Malfaldata Animo, ĉapitroj  184, 185, 186 kaj 187.

 

184.

           panjo, panjo, jen mi denove antaŭ vi.

           aŭ jen vi antaŭ mi, ankoraŭfoje.

           pri kio ni parolu?

           kion ni povas kune memori?  mi, kun memoro kiu stumblas kontraŭ pecoj  de doloro, kaj vi perforte sekvanta min, ligita per la ĉenoj de miaj korŝiraj memoraĵoj.

           ĉu eblus al ni kune teksi ian revon? kune, ĉu ni kapablus teksi ian tolon pri revo?

           kiaj rakontoj eskapus de viaj lipoj de nenio por malfermi novan vojon meze de mia sango? kiajn fabelojn mi povus rakonti al vi, kiuj sin montrus miksitaj kun konfuzitaj larmoj, kaj, finfine, sukcesus ĝeni la silenton de via pasinta morto aŭ la tumulton de via forviŝita vivo?

           mi ne rakontos al vi historiojn, kiel tiuj, kiujn vi neniam rakontis al mi.

           mi ne riproĉos viajn lipojn fermitajn al legendoj kaj fantazioj, nek plendos pri viaj opcioj pri silento.

           mi ne postulos de vi brakumojn ne ricevitajn nek kisojn rapidajn kaj hontemajn nek karesojn timindajn kaj neeblajn. oni postulas  tion, kio estas ŝuldo. vi nenion ŝuldas al mi, ĉar mi ne aĉetis de vi la cirkonstancon laŭ kio mi estas via filo, kiu povus transformiĝi en ŝuldon de amo en via koro. mi ne aĉetis, ĉar la cirkonstanco laŭ kio vi estis mia patrino ne sin proponis por esti vendata  al mi.

           mi estis filo kiu ekformiĝis ene de iu malluma nokto de vira ebrieco kaj ina indiferenteco. aŭ timo. aŭ furiozo. aŭ naŭzo. en la interno de tiu odoro de brando kaj tiu tenebroj de timo, furiozo aŭ naŭzo aŭ indiferenteco, ĝuste en la centro de ĉi tiu perturbita vortico mi kreis min

           mi kreis min pere de vi, mi uzis vian korpon ne ekzorcitan dum naŭ monatoj por kompletigi mian korpon ĝis venis la tempo necesa por ĝia venko. kaj kiam la korpo estis kompleta, mi naskis min ene de via akuŝo kaj donis min al la mondo, mi, nedezirata filo, sed filo. homo.

           mi ne rakontos rakontojn al vi nuntempe. antaŭ vi, mia silenta koro envolvata en la plej konfuzita kaj plej stranga sopiro.

           mi ne volas vundi vian jam vunditan memoron.

           mi nur diras al vi, plie, ke mi parolas al la imago de patrino kiu ekzistas  ene de mi. ne al tio, kio vi estis, sed al tio, kio restas de vi.

  

185.

 longa senfina nigra nokto

 kien vi kondukas min?

 kia infera dezerto estas tio

 kiun mi vizitos, instalata sur viaj ŝultroj?

 kies estas ĉi putraj korpoj

 kiujn vi evitas surtreti per tiaj sekuraj paŝoj?

 kaj kio pri ĉi peza senventa aero,

 ĉu ĝi ne venenos mian sangon?

 kaj kial vi nun deponas min

 interne de ĉi tiu ŝtono sen pordoj

 nek fenestroj?

 kvazaŭ patrino, kiu endormigas sian filon.

 mi ne volas dormi, ĉu vi ne aŭdas

 mian senkonsolan ploradon?

 mi ne volas dormi en ĉi lokoj,

 ĉu vi ne aŭdas miajn singultojn

 kiuj faligas la ŝtonegojn?

 mi volas reiri kun vi, ale al

 iu ajn tagiĝo!

 iu ajn tagiĝo, eĉ se ĝi estus

 la aŭroro de la juĝa tago;

 revenu panjo mia, nigra kaj malhela

 nokto de mia vivo!

 mi ne volas ke ĉi venena aero

 eniru en miajn vejnojn!

 mi ne volas ĉi malmolan kaj eternan lulilon

 kiu malpermesas miajn movojn!

 ĉu vi ankoraŭ aŭdas min?

 ĉu vi ankoraŭ aŭdas min? patrinnokto!

 kie vi estas?, ke mi ne vidas vin!

 kie vi estas, panjo mia?

 kia infero estas ĉi tio,

 kie vi lasis min?

 

 Mi timadas!

 Mi timadas!

 Mi timadas!

 

Mi timadas!

  

186.

           mi timadis mian doloron, ho, kiel mi timadis mian doloron!

           mi timadis mian ploron, ho, kiel mi timadis mian ploron!

           kiom mi timadis mian melankolion! ĉiam estis tre strange ami kiel mi amadis, ĉar, kune kun la raviĝo de la pasio, mi teruriĝis antaŭ la deziro, kiu atakis min.

           ligu la piedojn de la adoleskanto al fera ringo sur la planko per pezaj ĉenoj faritaj de giganta titano! nun donu al li flugilojn, fluantajn flugilojn de legendeca teksturo.

           nun rigardu la teruron, ĉar la flugiloj levas lin al la spaco plena je promesoj de la paradiza deliro, sed la ĉenoj firmtenas lin en la lando de doloro kaj kulpo.

           mia doloro estis granda, kiel granda estis mia doloro!

           granda estis mia kulpo, kiom granda estis mia kulpo.

           do mi decidis esti malvarma kaj nesentema kiel ivan karamazof aŭ nikolaj stavroguin. ivan karamazof kaj nikolaj stavroguin. jen tio, kion mi iam skribis en mia taglibro.

           okazis ke mi revadis pri malvarmo kaj indiferenteco, kiuj liberigus min el tiuj flugiloj, kies intencoj estis forĵeti min malproksimen de la infera tero.

           mi decidis, ke la homa idealo estus atingi la filozofian indiferentecon de saĝuloj kaj maljunuloj.

           mi nur volis ne suferi. mi volis, nun mi pensas, mi volis nur postlasi tiun adoleskanton, maljunigi lin, sulkigi lin, tondi liajn flugilojn de neeblaj kanzonoj, altiri lian estontecon al la lando de silentoj sen perturbantaj flutoj.

           venu maljuneco kaj la doloro silentos meze de tiuj longaj glaciaj ebenaĵoj.

  

187.

            iu filozofio allogis min, ne ĉiuj. iu dubo kongruadis kun miaj duboj. iu spekulativaĵo trenadis miajn junecajn spekulativaĵojn. mi legadis. mi ĉiam preferis la filozofion plej emocian, ludeman. pli la parabolon ol la logikan rezonadon. pli ia scenon de romano aŭ teatraĵo, ol la sekan disvagadon de  la racio

            pro tio voltero tiom tuŝis kaj maltrankviligis min. mi taksis lin kiel ian evangelion por inteligentuloj.

            mi adoras volteron. mi neniam forgesos la unuan fojon, kiam mi legis lin, "micromégas", en la franca, en la domo de Miguel kaj Angela, ĵus geedziĝintaj. poste, jam en kuritibo, mi gajnis liajn filozofiajn fabelojn.

            estas pli bone memori la unuan volteron ol la unuan fikadon. por mi, indas. li multe pli mordis min. disŝiris pecojn. mi povus diri, ke post li mi ne eliris diferenca de tio, kio mi fariĝos, sed tre malsama de tio, kio mi antaŭe estis.

Atualizado em ( 03 - 12 - 2020 20:02 )