Malfaldata animo, ĉapitroj 82, 83, 84 kaj 85.

 

  082.

           mi lasas la terapian sesion kaj eniras en la aŭtobusan stacidomon. mi ne volas kontaktojn, mi nur volas iri hejmen, por dum longa tempo dormi kiel novnaskito. sed mi vidas junulon. kiu iras al la necesejo. mi lin sekvas. li haltas ĉe la trinkejo, mi eniras. dum mi purigas mian vizaĝon per la poŝtuko, li envenas. li estas forta, havas belan vizaĝon, okuloj de anĝelo duone mortinta, strangaj okuloj akvokoloraj de verdo forgesita en la antaŭo. estas vampira rigardo, kadavreca. li rimarkas, ke mi komencas malbutoni la pantalonfendojn kaj fiksas la okulojn sur miajn manojn. mi urinas kaj montras la komencon de mia erektiĝo. ankau li urinas, rigardante min per okuloj de obsedo, sed li protektas la elmontron de sia seksorgano.

 

         ĉu vi iras hejmen? jes! kie vi loĝas? malantaŭ la kvartalo bona vidaĵo.

 

         silento. komplicaj interrigardoj. mi ridetas.

 

         ĉu vi volas promeni kun mi? mi ne havas monon. mi havas, mi povas pagi la buson.

 

         li ne bone komprenas. li estas iomete konfuzita, kaj liaj vortoj malfacile eliras, malrapide.

 

         ĉu vi ne volas veni kun mi? mi devas iri hejmen. venu. ne, mi ne havas monon. mi havas.

 

         mi prenas monon el la poŝo kaj montras la monbiletojn, unu je ducent kaj unu je kvindek.

 

         pruntedonu al mi ĉi ducent?  tion, mi ne povas, venu kun mi. ne, mi devas iri hejmen, mi ne rajtas foriri. kial? mi estas malsana. kia malsano? psikajn problemojn.

 

         kaj fingre tuŝas la kapon.

 

         do ni revidos nin iam, ĉu bone? bone. ĝis.

  

 083.

           tiu vespero en la seminario estis tre stranga. mi vekiĝis ene de teruro kaj sentis ke io malbela ŝvebadas super la lito. pro timo mi ne malfermis la okulojn. mi sciis, ke tio estas demono. mi certis, ke mi ne dormas kaj ne sentis ian fizikan malkomforton. sed tiu silenta ĉeesto estis terura. li estis tute nigra kaj la okuloj tre helaj. kvazaŭ ĝi estus ombro de homo, sed kun okuloj plenaj je lumo. mi timadis, ĉar mi sentis ĝin, sed mi ne povis garantii ĝian ĉeeston. kiom da timoj estas tiaj?

 

          krom la okuloj, la korpo estis astronomia nigra truo, altirante ĉion, kio estus proksima al tiu orbito.

   

084.

           ĉu vi scias, Z ... kio igas vin malsimilan al la ceteraj homoj? ene de mi, vi ekzistas  kaj en la antaŭo kaj en la posto. se mi scias, ke mi vidos vin, mi esperas plena je ĝojo. se mi ĵus estis kun vi, mia koro daŭre kantas. pri la aliaj homoj, post kiam mi lasas ilin mi malplenigas min je ili. nur ĉe vi, mi sentas, ke vi jam estis kaj ankoraŭ estos.

  

085.

           mi sonĝis, ke mi brakumas knabon, kiun mi amas, nun mi ne skribos lian nomon, "mi niño", mi brakumis lin en la sonĝo kaj kuŝigis mian kapon sur lian ŝultron kaj subite mi vekiĝis. ĉu mi dormis?, mi diris. li kapjesis.

 

          dum la tuta sonĝo mi ripozadis la kruron sur lia sekso.

Atualizado em ( 03 - 06 - 2019 18:41 )