Malfaldata Animo, ĉapitroj 205, 206, 207, 208, 209, 210, 211 kaj 212.

  

205.

          vino, vino, antaŭ mi, vi havas la forton de homo. unue mi rigardos vin dum kelka tempo, amindumante vin per miaj okuloj. poste mi ne rezistos kaj prenos vian korpo-kalikon. en la komenco, milde, por senti ke vi ekzistas kaj estas reala. kaj poste, jam kun volo gustumi vin.

          ĉimomente ne plu estos defendoj kontraŭ tio, kio devas okazi. por ke mi trinku vin, mi antaŭe bezonas rigardi vin, senti vin, preni vin, konduki vin al mia buŝo. mi bezonas eksciti vian frenezon, por ke ĝi veku en mi mian frenezon kaj mian ebriemon.

          post la unua gluto, estos avido pri la sekva gluto kaj mi scias, ke vi ankoraŭ estos je la dispono de mia lirika volupto.

          mi gustumas vin kaj freneziĝas. Mi ne plu scias pri mi. Mi ne scias tion, kion mi faras, mi ne scias tion, kion mi volas.

          mi ne scias pri respondoj aŭ demandoj.

          mi estas. mi faras tion, kion vi ordonas al mi fari. mi volas tion, kion vi volas ke mi volu.

          kaj tuj poste mi dormos. via parfumo restos ene de mi dum kelka tempo, en mia sango, miksita kun via sango el pistitaj beroj. kaj venos la tempo kaj horo kaj vico por forgesado. tagojn poste, mi memoros nian kunvivadon plenan je la plej veraj veroj.

          vino, vino, en mia deziro vi havas la forton de homo.

          trinki vian kalikon egalas al trinki vian orgasmon.

  

206.

          kiom da aferoj mi skribas nun kaj mi malskribos poste? kiom da honto mi abomenas nun kaj adoptos poste? kiom da vantoj mi akceptas nun kaj intencos forgesi poste?

          vero, kiom da vizaĝoj vi havas? kiom da okuloj? kiom da koroj?

          kio mi estas? ĉu ĉio? aŭ nur tio, kio, en la fundo de ĉiuj fundoj, estas neŝanĝebla?

          mi estas nur tio, kio ne ŝanĝiĝas en la plej profunda profundo, aldonata de la multoblaj formoj, kiujn la neŝanĝeblaĵo gajnas, kiam ĝi suprenvenas al la plaĝoj de mia ĉiutaga vivo.

          mi estas tiu, kiu ne ŝanĝiĝas, vidata tra la fenestroj de la multkolora ŝanĝeblaĵo.

 

207.

          fernando silveira, mi intencas ke estu nun la lasta fojo, kiam mi parolas pri vi.

          iam, longe poste, iu diris al mi ke vi mortis. la novaĵoj ne ŝanĝis miajn emociojn.

          sed se ekzistas fantomoj flugantaj ĉirkaŭ la granda domo, kiun mi konstruis dum mi estas tia, kia mi estas, vi estas inter ili.

          vi vekis, per via aŭdaco, la dezirojn, kiujn mi intencis kateni kun la ŝnuroj de la kulpo. vi arestis min en la necesejo kaj donis al mi la unuan samsekseman kison, provokante per via furioza lango la nerifuzeblan adoleskan orgasmon. vi metis viajn manojn en mian pantalonon kaj sur mia jam erektiĝinta membro faris karesojn, kiujn mi ne volis senti, sed kiuj nuligis la ŝildojn kaj la kirasojn de mia defendkapablo.

          vi igis min suferi. mi suferis frumatenojn de lukto, sed, se mi suferis, mi lernis.

          mi lernis tion, ne batali kontrau tio, kiu mi estas. tio, kio estas mia.

          "requiescat".

  

208.

          la krajono havas la pinton de grifelo. mi fariĝas persistemo kaj doloro.

          la persistemo transformas la krajonon en scivolema kaj kompetenta skalpelo, kiu malfermas la vejnojn de mia pasinteco;

          la persistemo boras la ŝvelantajn kaj fermatajn momentojn, kiuj sin protektas kiel kancero, kaj devigas al foriro puson kaj putron, kiu estas pasinteco ne vivita ĝis la fino;

          la persistemo malfermas miajn internaĵojn kaj ilin montras al la vulturo de la vero, kiu venas por beki ilin per sia akra beko, por apartigi mortintan karnon de vivanta karno.

          la doloro estas tio, kio sin sekvas.

          la doloro estas, tutcerte, neevitebla.

          la doloro estas tio, kio restas al mi, meze de la tuta libereco, kiu estas suferi dufoje la saman vivon por sukcesi vivi ĝin pli ol mil fojojn, ekde nun.

          estas la granda doloro de nekropsio en kadavro ankoraŭ ne. mi vivas, pli vivanta ol antaŭe. pro tio mi suferas. pro tio, mi postulas de mi. pro tio, mi intencas ekkoni min.

          mi ne devas timi la suferon.

 

209.

          mi ne volas timi la ploron.

 

210.

          Z..., Z..., kiel konfuzita mi estas hodiaŭ, meze de ĉiuj tiuj okazaĵoj de hieraŭ, kiuj ne volas gliti malantaŭen.

          jen tio, kio mi estas: konfuzaĵo kaj doloro. ĝojo kaj persistemo.

          kaj aŭdaco kaj timo.

  

211.

          mi pasigis tagojn kaj tagojn sen skribi. tagojn kaj tagojn, kaj en tiuj multaj tagoj, kiom longe ni estis kune!, mia amiko. nun, fininte la prezentadon de nia teatraĵo, laŭ maniero tiel neatendita, ĉar la morto sen averto rabis de ni la lastan spektakon, nun, jen mi, kolombo sen flugilo por la flugo. sen ekstera rezistemo. sen ekstera subteno.

          mi revenu al mi.

          ekzistas certa malespero, kiu volas penetri en mia amaroplena buŝo. ekzistas etaj angoroj, kiuj ĉirkaŭflugas min, kiel vespoj, kiuj volas piki miajn palpebrojn. mi ne scias, de kie venas ĉi tiel kruela bildo: mi sentas, ke ili volas ŝveligi miajn okulojn kaj portempe blindigi min.

          ekzistas ankaŭ decidoj, kiujn mi adoptas, de ne plu teni vian manon kaj ne plu premi mian manon sur via femuro.

          mi volas elekti mian doloron. mi volas kompreni vian ektimon kaj vian decidon. mi volas esti certa pri tio, ke mi respektas viajn fermitajn pordojn kaj mi scias, ke vi ne respondos al kelkaj miaj alvokoj. mi komprenas vin, mia amiko, mia knabo. mi volas, mi bezonas kompreni vin.

          mi volas diveni pri via libereco.

          mi suferas pro tio, sed mi amas vin.

  

212.

          mi estas konfuzita. mi estas iomete ebria. absurdaĵo! nur du pokaloj da vino!

          vino, vino, mi amas vin.

Atualizado em ( 04 - 05 - 2021 11:02 )