Malfaldata animo, ĉapitroj 76, 77, 78, 79, 80 kaj 81.

 

 076.

  bone estas, tre bone estas ĉi skribado pri tiaj aferoj. kun mia nuna lucideco, kun mia hodiaŭa trankvileco. bone estas memori ĉion ĉi, mi sentas ke mi min refaras iom post iom, el pecoj. mi estas tio. ĉu iu dubas? kio ankoraŭ devas veni? dum mi memoras, mi ne sentas fortan doloron. estas nur emociiga. ĉio, kio mi estas, malrapide venas supren. mia plej granda emocio, tamen, estas la momento, kiun mi vivas: mia pasio por mia amiko, mia terapio, la sento pri tio, ke mi produktas ion.

 

 077.

  mi scios kiel defendi min mem. mi parolas al ili, la imagataj roluloj, la terapia sesio ankoraŭ ne finiĝis.

 

           mi lernos pri tio, kiel esti orfo. mi lernos pri tio, kiel mi devas kreski sola. de nun, mi kalkulos nur je mi mem. mi ne estis tute detruita, ŝnurligita. ene de mi, kaŝita, atendadis ia vivopeco. ĝi kreskos kaj prizorgos la ceteron de tio, kio mi estas. aŭ eble estus ia malgranda flamo, kiu pligrandiĝas. mi ne plu timas vin, mi diras al la vidataĵoj. vi estas forsvenantaj fantomoj, kiuj malaperas kaj malpliiĝas de ekster tio, kio mi estas. mi apenaŭ sentas vin, vi estas kiel forpasintaj kunuloj. kaj mi, denove naskita, mi kreos mian manieron esti feliĉa. nur io mankas, mi nur devas malfermi la okulojn. ne devas esti malfacile malfermi la okulojn. malfacile estas naskiĝi, aŭ naski sin mem. nun mi povas malfermi la okulojn tuj kiam mi volos.

 

           tamen, estas ekstreme malfacile malfermi la okulojn kaj, silente, mi foriras el la podio de psikodramo.

  

078.

  mi estas sur turo, en verono, italio. mi ne kapablas memori, kiu turo estas. la tago endormiĝas, svenas, mortas. euĝenio estas apud mi. euĝenio, kiajn aferojn mi devus malkovri pri vi? de supre ni rigardadas la urbon plenan je malgrandaj lumoj. mi estas regata de absoluta emocio. estas pro tio ke Italio tro tuŝis min, verono perturbis min kaj euĝenio superis miajn esperojn. ni amikiĝis dum sekundoj, en la trajnstacio, vi alparolis ion al mi dum vi kaj mi atendadas, ke la fotoaparataro pretigu niajn fotojn. ni komencis babili, kaj dek minutojn poste ni estis sur la neĝo. “neve nella italia? perché no!” kun liaj grandaj okuloj kaj densaj nigraj haroj, sed precipe kun lia trankvila parolmaniero kaj gestoj plenaj je tenereco. io tre dolĉa flosas ĉirkaŭ ambaŭ ni. foje mi rapide tuŝas lin sur la ŝultro aŭ sur la haroj. mi sentas ke kreskas ene de mi la deziro ĉirkaŭbraki lin. sur la teraso de la turo, plurfoje ni marŝadas laŭ la parapeto, en peza silento, plena je streĉiĝo. ŝajnas ke ni ambaŭ konstatas, ke ni volas halti la tempon. ni ne volas malsupreniri, ankoraŭ ne estas horo por malsupreniri. estas nur la tempo por decido, estas volo de ĉirkaŭbrako en ni, ni bezonas, ambaŭ, decidi, kaj la tempo estas nun. tamen venkas la maldecido. ni rigardas unu la alian per okuloj plenaj je fajro, sed senmezura forto malpermesas ke mi etendu la brakoj.

 

          jen, li estas en iu flanko de la teraso, dorso turnita al mi, kaj mi estas ĉe la alia flanko. mi rezolute iras al li, estas momento por la brakumo. euĝenio turniĝas, vidas ke mi alproksimiĝas, mia koro deziras eksplodi, liaj okuloj pleniĝas je lumo. sed mi apogas min al la parapeto kaj rigardadas la malplenaĵon. sen vidi ion ajn.

 

          mia kuraĝo ne estis sufiĉa. ĝi estis nenia. mi ne brakumis lin kiel mi volis. kial? kial mi ne brakumis lin, kiel mi volis?

  

079.

           mi perdate survojas laŭ la stratoj de rio-de-ĵanejro. mi havas tekon kun kovertoj kaj duplikatoj kaj kvitancoj kaj fakturoj kaj leteroj. homoj timigas min. mi imagas mondon sen tiom da homoj. mi ordinare finas por marŝi sur la asfalto, proksime al la trotuaro. la trotuaroj min iritas, mi sentas ilin kiel homajn formikejojn. kiom da fojoj mi forgesas tion, kien mi iras, kaj mi miras pri trio, ke mi pene trovas min. mi eniras en ĉiujn librejojn. mi konas ilin detale. du ĉefaĵoj multe impresas min. la artaj libroj kaj la klasikaĵoj. mi foliumas la artajn librojn. mi havas la tutan tempon en la mondo. kaj mi trovas en la klasikaj libroj nomojn, kiujn mi jam konas pro studoj kaj referencoj: homero, dante, ŝekspiro, kamoens. ili multe timigas min. mi pensas, ke ili estas kiel la teatro: afero por riĉuloj. en tiuj tagoj, por iri al la teatro, oni devis vesti sin per kostumo kaj kun kravato. ni la malriĉuloj ne kuraĝis revi pri teatro. kaj, por mi, tiuj nomoj en la libroj, malgraŭ mia plena admiro, estis por riĉaj homoj.

 

 080.

           post la naskiĝo de Leonardo, mi kaj A... eltrovris libron, kiu instruas plani, sen absoluta certeco, kompreneble, la sekson de la filo. tio nur dependas de la fekunda periodo. ni legis kaj ni interkonsentis pri provo de knabinon. antaŭ leonardo, mi pensis kaj parolis pri kvar infanoj kaj ŝi konsentis. tamen, post leonardo, ni konsentis, ke estus du. paro, pareto. tiam, kiel antaŭe okazis, ŝi interrompis la prenadon de kontraŭkoncipaj piloloj. ŝi iris dum ferioj al belo-horizonto kun leonardo. mi iris poste, por rekonduki ilin hejmen. ĝojo kaj festo, kiam leonardo sciis pri mia alveno, pasigis la tutan tagon sidanta ĉe la pordego de la konstruaĵo, kie loĝis la avino. nokte, kuŝanta, plena je amo, mi permesis ke kresku mia tenereco kaj mia deziro. A... avertis, ne, ne, ni atendu la tempolimon. mi diris, ke ni atendos, ankoraŭ ne estas risko. mia deziro kreskis kaj mi ne interrompis ĝin, ne, ne, kaj mi permesis al mi konduki min al la vojo kiu fine estas nur unu vojo, ne, ne, meze de mia tremado mi pensadis, ke ne, ne okazos fekundigo, ne, ne, kaj eĉ se okazus, estu la filo aŭ filino, filo, iu alia en nia vivo, tuta, kompleta, viva.

 

          mi ripozis kaj dormis feliĉe pro mia petolo.

  

081.

           kiel scii pri vulgareco sen esti tuŝata de ĝi? estis tempo, kiam mi ekskuzis certajn agojn miajn, dirante ke, ĉar ili estas spertoj, mi riĉigas per ili miajn travivaĵojn. en mia projekto de vivo ŝvebis io kvazaŭ dirante, ke iu ajn sperto pli profundigos mian literaturon. do, se mi seksumos kun malsamaj homoj kaj kun ia ofteco, mi nur pliigus la nuancon de rakontaj ebloj. ĉi tio ne estas vero. mia libro apolono kaj hiakinto, kiu enhavas detalajn scenojn de seksumado inter du viroj, estis skribita en tempo, kiam mi ankoraŭ ne faris tiajn eksperimentojn.

 

          se mi lasas min impliki en vulgareco, estas nur ĉar ĝi allogas min. ĉar mi vidas nenian malmoralaĵon en tio, kion mi faras. mi scias, ke estas riskaj situacioj, mi riskas kun iom da prudento, por la gusto de plezuro. mi kaptiĝas je vulgareco, ĉar mi ne konsideras ĝin vulgaraĵo. vulgaraĵo estas ne legi, aŭskulti muzikon, kiu ne estas muziko...

 

          kiom da fojoj mi invitas junulon en la aŭton, sub la preteksto petveturigi lin, mi tuŝas liajn genitalojn kaj invitas lin al seksumado? multaj kaj multaj.

Atualizado em ( 09 - 05 - 2019 21:50 )