Malfaldata animo, ĉapitroj 41, 42, 43, 44 kaj 45.

 

041.

 

          ĉio estas stranga, tio, kion mi skribas. iu rolulo de libro mia diris: rakontado de historio estas elekto de memoroj, inter la plej brulantaj, tiuj, kiuj plej bruligas. ĉu tio, kion mi skribas, estus mia historio?

  

042.

 

           nun mi pli bone memoras pri mia patro. mi multe eltrovis pri li dum la terapio! okazis tiel, kiel mi forprenus malnovajn, fetorajn kaj minacantajn ŝtofojn de super iu mumio, kiun, en la komenco mi opiniis indiferenta, sed poste, danĝerega. iom post iom, tamen, la figuro, kiu devus esti la mumio, modifis sin. malrapide sin transformis en sanktan kadavron de amiko. mia patro amis min. tion, mi scias hodiaŭ, mi sentas nun, ke li estas tiu, kiu amis min pli ol ĉiuj.

 

043.

 

            en la silentema posttagmezo mi legas. mi ne estas sola enhejme. tamen, ŝajnas ke mi estas sola. en la dormoĉambro, kuŝanta surlite, la maldika, osteca, blanka korpo de neŭza, kiu dormas. se mi iras por akvo aŭ al la banĉambro, mi pasas kaj rigardas. ŝi vivas. mi kontrolas la horaron de ŝiaj multaj kuraciloj kaj gvatas ŝian dormadon. estas malfacile por ŝi longe dormi. ordinare ŝi nur kuŝadas surlite kaj ŝia tre nigra hararo faras ŝin ankoraŭ pli palan. kaj ŝiaj grandegaj fingroj alportas la memoron pri tio, kio nepre okazos. ŝi staras inter irado kaj reveno de domo al hospitalo. kaj je ĉiu reveno, ŝia organismo estas pli malfortika.

 

         neŭza kunvivas kun la morto. ŝi scias, ke ĉi morto ne estas facile trompebla. ĝi jam malfermis la pordojn de ŝia korpo, jam ŝtele kaj silenteme instalis sin.

 

         restas nur la atendado al la fatala momento.

 

         neŭza atendas kun iu espero fuĝanta el la rigardo. la distanco inter la anonco de la fino kaj la mema fino fariĝas per ĉiuj sekundoj, kiuj tion faras. sed ĉi tiuj sekundoj ne estas por mi la samaj sekundoj, kiel ili estas por ŝi.

 

         por ŝi, alia estas la tempo.

 

          ŝia tempo jam haltas je tio, kio jam finiĝis.

 

 044.

 

           en la tago, kiam ŝi mortis, frazo senpune baraktadis ene de miaj pensoj:

 

          oni tranĉis la flugilojn de la birdeto!

  

 045.

 

           leonardo kaj bruno amas min. mi profunde scias tion. nun mi ne volas paroli pri mia amo sed nure pri la fakto esti amata.

Atualizado em ( 23 - 07 - 2018 21:36 )