Malfaldata Animo, ĉapitroj 86, 87, 88, 89 kaj 90.

  

086.

           mi skribis sur mia mano: ami estas trovo de patro; ne plu ami estas denove iĝi orfo.

 

087.

            mi ne scias, kion atendas mia plorado. mi ne scias, kial ĝi ne ellasas sin eksteren anstataŭ resti interne ŝnurata. ŝnurante min, kiel mi sentas en ĉi tiuj lastaj tagoj.

 

         ŝnurante min sen ŝnuroj. ene de purgatorio.

  

088.

            jen alia sonĝo: mi marŝas laŭ la strato Senatoro Nabuko, apud mi estas pli aĝa junulo, de la grupo de amikoj de mia frato. niaj korpoj estas tre proksimaj kaj tuŝas unu la alian kaj tio plenigas min je emocioj. do mi enmetas la manon en lian poŝon kaj ekkaptas lian sekson. mi vekiĝas plena je malŝatinda doloro. mi estis dektri jaraĝa.

   

089.

            vi devus esti dekdujara, dek tri, vi, kreitaĵo, pensis tiajn aferojn: kion mi estos, kiam mi plenkreskiĝos? ĉu pentristo? ĉu mi estos filozofo? ĉu verkisto? ĉu muzikisto? mi scias, ke mi faros tion, kion mi decidos fari.

 

          mi timida, malkuraĝa, timema. sed ĉi tio estas nur maligna formulo por protekti tion, kio mi estas.

 

         mi estas. 

 

090.

          Y... havas la plej bongustan buŝon en la tuta mondo, kiel frukton, sin proponantan al etaj kaj malicaj mordoj. aŭ lekadoj, kiuj prenas la frandaĵon sen dolorigi. mia ĉasta faŭno.

 

         ni iras hejmen, mi iras al la apartamenteto kaj li daŭrigos la iradon sola. ni marŝas laŭ la strato dek kvin de novembro. kiam gejunuloj preterpasas nin, laŭte parolante, mi timas agresojn. mi timas la malmoralan frenezecon de la moralistoj. estas strange, ke ni nomu moralistojn tiujn, kiuj ne konstruis sian propran moralon. homoj, kiuj transprenis pretajn, nediskuteblajn kaj eksvalidajn moralojn, devus esti nomataj malmoralistoj.

 

         kiel ĝenas min ĉi temo!

 

         mi marŝas kun li laŭ la vojoj de la urbo kaj imagas ke la homoj  pensas: kion havas ĉi pli aĝa ulo, ke li sukcesas konkeri tiel belan anĝelon kun ĉi tiu freneza kaj brilanta rigardo? ĉar tiele estas Y...

 

         en la lastaj blokoj li prenas mian brakon kaj ni iras brakenbrake. nun elmontriĝemo estas kontaĝata de timo. mi daŭre timas agreson, kvankam mi sentas ke estas agrable tiele iri kun li, algluata al mia paŝo.

 

         ni kune iru ĝis la venonta angulo, mi diras. kaj li:

 

         ne. ni kune iru ĝis via konstruaĵo. mi estas laca havi protektantan patron. mi iomete volas esti paĉjo.

 

         kaj hodiaŭ mi vere bezonas patron. mi diras. 

Atualizado em ( 11 - 07 - 2019 19:37 )