Malfaldata Animo, ĉapitroj  178, 179 kaj 180.

  

178.

           mi eltrovas je la aĝo de kvardek jaroj, kion signifas iĝi ebria. mia patro estis alkoholulo, la imago pri tio, kion signifas iĝi ebria, estis sinistra kaj minaca laŭ mia timema komprenado. por faciligi la senton de venko super la malvirto, mi konstatadis, ke ĉiuj trinkaĵoj havas malagrablan guston. ili portas iom da infero ene, ĝuste kiam ili transiras la gorĝan sojlon. do mi estas virta dum mi ne trinkas alkoholaĵon. mi ne sekvas la vojon de eraro, kun mia sindeteno. mi kapablas.

           nur la vino perturbas min.

           la vino kapturnigas min, la koloroj saltas el ĉio kaj ĝi estas tiel dolĉa kiel la mitologiaj legendoj. la vino ĵetas min malantaŭen, al la malnovaj tempoj plenaj de magio, nesekureco kaj mirego. la vino memorigas min pri girlandoj de bonodoraj floroj, haroj konvulsiataj pro duonsvenantaj karesoj, buŝoj kun la odoro kaj gusto de vinberoj. okuloj, kiuj ankoraŭ intencas vidi la brilon de la mondo, sed peze malfermiĝas kiel sub vintraj litkovriloj. agrablaj seksmembroj, ne koleraj kaj plenaj kaj armataj por ankoraŭ plia orgasmo; sed sufiĉe duonŝvelinta por sin montri vivantaj; kaj sufiĉe kvietiĝataj por esti kisataj en ilia duondormemo.

           vino invitas min transiri la tre larĝan markolon, kiu kondukas al la granda maro.

           antaŭe, mi timis la grandan maron. mi ĉiam haltis antaŭ la sekva glaso. mi ĉiam kredis, ke mi venkis.

  

 179.

           kelkfoje, dum mi aŭskultas ian muzikon, unun el la plej damnitajn, kreitan de unu el tiuj viroj, el la plej timegigaj, kaj mi pensas pri ĉi tiu mia amo, pri ĉi tiu plej freneza amo, kiu atakis min dum ĉi tiuj lastaj monatoj, ĉi tiuj plej frenezaj monatoj...

           je ĉi-foje mi ploras. kaj mi ne kapablas pensi. ja, mi nur kapablas plori.

           poste mi pensas:

           antaŭe mi jam sentis ĉi emociojn. pro la unua amo, mi ploris, mi ploris pro la dua, pro la tria ... kaj nun mi ploras pro Z.... m rimarkas, ke io ripetiĝas. mi ne plu estas tiu, kiu antaŭe ploris, tion mi scias, mi pensas, ke mi scias. mi ŝatus scii, ke li ne plu estas mi. sed restas ene de mi la memoro pri tio, kion mi antaŭe vivis,

           kaj mi konkludas, ke mi ripetas la vivon.

           kiel bela kaj profunda ĉi tio montriĝas! mi ripetas la vivon! mi estas ripetanto de la vivo; la vivo sin permesas esti revivata de mi, pere de mi! ne la vivo, sed mia vivo.

           mia vivo intense revenas. Z..., Z..., ĉio pasinta, ĉio sentita, ĉio preskaŭ sin transformanta en nebulon, vi aperas kaj vekas en mi la kanzonon pri tio, kion signifas vivi unu tagon plian.

           nova amo estas kiel denove vekiĝi.

           vekiĝi al nova tago.

           lumo de mia nova tago, Z..., lumo, lumaĵo.

  

180.

            mi denove vivas.

            mi retenas la okazaĵon. ĝi masakras min per sia festa ĝojo kaj siaj baraktantaj deziroj. mi amas.

Atualizado em ( 01 - 10 - 2020 13:30 )