Malfaldata Animo, ĉapitroj  130, 131, 132, 133, 134, 135, 136, 137 138 kaj 139.

 

130.

         panjo mia, kiel doloras pensi pri vi. kiam mi rememoradis vin, mi ĉiam pensis pri malĝojaj okuloj kaj rideton plenan je kamuflata sufero. mi volis, ke viaj doloroj nutru tion, kio, laŭ mi, estas nostalgio. tamen, dum la terapio, parolante pri vi, mi eltrovis ke vi ne akceptis min, vi eble ne akceptis min, kaj min arestis en la plej katastrofa krado je malakcepto.

 

          tio, kion mi neniam volis kompreni, kion malfacilas kompreni, estas ke patrino, vi, iu patrino en la mondo, estas tutaĵo je miliono da kreitaĵoj. ĉiu diritaĵo, kion ili diris pri vi, panjo mia, estis unu plia aldono kiu venis kaj sidiĝis en la kolombejo de mia mondkompreno. kaj ili parolis pri vi la tutan tempon, ili rakontis rakontaĵojn pri doloroj kaj perfidoj kaj ploroj kaj bataloj kaj en ĉiuj rakontaĵoj vi estis la viktimo, la portantino de la flamo de boneco, la respondeculino pri la heroa ago. kaj ĉiuj senmakulaj patrin- kolomboj amasiĝis en la kolombejo de tio, kio fariĝis mondkomprenado ene de mi, iĝante parto de mi, iĝante mi mem.

 

         kaj nun, en ĉi klopodoj por revizii kaj deĉifri mian pasintecon, kun la okuloj de infano, kiu volas lerni, mi ekkomprenas, ke ĉi kolomboj ĉiuj, blankaj kaj je dolĉaj memoroj, fekas fetorajn veraĵojn, kiuj akumuliĝas. kaj, ĉevalejoj de Aŭgio, faritaj por dolĉegaj memoroj, minacas sufoki la vivon, kiu restas, kaj faras ke la ekzisto iĝu eltenebla kaj ebla nur se kune kun infera plorado

 

          kaj mi venas, plie, eltrovri ke, se oni faris ene de mi mil bildojn pri tio, kio povus esti patrino, patrino, vera patrino, panjo mia, estu mia patrino, tio, kion mi sentis kiel patrinon, kio fariĝis patrino ene de mi.

 

          kolombo aŭ drako. sed panjo mia .

 

          ne mia patrino influita de ili.

 

131.

          mia unua libro estis tragedieto nomata kaino.

 

132.

          de tiom da tempo mi ne parolas pri Z...

 

          Z...

 

          mia amiko.

 

          mi havas unu tutan vivon por paroli pri vi.

 

          estas mil kaj tridek informoj por paroli pri vi. kaj muitaj aliaj por silenti pri vi.

 

          paroli aŭ silenti, kion signifas tio, ke iu koro eksplodu de interne, nur pro tio ke ekzistas iu tiamaniere amata?

 

          kion signifas ami?

 

          mi nek scias kion fari nek kion diri. mi nenion scias.

 

          Z.... mia amiko.

 

 133.

           mia unua libro estis tragedieto nomata kaino. mi ĝin verkis meze de emociiga animvortico ĉar mi amadis V... mi ĝin verkis dum du aŭ tri tagoj kaj, kelkajn semajnojn poste, unu aŭ du, mi ĝin kopiis kun aldonoj kiuj ĝin pligrandigis. estis la unua fojo, kiam mi ion verkis kun principo, mezo kaj fino.

 

134.

             tiel ke, la lasta juĝo de mikelanĝelo profunde impresis min. la tutan tempon mi trarigardis tiun etan broŝuron en la hispana. en brazilo, tiutempe, ni ne havis librojn kun koloraj bildoj. la unua nokto, post la aĉeto de la lasta juĝo, estis plena je febro kaj turmento.

 

           febro pro arto kaj turmento pro beleco, mi pensadis feliĉe.

 

           multaj estis la noktoj, kiam la libro persekutis min tirane kaj volupte.

 

           kelkan tempon poste, mi decidis desegni tiujn sanktulojn kun fortikaj, plenkarnaj korpoj. mi memoras, ke mi desegnis du el ili. kaj ne rezistis antaŭ la vidaĵo, ilin rigardante, mi masturbis min, do, nenia interligo ekzistis inter miaj desegnaĵoj kaj tiu sankteco eksterordinara kaj plena je arta vigleco.

 

           poste mi konstatis, ke mia febro kaj turmento havas nenion komunan kun beleco kaj arto. kaj ke miaj du masturbadoj indikis, ke tiu febro havas nenian rilaton kun estetiko.

 

 135.

            neuza, pliaĝa fratino, se mi povus alvoki vin, same kiel mi alvokis mian patron, same kiel mi povus fari al mia patrino, mi ne farus tion nun.

 

           mi ne scias, kiu el la tri imagaĵoj markis min plej profunde, kiu plej bruligis min. per tiaj fajroj, kiuj forĝas ŝtalon por la severaj lecionoj, kiuj neniam ripetiĝos. mi ne scias.

 

           mi nur scias, ke el la tri figuroj el mia pasinteco, la plej malfacila por rememori estas vi.

 

           mi pensas pri ebla respondo: mia patro vestis la kirason pri malamo, kiun oni donacis al li, mia patrino neniam donis al mi tenera kiso; vi postulis de mi, ke mi estu viro.

 

137.

            kelkfoje mi pensas, ke mi verkas pri mi mem, kun tiom granda sekureco sed povas okazi, ke mia destino ne havas la necesan enverguron por teni la pezon de tia grandeco. tio rezultus neelteneblan mediokran malmodestecon.

 

           mi tro parolas pri mi mem!; sed mi ne scias kiom da mi estas.

 

           mi povas esti granda aĉulo.

 

           fikiĝu ĉio.

 

           tiele mi pensas, tiele mi skribas.

  

138.

          resume, mi ne volas mensogi.

 

139.

          mi rajtas ne ami iun kaj ne voli vivi kun iu homo kaj intenci, ene de mia destino, malŝnurligi la vojojn, kiujn eblas malŝnurligi.

 

          mi rajtas ŝanĝi: pri vesto, pri emocio, pri gusto, pri malamo, pri lukto.

 

          mi rajtas ŝanĝi mian morgaŭon por iu ajn tago laŭ mia volo, de mia pasinteco, mia nuno aŭ mia estonteco.

 

          mi rajtas deziri per mia deziro, fantazii per mia fantazio, freneziĝi per mia frenezo.

 

          mi volas la rajton esti mi mem la tutan tempon, nun la memo de nun, sen devontigo kun la memo de antaŭe; poste, la memo de post, sen ia ligo kun la memo de nun.

 

          tiel estas.

 

          la granda problemo, kiun mi sentas, estas, ke A... neniam agnoskas ĉi tion. ŝi volas esti la termometro por mia febro.

 

          se mi vundas iun, pro liberigi en la vento la balonon de mia ekzistado, la problemo ne apartenas al mi. tio, kion ŝi parolas pri leonardo kaj bruno, estas nenio se ne bando da viandovorantaj vulturaj-ekskuzoj. mia plej granda standardo estas tiu de libereco kaj sincereco. se mi vivas mian vivon, mi ne mensogas al ili, mi amas ilin, je la maniero laŭ kiu mi ilin amas, kie estas la problemo?

 

          stranga estas ĉi tiu socio, kiu blindece rajtigas iun. la patrino iĝas posedanto de la destino de la infanoj ĝis kiam ili povos decidi por si mem, sed jam sen propra volo.

 

          Mi, demonece kaj virusece, per mia neatendata konduto, infektas ilin kun la ĝermo de serĉo de feliĉo.

Atualizado em ( 15 - 03 - 2020 12:14 )