LA SANDALO                           
        
   
 la sandalo
desegnis ricardo garanhani.

  
  Noto:  En la komenco de la jaroj 70 mi legis la Dekameronon de Boccaccio. La kvara novelo de la sepa tago memorigis min pri unu el la rakontetoj de mia avino. Mi trovis variantojn rilate lokon kaj detalojn sed la esenco estis la sama. Mi pripensis la aliajn rakontojn de mia analfabeta avino. Mi faris bilancon pri ĉiuj. Kaj konkludis ke kelkajn el tiuj rakontoj mi neniam trovis en libroj. Kaj mi skribis ilin, por ne forgesi. La rezulto estas la verketo Rakontu alian, anjo. La dua rakonto, La Sandalo, estas tiu simila al la novelo de Dekamerono. 

  Foje estis virino tre bela. Ŝia edzo estis riĉa bienulo kaj ili posedis multajn sklavojn. Tio okazis kiam en Brazilo ankoraŭ estis nigraj sklavoj.
    Iam, aperis kolportisto plena je novaĵoj kaj la virino aĉetis hartukon. Enirinte en dormoĉambro ŝi malfaldis la tukon por ĉirkaŭi la hararon kaj rubena ringo falis surplanken. Ŝi lokis la ringon ie kaj kiam li revenis, kelkajn tagojn poste, ŝi diris ke la ringo kaŝiĝis ene de la tuko. Li prenis la ringon kaj rigardis ŝin laŭ tiel speciala maniero ke ŝi tute tremeris.
    Unu monaton poste li revenis kaj ŝi aĉetis juvelujon. Li diris ke li volas paki ĝin, ŝi ne volis, sed li tiel insistis ke ŝi konsentis. Ŝi iris al sia dormoĉambro kaj tuj poste sklavino venis kun la pako. La virino estis ege aflikta.
    Ĉu ne veras ke la senhontulo metis en la juvelujo mesaĝeton? "Mi volas renkonti la sinjorinon en kaŝita loko."
    Kiam la kolportisto revenis ŝi ne lin ricevis, avertante per iu ke ŝi nenion bezonas. Sed dum la vespermanĝo la bienulo diris al ŝi ke li dungis la kolportiston en la bieno por servi kiel lignaĵisto. Ŝi iĝis plentima sed nenion diris.

    La kolportisto ekpersekutis ŝin. La virino ne rakontis al la edzo por ne okazigi fatalaĵon. Tamen li iĝis pli kaj pli malkonvena kaj ŝi decidis. Nokte, surlite, ŝi alparolis la edzon kaj, fininte, demandis pri tio, kion ili devas fari. La edzo responde diris ke li pripensos. Matene li klarigis al la virino pri sia plano. Neniu mortos, ŝi daŭre estos virta kaj unu el la sklavinoj emancipiĝos.
    - Kaj kion signifas emancipiĝi?, anjo!
    - La posedanto de la slavo subskribis paperon kaj kondukis lin antaŭ juĝisto kaj la sklavo liberiĝis.

    Nu. Ili alvokis nigrulinon ege malbela, maljuna, sendenta, sulkiĝinta, kun polvokovrita kaj hirta hararo. La virino interkonsentis kun la sklavino kaj ŝi akceptis la planon. Ili atendis novlunon.
    La edzino alvokis la kolportiston kaj diris ke juvelŝtono disiĝis el la juvelujo, ke li fiksu ĝin. Kaj antaŭ la gesklavoj ŝi liveris la skatoleton kun la ŝlosilo. Kaj diris ke ŝi bezonas ĝin ĝis vespero.
    - Mia edzo rajdis al la najbara bieno kaj revenos nur morgaŭ. Mi volas montri al li la riparitan juvelujon.
    Ŝi eniris hejmen kaj li iris al la servista domo, kie li posedis privatan ĉambron. Li enŝlosis sin kaj malfermis la juvelujon. Estis mesaĝeto:
    "Mi vin atendas en la ĉambro malantaŭ la provizejo noktomeze. Ĉio estos tre malluma. Ne kumportu alumeton ĉar la noktogardisto estos ĉirkaŭe".   
    Li banis sin kaj oleis la harojn kaj frotetis la akselojn per tualetakvo. Li vestis senpolvan veston kaj atendadis.
    La bienulino ordonis al du sklavinoj varmigi sufiĉe da akvo. Ili plenigis tinon en la geedza dormoĉambro kaj foriris. La maljuna sklavino alvenis. Ŝi longe lavis sin per tre bonodora tualeta sapo. Ŝi viŝis sian korpon kaj surmetis noktorobon el delikata linŝtofo. Eniris la bienulino kaj frotetis al ŝi kolonjan akvon sur la kolo kaj fortodora parfumo ĉe la subbrakoj. La hararon ŝi ĉirkaŭis per hartuko kaj forte ligis ĝin. Ŝi ĉirkaŭvolvis sin per longa mantelo kaj iris al la ĉambro post la provizejo.
    Kiam la servisto vidis figuron enirantan en la menciita loko li senbrue iris tien. Enirinte, li fermis la pordon. Li eksplorpalpis kaj trovis la kuŝantan virinon.
    Ili ĉirkaŭbrakis unu la alian, ili kisis unu la alian kaj la kolportisto faris ĉion, kion li volis. Poste li dormetis. Kiam li vekiĝis estis ankoraŭ mallume. Li denove komencis ĉirkaŭbraki la nigrulinon kaj neatendite lia piedo tuŝetis ŝian piedon.
    - Kio estas tio?
    Ŝi kaŝis la piedojn sub la littukon kaj diris:
    - Pardonu min, mi forgesis demeti la sandalon.
    Ŝi flustre parolis, por aspekti kiel la bienulina voĉo.
    Li trovis tion stranga sed daŭre ĉirkaŭbrakis ŝin. Kiam ŝi distriĝis li frotis sian manon sur ŝia piedplato kaj sentis dikan kaj malmolan ŝelon.
    Li duonfermis la fenestron. La nigrulino kovris sin sed li ekvidis parton de nigra brako.
    Li rapide surmetis la vestojn, malfermis la pordon kaj foriris.
    Ekstere duonronde estis la sklavoj kaj la sklavinoj kaj la geservistoj kaj la bienulo kaj la bienulino, ĉiuj ĉirkaŭvolvitaj en lankovriloj.
    La kolportisto ektimegis kiel neniam antaŭe. Ĉiuj komencis forte manfrapi. Li volis fuĝi sed la nigrulino venis de malantaŭe, en linŝtofa noktovesto, gluiĝis post li kaj kriis:
    - Ne foriru! Ne foriru!
    Ĉiuj ridegadis. Li faligis la maljunulino surteren kaj malaperis.
    Li neniam plu revenis al tiuj regionoj. La virino mortis ĉasta, kia ŝi ĉiam estis.

Atualizado em ( 01 - 11 - 2013 07:24 )