Malfaldata Animo, ĉapitroj 202, 203 kaj 204.

  

202.

          inter ĉiuj eventoj, kiuj okazis al mi, jen la plej mortige neforgesebla; mia subita pasio por tiu knabo de la mezlernejo "petro la dua".

           foje okazaĵo montriĝas tiel brila, ke ĝi ĉion paligas ĉirkaŭe. alifoje okazas, ke la evento ne havas tiom da brilo, sed kapablas kaŭzi ŝanĝojn aŭ novajn pensmanierojn; ĉi eventoj iĝas porĉiamaj.

           se mi komparas miajn unuajn amojn al tio, kion mi sentis por nilton (jen lia nomo), la adoleskanto kun verdaj okuloj kaj inaj gestoj, mi facile konkludas, ke la pasio por tiu knabo estis delikata, fragila, pasema kaj pli malgranda ol ĉio, kio sin sekvis. sed kia grandeco kaj kiaj teruroj kaj kiaj abismoj kaj kiaj serpentoj sin kaŝadis malantaŭ tiu malgranda pasema pasio?

           mi amis nely-n, mi amis rejanen, mi amis la duonĝemelajn knabinojn dum la dua jaro de mia mezlernejo. mi bone sciis tion, kio estas ami. mi bone sciis tion, kion mi pensadis, ke estas amo. se mi skribus ion pri amo, mi ripetus jam skribitajn vortojn: ke mi suferadis kaj samtempe estis feliĉa; ke mi sopiradis pri dolĉa kunesto; ke la koro konvulsie kaj senritme batadis; ke mia mondo ŝanĝiĝadis kaj pro tiaj ŝanĝiĝoj akiradis signifon pri kreskado, forto kaj konkero. jen tio, kion mi sentis. tempo venadis kaj iradis kaj ĉiu nova pasio estis pli perfortema ol la antaŭa.

           diri pri tiuj amoj perfortemajn amojn, ne estas troigo de esprimado, ekzercado pri retoriko; tio estis la maksimuma perfortemo, al kiu mi kapablis rezisti. senti plie, signifus fragmentigi min.

           nu, iun posttagmezon, mi senzorge pasigis miajn tagojn, kiom senzorge, kaj mi sentis min surprizita. nu, iun posttagmezon, mi sentis ion strangan ene de mi, kvazaŭ graveda de nova kaj forta emocio. malgranda ĝojo minacadis iĝi pli klara kaj fariĝi granda ĝojo.

           mi memoradis liajn okulojn kaj pensadis, ke ili estas belaj kaj amikemaj; mi volis pli koni lin; li rigardadis min de malproksime kaj malrapide palpebrumadis, kiel alloganta sireno. mi sentis ke kreskas ene de mi, fajro, braĝaro, la lumo de tio, kio estas nova amo. mi imagis, ke mi povus alproksimiĝi al li kaj fariĝi lia nova kolego. mia koro estis regata de lirikaj kantoj plenaj je frenezo. mi pensadis, ke nun ekzistas ene de mi iu por kontentigi la avidon je alia homo.

           mi estis feliĉa, ĉar mi amadis. mi pensadis pri li la tutan tempon. kiun mi amas?, mi demandis al mi. kiuj estas ĉi malsamaj veroj, kiuj minacas iĝi ununura? mi amas! sed li ne estas knabino!

           mi estis afliktita. kiel fiŝo kaptita per hoko!

           estis tempo, kiam iu mortopuno, konsistis el ligado de brakojn de la kondamnito al unu ĉevalo kaj krurojn al alia ĉevalo. la ĉevaloj estis vipataj kaj la persono estis disŝirata en du partoj.

           mi sentis min kiel tiu kondamnita viro, dividata en du kontraŭaj direktoj.

           kaj venis la momento, kiam la vero estis klara kaj kondamnanta: mi amas knabon.

           kaj fulmobata ploro eksplodis en mia koro.

           kaj mi estis devigata ĝin plori.

 

203.

          do, mi alvenis al kuritibo, la urbo, kiu devus solvi ĉiujn miajn "ununura problemo". mi ne sukcesis ŝanĝi mian destinon. mi alvenis, mi amoris virinon, por tio mi venis. ĉu nur por tio mi venis? ĉu ĉio solviĝis?

           mi povus diri, ke mia am-afero ludata kun B... varmigis min en purgatorio de sufiĉa sekureco, por tio, kio poste okazis.

           ĉu mi kapablas ĉion resumi?:

          mi enamiĝis al knaboj. mi neniam amoris kun iu el ili. mi iniciĝis en virina korpo. estis nur lernado pri tio, kiel fini la panikon. pri tiel, kiel alfronti la situacion, atribuante al la situacio nur la ŝarĝon, kiun ĝi havas: la plej natura afero en la mondo.

           mi edziĝis kaj ekhavis du infanojn.

           mi ĉiam pensis, ke se mia geedzeco ne havintus sian ekstreman bagaĝon de neŭrozo, mi povintus ankoraŭ esti edziĝinta hodiaŭ. miaj antaŭaj pasioj iom post iom iĝus pli palaj, ĝis kiam ili fariĝus foraj memoroj. mi konas multajn tiajn kazojn.

          kaj mi vivus paceman vivon plenan je trankvilo.

           por leonardo kaj bruno mi venis al kuritibo. mi gajnis la batalon, en mia deziro al infanoj. ili estas nek miaj nek de la patrino. ili apartenas al si mem.

           ili uzis nin por fariĝi homoj. ili devigis nian realecon por iĝi realaĵoj. al ili neniam interesis, kaj neniam interesos, la tuta ludado de spertoj, teruraj aŭ plenaj je brilo, kiuj okazis inter patro kaj patrino, por ke ilia vivodeziro realiĝu.

           estonteco kondamnas pasintecon. ili estis necesaj al la Vivo. kaj Vivo plenumis sian mision. la cetero estas destinaj eroj.

           destinaj eroj. ploru tiu, kiu volas plori. ploru tiu, kiu ne povas eviti ĝin.

           ridetu tiu, kiu kapablas.

 

204.

          U..., hodiaŭ vi estas bela viro. forta, blonda, verdaj okuloj kaj dika barbo. mi ŝatus vidi vian nudan korpon kaj observi la belan desegnon de via sekso, kies grando tiom ĝenis min. sed kion mi vere volis estis paroli al vi pri niaj senlacaj luktoludadoj, kiam ni nin pli ĉirkaŭbrakis ol luktis. kion memoras vi pri tio? kio restis el ĉio? kiel restis?

            eble iam mi faros tion.

            mi volus kisi la plenkreskulon, kiu vi estas hodiaŭ, per kiso, kiu atingus la adoleskanton, kiu vi estis, tiel bela, naiva kaj milda.

Atualizado em ( 01 - 04 - 2021 21:52 )