado kaj splendo.

La granda rondo glisas æirkaý la blua planedo.

De malproksime vidate, la planedo ricevis ringon. Kiel tiuj de Saturno.

Ne plu scias plori la dioj æiuj de æiuj tempoj. Ne plu scias kiuj ili estas. Senkoloraj nuboj, blovo kaj lumo. Polvo en kolosa ringo, nun monokromata, gravitante æirkaý perdita blua planedo.

Kiom da tempo daýris tiu silenta ringo?, farita de eksterordinara spektra fosforesko! Æu dek jarojn? Æu cent? Æu mil?

La tempo ne plu.

Ne ekzistas tempo, se ne plu estas espero.

Kampolargo, 2004.

Atualizado em ( 17 - 04 - 2013 16:54 )