Malfaldata Animo, ĉapitroj  154, 155, 156 kaj 157.

 

154.

          estis periodo en mia adoleskanteco, kiam mi volis ĉesi plenkreskiĝi. plenkreskiĝi estis malfermi la pordon al multaj danĝeraj kaj malagrablaj situacioj! mi sonĝis, plena je nostalgio, pri loĝado en la lando de peter pan. peter pan ne sciis kiel teni min en sia kaverno. la dio tempo rabis mian animon kaj, tra sangadoj kaj larmoj, plej multaj kamuflataj kaj subpremataj, mi plenkreskiĝis.certa estis la tempo farante el mi plenkreskan homon. hodiaŭ mi eltrovras, ke malfacilas plenkreskiĝi, sed nur kreskado kondukas min al la lando de libereco. lando, ne kaverno. lando de mia hodiaŭo, ne lando de neniamo.

           kion signifas lando de libereco?

           okazas ke, ĉiutage mi sentas min pli reganto de mia destino .mi scias, ke mi povas morti en akcidento aŭ perdi infanon, situacioj, kiuj ne agnoskas la plej etan lumon je libereco. mia ĉiutaga vivo tamen, je tio, kio ne gravitas ĉirkaŭ hazardo, certigas min, ke mi teksas eblojn pri kiel esti etika pro mia mondkoncepto kaj eviti malmoralajn agojn pro manko de scio.

           kiel al mi ŝatis la rakonto pri peter pan! ĝi estis la nura albumo de bildoj organizita dum mia infanaĝo, kiun mi ne havis la kuraĝon detrui.

           kaj tamen, kelkfoje mi ankoraŭ sentas min kiel peter pan.

           tempo, venu malrapide, mi petas. bonvole, malrapide por ne tro dolori!

           bonvole...

 

155.

          ni ludadis, mi kaj B... mi sentas, ke tio ja okazis: mia altiro estis malforta kaj ŝi vidis en mi la eblon fariĝi iniciata tra ŝia korpo. ĉio malrapide interaranĝiĝis, mi pigras pri rakonto de detaloj, eĉ se mi memoras ilin ĉiujn. tiam okazis, ke unu tagon ni decidis, ke estas tempo por seksumado. ĉu vi scias, kie? amiko parolis al mi pri hotelo. mi neniam ĉestis en tiaj lokoj. ĉu eble morgaŭ? jes.

          se nun mi demandas tion, kion signifis al mi tiuj orgasmoj, mi dirus, ke mi memoras ilin kvazaŭ komplikaj masturbadoj, kiuj bezonas antaŭajn agojn, nome amindumi, verki esprimplenajn mensogajn leterojn, je kiuj mi kredadis malpli ol duono de duono, interŝanĝi kisojn kaj brakumojn kaj ŝajnigi grandan intereson, kio tamen ne ŝanĝadis miajn internaĵojn.

          mi povus diri, ke okazis emociigaj momentoj, ke ekzistis en mia koro tuta koncentriĝo de vivo kaj en la animo kanzonoj perforte provokataj de uraganoj. nenio el ĉi tio. la emocio estis malforta. hodiaŭ, tiom da tempo poste, post tiom da amoraj renkontiĝoj, kiam lumoj malsuprenvenas de la spaco por bruligi tion, kion mi povus nomi mi, mi vidas, ke tiuj renkontiĝoj ne estis renkontiĝoj.

          estis nur du sensencaj korpoj, kiuj malrapide demetis la vestojn, en la buŝoj estis mentaj pasteloj. kaj diskretaj tuŝadoj kaj momento, kiam nenio alia povas okazi, se ne penetrado kaj orgasmo.

          se la ĝuo ne estas absoluta, ĝi ne meritas esti memorata. estus multe pli bone sonĝi pri iu alia ĝuo, kvankam tre neprobabla.

 

 156.

          mi sonĝas.

 

157.

          mi alvenas hejmen, kiel mirinda estas ĉi tiu mia domo!, de mi mem konstruita. mi varmigas la lakton, manĝas, mi supreniras al la mansardo, kun la kerosenlanterno kaj je ĝia fragila lumo mi ludas kun la kartaro. iu muziko mallaŭte parolas pri la doloroj de la mondo. mi ne volas fantazi kiel infano, sed la menso marŝas laŭ vojoj, kiujn ĝi mem elektas. kaj mi perdiĝas.

           la muziko silentas, la lumo estas estingita, nur la malgranda horloĝo indikas sian ĉeeston. iom post iom ĝia tiktak sugestas vortojn, kiujn mi ripetos ĝis kiam mi endormiĝos. tio estas kutimo, kiu venas de longa tempo:  mi pensas pri vortoj, kiuj sintezas mian momenton kaj daŭre ripetas ilin en la sama ritmo kiel la horloĝo. ebria pro dormemo, mi aŭskultadas mian propran pensadon: e-ner-gi-o-for-to-a-mo-vol-te-ro-ŝeks-pi-ro-le-o-nar-do-dos-toj- evs-kij-brahms-e-ner-gi-o-for-to...

Atualizado em ( 01 - 06 - 2020 17:40 )