Malfaldata Animo, ĉapitroj  124, 125, 126, 127, 128 kaj 129.

  

124.

          mi havas la senton, kvankam iomete konfuza, pri tio ke, ĉiufoje kiam mi enamiĝas, mi faras paŝon al estonteco forĝata de mi mem. kaj ne englutita estonteco. kvazaŭ okazus tio, je ĉiu pasio mi prepariĝas al nova etapo. kaj ankaŭ tio, ĉiufoje pli da feliĉo kaj malpli da doloro.

 

          pli da feliĉo kaj malpli da kulpo. kiel granda estas ĉi tio! kiel bela! kiel terure mia!

 

          mi volas memori mian unuan samsekseman pasion.

 

          sed mi diras unue ke antaŭe mi estis enamiĝinta al knabinoj: kiam mi estis naŭ jaraĝa, al neli'. kiel iu povas enamiĝi je la naŭa jaraĝo? tamen, dum la ferioj de 1951, ni vojaĝis al la urbo realeza kaj mi pasigis tagojn kaj tagojn kapklinite, mute, duonploreme, pro memoro al ŝi. mi fantaziis ke, se mi rigardadus la ŝoseon, mi vidus la aŭton de ŝia patro kun la tuta familio dumvojaĝe rekte al nordoriento. mi amadis, sed mi ne havis konscion pri amo. ne estis sekso ene de mi, neniu deziro aŭ erotismo. nur la doloriga memoro de bela knabino kun neforgeseblaj okuloj.

 

          mi ne scias kiom longe poste, mi amis rejanen, amikinon de mia fratino angela. ni renkontiĝis en junia festo en la lernejo, kaj malgraŭ mia timideco, ni longe babilis. dumnokte, jen mi predo de tremado, sendormeco kaj maltrankvilo. mi imagadis, ke ŝi vizitos angelan kaj ni babilos ankoraŭ pli kaj, kun la okuloj fermitaj, mi kisos ŝin sur la vango. iam ŝi sendis al mi ruĝan dianton pere de angela kaj mia animo pleniĝis je timiga feliĉo.

 

          tuj poste, en mezlernejo, mi nur per rigardoj amindumis kun du knabinoj, kiuj ĉiam estis kune: aŭrora kaj maria luiza. ili prenis la saman tramon kiel mi, la 82a, kvartalo mejer. unu tagon mi prenis la tramon kaj vidis, ke ili estas proksimaj. ĉar estis la sama tramo, kiun mi prenis por viziti la bopatrinon iedan, kiu ankaŭ estis mia fratino, mi decidis ne salti ĉe la haltejo proksime de mia domo sed restis en la tramo, por ekscii, kien ili saltos. kiun el la du mi amis? ambaŭ. mi amis la paron. tiu pasio per rigardoj daŭris la tutan jaron.

 

          la sekvan jaron, mi estis dek kvin jaraĝa. kaj okazis.

 

          ne. mi ankoraŭ ne volas suferi pro tio.

  

125.

          klara ektimigis min nur pro la fakto ke ŝi estis virino. ŝi loĝis en mia domo ekde dek kvar ĝis dek ok jaraĝo. en la komenco ni la etuloj ne akceptis ŝin, ni atakadis ŝin per acidaj frazoj kaj antipatio. pli malfrue ni alkutimiĝis al ŝi, ŝi fariĝis unu plia fratino. ni promenadis kune kaj babiladis dum la tuta tempo, ŝi, ĉiam estis kune. en unu momento aŭ alia, tamen, ŝi aperadis kun grandaj mamoj, brilantaj okuloj kaj voluptema buŝo. ne tio, ke ŝi provokadis min, mi kredas ke estis mia nura instinkto. sed en ĉi momentoj venis al mia menso ŝia sang-trempita kalsoneto. mi sentis naŭzon.

  

 126.

          oni ne laboradis sabate, en madeirit. mi havis la ŝlosilon de la oficejo kaj unu sabaton mi decidis iri tien, por tajpi licean taskon. subite alvenis fernando silveira, portante vestojn diversajn ol lian kutiman kostumon, ĉemizon, kiu montris liajn fortajn brakojn kaj streĉajn blankajn pantalonon. mi tajpadis. li venis de malantaŭ mi, enmetis la manon en mian pantalonon kaj vekis mian seksaĵon. li ludadis kun mia erekta kaco, kisadis mian kolon. mi pensis, ke ĝi estas abomeninde adorata situacio. li diris al mi ke ni iru al la necesejo. ni ambaŭ nudaj, mi miris je la vido de lia enorma korpo, la erekta kaj tre dika membro. mi orgasmis dum la brakumo kaj volis foriri. mi sukcesis liberiĝi el liaj karesoj. mi, preskaŭ ploranta, tremanta  pro timo kaj ĝismorte pentanta.

  

127.

          mia adoleskanteco okazis malfrue. mia unua masturbado estis je la aĝo de dek tri jaroj, post kiam mi vidis kolegojn permane simulantajn la geston. mi ĉiam longe restis antaŭ pasado de unu fazo al la sekvanta. la kolegoj rakontadis siajn seksajn spertojn kaj mi pensadis, ke unu tagon mi prepariĝos al ili.

  

128.

          kiam mi estis knabo, mi ploradis pro nenio kaj ploro estis malpermesata al viro. mi ŝatis pupojn kaj estis malpermesite ludi kun ili. mi volis daŭre desegni kaj kolorigi miajn desegnaĵojn kaj estis malpermesite malŝpari tempon pri ĉi tio. mi ne ŝatis alfronti homajn agresojn kaj estis malpermesite esti malkuraĝulo. estis listo de sintenoj por esti sekvataj kaj alia de abomenindaj sintenoj. en mia konfuzita kapo, en mondo dividita inter viroj kaj virinoj, sentemo estis virina afero. kiam mi havis dek kvar jarojn, mi ploris la lastan fojon ĝis kiam mi ploris denove, antaŭ ol mi estis dudek du, en la tago, kiam mi alvenis en kuritibo.

 

          en mia kapo, nun, rezultas ke, esti viro tiel, kiel ili volis, ke mi estu, estis restadi ligita per rimenoj, kiel mumio. mi pensas plie, mi diras, ke esti sentema, signifas ne estis viro. kaj esti viro, ĉar viro ne povis esti sentema, estis restadi ligita per rimenoj, kiel mumio.

 

          mi memoras la vizion, kiun mi havis en terapio, mi parolas pri ĝi en la teksto la dek tagoj, kiuj absolute ne ŝancelis min. idolo, ligita per ledaj rimenoj. tiutempe, li reprezentis mian patron. nun mi timas, ke tio povus ankaŭ reprezenti min. mi ne devas diri, ke mi timas. estas nenio por timi. estas io por malmunti, por kraĉi, por vomi.

  

129.

            mi demandas al mi, ĉu mi vomas malnovajn dolorojn. ŝajnas ke jes.

 

           ĉu ili bezonus ĉi tiun luksegan funebraĵon?

 

           ĉu ne sufiĉus al mi senti, ke mi estas feliĉa?

 

           ke mi vivas kaj ke mia vivo sufiĉas?

 

           kial mi skribas?