Malfaldata animo, ĉapitroj 70, 71, 72, 73, 74 kaj 75.

 

070.

 

la terapia sesio daŭras ... mi serĉas mian patrinon, mi ŝatus scii, kie ŝi estas. mi rekonas ŝin kiel la kapklinita virino, kiu klopodas por tiri la seĝon kun la malliberigita idolo. ŝi ankaŭ estas senpova. ŝi rigardadas min kaj malproksimiĝas. mi ja konkludas ke mi estas orfo. mi ne koleras rilate ilin. la loko iĝas pli malgranda kaj mi ĝigantiĝas. mi devas paroli al ili, brunetti insistas. mi levas mian vizaĝon, ankoraŭ kun la fermitaj okuloj, ankoraŭ kun miaj manoj sur la vizaĝo. do, mi adiaŭas mian patron, kaj diras, ke mi ŝatas lin. mi adiaŭas mian patrinon, kaj diras, ke de nun mi kalkulus nur pri mi mem..

  

 071.

 

kiujn kantikojn kantis mia animo?, kiaj ĉielaj vidaĵoj vundis miajn okulojn?, kiaj fulmobriloj lumadis ene de mi?, kiam mi prenis la buson al M... kaj tien iris por vidi W...? hodiaŭ ĉio ŝajnas al mi pala kaj duone silenta, se mi komparas tiun amon kun la amo al Z... sed tiutempe tiel estis: senmezura, absurde granda. tio estis ĉio, kio enhaviĝis en mi. mi kreskis, la dimensio de miaj pasioj kune kreskis.

 

         mi tre amis vin, etulo. mi revadis, revadis, revadis! mi deliradis post iu vorto, iu fluganta rigardo. laŭ mia grando, tiel estis mia sento.

 

         mi memoras pri ni, promenantaj al la monteto kiu kondukadas al la eta flughaveno. kelkfoje, man’ enmane.

 

         mi memoras pri ni, kuŝantaj en la verando, vi kun la vizaĝo sur mia ventro. subite viaj lipoj tuŝis mian ventron. mi ne rajtas diri, ke estis kiso, ĉar vi nur premis vian buŝon sur min. sed la sento de tiu tuŝo neniam forviŝiĝis.

 

         eĉ ne bezonis esti kiso. sufiĉis, ke estis kiel estis, vi kaj mi.

  

 072.

 

la sesio daŭras... nun, neŭza marŝas ĉirkaŭ mi, vipilo enmane. mi parolas al ŝi, mi ripetas, ke mi ne ŝatas ŝin, ke mi vivos la vivon, kiun mi volas vivi, virecan aŭ virinecan, mian, ne gravas, mian vivon kun mia etiko. kun muziko, kun desegnaĵoj, kun sentemo. ŝi ne plu timigas min. sufiĉus levi la manon kaj ĝin faligi sur ŝia imagaĵo. tamen mi ne faras tion, ĉar ŝi aperas kuŝanta antaŭ mi, malgranda, maldika, malsana, blanka, plena je suferado. tio, kio doloras ene de mi, do, estas la nekapablo batali kontraŭ ŝi ĉar ŝi estas malsana. mi laŭte diras tion. mi diras, ke ne estas agrabla por mi, ke ili ĉiuj estas mortintaj, ĉar mi ne povas ĵeti sur ilin, survizaĝen, iun filodeputino aŭ mi ŝatas vin aŭ mi sopiras por vi. sed ĉi tio ne estas ilia problemo, estas mia problemo, mi scios kiel min defendi.

 

 073.

 

post tiam, kiam ĉio okazis, mi rimarkis tion, kio okazis. mi sidiĝis en la unua vico, li estis en la tria. mi nenion sciis pri tio, kio devus okazi. du aŭ tri lecionojn poste mi supreniris kaj sidis proksime al kie mi supozis, ke li estas. sed frustre mi vidis, ke li estas tie, kie mi estis. mi revenis al mia loko la sekvan tagon kaj ni sidiĝis kune, V..., de tiam ĝis la fino de la tria jaro. du tutajn jarojn de halucina dediĉo. mia amiko, kiom da memoraĵoj pri vi, pri mi, kiom da pri ni, mi havas en mia koro... se mi volus memori nun pri la plej fulma, mi ne kapablus. mi permesos ke ĉi memoraĵoj suprenvenos laŭ sia ordono. kiel sendependaj birdoj, kiuj volas flugi; ilian flugadon, ne la mian.

 

  074.

 

          mia flugado jam okazas. mi ŝvebas super ĉi maro de memoraĵoj.

  

075.

 

          Z..., mi amas vin.

Atualizado em ( 17 - 02 - 2019 21:09 )