Skeptika Trilogio, dua parto.

PROFANA KRUC-VOJO

I .

LA STACIOJ DE LA PASIONO

Kiom,
kiom da, estas la stacioj de la pasiono?

Inter stumbloj kaj faloj
kaj renkontiĝoj kaj vipfrapoj,
sekvas la homo laŭ la vojo de despero.

Kaj kiom da fojoj estos tiu vojo trapaŝata
ĉiam ĝi estos trapaŝata por ĉiu je sia tempo,
ĉar alia ne estas la historio de homo
se ne la historio de sia pilgrimado.

Ĉu Uliso aŭ Kristo?

Ne gravas,
ĉar ĉiam okazos doloro kaj soleco.

Precipe tro da soleco.

Mi prenos la pilgrimadon de Kristo
ĉar pere de lia simbolo
mi volas min senmitigi.

LA SUPEO

    
Unue mi volas diri
ke ne okazos mistika supeo
preparita de zorgemaj manoj.

Sen pano kaj sen vino.

Sakraliĝu nur
ĉiu porcio de eta ĉiutaga manĝaĵo
kaj nenio plu.

Mi ne volas mistikajn supeojn,
el tiuj faritaj
por revelacioj de amo kaj perfido.
Mi ne volas amon,
nun,
en tiu komenco de mia profana vojo
kaj, ĉar mi ne volas amon,
perfidoj ne estos.

Mi ne estas vendota,
sed estas de mi mem elprenota
por denove esti al mi mem donacata,
pakita per la pleja realaĵo
kiu eblas ene de la realo.

LA PLI OL DEK DU LEGIOJ

Kaj nun mi diros
ke necesas mortigi tiujn anĝelojn el fantazio.

Mi ne volas vin ĉe mi.

For kaj for, tuj!,
legioj kaj legioj de keruboj
kun viaj travideblaj flugiloj
je mil koloroj
kaj je lumaĵoj pli ol mil.

Mi volas vin amase senkapigitaj,
kaj tranĉitaj la fingrojn
kiuj almontras nigrajn abismojn,
kaj blinditaj tiujn okulojn je dolĉa veluro
kiuj allogas per promesoj,
kaj tonditaj tiujn enormajn flugilojn
kiuj estigas flugadojn ene de sufokanta vakuo.

Mi ne plu bezonas kredi je vi.

For kaj for, tuj!,
kreitaĵoj el nenio,
enviitoj de mensogaj diaĵoj
pere de kiuj oni trompas
kaj malpermesas pli larĝajn flugadojn
direkte al tio, kio oni estas
kaj nur al tio, kio oni estas.

Ĉar mi scias ke
je la horo de la granda plorado
vi vin montros tiel, kiel vi estas:
infanaj fantazioj
kies neĉeesto grandigas la teruron
pri la realo.

LA DEK DU

Necesas ankaŭ
finigi tiun bandon
tedigan kaj sufokantan
da apostoloj
kiuj pakas min,
atendante verojn el mia buŝo.

Mi ne plu volas aŭdi pri veroj!

Ĉiuj vortoj egale valoras
de nun;
ĉar jen mi volas tute nudigi ilin
por eltrovi iliajn aliajn signifojn,
kaŝitajn sub la ombro de kulturo kaj civilizo.

Vortoj,
de nun,
estos kvazaŭ nepunendaj kraĉaĵoj
en mia buŝo de neposedato,
kiuj amase kaj stumblante eskapos,
sen ia ordo,
sen leĝo kaj sen moralo
kaj, precipe,
precipe,
sen ia estetiko.

Kion vi volas je mi?, disĉiploj ne miaj,
ĉiam alvenante de malantaŭe
kvazaŭ atakanta ombro.

Kial,
kiel senprotektaj perditaj infanoj,
vi ĉiam gvatas tiun,
kiu estos la majstro?

La lumaĵoj kiuj lumas sur mi estas estingitaj, laŭ mia decido,
ĉar mi volas malluma tiun parton de mia pado.

Lumigu vi mem, do, viajn proprajn lumaĵojn
kaj, se la sorto malheredis vin pri propraj lumaĵoj
estu vi, prefere, rapidegaj vagantaj meteoroidoj
kaj ne pasivaj obeemaj satelitoj!

Ĉar,
kiel meteoroidoj
la rapidego flamigos vin
kaj forĵetos vin ekster ĉiujn sistemojn!

Ne serĉu min, ne ĉirkaŭu min, ne kontaĝu la aeron
ĉar mi bezonas spacon,
eĉ se nur por kuntiriĝi kvazaŭ feto.

LA HOMAMASO

Mi volas ankaŭ, nun,
finigi tiun homamason da scivoluloj.

Kion vi pensas pri mi?, vi ĉiuj,
kun tiaj okuloj gapantaj por rabio pri novaĵo
kaj tiaj manoj pretaj ŝtonumi?

Vi,
senutilaj patroj aŭ patrinoj aŭ forĝistoj aŭ banklaboristoj aŭ
instruistoj aŭ ŝtelistaj politikuloj aŭ nuraj politikuloj
aŭ la tuta ceteraĵo
aŭ neniaĵo de nenio,
ĉar jen vi estas nur
monstro de ununura vizaĝo
aŭ, pli malbone ol tio,
nura senvizaĝa monstro,
soifanta pri sango por nutri ĉipan sadismon
kies doloro estingiĝos post la unua biergluto,
au deziranta pri falo por rezulti novan mokadon
kiu lumigos al vi la idiotan rideton
dum unu plia el tiuj sennombraj noktoj je merdo,
aŭ nur atendanta miraklon
glorkronitan por fido de jarcentaj generacioj,
kiu devigos la naskon de nova dio
kaj la starigon de novega kaj mirinda
religio absoluta!

Tiam, ja,
vi, man' enmane,
parolos pri paco
kaj levigos la plej aŭdacajn katredalojn
kaj konstruos novajn leĝojn kaj novajn moralaĵojn
kaj, precipe,
precipe,
novajn estetikojn.

La okuloj daŭros,
tamen,
gapantaj
serĉe de reviditaj surstrataj kuriozaĵoj
kaj la manoj estos,
kiel ĉiam estis,
ŝtonumantaj
en aliaj senkompromitaj manieroj ŝtonumi,
nome,
entombigi en ostracismo la liberulojn,
fermi la okulojn antaŭ malsatuloj kiuj infestas stratojn,
avali politikulajn agojn je konfirmita malhonesto
kaj dormi kiel infano
kiu ne scias
pri la bomboj de la lasta kaj ununura katastrofo.

Mi ne estu modelo por viaj sterilaj kaj demencaj ploradoj,
nek por mokado je fino de nokto
kaj, plej grave,
plej grave,
por religioj kalkblankigitaj per dogmoj.

Kaj ne marŝu malantaŭe,
penante por spekti mian profanan vojon,
ĉar mi minacas kraĉi fajron
kaj cindrigi tiun malmolan pakiderman kiracon
kiu protektas viajn konsciencojn.

Kaj, se vi insistos, mi kraĉos akvon,
por dronigi vin en terura maro
kiu malfacile malfermiĝas antaŭ falusaj bastonoj.

Kaj, laste, se vi ĝenos, mi kraĉos merdon sur vin
por doni al vi la nuran realaĵon kiu apartenas al vi.

LA SINEDRIO

Kial oni kondukas min antaŭ tiujn juĝistojn?

Ĉu vi pensas ke mi silentos antaŭ viaj bestecaj mienoj?,
vi, minotaŭroj,
kiuj, de si, havas nur falsajn nomojn!

Jen mi ne silentos antaŭ tiaj ĉiuj pestaĵoj
kaj mi proklamos ke mi konas viajn noktajn agojn!

Plenaj je kaŝitaj vizitantoj
kiuj teksadas la kaptilan reton
de la grandaj araneoj!

Kaj mi pludiros
ke mi konas la enuon de viaj edzinoj
forlasataj en silkaj domoj
kaj mi scias pri la leĝatencoj de viaj gefiloj
kaj pri la despera soleco de viaj genepoj.

Kaj mi ankaŭ scias pri viaj karieroj,
talarigitaj kaj mumiigitaj juĝistoj,
kaj mi scias ke via kariero postulas de vi
ĉiutage oferi,
kaj iom post iom strangoli,
la stuporan justecon!

Mi malkonsentas pri supeoj,
kaj ke mi iĝu paŝtaĵo de anĝeloj,
aŭ majstro de vojerarantaj disĉiploj
aŭ esti sterkata de la veneno de scivoluloj.

Sed plu certas,
certe,
ke mi malkonsentas ke vi juĝu min
pere de via voluptamo
kun siaj simiaj okuletoj
nek ke vi min interpretu
pere de via nesciado
kun siaj okuletoj hienaj .

Vi juĝas nur per viaj timoj kaj viaj oportunismoj
kaj interpretas nur per viaj manĝemo kaj kovardeco.

Subpremitaj de pli grandaj oportunismoj kaj manĝemoj
vi dancas,
sub dikegaj sinjoroj,
la danco je malmultaj paŝoj
kaj malmultaj movoj,
la dancon de la maljusta justeco.

Kaj en la malluma mallumo de viaj sonĝoj
vi nutras vin per timo kaj kovardeco,
kiam vi memoras la mallevitajn okulojn
pro honto kaj humileco
de la viktimoj kiuj suferis la vipadon
de via maljusta justeco.

Homoj je torditaj kapo kaj koro,
minotaŭroj,
kun kompletoj kaj kravatoj kaj paperujoj
kaj kolosaj bestaj kapoj,
for de l' vojo!,
ĉar mia pado ne estis projektata
por renkontiĝoj kun mitologiaj miksaĵoj
de homo kaj bestio.

Mia pado estas je soleco.
kaj ne nestigas tiajn justecojn
kun magnetigitaj pesiltasoj.

KAJAFAS

Kaj kia obstino estas tiu,
kiu nun min metas antaŭ
la Ĉefpastro?

Mi volas fermi la okulojn
kaj malaperigi de antaŭ mi
tiun papecan amarecon.

Mallumiĝu, malĝoja sorĉisto!

Tiel facile estas liberiĝi je vi!,
dumiljara ornanita vestaĵo!

Kaj nun, kien iros mia vojo?

PILATO

Pilato!

Kiu alvokis vin ĉi tie?

Ĉu vi pensas ke vi ludos tiun nenecesan rolon
porĉiame?,
lavante viajn manojn
kiuj afektas nescion
pri tiu, kiu subskribas la dekretojn?

En ĉi mia vojo
ne estos lavitaj manoj
kaj viaj fingroj poreterne sentos
la makulojn pro kulpo
por dependeco ne kontestata.

Mi scias pri fadenoj,
kiuj faras vin marioneto
de tiuj, kiuj posedas bienojn, obligaciojn, bankojn  kaj industriojn.

Mi scias pri devontigoj,
kiuj faras vin gantpupo
de tiuj, kiu pioĉas por ercoj kaj intersanĝas leĝojn.

Mi scias pri la teruraj kaj necedemaj aliulaj voloj,
surdaj al ĉiuj voloj,
kiuj ne facile cedas
antaŭ doloroj de popoloj kaj verŝitaj sangoj,
tio, kio plenigas vian ŝvelanta korpon,
pinocheteca,
salazareca,
kaj aliaj nomoj je trista memoro,
kiujn ne valoras la penon starigi...

Mi sekigas vian akvon
kaj putrigas vian sapon
kaj fandigas vian kuvon
kaj bruligas vian mantukon
kaj igas ŝvebi sur via kapo la metalan kruĉon!

En pasintaj rakontoj
pri forgesitaj dioj
vi senpune lavis la manojn.

Sed tion vi ne faros en rakontoj pri homoj.

Viaj manoj montros
porĉiame
la malpuraĵon, en kiu vi partoprenas.

Lernu de Lady Macbeth!

Ĉar nur por tio
la homo havas iom da libero:
por ne esti damaĝo al aliulo.

Foriru.

LA FILINOJ DE CIONO

Kaj nun, vi,
virinoj el Jerusalemo,
pri kiuj oni diras kompatemaj.

Kompatemaj virinoj nigrevestitaj...

For de la vojo.

Ne venu al mi kun tio
pri ŝmiraĵoj kaj ungventoj
kaj tristaj larmoj
kaj tukoj por purigi la sangon survizaĝan
kaj la ŝviton surkapan.

Kompatemaj virinoj,
kion vi scias?

Vi, kiuj ĉiam sin kaŝas malantaŭ viaj viroj
lauleĝe legitimitaj,
dum vi kaŝas antaŭ vi mem
malpermesatajn ĝuadojn
kaj ekscitigajn konojn
kaj klarigantajn vortojn.

Vi, kiuj,
vestitaj kiel virinoj,
kaŝas antaŭ vi mem kaj antaŭ la mondo
la homojn, kiuj vi estas.

Vi, kiuj kapklinite akceptas
la tronon de patrineco
kaj la kuvon de bordelo,
sen elekto,
ĉar ĉiam estas ili, la viroj, kiuj decidas
pri tio, kio vi estos,
sed neniam vi mem.

Kompatemaj virinoj,
kion komprenas vi pri kompato?

Kiaj vaginaj incendioj konsumiĝas
ene de tiu kompato?

Kaj kion komprenas vi pri virinoj?

Kiom da virecaj filoj vi kastras
ĉiutage?,
per tiu terura kaj efika armilo
kiun vi manipulas tiom sensperte,
nomata patrina amo?

Mi ne volas de vi tiun nocan patrinecon
kaj, antaŭ via kompato,
mi nur volas esti spegulo
por ke vi vidu vin
kaj kompatu vin mem.

Sen tio pri ŝmiraĵoj kaj ungventoj
kaj tristaj ploradoj,
do.

Kaj mi ne volas permesi ke vi venu, Veroniko,
kun via sorĉista tuko
por preni mian mienon
el mia vizaĝo.

Mia vizaĝo estas la nura, kiun mi havas
kaj sur ĝin necesas ke estu fiksata
mia mieno,
ne transformita en flagon
por pruvi mensogoj
al tiuj, kiuj kredas je mensogoj.

Ĉu vi ne scias?, Veroniko,
ke forpreni la mienon de iu viro
estas forpreni
lian duonon plej kosta!,
lasante nur la alian duonon,
nomo!

Kaj, publikigita mia mieno,
kiel sakrala flago
aŭ ĵurnala sensacia notico
aŭ paĝa piednoto,
ĉu ĝi ne havas la saman senvaloron?

Kaj ne gravas tio malsupre skribite,
reĝo de reĝoj!,
jen la lasta prezidanto!,
serĉata de la polico!

Ĉiam, la restaĵo
estos,
io konvena por esti putraĵo
antaŭ la malfermegata okuloj de vojerantaj scivoluloj
kiuj sin kaŝas malantaŭ ĉiuj anguloj.

Kaj kiuj ĉiam estas pretaj por,
kelkaj el ili, starigi la papan tronon
kaj malpermesi kontraŭkonciptaĵojn,
aliaj, trafe pafi,
transformante prezidantojn en duondiojn,
kaj, kelkaj lastaj, anonime telefoni
kaj transdoni la urbajn kristojn
al la perforto de policanoj
sakraligitaj de la burĝa ordo!

Ĉu neniu instruis tion al vi?,
virino!

Ĉirkaŭvolvu iun ajn infanon
el iu ajn lando
per tiu sorĉa tuko,
tiele entombigante la naskon
de alia nociva religio.

Kaj kuniĝu al la aliaj virinoj,
kaj vi ĉiuj malkompatiĝu
aŭ kompatu vin mem.

Kaj foriru de antaŭ mi,
bonvole,
por ke mia ĉagreno ne grandiĝu.

LA CENTURIO

Kaj foriru de antaŭ mi,
ankaŭ vi,
por ke mia furiozeco ne grandiĝu,
soldatoj lakeoj de la ĉipa povo.

Vi, kiuj nenion scias
se ne alnajli kondamnitajn manojn
kaj ĵeti bombojn sur urbojn
kaj sin transformi en numerojn.

Aŭ premi botonojn
kaj vaporigi je sterilaj plagoj
la obstinan blovspiron de la vivo.

Mi ne bezonas tiujn infanajn mokaĵojn
kiuj ŝercas
pri mia homa kondiĉo!

Mi havas kronon pli teruran ol tiu via,
plektatan kun duboj je malfacilaj solvoj,
pikantan mian doloran kapon;
kaj mi ne volas tiun sceptran kanon
nek tiun purpuraĵon
kiu transformos min en reĝon de reĝoj:
mi ne pretas mitigi min
ĉar
la mito
mortas cent kaj cent fojoj
kaj al la homo
sufiĉas
nur
sia nura unu morto.

Kaj ne kunportu ĉenojn
nek pelorion
ĉar mi jam havas
miajn privatajn kulpojn.

Kaj ne sekvu min
ĉar mi scias kiel esti mia propra ekzekutisto
postulante:
atentu!
zorgu!
ne forgesu!

Mi volas pura mian vojon;
sufiĉas al mi
kaj sufiĉu al ĉiu homo
sia propra konscienco.

Mi scios kiel vipi miajn paŝojn
rekte al tio, kio devas okazi
kaj mi scios kiel ekzekuti
mian propran kondamnon.

Kiom da fojoj, do,
mi bezonas esti krucumata
aŭ oferbuĉata
au dumvive aŭtopsiata?

Kiom da fojoj, mi bezonos
vori mian propran koron?

Kiom,
kiom da estos la oferoj,
mi ĉiam volas esti sola!

Mi ne volas bezoni demencajn infanojn
kiuj vipas mian grundon!

For de antaŭ mi,
soldatoj je nenia saĝo.

Tankoj je senvola karno,
for!

Por ke ne grandiĝu mia furiozeco!

SIMON, LA KIRENANO

Simon,
la kirenano,
el kiu legendo vi forvenas?,
por aperi meze de mia vojo!

Kiaj bonvolemaj astroj altiris vian orbiton
ĝis la trajektorio de mia orbito?

Ĉu eble estas mi tiu,
kiu preterpasas vian vojon?

Kaj kiuj antikvaj fatoj preparis tiun momenton?,
en kiu mi suferas tiom da doloroj
kaj vi havas tiom granda la brakumon?

Kaj kiu stelo sidiĝis sur viaj okuloj?,
por ilin ilumini per tia ridetanta petolo,
kiu plenigas je fido
mian senesperon!

Kaj kiu kompatema tertremado esta tiu?,
kiu disrompas la digon de mia plorado
kaj min liveras konvulsia!

Kaj kial
antaŭ vi
mi nur havas demandojn?

Kreitaĵo aperinta el nenio,
veninte por min helpi pri elteno de la ŝarĝo
de miaj afliktiĝoj
kaj konsoli mian pli grandan desperon!,
estu mi, iam, kun vi
en ia stacio de via kalvaria vojo
kun brakumo egale al tiu via
kaj la koro superpleniĝanta.

Ne por pagi ŝuldojn de amo
sed por ĝui la feliĉon
kunporti al vi konsolon.

Inter ĉiuj figuroj el la evangelia neceso,
vi estas la ununura kiu restas,
travidebla kvazaŭ iluminita vitralo.

Iluminita vitralo,
ne estas maniero por danki tiun pokalon
kun tiel paciga konsolo.

Ĉar tre granda estas la doloro
kaj tre malgranda mi estas en ĉi momento.

Nenion mi havas por doni al vi nun
se ne profundan ploradon,
kiu purigas min
kaj min dormigas
kiel bebo
neprotektata.

II.  

GOLGOTO


Jen mi finfine en ĉi tiu loko
kie nek agloj nek serpentoj
alvenas.

Iomete laca
iomete trista
kaj tre sola.

La tumulto restis malantaŭe.

Ĉi tiu ne estas la monto je multaj krucoj
kaj skeletoj dissterniĝantaj surgrunde
kaj ŝtonoj sangmakulitaj;
la monto kie oni krucumas ŝtelistojn
kaj revoluciulojn.

Ne.

Ĉi tiu estas nur la monto de tiuj, kiuj planas
esti solaj.

Sed du estaĵoj restas ankoraŭ
kaj perturbas
mian solecon.

Du estaĵoj
kiuj martelas la ŝildon de mia silento.

Kaj mi ne atingos min
se mi ne sukcesos
liberiĝi.

LA SPIRITO

Unue vi,
estaĵo alnomata
sankta spirito!

Se vi pretendas esti la nemortema flamo
kiu apartigas min el la besto,
mi alnomas vin
nur
homa spirito!,
ĉar nur homeco
determinas
homaĵon.

Se vi pretendas esti la porĉiama flamo
kiu devancas la homon,
mi alnomas vin
ankoraŭ,
homa spirito!,
ĉar ĝis kie iros la homo
li nur estos homa.

Se vi pretendas esti la eterna flamo
kiu levas min al dia kondiĉo,
mi alnomas vin
je la tria fojo,
homa spirito!,
ĉar homo nur iras ĝis sia propra limo.

Ne estas,
ene de mi,
sidloko por via flugado,
spirito,
ĉar mi
arogas al mi
nur tion,
kion mi komprenas de mi mem.

Ŝvebu vi kvazaŭ idealo
enaere fluganta,
kaj mi alnomos vin
fantazio.

Nune
mi ne volas nutri min per fantazio.

ELI ELI LAMA SABAĤTANI

Kaj vi,
patro,
kiu min ĉirkaŭpremas,
kvazaŭ eumenido je dolĉa memoro!

Kial vi ne forlasas min
por ke mi kresku?!

Kial vi ne prenas de sur mi
vian protektantan bildon?,
por ke mi trovu
de mi
mur tion, kiu apartenas al mi!

Mi ne plu volas esti kunligata al tiuj dolĉaj memoroj!

Ĉu, do, mi estus kondamnita fini
mian malsaton pri realo
per tiuj fantazioj pri patro
je dolĉa gusto
sed tiel terura digesto?

Vi iras kaj venas en mia memoro,
kun via ŝarĝo de maljunaĝo plena je fragileco!

Ĉu vi volas nutri en mi la brullignaron pri kulpo?,
eble!

Ne estas miaj,
tiuj kulpoj
de homoj kiuj naskiĝis antaŭ mi!

Mi venis pura pri origina peko!

Mi nenian fidon konfesis
se ne la erareman kaj minacatan esperon
pri tio, kio homa estas.

Mi ne trinkis tiun trudatan akvon,
kun salo de ĉiuj larmoj
de tiuj, kiuj ploradas
pri la delikto vivi.

Kiujn postulojn vi volas prezenti al mi?

Krucumi min vivantan
por malgrandigi vian senesperon?

Doni al mi la kalikon kun galo,
per kiu oni elaĉetas ĉiujn suferojn?

Tiu kaliko estas mensogo
ĉar neniu liberiĝas, pere de aliulo,
de siaj propraj suferoj.

Ĉu vi volas ke via volo plenumiĝu?

Ombraĵo,
mito,
forgesita komenco,
nenio el tio havas volon!

Trankviliĝu!, mia koro!

Mi ne transdonos mian spiriton
en viajn manojn,
patro.
Tio estos kvazaŭ morto
kaj mi ne estas ĉerande de ĉi tiu maro,
nun.

Mi estas nur ĉerande de mi mem,
ĉi tiu pli terura maro
kiu englutas min
kiom da fojoj mi provos la aventuron
de tiu halucinanta vojaĝo,
kiu redonas min dispecigite;
sed,
post vomado de la nigra akvo
de tiu malluma dronado,
jen mi estos ĉiufoje pli fortika.

Kaj mi ne bezonas vin,
patro.

Rezignu pri ekzisto pere de mi!

Nia kunligado jam rompiĝis
de longe,
kiam mi tute forvenis de utero
- unua maro -
kaj iu kriegis li vivas!

Jen:

Mi vivas
kaj mi ne bezonas vin.

Estu vi dolĉa memoro
sed malligiĝu.

Ĉar jen estas mi tiu,
kiu, tuj,
ne plu subtenos vin!

Mi forlasas vin
kaj donas al vi la malplenan kalikon
de vi mem malplenigitan.

Kaj,
libera je via ĉeesto,
la lasta estaĵo,
mi vidas min
finfine
antaŭ mi.

III.

FERMATA DE LA ŜTONO


Mi ne volus esti alvenanta tiel subite.

Mi timas
kaj malvarmiĝas
kaj antaŭsentas ke mi ploros.

Kial mi tentis min per tiu nura
kaj tremiga
tentado?

Trankviliĝu!, mia koro!

Ĉio estas tiel malfacila,
tiel timegiga,
kaj mi nur volas liberi min,
por esti malpli infana
sen tiom da infanaj fantazioj.

Mi timas
kaj malvarmiĝas
kaj antaŭsentas ke mi ploros.

Mi volus sensonĝe dormi,
tiel laca mi estas.

Kaj kiom da tempo mi devas restadi
enterigita ene de tiu akra silento?

Ĉu tri tagoj
aŭ tridek tri jaroj?

Ĉirkaŭvolvita ene de miaj propraj nudaj brakoj,
en tiu malriĉeco sen mortotuko,
ĉu mi havos la revelacion
pri tio, ke alvenis la horo de kunvivado?

Aŭ ĉu estos mi vomata
de tiu malĝoja somnolo?,
kvazaŭ resurektita kadavro
devigata foriri el la tombo
kaj disetendi antaŭ si
sian propran juĝon!

Ĉar jen ekzistas resurektado
nur ene de la nura vivo!

Mi scias que estos la samaj,
la homoj,
post kiam mi denove renkontos ilin.

Kaj mi scias
plie
ke ili rajtas
egale al mi,
postuli de mi kondutojn kaj dececon.

Kaj mi scias
ankoraŭ
ke inter ili estas apostoloj
majstroj de si mem,
kaj pasantoj ne scivolemaj
sed zorgantaj nur
pri siaj senesperaj ĉiutagaj taskoj,
kaj juĝistoj
viktimoj de siaj klopodoj por esti honestaj,
kaj virinoj homecaj
kiuj scias kiel rigardi
en la okuloj de siaj gefiloj,
kaj soldatoj
ĵetataj enkazernen
de la neceso garantii la ĉiutagan pagon kiel vivrimedon.

Kaj mi scias
fine
ke ĉiuj mortontoj
laŭ variacioj inter doloro kaj senespero
ripetas tiujn sakralajn vojojn de lernado,
sin krucumante
aŭ estante krucumataj
sur ĉiuj malsimilaj specoj de kruco.

Kaj ne ĉiu resurektas el la doloro.

Kaj mi scias
post ĉio
ke pro tio
tiel fortas
la simbolo de la evangelia kruc-vojo.

Mi nur ne scias kial
kelkfoje
tiel feroca estas mia koro
kaj tiel angoriga la neceso
esti sola.

Kaj sola,
kiel mi intencis,
mi ĉirkaŭvolviĝas nuda
ene de miaj nudaj brakoj
kaj atendas.

Mi pretendas esti trankvila.

Paciĝu, mia koro!

Mi iomete timas,
mi ne plu sentas malvarmon;
kaj mi ne tiom certas
ĉu mi bezonas plori.

26.07.2009.

Atualizado em ( 25 - 01 - 2012 13:46 )