Malfaldata Animo, ĉapitroj 97, 98, 99, 100, 101 kaj 102.

 

 097.

          du tagoj en maratono de arto: korpa esprimado, mil diversaj dancoj, teatraj pupoj, emocioj je granda rapideco. kiom da tempo mi dormadis en tiuj antaŭaj tagoj? mia eta vivo estis kiel komputila funkciado: ĝustaj respondoj, absolute laŭ la antaŭe ekzistanta programado. Y... ŝvebas antaŭ mi kelkfoje, kun rideto de sendefenda anĝelo kaj okuloj de milda bestio. dum mi dancas kaj saltas kaj ludas, mi ne rimarkas, ke mi kuras ale al mia plej granda libereco. mi nenion scias pri la danĝero, kiun mi riskas suferi: la danĝero pri tio, esti feliĉa. feliĉo estas danĝera. mi ne rimarkas, ke mia koro kreskas, kaj, se mia koro kreskas, eble ĝi rompos la brustajn kirasojn. mi prepariĝas por suferi. por naski min mem. naski tion, kio estas mia plej propran memon. mi kuras, dancas, ludas, saltas al tio, kio estas nekonata de mi. 

  

098.

          la trajno kuras al Amsterdamo. mi eniras en germanajn landojn. laca, plena je etaĵoj aĉetitaj unu post la alia. doganaj policistoj envenas kaj petas la pasporton. estas iu alia en la kupeo. ili uzas ironian kaj evidentan agreson. ili ne kaŝas malestimon kaj humiligon. Ili ne scias, ke mi dum kvin jaroj studis la germanan lingvon. la du enirintoj rigardas mian pasporton. unu el ili foriras kaj tuj revenas kun aliulo, kiu devus esti estro, ĉar la uniformo havas kelkajn kromajn ornamaĵojn. " zwei brasilianer zusammen? nur eins!" fine ili foriras. tamen, dum la tuta vojo en germanaj landoj, unu el ili eniras, ŝaltas la lumon, rigardadas mian valizon ĝis kiam mi vekiĝas. mi vekiĝas kaj levas la kapon. kaj li malŝaltas la lumon kaj foriras. post iom da tempo ili ripetas la silentan scenon ... mi ektimadas ... tio daŭris ĝis la landlimo. li nur volis, ke mi vekiĝu kaj vidu lin.

 

         nenion pli mi volas paroli pri tiu incidento.

 

         mi nur diru, ke ĉiu popolo havas la policon elektitan per ĝenerala interkonsento. en brazilo polico torturas kaj murdas ĉar homoj apogas torturon kaj murdon. en germanio la polico estas germaneca: sugeste agresema kaj delikate perfortema.

 

         mi diros plie la jenon: se vi ne volas, ke ni metu la piedon sur vian perfektan landon, tute ne gravas: tamen, transformu tion en leĝon! sed forprenu de ĉi tie "telefunken", "volkswagen" kaj ĉion ceteran. kion vi pensas? ĉu ni estas malmultekostaj servistoj, forbaritaj de la salonoj de la sinjioroj?

 

 099.

          se mi devus nomi iun amikon, mi dirus, ke amiko estas X... neniam antaŭe mi tiom fidis je iu. eĉ nuntempe, tagoj post tagoj, ekde kiam mi ploradis por amo al li, nuntempe, kiam mia koro jam trankviliĝis, nuntempe, kiam mi amas lin per amo nure amikeca. mi scias, ke li neniam diros al mi: ĵetu vin de la supro de ĉi tiu klifo kaj mi tenos vin. mi scias, ĉar mi scias, ke li scias, ke li ne povos helpi min. sed se li dirus, en la paroksismo de ia frenezo, mi kredas, ke mi obeus lin, mi, ĉi tie, en la paroksismo de iu alia frenezo.

 

          kiel biblieca estas ĉio ĉi! mi ne ĉiam komprenas tion, kion mi skribas.

  

100.

          vi malatenteme estas en urinejo, kaj vi subite rimarkas du okulojn kiuj formanĝas vin de malproksime. estas iu, kiu rigardas vian tutan korpon, atentema al ĉiu eta gesto. Iu, kiu ne scias el la fundo de sia animo, kiel sin prezenti al vi, scias nur, ke vi estas tiu, kiu solvos lin. vi ektimas, vi finas rapide, vi eliras, iu akompanas vin, magnetigita, estas stranga miksaĵo de atako kaj timo. iu volas ataki vin per sia propra timo. vi lavas viajn manojn, via koro saltegas pro teruro kaj ekscito, vi pensas, meze de konfuzo, ke vi povas reiri tien, preni pecon da neceseja papero por viŝi la manojn, li daŭre estas tie, la tuta vivo enfokusigita al la okuloj. kaj en sia propra seksorgano, erektiĝanta kaj sinmontrema. vi pli forte ektremadas, la kruroj ŝanceliĝas kaj malfiksiĝas; vi ĉesas vivi, plena je miro.

 

         li rigardas vin trankvile. eĉ se vi ne alproksimiĝos al li, li scias, ke vi estas unu el ni, ke vi interesiĝas sed ankoraŭ ne decidis. en la estonto vi venos al mi, eĉ se tiu mio estos aliulo.

  

101.

          iun tagon, klara, la junulino de la sangtrempita kalsoneto, haltis antaŭ mi kaj demandis: ĉu mi povas kisi vin? mi rigardis ŝin miroplene.

 

102.

          dum pluraj jaroj de geedzeco, mia seksa vivo estis trankvila kaj agrabla. ni lavis nin, parfumis nin, kuŝiĝis. aferoj okazis en natura, spontanea sinsekvo, kuranta rivereta akvo. dum la geedzeco estis bona, bone estis seksumi.

 

          kiom da kreitaĵoj ekzistas ene de mi?

Atualizado em ( 02 - 11 - 2019 13:52 )