Malfaldata Animo, ĉapitroj 118, 119, 120, 121, 122 kaj 123.

  

118.

            paĉo, mi invitas al vi aperi antaŭ mi! ne via fantomo aŭ via memoro, sed tiu de vi, kiu ekzistas ene de mi. tio, kio mi estas je vi.

 

          alproksimiĝu kaj parolu kun mi. kiel konfuzaj estas ĉi tiuj patrecaj markoj! kia stranga fajro, kiu ne bruligas, elaĉetas, sed timigegas! mi vidas vin kun la kapo malsupren, humiligita, hontigita. kreitaĵo kun amo en la rigardo kaj malĝojo en la rideto. kiu tiom humiligis vin? ĉu eble la virinoj de la familio? ĉu la ululantaj hundinoj? levu vian kapon, paĉo, ene de mi, ekstere de mi! levu la kapon kaj diru al ĉiuj, ke vi ne plu ĉesos ebriiĝi, ke ebrieco apartenas al la mondo, kiun vi konstruis kun via libereco. kaj ne kulpigu vin, neniam havu la senton pri  kulpo pro via ebriiĝo. vivu denove vian vivon.

 

          kiam mia patro forpasis, bruno, mia dua filo, fariĝadis ene de ventro.

 

          paĉo, nun mi amas vin.

  

119.

            bruno, kontraŭe al leonardo, naskiĝis rozkolora kaj karesinda kiel ludilbebo. estis nekredebla, la vidado de tiu granda karna pupo, petanta kisojn kaj karesojn.

 

          vi, etulo,  dum vi estis spermatozoo, ne ricevis la atenton de via patro, imaganta vin marŝantan plenan je venkoj, nek havis lian manon por bonintence protekti vin, varmigante la ventron de via patrino.

 

          ne. vi plie estis speco de sonĝo, li duondormanta dormadis kaj pensadis pri vi, batalanta meze de vortico, kaj la pensoj estis iomete tiele: ĉu tiu, kiu elektis al si mem, atingos la finon de la tumultado kaj fariĝos potenco de homo? bruno, tiel li forlasis vin, duone donacata al via propra iniciato kaj tiel ŝajnas, ke vi estas ĝis hodiaŭ: mastro de vi mem, plenumanta vian destinon, sendependa.

 

          do A... estis enportita en la ĉambron, malfermis siajn grandegajn lum-plenajn okulojn kaj demandis: ĉu naskiĝis? naskiĝis, mi diris plorante. mi jam sciis, kion signifas iĝi patro. mi ploradis ĉar mi eltrovris tion, kion signifas esti  patro de bebo, kiu fariĝos tio, kio estas bruno.

  

 120.

           la maratono pri arto finiĝas. mi sentas, ke mi iomete enamiĝas al Y... li estas tro bela, dolĉa, milda, ineca, amema. kelkfoje ni estas proksimaj. mi sentas, ke li lasas en mia koro pecetoj de subtila atento, malgraŭ tio, ke dum la tuta tempo li amindumas kun bila. en iu momento mi diras al li: mi ne volas perdi vin, ĉu bone? do, ŝarĝitaj, kiel ni ĉiuj estas, je la plej feroĉa feliĉo kaj plenaj je granda ĝojo por la vivo, ni faras la lastan rondon de danco kaj ni devas kisi unu la alian sur la vangoj. mi vidas vin tie, ĉe la alia flanko de la grandega salono, vi movas la lipojn kaj mi komprenas: mi volas brakumi vin! do, mi rompas la regulojn, mi iras al vi kaj mi kisas vin sur la buŝo.

 

           mi vekiĝis.

 

           mi resurektis.

 

           la dormanta malbelulo sin transformas en tion, kio mi estas dum ĉi lastaj tagoj, nova estaĵo, plena je sango kaj vivo.

  

121.

            mi alvenis al la urbo kuritibo la 7an de marto de mi naŭcent sesdek kvin. kial mi venis? nun mi ne scias. tiiutempe mi ne sciis. rio-de-ĵaneiro multe ĉagrenis min, totala sufokado farita de mil promesoj je delogaj pekoj. la konsekvenco de peko estis doloro. kiel la mondo sukcesis transformi min en tiun kapklinitan kaj senesperan kristanan eŭnukon? kiel la mondo sukcesis? rio-de-ĵaneiro por mi estis peko kaj doloro. tiuj plaĝoj, mi dezirante perdiĝi en la paĝoj de libro, sed diskrete atentante la dikajn krurojn kaj prematan sekson de iu forta junulo, kiu estis apude. mi deziradis esti logata de iu, esti kondukata al iu malhela ĉambro. kaj en mia revo mi kuŝus la kapon sur la milda, bonodora sekso de iu, kiu fariĝus kiel eterna amiko. fakte, se tia invito okazintus, mi ne akcepintus. hundo trejnita por rezisti al la feliĉo. kia brutala armilo, estas tiu de peko!

 

          tiel mi estis, ĝis mia dudek du jaraĝa. kaj mi eltrovis ke mi povus forlasi rio-de- ĵaneiron. mia laborejo proponis translokiĝon al kuritibo.  

 

          hodiaŭ mi plie pensas, ke eble mi serĉadis ian anonimecon. aŭ la liberiĝo el la fratinoj, el la klano. el la pli granda sidejo de konflikto, kiu estas la familio.

 

          mi alvenis do al kuritibo. mi estis preskaŭ dudek-tri jaraĝa.

  

122.

            X..., dum multaj jaroj li memoris vin ĉiujn horojn de la tago kaj nokto. lia dormo estis kvieta kaj hela tremado. por vi, li skribis sep dikajn kajerojn, sep kajerojn kiuj rakontadis ĉiujn detalojn de ĉi halucine bela pasio. vi ne volis legi ilin, kiam li tion proponis al vi.

 

           pli malfrue vi legis kaj diris:

 

           ĉi tiuj aferoj estas viaj. ĉi tiu X... ne estas mi. ĉio apartenas nur al vi.

 

           kaj tio estis la nura vero. mi kreis miton por reprezenti la objekton de mia amo.

  

123.

            vi, je la unua tago de la mezlernejo. la instruisto faras la nomvokadon, kaj vi ripetas la ordinaran respondon: ĉi tie. ĉiuj rigardas unu la alian. la tuta ĉambro skuiĝas. je la fino de la klaso, ĉe la paŭzo, okazis granda voĉ-bruado. ili imitas virinojn, svingiĝas, krias, reliefigante ĉiun silabon: ĉi tie!

 

           en la komenco vi ne rimarkas, ke la provokado estas al vi. sed ili pasas antaŭ vi, arogantaj kaj senhonte.

 

           granda timo, granda doloro, granda mizero sufokis min; malsekigas miajn okulojn; plenigas mian koron je miro.

 

           kia mondo estas ĉi tiu? kiaj kreitaĵoj estas ĉi tiuj? kien mi alvenis?

 

           knaboj de dek unu, dek du, dek tri jaroj. kiuj vi estas hodiaŭ? kiaj plenkreskuloj vi iĝis? mi ne scias ion ajn pri tio, en kion vi vin transformis.

 

           eble iun tagon vi legos ĉi tion. sciu, ke mi ne anstataŭigas min je vi.

 

           mi estas ĉio, kio mi estas.

 

           vi estas nur tio, kio vi neniam estos

Atualizado em ( 07 - 01 - 2020 20:14 )