Malfaldata Animo, ĉapitroj  140, 141, 142, 143, 144, 145, 146, 147 kaj 148.

  

140.

           mi amindumis kun B... sekrete. tio plaĉis al mi, ĉar, pro tio ke ŝi estis edziniĝinta kaj najbarino, ni ne rajtis nutri la interrilaton plentempe. mi ne estis enamiĝinta. mi tute ne estis enamiĝinta. fakte, mi esploris min. mi intencis scii tion, kion mi kapablos. unu tagon, inter brakumoj kaj kisoj, mi sentis erektiĝon. do, la aferoj kuris laŭ mia volo.

           mi faradis eksperimentojn pri mi mem.

 

141.

           anstataŭ iri al leciono, mi iris al la kinejo sankta alice por spekti filmon: la dek du laboroj de heraklo. mi estis dek ses jaraĝa kaj vizitadis mezlernejon. la argonaŭtoj preparis la ŝipon, la remistoj komencis sian taktan ritmon, orfeo kantas himnon al la protektanta diino amfitrito kaj la ŝipo komencas sian flosadon al nekredeblaj aventuroj. la filmo finiĝas, mi estas profunde kortuŝita. io moviĝas kaj konvulsias ene de mi. tiuj dioj ĉiuj min persekutas. mi prenas la tramon, mi komencas pensi pri la dio, kiu laŭ ĉiuj estas la nure vera. io tre klara sonas en mia kapo:

           la hodiaŭa homo ne povas esti la nura kiu pravas, kontraŭe al ĉiuj aliaj kredoj. aŭ ĉiuj dioj ekzistas aŭ dio ne ekzistas.

           min atakas teruro, mi sentas frostotremojn, mia spirado igas pli profunda kaj mi rimarkas, ke miaj manoj kaj piedoj komencas vibri. mi tre timas, ĉar estas nova situacio en mia vivo. mi havas la impreson, kvazaŭ mi ekmortas aŭ estas posedata de spirito. la formikado pliiĝas, la spirado akceliĝas kaj la tuta energio de mia korpo ŝajnas koncentriĝi sur aŭ proksime de mia stomako.

  

142.

           mi vojaĝis al petropoliso kaj dum irado kaj reveno mi legis la libron krimo kaj puno. laŭŝajne, nenio ŝanĝiĝis ene de mi. mi penetradis je korpo kaj animo en tiu nova universo, kie eblas vidi la nudan koron de la homo. mi ne scias, ĉu mi rajtas paroli pri identiĝo kun raskolnikov; eble oni povus sugesti identiĝon kun la vivo.

            tuj poste, alveninte al rio-de-ĵanejro, mi trovis min kaptita de violentaj tremadoj, la dentoj grincadis, mi frostotremis, mia korpo bruladis. mi sciis, ke mi havas febron.

            miaj malfermegataj okuloj klopodis por ion kompreni, mi timadis.

            jes, mi timadis. io, kio detruus min aŭ min elprovus, certe eliras el tiu freneza libro.

            kiel scii?

            mi sciis, ke mi timadas.

            el kie la ekscito?

  

143.

           mi pasigas la posttagmezon en la bieno, kun C... ni havis mallongan amaferon antaŭ du jaroj, la sola virino kun kiu mi seksumis post A... kaj la tria de mia vivo. ni ambaŭ inkliniĝas pri rekomenco de amindumo. ni estas amemaj unu al la alia, mi eliras el forta krizo, mi sentas min trankvila. ŝi ne plu ŝajnas iu, kiu maltrankviligas min, ĉar antaŭe mi pensis, ke ŝi havas grandegajn timojn. si ja ŝajnas pli pacema.

            ni starante brakumas unu la alian, mi profunde enamiĝanta al Z..., sed sincere donante min al ŝi. mi sentas min dividita. mia korpo ripozas en paca kaj dolĉa brakumo. mia animo aŭdas malproksiman kanton, kiu parolas pri knabo, kies bildo ne svenas ene de mi.

            Mi decidas, ke miaj manoj karesu unu la alian. sed ili sin premas kaj tordiĝas, plenaj je aflikto.

  

144.

          mi aĉetis la bieneton kaj decidis konstrui mian domon. mi ja havas la kutimon fari ĉion kaj mi revas pri tago, kiam mi teksos kaj kudros miajn proprajn vestojn. mi desegnas, projektas la bazon kaj la plafonon, mi kalkulas, ŝanĝas ion, revenas al la antaŭa ideo, mi malsereniĝas pro mia eta projekto. mi sekvas poŝlibron, kiel konstrui domon. mi aĉetis la unuajn konstrumaterialojn. osvaldo, la filo de la servistino, dekok jaraĝa, helpas min. li preparas la unuajn morterojn, mi rigardas kaj lernas. ĉar li rezignis pri plue labori, mi daŭrigas tute sola. mi freneze plenumas la projekton de mia revo. mi malsupreniras foje kaj refoje al la kaskadeto, de tie mi alportas la sitelojn kun la necesa akvo. la muroj malrapide kreskas. pro manko de praktiko, la mortero estas farita laŭ ne tiel ĝustaj receptoj. kaj ĉar la mortero estas neregula en ĝia preparado, la interbrikaj strioj montriĝas je malsamaj nuancoj de grizkoloro.

  

145.

           du eltrovroj multe tuŝis mian vivon.

            la unua okazis post legado de skribaĵoj de schopenhauer, kiuj parolis pri amo. por li la amo estas nenio plie ol dignigata formo de sekso. tio skurĝis mian animon, sangigis mian koron. ne, ne!, kio pri la idealo, la pureco, la virgeco, la spirito? kion fari kun ĉi tiu granda deziro fari de la amo la plej bela ago de mia vivo?

            mi opiniis abomeninda la pozicion de la filozofo. mi devis esti dek sep jaraĝa. tamen, ĉi vidpunkto iom post iom nestiĝis en mia mondkoncepto. mi akceptis ĝin kiel netuŝeblaĵon, ideo kontraŭ kiu oni ne sukcesus argumenti.

  

146.

           nun, nuntempe, meze de ĉi tre stranga travivaĵo, kiu estas miaj lastaj tagoj, mi sentas min perpleksa, sen kapablo elekti, senkontrola en mia manko de kontrolo, mi atribuas al mi, pli ol antaŭe, la kondiĉon de konfuza infano.

  

147.

           kiom da semajnoj mi vivis kun Y... la plej lirikan amrilaton de mia vivo? mistero. mi ne kapablas memori.

           ni estis kune dum mia tuta libertempo, ni dormis brakumante unu la alian, ni vekiĝis meze de amoro. mi eniradis endomen portante lin ĉe miaj brakoj, meze de la nokto, sub la lumo de plenluno, mi kantadis, por lin dormigi, rakontadis mil rakontojn kaj filmojn el miaj kvardek jaroj. lia avida buŝo vekis en mi la furiozon de la sirenoj kaj post nura rigardo al liaj okuloj, mi tute ekscitiĝis. kiam li ne dormadis ĉe mi, mi iris per auto al lia domo je la oka matene, parkante du-tri blokojn malproksime, ĉiutage en diversa loko, por ke neniu suspektu. ni alvenis kaj jen la teo, kiun mi lasis preskaŭ pretan sur la brulanta lignoforno, kaj jen la matenmanĝa tablo, kun floroj kaj frenezaj amaj versetoj. kaj ni studadis kaj faris planojn por pliaj studoj. mi ploradis la tutan tempon. ni legadis edipon kaj mi ploradis. ni legadis ŝekspiron kaj mi ploradis. ni aŭskultadis muzikon kaj mi ploradis. mi diradis mi amas vin, ridante kaj plorante kaj kisante lian buŝon. kaj ni nin duŝadis kune kaj babiladis ĉe la varma lignoforno kaj vespermanĝadis en restoracioj kaj iradis al teatro aŭ kinejo. kaj se mia brako tuŝetadis lian brakon, mi rigardadis lin kaj murmuradis per lipoj: mi amas vin.

           subite li aperis kun iu ulo kaj diris, poste ni priparolos. kaj malaperis kaj lasis min starantan kaj senkonprenan en la vortico de la jara foiro de la placo de la ordo. certe antaŭe okazis malpacetoj, malkonsentoj aŭ io ajn. la malespero de mia pasio ne permesis al mi percepti ion ajn.

           mi vekiĝis meze de la nokto, mi estis sola, mia stomako doloris laŭ freneziga maniero.

           mi ekploris terurigita, nekonata plorado antaŭe neniam okazinta. mi sciis, mi sentis, mi estis certa, ke tiu doloro ne estis fizika.

  

148.

          do, tiu inerteco, tiu sensento, kiun mi sentis en la tramo, revenante de la kinejo, forte koncentriĝis proksime al la stomako. granda vibrado en la preciza loko, kie estas, poste mi scios, la suna plekso. ĉio fariĝis pli lumigita, mi sentis min bone. timeme, sed bone. mi pensis: se ĉi tio estas morto, morto estas bela. malrapide tio trankviliĝis, finfine.

            poste, ĉar tio ripetiĝos, mi nomos tiun sperton mia fajroglobo. mia energia pilko, mia kosma orgasmo. mi ne plu timis. mi sentis min tre trankvila, eĉ sen kompreni tion, kio okazas.

Atualizado em ( 03 - 04 - 2020 13:18 )