Malfaldata animo, ĉapitroj 64, 65, 66, 67, 68 kaj 69.

 

 064.

 

          la terapio daŭras, jen, mi en terapio. mi reprenas la lokon sur la tapiŝon kaj ripetas mian bildon. brunetti demandas al mi, kiu el la du sentoj estas la plej forta, ĉu iu preĝanta, ĉu iu por esti oferata. mi sentas ke ambaŭ. iu preĝas, kaj poste estos oferata. tiam, mi komencas senti la templon ĉirkaŭ mi, mi estas en la centro, por morti. homoj marŝas ĉirkaŭ la rondo, gvatante min. virino dekstre de mia ŝultro promenas, iras kaj revenas kaj rigardas min kun rankoro. iom post iom ŝi transformiĝas en neŭzan, mian pli aĝan fratinon. estas malamo en ŝia maniero marŝi. mi parolas pri ĉi aferoj al brunetti, li demandas, ĉu mi volas paroli kun ŝi, mi timas, sed li insistas, ke mi parolu; mi apenaŭ sukcesas diri, post longa silento kaj tre malfacile: mi ne ŝatas vin.

 

          mi estas ĉi tie kun vi, li diras. daŭre parolu. aŭ ĉu eble vi timas paroli?

  

065.

 

          mi aŭdas kanzonon de violeta parra, mi estas enamiĝinta al Z... ĉi tiu virina voĉo scias tion, kiel vundi. mi estas malĝoja ĉar mi estas sen Z... mi ĉiam malĝojas ĉar mi preskaŭ ĉiam estas sen Z... mi ne volas plendi pri io ajn rilate ĉi grandan amikon. mi scias, ke li donas al mi multon el la tempo, kiun li havas. Mi estas malĝoja kaj violeta parra tranĉas min je pecetoj, por proponi al la vivo, eron post ero. mi rigardas la kovrilon de la disko, ŝiajn profundajn okulojn kaj ŝian buŝon torditan pro amareco. mi eksciis, ke ŝi mortigis sin kaj iu diris al mi, ke ŝi mortigis sin por viro pli juna ol ŝi. mi estas kvardek jaraĝa, Z... estas dek sepa. dudek tri jaroj estas ĉio, kio apartigas nin. ni estas amikoj, ni ĉiam estas kune, kiam ajn li povas, mia animo apartenas al li kun multe da grandeco, li sin donas al mi per riĉaj pecoj de sia jam grava vivo. mi rigardadas la okulojn de violeta parra kaj aŭdas ŝian voĉon de malĝoja knabino. "run run se fue pa'l norte" (run run forvojaĝis norden), ŝi kantas; mi legas la tekston de la kanzono kaj perceptas la grandon de la katastrofo, kiu sin kaŝas ene de la kanzono.

 

         kaj mi ekploras.

 

         mi ploras por violeta, mi ploras por mi mem. mi ploras ĉar mi estas emociiĝinta ĉar mi amas al Z... kiel mi amas. mi ploras ĉar mi ne komprenas kial ŝi mortigis sin pro amo. oni ne mortas pro amo, violeta, virino veninta el la steloj. oni ne mortas pro amo. oni vivas pro amo.

 

         mi ploras, ĉar ŝia kanto min plorigas. mi ploras ĉar mi amas. ĉar mi vivas por amo.

  

066.

 

          kaj la terapio plue daŭras. do, mi rimarkas la alian virinon apud la unua. ŝia vizaĝo ne estas klara, ĉar ŝi la tutan tempon rigardas suben. ambaŭ virinoj klopodas por treni, ĝis la loko kie mi estas, tipon de rulseĝo. sidanta en ĉi seĝo, estas idolo, viro, kiu estas ĉirkaŭligita per ledaj rubandoj. oni ne povas vidi la vizaĝon aŭ la korpon, ĉar la rubandoj ĉirkaŭvolvas lin. strange, ĉar la virinoj alportas lin al mi, sed la seĝo rulas reen al la fundo de la templo, loko ne lumigita. ili ripetas la provon kaj ĉiufoje la seĝo reiras.

 

         mi scias, ke la viro tute volvita estas mia patro. mi rakontas al brunneti pri ĉi tiuj aferoj, kiujn mi sentas. li insistas, ke mi daŭre parolu al neŭza.

 

         subite, la idolo, kiu estas mia patro, rompas la ledajn bendojn kaj aperas kiel viro, staranta, kapklinite, rigardante min tute senpova . li foriras, kun siaj mantelo kaj ĉapelo. brunetti demandas, ĉu li ne povis helpi min. mi diras, ke li scias pri sia nekapablo helpi min. mi vere estas orfo. mi scias, ke mi ĉiam devos kalkuli nur pri mi mem.

  

067.

 

          leonardo min nomas "papata" kaj restas la tutan tempon ĉe mi, kiel kokido, apud sia kovanta patrinkokino. estas horo por mia vespermanĝo. A... servas min, mi sidiĝas kaj komencas manĝi. kiel kutime, je ĉiu plenforko, li malfermas sian buŝon kaj parolas ah! kaj mi donas al li iom da mia manĝaĵo. A... plendas: ĉi tiuj aferoj devas ĉesi, tio ne estas ĝusta, tio ne korektas, li devas lerni. kaj mi rifuzas al li la sekvantan porcion, kiam li faras ah! kun la buŝo malfermita. li komencas paroli aferojn, kiujn mi ne komprenas. li ripetas: mi kreskos, mi manĝos, vi petos, mi kreskos, mi manĝos, vi petos. je lia infanaĝo, li ne sukcesas klarigi tion, kion li sentas laŭ sia propra maniero. sed mi komprenas lin de la alto de mia doloro kaj mi sentas, ke mi ricevis ponardofrapon. mi neniam forgesis ĉi tagon kun ĝia suferiga leciono. mia filo, kresku kaj kompatu min. mi ne ĝuas tion pro masoĥismo. sed okazas, ke mi neniam ĉesis senti la doloron de tiu momento.

 

          nur tio.

  

068.

 

          kaj kiam bruno eniras en ĉi tiun rakonton? li ĉiam estis ĉe mia brusto, flavia venadis, etendadis siajn brakojn por kapti lin. bruno!, ŝi kriadis per tre akuta voĉo. haltu! flavia! li kriadis kaj brakumadis min forte. la tutan tempon bruno havas okulojn de sciureto kaj la rideton plenan je sankta infana malico. same kiel lia patro. same kiel mi, same kiel mi pensas ke mi estis, en la nokto kiam li estis generata.

  

069.

 

          mi estas en la tria jaro de mezlernejo kaj estas kolego, kiu persekutas min. li insistas, ke mi iru kun li al la necesejo. kien ajn mi iras, li estas apude. kelkfoje li tuŝas min, foje li provas ĉirkaŭpremi min. mi fuĝas kiam ajn mi povas sed la insisto estas tre malagrabla. kiam la situacio rezultas neeltenebla, mi parolas al la pedelo, mi volas studi dum ludtempo kaj iu kolego, f... j... p... o..., ĉu ne tio? ne lasas. la pedelo kondukas min al la ĉambro de la instruistoj kaj tie mi restadas dum kelkaj tagoj, legante ion. kelkajn tagojn poste, mi eltrovis la bibliotekon.

Atualizado em ( 17 - 02 - 2019 21:10 )