Malfaldata Animo, ĉapitroj 103,104,105, 106 kaj 107.

 

103.

          ĉe librofoiro en karioka placo, en rio-de-ĵaneiro, mi aĉetis libreton kun bildoj de la lasta juĝo en siksta kapelo. dum mi iradis hejmen mi rigardadis tiujn grandegajn kreitaĵojn plenajn je fortika rozkolora karno. mi tremadis, mi preskaŭ ploradis. mi estis dek sep jaraĝa.

 

          la tutan nokton mi tremadis kaj baraktadis. ununura vertiĝo kaj ununura febro, la sanktuloj  kaŭzis nekonatan timon. mi sentis ion strangan, similan al la forta komocio, kiun kelkaj muzikoj kreis ene de mi. la impreso lasita de la figuroj  de la lasta juĝo estis ke ili perforteme kaj profunde tuŝis min. mi certe komprenis la artan mesaĝon de la pentristo. lia verko emociis min.

  

104.

          mi, dudek du jaraĝa. ĉiuj sentas simpation al mi kaj admiras min. mi sentas, ke homoj ŝatas min. sed mi konscias pri miaj malfacilaĵoj, mi scias ke mi ne estas sekura sed timema. mi ne ŝatas rio-de-ĵaneiron. mi pensas, ke forlasi la urbon estas la solvo. provi komenci aŭ rekomenci ekde iu punkto de mia pasinteco. kvazaŭ eblus trompi mian pasintecon. ĉi tion mi pensas nun, nun mi pensas, ke mi kapablus trompi mian pasintecon. tiutempe mi nur revis pri feliĉo. kaj mi pensadis, ke ekzistas nur unu maniero esti feliĉa: esti normala. kaj estis nur unu maniero esti normala: seksumi kun virino. se mi elirus el tiu urbo, tio solviĝus.

 

          tion mi pensadis.

 

          kion mi pensas hodiaŭ?

  

105.

          en la momento, kiam la geedzeco jam sin montris minacata, jam destinata al dissolviĝo, mi decidis, ke mi ne plu kontrolos mian koron. nek plu subpremus mian korpon. mi edziĝis en 69. en 72 mi eknkonis X... mia emocio estis tute platona. ni neniam tuŝis unu la alian, ĝis kiam, nu, tre poste, kiam li estis jam tio, kion la socio konsideras plenkreskulon. iom poste, mi ne bone memoras kiam, la geedzeco eniris en kriza situacio. sed mi tenis min trankvila kaj nur atendis, ke io okazu. mi ne ĵetis min en la mondon serĉe de plezuro.

 

         mi ne scias kiam, A... diris, ke ŝi ne plu volas seksumi kun mi, pro kelkaj kialoj, ŝi ĉiam havis multajn kialojn por pravigi ĉiun agon. mi akceptis tion kiel plaĉaĵon kaj ni vere neniam denove dormis kune. aŭ ni neniam havis sekson kvankam dum kelka tempo ni ankoraŭ dormadis en la sama lito.

 

         kelkajn monatojn post ĉi tiu stranga disiĝo, mi decidis, ke mi havos seksan interrilaton kun viroj ĉar mi sentis min iom liberigita. ne temas pri tio, ke antaŭe lojaleco malpermesis min. pro amo al ŝi, mi neniam estis malfidela. nur okazis, ke ni ne plu seksumadis, kaj mi deziris aliajn spertojn, kiuj, laŭ mia imagpovo, sonos pli simfoniaj. mi verkis la romanon apolono kaj hyakinto en 1976, sen antaŭa sperto kun aliaj viroj. tiam, ĉio okazis nur laŭ miaj deziroj.

 

 106.

          leonardo kaj bruno malrapide konstruas siajn destinojn. por mi, tio fuĝas el mia kontrolo. mi ne regas ilin, ili ne regas min. ni estas, la tri, viktimoj de la samega libereco. mi scias, ke mi lasas markojn sur ili, kiuj lasos markojn sur siaj agoj. sed la faktoj superas niajn agojn. mi scias, ke mi amas ilin kaj ili amas min. kia strangaĵo esti patro! kia strangaĵo esti filo! pozicioj, kiuj neniam agnoskas interŝanĝon, nur la revo pri la eblo de interŝanĝo.

  

107.

          foje mi komencas skribi ion kaj mi antaŭvidas ian profundigon, kiu plonĝigus min en metafizikan konfuzon. mi haltas pro timo. mi ne volas timi.

 

          mi ne timos.

Atualizado em ( 20 - 10 - 2019 19:21 )