Malfaldata Animo, ĉapitroj 191, 192, 193, 194, 195, 196 kaj 197.

 

191.                                      

          bruno, bruno, mi ĉiam nomis vin la eta skurĝo de dio. kaj ŝerce diradis al ĉiuj, ke vi, du tagojn post naskiĝo, havis tri atakojn kaj neniam plu ĉesis.

          per tio, mi volis diri al ĉiuj homoj, kiom aktiva kaj kontenta kaj feliĉa vi estas. sed nenio el ĉi tio necesas.

           vi, eta skurĝo, kantas per plena voĉo kaj kontaĝas la mondon ĉirkaŭ vi per via spontanea ĝojo.

           vi, eta skurĝo, kuras al mi kaj volas grimpi ĉe mia brusto, granda kiel vi estas, kaj viaj longaj brakoj ĉirkaŭas min, kiel vivantaj serpentoj.

           vi, eta skurĝo, perdiĝas inter viaj bestoj kaj marŝas inter ili kaj parolas kun ili kaj revenas hejmen kun la botoj tute malpuraj kaj la ĉemizo kun tiom da malpuraj makuloj kiom estas la kvanto de la tiamaj hundoj.

           vi, eta skurĝo, ĉirkaŭas la plenkreskulojn, serĉe de ion por manĝi. se la plenkreskuloj ne atentas vin, vi tranĉas grandegan pecon da pano, pasas margarinon kaj manĝante eliras, donante apartajn pecojn al la bestoj, kiuj ĉiam ĉirkaŭas vin.

           vi, eta skurĝo, malaperas delonge, je fiŝkaptado, kaj revenas feliĉa kaj laŭte parolas kaj elprenas el la poŝo la kvin fiŝetojn, kiujn vi fiŝkaptis, ĉifitajn, ŝrumpitajn, sekajn, veran trofeon pri venko.

           vi, eta skurĝo, multfoje evitas la banon. via aktiveco ne proponas al vi tempon por purigado. do, iomete laca, vi kuŝas sur la kusenoj kaj aŭskultas nian konversacion kaj ripetas demandojn antaŭe jam responditajn aŭ inventas nerespondeblajn demandojn.

           vi, do, eta skurĝo, iom post iom dormemas. mi ordonas al vi ke vi pisu, sed ne ĉiam vi atentas. do, mi kovras vin. kiam ni devas supreniri al la ĉambro, mi vekas vin kaj kondukas vin ebria al la banĉambro. vi tenas la penison sed restas senmova iom da tempo, vi starante dormas, vi ŝanceliĝas. mi insistas kaj vi malstreĉiĝas kaj urinas.

           tiam mi prenas vin surbruste kaj kondukas vin supren kaj komfortigas vin surlite. se temas pri dormado kun leonardo, pro ia vizitanto, kaj se dormemo ne estas absoluta, vi klopodas por batali pri spaco. sed baldaŭ vi ekdormas, eta skurĝo, kaj nenio en la mondo estas pli bela ol via eta dormo.

           la sekvan tagon, preskaŭ ĉiam preskaŭ ĉiam, vi vekiĝas la unua.

 

 192.

           T..., kiu vi estas?

           kion vi signifis en mia vivo?

  

193.

          mi amas vin, knabo. alimaniere, paceme, sen doloro. sed mi eltrovis je la lasta vespero, ke tio, kion mi sentas tre forte pri vi, estas grandega volo amori kun vi; malkovri vian plej kaŝatan plezuron, postuli la nedefendeblecon de via orgasmo, provoki sur viaj dentoj la plenan grincadon, veki la furiozon de viaj ungoj, mordi la internon de viaj femuroj kaj malebligi al vi eviti vian plej superban plezuron

            mi ne pensas pri mi, estaĵo. veki la sanktigitan beston, kiu ekzistas en la fundo de via animo, estus mia plej granda orgasmo. mi, pastro, estus preta por iu ajn paradiza ofero.

  

194.

            mi ne scias kial mi skribas. ĉu mi skribas por ne freneziĝi aŭ por pligrandigi mian frenezon? ŝajnas al mi kiel la aŭskultado de muziko: ĝi pacigas min sed min suferigas.

            se mi demandus al mi, ĉu eblus ne skribi, mi dirus, ke mi ne kapablus: la sento, kiun mi nun havas, estas, ke mia streĉiĝo kreskos tiom, ke mi ne sukcesus rezisti. tamen se mi skribas, mi scias, ke ene de mi la malespero grandiĝos. ĉar, jen, mi traktos dolorojn kaj emociojn.

            konfuzaĵo.

  

195.

          konstanta

         la amo,

         konstanta

         la dramo.

  

196.

            mi neniam plu vidis klaran. mi aŭdis, ke ŝi edziniĝis kun bona viro, bona patro, kaj vivas feliĉan vivon.

            kion signifas vivi feliĉan vivon?

            klara havas ĝemelojn kaj loĝas en la urbo terezopoliso.

            mi neniam plu vidis klaran. duonsveninta ŝi restis ene de mi, kiel fantomo de memoro. ŝi venis por fari kion en mia mondo? montri al mi ŝian sangmakulitan kalsoneton? se tiu fakto ne okazintus, ĉu mi estus diferenca hodiaŭ? aŭ ĉu ŝia sangmakulita kalsoneto restis ene de la karnoj de mia mondkomprenado pro mia propra elekto? se ne estus klara, se ne estus la spegulo montranta ŝian menstruon, verŝajne mia destino elektus iun alian signon de ina malagrablaĵo por transformi en eumenidon de furiozo kaj ekmiro por persekuti mian timon.

            mi timadis kaj kreis monstron por pravigi mian timon. klara, kun ŝia sangmakulita kalsoneto, en la spegulo de la ŝranko, kiun mi purigadis, nur proponis la modelon al mia monstro.

  

197.

            tre stranga estas mia kunekzistado kun superstiĉo. mi ne kredas je ĝi, sed mi ĝin persekutas. mi ŝerce klopodas por diveni estontaĵojn, mi prezentas demandojn al la numeroj, mi ludas kun proponoj al la ludkartaro. superstiĉo estas mia konscia religio.