Malfaldata Animo, ĉapitroj  188, 189 kaj 190.

  

188.

          leonardo, leonardo, rigardu min. vi ne estas apud mi. vi kaj via frato loĝas kun la patrino en malproksima urbo. mi estas sola en la bieneto, mi skribas sub la lumo de kelkaj kandeloj. grilo kantas supre, en la dua etaĝo, kaj avino maria instruis al mi ke, kiam grilo kantas en dormoĉambro, tio estas antaŭsigno pri morto.

           vi nenion scias pri ĉi aferoj, ĉar tiuj estas miaj aferoj.

           vi scias pri viaj aferoj.

           mi pensas pri vi, kiam vi larĝe malfermos la okulojn al la mondo. mi ne rajtas diri, ke vi komprenas la mondon, sed via silento kaj via maniero rigardi diras al mi, ke se vi ne komprenas ĝin, vi ĝin ampleksas.

           joan baez kantis pri la franca knabino kaj diris pri infanoj, kiuj estas pli saĝaj ol la tempo.

           mi ne bone scias tion, kion signifas esti pli saĝa ol la tempo. ĉu la tempo estus saĝa, pro tio ke ĝi estas tiel maljuna?

           kiam mi vidas vin trankvile, miaj okuloj, viaj okuloj kiuj similas al miaj okuloj, silente subaŭskultante la sekretojn de la universo, mi sentas, ke vi estas pli saĝa ol la pasinteco.

           via tempo ne estas mia tempo, mia filo. ni iomete konfuziĝas ene de nia simultana nuno, sed ni estas sinkronigitaj en malsamaj periodoj. vi bezonis min, por sin fari.

           pro tio, nia hodiaŭa kunvivado.

           bone ke tiele estas, ĉar mi amas vin, etulo.

           mi amas vian vizaĝeton, vian manieron ridi, viajn okulojn, kiuj gvatas mian ĝojon, vian scivolemon ĉirkaŭ mia feliĉo, vian zorgon pri la diskreta esenco de miaj amoj. mi amas la amon, kiun vi sentas por mi.

           ĉesu kreski, mia filo. nur nun, ĉimomente, ene de mia imago plena je melankolio. vi kun viaj dek unu jaretoj, kiuj tuj sin transformos en dek du, ĉesu kreski eĉ se nur por eta momento. nestiĝu ene de mia koro, malstreĉiĝu, ŝajnigu ke vi estas mola pupo. ripozigu vian kapon ĉe mia brusto. mi tuŝas vian buŝon per patra kiso kaj dormigas vin.

           mia filo, ne la nura, mi amas vin.

  

 189.

          mi ne sukcesas eviti tion, mia kreitaĵo: mi ne suferas pro vi kiel antaŭe, sed mi revas pri vi ene de brakumo, ene de la oceano de mia brakumo, por devanci la ĝibraltaron de mia kaj de via deziro.

            "plus ultra!"

            kiaj monstroj estas tiuj?, tiel ĉarmaj! kiaj teruraĵoj estas tiuj?, tiel dolĉaj! kia malespero estas tio?, tiel adorinda!

  

190.

          schopenhauer diri al mi, ke amo estas la transfiguriĝo de sekso, estis kiel patrina piedbato. el ĉi tiuj piedbatoj de patrina kaprino al la ido, kiam ĝi daŭre insistas pri mamsuĉado. ŝi forpelas lin de lia ludema trankvilo, kvazaŭ dirante: de nun vi devas transpasi malhelpaĵojn per viai propraj rimedoj. vi respondecas pri viaj eltrovoj. via infaneco ĝenas min.

           ĉi tiu estis unu el la du grandaj ŝanĝoj, kiujn suferis mia kapo dum ĝia evoluado. la alia estis eltrovi ion pri la senmorteco de la mortema animo.

           mi estis dekoka kaj vizitadis la duan jaron de brazila mezlernejo. la profesoro pri filozofio ordonas al ni prilabori ĉu la animo estas nemortema aŭ ne.

           mi iĝas kontenta pri la ideo, mi komencas legi tiujn terurajn, ege enuigajn filozofiajn manlibrojn. katolikaĉojn. mi volas pruvi, ke la animo estas nemortema, mi disvolvas rezonadojn, mi eltranĉas rezultojn, mi preparas gluaĵojn kun silogismoj, mi desegnas novajn juĝojn, mi kopias konceptaĵojn. mi certas nun, ke mi havas ĉiujn datumojn por argumenti kaj pruvi pri la nemortemo de la animo.

           mi revas pri disertaĵo brila, klara, lucida, forta.

           mi komencas verki kaj sentas grandan ektimon. mi ne sukcesas konvinki min kaj, post multe da doloro, mi konkludas, ke neniel eblas ke la animo estu nemortema. mi tre malfacile akceptas miajn deduktojn. mi kontraŭvole ilin englutas.

           laŭ mia eta kaj malriĉa logiko, la animo ĉesis esti nemortema ekde tiu tago. ĉi tiu animo, konsekvenco de la korpo, trenis malantaŭ ĝi, dum sia falo, aron da senutilaj dioj.

           ĉu iam venos pli granda kaprino por doni al mi alian piedbaton kaj nomi min infano? al kia speco de konado marveturus la homo?

           nur se devigata de sklaveco al ia ajn frenezo, ene de la lucideco de mia hodiaŭa libereco, mi ne kredas je eterna vivo.

           tie ĉi mi estas.

           mi estas ĉi tio.

           mi estas nur ĉi tio.

           mi ĉiam estos tio, kio mi nun estadas.

           ĉio tio mi estas.

           post tio, nenio pli. nek silento. nek forgeso.

           nenio.