Malfaldata Animo, ĉapitroj 198, 199, 200 kaj 201.

  

198.

          paĉjo, paĉjo mia!                

          kio pri ni nun? 

          ĉu ni ankoraŭ havus kontojn por reguligi? 

          nenion mi ŝuldas al vi, neniun pagon mi postulas de vi. 

          la amo, kiun mi eltrovis en vi, nun pendas nevidebla sur mia brusto, kvazaŭ adoptata kaj amata medalo.

           mi eltrovis vin homeca, kaj tio okazis nur post tre longa tempo.

           mi ne sukcesis doni al vi la lastan brakumon.

           dum multaj jaroj vi estis maljunulo, kiun mi forgesis en la domo de la aliaj fratoj kaj mi pensadis, ke mi ne amas vin kaj ne gravas, ĉu mi vidas vin aŭ ne.

           nun, tamen, mi sentas vin kiel ĉenero en iu ĉeno, kiu ĵetas min al mia estonteco kaj tenas min al la originoj de la homo.

           kiam mi pensas pri vi, nun, mi konkludas, ke vi estas tio, kio mi estas por leonardo kaj bruno:

           mia origino kaj samtempe la senutila malplenaĵo, kiu ekzistis antaŭ mi.

           por mi tute ne gravas okazaĵoj antaŭ aŭ post mi: sed por la universo, jes. mi povas inversigi ĉi aserton.

           pacjo, pacjo mia!

           aperu al mi kaj rigardu min lastfoje. vestita per via longa mantelo, via pantalono kun la zono iom super la talio, via eterna ĉapelo kaj via milda kaj humila aspekto, kiu parolas al mi pri estingitaj kaj malproksimaj konstelacioj.

           restu tiele iomete, ne iru ankoraŭ.

           parolu per via raŭka kaj mallaŭta voĉo, parolu eĉ se en la itala lingvo. jes, paĉjo, parolu al mi en la itala. diru "arrivederci", kun rideto, kaj malsupreniru el la trajno. sed antaŭe rigardu min, ĉar mi volas esti certa pri tio, ke estas vi.

           jen la mirinda kaj supernatura fakto, kiu okazis al mi en 1980, en Italio:

           estas nokto, mi estas en trajno, kiu iras de Luko al Pizo. la vagono estas malnova, ege malnova. kiam, en la stacidomoj, la pordoj malfermiĝas, eniras densa kaj blueta fumaro. la trajno marŝas malrapide kaj la fenestroj ŝvitas maldiafanan ŝvitaĵon. nenio vidiĝas ekstere. la tuta universo koncentriĝis je tiu malnova vagono el ligno. mi kuntiriĝas pro malvarmo kaj laco, kun la animo perdata en la plej agrabla soleco. voĉo de maljunulo, kiu senĉese parolas, allogas mian atenton. mi rigardas antaŭen kaj vidas, de malantaŭe, maljunulon, kiu aspektas kiel mia patro. lia maldika kolo, blankaj haroj kaj ĉapelo. poste li ekstaras, parolas pli laŭte kaj lia voĉo estas la voĉo de mia patro. li sidas pli proksime al mi kaj estas kiel vidi mian patron paroli en la itala. la sama vizaĝo, la samaj vestoj, la sama voĉo! li gestadas feliĉe, rakontadas, ridetas kaj rigardas ĉien. la trajno haltas, li ekstaras, la mantelo de mia patro sur la ŝultroj. li rigardas min, mi ridetas terurite, li diras al mi "arrivederci" kaj foriras kaj rapide malaperas ene de la blua vaporo.

          mi sentas min feliĉa, sed ege terurita.

          nun mi memoras la okulojn de mia patro. ne plu humilaj, sed teruraj falkaj okuloj super la hoka nazo. tiele rigardis min la maljuna italo, kvankam li ridetadis.

          mia itala patro rigardis min la lastan fojon, "arrivederci", "arrivederci", mi respondis tremanta kaj terurita pro la absoluta simileco. li malaperis en la bluon.

         "arrivederci", paĉjo. adiaŭ. "requiescat", "requiescat".

          "in pace".

 

199

.paĉjo, paĉjo mia,

kie vi estadis

kaj kia malhela nubo estas tiu,

kiu kaŝas la antaŭan lumon de via rigardo?

 

filo, mi venas de malproksime,

de strangaj landoj, kie oni suferas kaj ploras!

sed,

por ne tremigi vian koron,

mi diras nur, ke mi vizitis

la landon de la homoj.

 

paĉjo, paĉjo mia,

kie vi estadis

kaj kiu estas ĉi katastrofa ŝarĝo

kiu pezas sur viaj ŝultroj?

 

filo, mi venas de malproksime,

de strangaj landoj, kie oni ne scias tion, kiu oni estas,

nek kial oni ploras!

sed,

por ne tremigi vian brakumon,

mi diras nur, ke mi vizitis

la landon de la homoj.

 

paĉjo, paĉjo mia,

kie vi estadis

kaj kiu masko estas tiu, kiu kaŝas tiun, kiu estas mia patro,

ĝis la punkto en kiu estas malfacile vin rekoni,

kaj tion mi faras nur pere de mia dolorplena koro.

 

filo, mi venas de malproksime,

de strangaj landoj, kiujn oni ne komprenas.

mi lernis, ke estas vojaĝo sen reveno.

estas ununura vivo, en kiu oni nur lernas pri vivado.

kaj mi lernis, ke mi ne povas instrui al vi ĉi lernadon.

kaj se mi tenas ĉi vivon en la mano

kaj kuraĝe premas ĝin,

tio, kio restas al mi estas tiom,

ke ankoraŭ bruligas mian vizaĝon

kaj ankoraŭ brilas kaj bruas

plena je vivo.

kaj mi lernis tion, ke al kelkaj demandoj

ne ekzistas respondoj!

kaj kelkaj respondoj

ne estingas nian soifon!

kaj kelkaj soifoj

similas al senfundaj putoj!

kaj mi lernis pliajn aferojn,

kiujn mi jam forgesis.

mi ilin forgesis sur la vojo, kiu venigis min al vi.

 

sed,

por ne tremigi

vian malsatan animeton,

mi ne diras, ke tio estas la heredaĵo, kiun mi ricevis.

nek ke estas la sama heredaĵo, kiun mi lasas al vi;

mi nur diras, ke mi vizitis

la landon de la homoj.

 

paĉjo, paĉjo mia,

vi kaŝas ion al mi,

ĉar vi volas min protekti.

 

sed tio ne plu utilas,

estas tro malfrue!

 

 200.

           T..., vi estis malgranda espero, kiu flugadis dum kelka tempo super la insularo de mia deziro.

            ni promenis iun matenon, por solvi problemetojn de iu teatraĵo. ni konversaciis iom da tempo kaj vi diris, ke vi restos kun mi la tutan matenon, ĉar vi havas nenion por fari. mi interpretis tion kiel malgrandan dediĉon je via flanko, envolvitan en delikata promeso. vespere de la sama tago vi telefonis al mi. mi ekkredis je la ebleco de rakonto disvolviĝanta inter la orbitoj de niaj destinoj.

            nenio plie. mi telefonis al vi dufoje kun malsamaj pretekstoj, vi ne plu montris intereson pri ĵetado de ankroj en viaj maroj.

            ni trankvile kunvivas hodiaŭ. nur tio.

            jen tio, kion vi signifis por mi: prologo al nekonata teksto. eĉ se oni esperas longan kaj ekscitantan romanon, tio ne ĉiam realiĝas.

  

201.

            mi aŭdas la unuan simfonion de brahms. mi estas en la apartamenteto kaj mi amas Z.... ĉu por Z... mi aŭdas muzikon? ne. ĉu muziko estas pli muzikeca ĉar mi amas Z...? jes.

            la simfonio pasadas trae de mi, mi ekpensas pri la homo, kiu ĝin komponis. pri lia ĉiutaga vivo. pri lia maniero rideti kaj pri tio, ĉu li sidadis en la verando kaj daŭre rigardadis la mondon, kiu paradas antaŭ li. kaj pri tio, kiam li malsaniĝis, dika kaj maljuna. kaj pri iliaj eblaj manieroj rigardi kaj rideti kaj paroli.

            mi aŭdas vin per mia menso kaj per mia koro, kreitaĵo, kaj tamen vi estas mortinta.

            mi ploras. mi ege ploras. viro ekzistis unu tagon por ke ĉi tiu mirindaĵo apartenu al la universo. li venis, vivis sian vivon kaj el sia vivo eskapis lumoj, kiu neniam plu estingiĝos.

            mi ploras, jes. mi ploras pro brams.

Atualizado em ( 28 - 02 - 2021 20:45 )