Malfaldata Animo, ĉapitroj 113, 114, 115, 116 kaj 117.

  

113.

          post kiam mi ĉirkaŭmarŝis la putinejon tri fojojn sen kuraĝo eniri, mi rezignis pri la ideo amori kun prostituitino. oni povus diri, ke, iel, mi decidis esti ĉasta, virga, senpeka. mi rezignis pri klopodo pro timo antaŭ malvenko.

 

           kaj B... aperis en mia vivo, mia najbarino. ŝi eniris kaj foriris de nia domo tre intimece - mi loĝis kun du nevinoj kaj kuzo, milinja, marsja kaj karlinjos. mi rimarkis ke ŝi montris certan intereson esti kun mi. unu nokton, kiam ni ĉiuj prepariĝis por kuna promenado, ŝi petis al mi ŝminki siajn okulojn. kiam mia mano estis proksima al ŝiaj lipoj, ŝi kisis ĝin. ni rigardis unu la alian. mi antaŭvidis ian eblon elaĉeto. sed mia koro estis iomete indiferenta.

  

114.

          skribi estas tiel konfuze. al kiu mi skribas? al mi, aŭ al la mondo? mi ne estus honesta se mi dirus, ke mi verkas nur por mi mem. trairas mian menson, ke oni legos min iam kaj diros: kia miriga vivo! kaj kia ekstrema kapablo doni ĝustan esprimon al tiom da abunda sperto! aliflanke, mi ne interesiĝas pri opinioj pri tio, kion mi faras. mi pensas, ke mi skribas por provi traduki la profundon de tio, kio mi estas.

  

 115.

          kiam alvenis la ĝusta horo por lia naskiĝo, mi atendadis. mi estis plena je streĉiĝo, ne plu pri perfekteco aŭ iu problemo dum la nasko. mi zorgis nur pri ekzisto, vivo, alveno, frapado ĉe la pordo de la vivo kaj fariĝo je homo kaj samtempe filo. A... jam iris al la akuŝejo kaj ze' geraldo, mia bofrato kiu estas la akuŝisto, kondukis min al la ĉambro, kie mi devus resti, dum la atendado. mi falis en la liton kaj neeltenebla dormo min faligas tuj. subite mi vekiĝis dum sekundo. foje mi tiele vekigas. mi leviĝis kaj iris al la pordo. viro blankvestita iras tra la koridoro kaj eniras en ĉambron, rimarkas mian bruon, kaj turniĝas all mi. estas ze' geraldo. li rigardis min kun brilaj okuloj kaj diskreta rideto. ĉu naskiĝis? naskiĝis! ĉu ĉio bone sukcesis? ĉio en ordo, jorge. venu kun mi por vidi lin. mi sekvas lin kaj vidas, mi vidas ĉe la alia flanko de la vitraĵo ion, kion oni asertas esti mia filo. sulkigita kaj maldika korpeto, senorde moviĝanta, kioma aĝo?, kiom da jarcentoj? voĉo kriegas en la plej profundaĵo ene de mi: tio estas mi mem, kaj mi devos ĉion denove komenci. mi kuras al la ĉambro kaj ekploras.   

  

116.

          kiam mi estis dek ok jaraĝa, jam enamiĝinta al la klasika muziko, kiun mi ĉiam aŭdis en la radio de la ministerio pri edukado kaj kulturo en rio-de-ĵanejro, mi aĉetis albumon kun diskoj eldonitaj de "reader’s digest" . mi tamen ne havas gramofonon. mi ĝuas la diskojn takte, vide, mi legas iliajn etikedojn, mi legas la klarigigajn tekstojn. kelkajn muzikojn mi jam konas pro aŭskultado en la radio. kiam mi iĝis dudek jaraĝa, terezinha ribeiro, amikino de neŭza, diris: jorge, mi vojaĝos dum kelka tempo, ĉu vi volas ke mi pruntedonu mian gramofoneton? do, de tiam mi aŭskultis muzikon ekde matene ĝis vespere kaj dum la tuta semajnfino. halucine. kelkfoje mi aŭdadis zumadon en la cerbo, kiu neniam finiĝas kaj insistaj sonoj martelas mian kapon. mi ne sukcesis liberiĝi je muzikaj frazoj, mi enmense tamburadis laŭ ritmoj, mi freneziĝis. mi sentas min sklavigita al la plej perforte dolĉa el ĉiuj torturoj.  

  

117.

          vi amis V... kiel adoleskanto kiu iĝas plenkreskulo. ja, vi kreskis kaj akceptis ĉi tiun specon de pasio, sed rifuzis akcepti, ke tiom da emocio kunvivadis kun ia fizika deziro. amo por V... devus estis kiel amo inter vagnero kaj lizt aŭ amo inter vagnero kaj nietzsche, nur platona pasio. mi multege lernis de tiu junulo. mi rajtas diri, ke li konigis al mi la verkaron de bergman kaj mi konigis al li la verkaron dostojevskij.

 

Atualizado em ( 01 - 12 - 2019 20:46 )