Malfaldata Animo, ĉapitroj  158, 159, 160, 161 kaj 162.

 

158.

         la unuaj monatoj de mezlernejo estis la plej turmentata periodo de mia vivo. hodiaŭ mi perceptas la diferencojn, kiuj dolorigis, senvualigas iliajn kaŭzojn, eltrovas iliajn pravigojn kaj ekvidas iliajn kialojn: tiuj nesekuraj adoleskantoj, dependantaj de memfido kiel maskloj, sentantaj la manko je konfirmo de iliaj supozataj normalecoj, timantaj la eblecon fariĝi pli ne amataj ol ne amataj ili jam estis, tiuj malfeliĉuloj trovis manieron, kiel sin apogi, por ne droni en siaj merdecaj vivetoj. iu, kiu povus esti kritikata, ridindigata, mokata, piedpremata, por prezenti al ili la kronon je mil elaĉetoj. tiu ulo estis mi. kaj la momento estis la horo de la nomvokado, ĉar, kiam mi respondis, mi tre mallaŭte paroladis - mi ĉeestas -. mi certas, ke mi ne paroladis afekteme aŭ eĉ laŭ ina maniero. mi nur mallaŭte paroladis. por ili, tamen, tio estis ies malforta flanko, eĉ se ne malforta. ili atente atendadis la momenton, kaj kiam ekflagradis la diskretega eksplodo, varma murmuro ŝvebadis dum momento sub la kapoj de tiuj perditaj knaboj.

 

159.

         Z... atendas min ĉe la teatra pordo. mi alvenas, ni paroladas. trankvile. neniu tertremo minacas mian bruston. neniu aglo venas por kanti tion, ke ĝi disŝiros pecojn el mia karno per sia akra beko. do, sen tertremoj kaj sen agloj, mi ŝvebas antaŭ vi, knabo, strangece, aŭskultante kaj parolante. preterpasantoj alvenas, eniras, salutas rapide, rimarkas, ke ni denove estas kune. mi ne zorgas pri tio, kion povus pensi la preterpasantoj. sed mi pensas, ke mi fieras pro la fakto esti vidata kun vi. de kelkaj homoj, precipe. sed, mi klarigu, ne pro vanteco mi volas vin ĉe mi, sed nur ĉar mi volas vin ĉe mi.

 

 160.

         kiu estas la libro, kiu plej multe tuŝis min? la fratoj karazovij. ĝi instruis min pli ol la strangaj bibliaj lecionoj, ĝi trakuris miajn vejnojn per sango de sincereco, ĝi briligis miajn okulojn per veneno de la vero, ĝi akcelis miajn pojnojn per sia spegulo, kiu nek mensogas nek akceptas mensogojn, kuŝiĝis interne de mia stomako kaj tie firme fiksis la standardon pri daŭra ĉeesto. la verkisto instruis, ke oni devas havi kuraĝon por vivi, aŭ ni neniam konkeros la landon, kiun ni promesis al ni mem.

           mi nur ne konsideras ĝin kiel la absoluta libro, ĉar mi sentas ke mankas en ĝi iu mokpetolema volupto, pli gaja instinkta forto, iom da "pasolini". gruŝenka sugestas, sed por ni modernuloj, tio estas preskaŭ duoninfaneca.

           iom da "pasolini".

           ĉu la absoluta libro ekzistas? eble ne. eble eĉ ne estas la sumo de ĉiuj libroj iam ajn verkitaj.

 

161.

          mi ne ĉiam komprenas tion, kion mi skribas.

 

162.

           mi nur ŝatus kisi vian buŝon.

           nur kisi vian buŝon.

           sen brakumo aŭ seksumado. ke niaj lipoj alproksimiĝus. kune, dum mallonga tempo. mi prepariĝus al tuta estonteco. kun aŭ sen. mi eĉ ne scias.

           mi deziras.

Atualizado em ( 28 - 06 - 2020 12:24 )