Malfaldata Animo, ĉapitroj 91, 92, 93, 94, 95 kaj 96.

 

 091.

 

           mi malŝparas mian tempon en librejo, mi eltrovras homeron, la odiseadon. mi senatente malfermas ĝin kaj surpriziĝas, kiam mi legas la nomojn de la dioj de olimpo. ĉu estas vero, ke ekzistas libroj, kiuj parolas pri ĉi tiuj estaĵoj? dum kelkaj tagoj mi amindumas la libron. ricevinte la salajron, mi aĉetas tiun homeron kaj ekdronas en maro da frenezaj aventuroj. mi tremadas pro feliĉo. mia kapo estas plena je fantazioj.

  

092.

 

         brunetti, la psikanalizisto, sugestis, ke mi faru genealogian arbon kaj parolu pri ĉiu persono. evidentiĝis al mi, ke la normoj, kiujn mi ricevis de mia familio, koncerne la diferencon inter seksoj, estas difinitaj pli-malpli tiele:

 

          esti viro signifas esti marĝenulo, ebriulo, perfortulo, diablulo. esti viro ne taŭgas. taŭgas esti hejmosida, obeema, afableta.

  

093.

 

         iam mi pensadis, ke la seksa akto signifadis la plej perforta inter la pekoj. seksumado kun virino estus fakto, kiu lasus spurojn pri miregiga pentado. mi nun pensas, ĉi tie, dum mi skribas, ke mi povus atribui nocion pri peko al ago, kiu, pro aliaj kialoj, timigus min.

 

          kal mi timadis? 

  

094.

 

         kiel dio manifestis sin en mia spirito? unue, ĝi estis tiu kompakta bloko de estaĵo ĉiopova kaj plena je furiozo, preta, kiun oni devigis min gluti. ĉi tiu nedigestebla afero laŭgrade sin transformis ene de mia mondo, ŝanĝita de miaj doloroj, polurita de miaj esperoj, eroziita de kreskanta skeptikismo. kristo fariĝis nur granda homo, kaj dio estis io simila al fonto de energio.

 

          la obstinego de mia koro, kiu insiste postulis al la diaĵo pardonon pri nemeritataj doloroj, la obstinego de mia koro daŭre postulis koherecon al ideo, kiu pli kaj pli malfacile sukcesis resti vivanta. tio, de ili nomata dio, finfine diseriĝis. honeste, mi ne bezonas ĉi tiun dion. pli honeste ankoraŭ, ĉi tiu dio ne ĝenas min. ĝi ne suferigas nek brilas.

 

          ĉi dio de ĉiuj homoj estas cikatriĝinta vundo.

 

          antikva, antikva...

 

          sencensaj markoj al kiuj mi jam alkutimiĝis.

  

095.

 

         mi estas dek kvar jaraĝa. "yo tenia catorce años y era orgullosamente oscuro", kantis neruda. mi estas sur la balkono en la kvartalo vila isabel kaj mi purigas banĉambran ŝankreton, kiun mi kuŝigis sur la plankon. dum mia purigado, klara, dek kvin-jaraĝa junulino, kiu loĝis en nia domo, venis por preni ion. ŝi haltis ekzakte super la ŝranko kaj mi vidas en la reflekto de la spegulo ŝian sang-trempitan kalsoneton. mi jam sciis tion, kio estas la menstruo. do, ĉu tio estas virino?, mi demandis al mi. la vidaĵo maltrankviligis min kaj persekutis min dum longa tempo. kiam mi pensis pri virino tio, kio venis al mia kapo, estis sangmakulita vagino.

  

096.

 

         V..., V... fojfoje mi klopodas por kompreni tion, kio okazis ene de via kapo, dum tiuj frenezaj tagoj de nia junaĝo, kiam ni babiladis la tutan tempon. ene de mi ĉio estis senduba. mi sciis, ke mi estas enamiĝinta al vi. mi sciis, ke mi ĉiam volas vidi vin. mi sciis, ke tuj post mia vekiĝo mi jam memoris vin, ke vi ekzistis. mi sciis, ke tute ne eblas mantuŝo, brakumo, kiso. iun vesperon, kiam ni adiaŭis, vi metis vian brakon ĉirkaŭ mian ŝultron kaj premis min kvazaŭ duonbrakumante. mia seksorgano vekiĝis furioza, mi tute tremadis kaj tion mi revivigis tagon post tago, miksaĵo de feliĉo kaj minacanta timo. mi ankaŭ memoras, ke iam mi masturbis min pensante pri vi. mi maltrankviliĝis, ĉar ne estis amo miksita kun sekso, tio kion mi deziradis. mi deziradis idealan  amon, ni ambaŭ kunigitaj per muziko, literaturo, pentroarto, kino.

 

         tio estis mi. kaj vi?, kio vi estus?

Atualizado em ( 28 - 07 - 2019 15:56 )