Malfaldata Animo, ĉapitroj  181, 182 kaj 183.

 

 181.

          B... anoncis, ke ŝi gravediĝis. estis rapida, malvarma, mallaŭta konversacio, senigita de ia vualo, kiu orumus ĝin, altigus ĝin, eĉ se estus nur por kovri ĝin per pudoro. kaj ŝi diris, ke, tute certe, mi estas la patro.

           la vortoj nur preterpasis min, flugante. ĉi vortoj ne kunportis al mi la kronon de la vero, mi sciis. ili estis sklavaj vortoj, sub la jugo de nekonataj intencoj, paradantaj antaŭ malsincera propono. tion mi sentis. kaj eĉ hodiaŭ mi scias, ke tiele estis.

           ni eligu ĝin, ĉu ne?

           evidente. tio estas multekosta.

           estas rimedoj.

           mi certis ke la filo ne estis mia. la ludado daŭradis. mi sukcesis iom da mono, ŝi anoncis la tagon, io komplikiĝis, ŝi iris al hospitalo kaj mi vizitis ŝin.

           vortoj venadas kaj iradas. pli da vortoj venis de ŝi al mi ol de mi al ŝi. de mi nur vundata silento, mi sentas, ke mi traktas kun delikata mensogo.

           ĉu tiuj eksperimentaj orgasmoj fekundigintus iun nepromesatan estaĵeton? mi sciis tion, ke, kvankam ŝi insistis, ke ŝi nur dormas kun mi dum tiuj tagoj de niaj renkontiĝoj, dirante, ke eĉ kun la edzo ŝi faras nenion, mi sciis, mi sentis, mi intuiciis, ke mi ne estis la sola eniranta en tiun malgrandan universon sen ia mistero.

           tiele, okazis iam en mia vivo, ero da neamataj amoj, kiu rezultis feton, certe ne mian, kaj kiu finiĝis per aborto, kiun mi ne agnoskis, ĉar mi aŭdis voĉon, kiu venis el nenie, sed kiu donis al mi la certecon, ke mi ne faris filon. post tio, silento sen bedaŭro.

           forgeso.

 

 182.

          kaino multe perturbis min. mi opiniadis ĝin, kiel la plej bona libro, mia tragedieto. mi vere emociiĝis dum relegado, mi imagis la tekston sur teatra scenejo, kun metafizika scenaro kaj muzika akompanado, en kiu ĉiu rolulo estus identigita per aparta instrumento. mi desegnadis strange malplenajn scenarojn, grandegajn.

            mi memoras, ke, dum la verkado de la teksto, mi provis ŝanĝi la vortordon, serĉante novan ritmon ene de la prozo. poste, relegante, mi sentis, ke la procedo rezultis tre nenatura.

            antaŭ nelonge mi pensis pri detruado de kaino kaj protesilao. mi  denove ilin relegis kaj decidis pri ne detruo. ili estas malaltgradaj, fragilaj, ne spontaneaj, sed ili signifas mian pasintan momenton, transformitan en etajn pecojn de mia hodiaŭo, ligilo kun tio, kio porĉiame perdiĝis, sed neniam perdiĝos.

            mia dua libro estis protesilao.

  

183.

           kiom da jaroj mi havas? neniu aĝo!

            mi lernadas la mondon. se, en kelkaj momentoj mi estas maljuna kaj revokas malnovajn eksperimentojn, kies memoro jam estas em duona nebulo, en aliaj, mi estas metilernanto de la sorĉista mondo. mi ne timas. mi volas timi la timon, ne timi la vivon. ĉu tiu pri vivo ampleksas nur la konatan kontinenton? aŭ  ni devas kuraĝe nin riski enen de la nepardonemaj maroj de la freneza fantazio? eble, ili estas nur ordinaraj maroj, kiel tiuj de ĉi tie.

            "plus ultra"! "semper"! ne al la "nec".