Malfaldata Animo, ĉapitroj  163, 164, 165, 166, 167, 168, 169 kaj 170.

 

163.

          birdo enkarceriĝas en la kaĝo de mia koro. ĝi afliktiĝas kaj timas. ĝia brusto montras vundojn kaj ĝiaj flugiloj estas lacaj. ĝi vundiĝis pro la kvanto da flugadoj kontraŭ la rustajn stangojn. la sango venenata kaj nigra koaguliĝis  kaj pezigas ĝiajn malpurajn plumojn. ĝi gutas dika kaj solida, sin miksante kun la fetora malpuraĵo, kiu algluiĝis al ĝiaj akraj ungoj.

           mi volus liberigi ĝin, mi tre ŝatus liberigi ĝin.

           sed mi ne havas la ŝlosilon.

           birdo enkarceriĝas en la kaĝo de mia koro. ĝia beko fendiĝis pro multaj bekadoj sur la ora pendseruro. ĝia fendita beketo multe doloras kaj ĝi subite haltas, spiregas, lacege skuiĝas, ŝanceliĝas kaj rekomencas la atakojn. ĝi scias, ke libereco sin kaŝas en la ora pendseruro. ĝi scias, ke la magia ŝlosilo, pli ol ĉio, estas la ŝlosilo de la mistero.

           mi volus malŝlosi la pendseruron. mi tre ŝatus malŝlosi ĝin.

           sed mi ne havas la ŝlosilon.

           birdo enkarceriĝas en la kaĝo de mia koro. kelkfoje, febra kaj senforta, laca pro senutilaj flugadoj kaj doloraj bekadoj, ĝi kuntiriĝas, ŝrumpiĝas, frostotremas kaj ellasas omenan kaj hidan plorpepadon, kiu kreskas interne de mi kaj venas por tute vundi la orelojn de mia intelekto. estas pli ol ĝemado, estas krio pri morto, estas eksplodo, kiu minacas ruinigi mian tutan sekurecon. kaj mi, ĉi tie, de ekstere, febra kaj senforta, laca pro flugadoj kaj bekadoj, mi kuntiriĝas, ŝrumpiĝas, frostotremas kaj ploras.

           mi volus liberigi min. mi tre ŝatus liberigi min.

           sed mi ne havas la ŝlosilon. 

 

164.

           mi finfine foriris el riodeĵanejro. jen mi en la buso, ale al kuritibo. mi devas alveni je la oka matene, sed la buso alvenas antaŭe, ĝi haltas  kaj, rigardante tra la fenestro, mi vidas preĝejon. mi imagas, ke ankoraŭ restas longa vojo kaj mi denove kuŝiĝas, sed iu kriegas, ke ni alvenis.

            ĉu jam?! ĉu mi ne povus atendi iomete pli?

            kial certaj destinoj venas antaŭ ni tiom antaŭ la ĝusta horo?

 

165.

           demando:

           ĉu iu el miaj sekretaj amor-renkontiĝoj valoris la penojn?

           unua respondo: ne!

           mi jam seksumis kun multe da junuloj! estas tiuj, kiuj instruas al mi novajn manierojn ami, estas tiuj, kiuj lernas de mi (tamen ĉi tio ne estas amo). estas tiuj, kiuj timigas per siaj suspektemaj kaj sondantaj rigardoj, estas tiuj, kiuj sin donacas kun senkulpa nedefendemo. estas tiuj, kiuj serĉas trovi ene de mi leĝeran respondon, kiu trankviligus iliajn dubojn, estas tiuj, kiuj uzas manojn kaj buŝojn kaj genitalojn nur por pli rapide pasigi sian momenton. ili estas ĉi tie, ili estas tie, ili estas nun, ili estas poste. tamen neniu venis al mi por kunresti. egale, mi ne atingis ilin por kunrestado, ankaŭ mi.

           ofte mi lernas iliajn nomojn, aŭ ilin ekaŭdas, sen ilin lerni, ĉar mi forgesas ilin la sekvan matenon.

           ne estas homo, tiu, kiu havas neniun nomon.

           amo ne estas renkonti, senvestigi sin kaj provoki kaj ricevi orgasmojn, sur la manoj, sur la ventro, inter la femuroj, en la buŝo aŭ en la anuso. tute ne gravas. ĉu tio estus orgasmo?

           kiu estas la plej kompleksa formo de memmasturbado?

 

166.

           figeto estas dolĉa kun mi. neniu besto iam rigardis min kiel tiu eleganta, milda ĉevalo. kelkfoje ĝi plendas, minacas mordi, kaj jam delikate kalcitris min sur la genuo, kiel averto. kiam ajn tio okazas, okazas ĉar li sentas minacon al tio, kio konsistas ĝia limigata libereco. figeto estas bela kiel ĉevalo kaj havas okulojn, kiuj rigardas min kiel enigmojn, je malfacilaj respondoj. aŭ je respondoj tra enigmoj.  

            ĝi ne pensas, mi scias. mi ankaŭ scias, ke ĝi ne intencas.  ĝi eĉ ne prezentas eblaĵojn. figeto nur rigardas.

            mi ankaŭ rimarkas, ke ĝi ne perturbiĝas. nek montras sin konfuzita nek klopodas por ion deĉifri. nur rigardas.

            mi ankoraŭ diras, ke ĝi tute ne havas nocion, pri tio, kiu mi estas. aŭ kion mi povas fariĝi. ankoraŭ malpli, nocio pri tio, kio neniam estos mia eblaĵo.

            rigardas.

 

167.

           mi rigardas tra la fenestro kaj vidas min super etaj aŭtoj, kiuj disputas distancojn. neniu kredo tenus min en la aero kaj permesus min ŝvebi super ilin, kiel dio de legendo, por prigardi kaj protekti ilin. mi scias tion. se mi kredus je deliranta fido por doni al mi tiun eblon, kaj mi ĵetus min en la spacon, mi fariĝus pasto da ruĝa viando amasigita. tion mi scias.

            ili ankaŭ ne volas, ke dioj gardu ilin. nek protektu ilin.

            kio, finfine, tute ne gravas.

 

168.

           subite neŭza ekploras kaj diras, ke ŝi estas kondamnata. ŝi  havas leŭkemion, vorto nekonata por ni, kiu signifas sangan kanceron. kaj ŝia vivo fatale devas trairi la sojlon de apertaj pordoj kaj alproksimiĝi al la momento de fermitaj pordoj. ni, la neplenaĝuloj, ne sciis tion, kio devas esti limigata vivo aŭ mortkondamno.

            mi, je la aĝo de dek kvin jaroj, nur larĝe malfermis la okulojn kaj ne sukcesis demandi min kial suferas homo, kiun ni ne estimas, sed de kiu dependas ĝis la lasta guto de sango.

 

169.

           mi nur skribas kiam mi enamiĝas. mi neniam skribas, se mi ne estas enamiĝinta. klopodi deĉifri enigmojn ĉirkaŭ mia verkado estas strange kaj konfuze. mi scias pri apartaĵoj:

            mi ne ŝatas skribi sen forta impulso, tio kreas en mi grandan mallaboremon;

            mi tute ne ŝatas korekti tion, kion mi skribas. ĝenerale mi lasas la skribaĵojn je la sama formo, laŭ kiu ĝi kreiĝas;

            skribi, por mi, estas dionizeca ago, ne apoloneca. kompreneble, kun la tempo, mi alkutimiĝis al nepra kontrolo por eviti malĝustaĵojn aŭ obskuraĵojn. ne temas pri ekstrema dionizeca agado. skribo implikas la menson kaj dionizo abomenas la menson.

            mi ne ŝatas uzi vortojn, kiujn mi ordinare ne uzas. mi vortludas. mi volas diri, ke mi ne apartigas mian verkadon de mia parolmaniero.

            mi ne ŝatas skribi ĉi tiujn aferojn.

 

170.

           antaŭ longa tempo mi ne sukcesis trovi diferencon pri tio, kio estis fantazio. eĉ kiel adoleskanto, mi iafoje sentis, ke mi preterpasas la sojlon de la realaĵo kaj marŝas en koridoroj plenaj je nekontrolataj iluzioj. kaj mi daŭrigis. mi iris transe de tio, kio ŝajnis neakceptebla, ĉar mi pensis, ke deĉifri tiujn nekonatajn regionojn povus proponi al mi la posedon de la ŝlosiloj de potenco kaj libereco.

           mi ne scias per kia mekanismo estas io profunde primitiva ene de mi, kiu allogas min al potencoj ne imagataj de plej multaj homoj.

           mi ne kredas je dio. mi ne kredas je kristo. mi ne kredas je feinoj aŭ brazilaj folkloraj estaĵoj aŭ koboldoj.

           tamen mi sentas, ke vibras en la fundo de mia puto, tremas en la plej kaŝata kaverno de mia vivo, humile atendas ene de iu faldo de la animo, mi sentas, ke en ia faldo de la animo ...

           kaŝata forto, kiu havas min, ravas min, puŝas min, protektas min.

           sed ne apartenas al mi.

          ne apartenas al mi.

 

Atualizado em ( 02 - 08 - 2020 21:50 )