ESPERANTO? KIAL?

 

(1) Vojaĝado...

  

           Se vi planas vojaĝon tra Brazilo, vi povas trovi plurajn problemojn; unu el ili, tamen, kiu kutime afliktas turistojn, ne okazos en ĉi tiu vojaĝo: tiu de la lingvo. La tuta brazila teritorio parolas la saman lingvon. La nura malgranda diverseco estas prononcmanieroj (krom kelkaj variaĵoj de signifoj), kiu fine iĝas alia temo de konversacio inter vizitantoj kaj vizitatoj.

 

          Se vi planas vojaĝon al eksterlando, vi trovos manierojn por solvi ĉi problemon. Se vi aliĝas al ekskurso, vi parolos la portugalan la tutan tempon. Vi perdos ŝancojn por aventuroj, sin perdi en la urboj, eltrovri novaĵojn, individuigi vian viziton... sed la sekureco de la turneo estas nediskutebla. Se vi ŝatas aventurojn kaj volas fari kelkajn malgrandajn paŝojn laŭ via propra volo, vi povas lerni la anglan, se vi ne konas, kaj tio permesos al vi eniri en hoteloj, aĉeti vojaĝbiletojn, biletojn al muzeoj kaj teatroj. Sed, se vi intencas paroli al pasaĝero en trajno aŭ peti informon al pasanto, vi komencos trovi problemojn. Sin perdi en Bruges, Belgio, signifas necese paroli la flandran (multaj maljunuloj kaj infanoj ne parolas la francan). En Italio, homoj en malgrandaj pensioj ne parolas la anglan, krom pri la prezoj. Landoj kiel Nederlando kaj Danio faciligas ĉar ili havas dulingvan loĝantaron - la anglan, oni lernas kune kun la gepatra lingvo.

 

          Se vi vojaĝos al Anglujo aŭ al Usono, eĉ se vi parolos la anglan, vi vidos tion, ke la angla, kiun ni parolas, estas ĝenerale nesufiĉa. Scipovi lingvon ne estas simpla tasko. Ili povas kompreni nin, se tion ili bonvolas (kaj tio ne ĉiam okazas), sed kiom da brazilanoj sukcesus partopreni en konversia grupo? Ni ne bezonas iri tiel malproksimen. Vizitante niajn sudamerikajn najbarojn, kiuj parolas lingvon similan al la nia, la hispanan, ni rimarkas ke la granda facileco per kiu ni legas la hispananjn tekstojn nenion helpas en la parolata lingvo. Estas malfacile kompreni kaj multe pli malfacile paroli: balbutado estas neevitebla. La diferenco inter la angla kaj la hispana, por ni, estas, ke la hispana bezonas malpli da lernado.

 

          Kaj kio okazos se vi volas fari nekonvencian turismon al afrikaj aŭ aziaj landoj? La angla flugos kun vi, kompreneble, kiel antaŭe vojaĝis la franca kaj, en aliaj tempoj (perĉare), la latina.

 

          Sed vi daŭre estos tion, kiu estas ĉiu homo:

 

          parolanta insulo ĉirkaŭata de strangaj lingvoj je ĉiuj flankoj.

 

 **************************************************

 

          Esperanto jam havas komunumon de parolantoj en la tuta mondo. Estas malfacile ĝuste scii kiom da ili estas.

 

          Por ebligi la praktikadon de la parola lingvo, la Esperantistoj kreis institucion nomatan "Pasporta Servo".

 

          Tre simpla: broŝuro estas redaktata ĉiujare kun la listo de landoj kaj loĝantoj kiuj proponas liberan gastigadon, kondiĉe ke la gasto parolu la lingvon. Ĉiu gastiganto indikas la kvanton da homoj kaj la maksimumon da tagoj proponataj.

 

          Rapide foliumante ajnan bruŝureton de Pasporta Servo, oni trovas kuriozaĵojn:

 

          - en kelkaj landoj (tio estis ofta en orienta Eŭropo, okaze de la soveta imperio), inter kelkaj informoj ili komunikas la neeblon proponi tranoktejon tute senpagan, sed petas malaltan pagon, multe pli malalta ol la prezoj de la hoteloj kaj pensionoj; la samon koncerne manĝaĵon;

 

          - kelkaj homoj prezentas postulojn: ...escepte de la monato aŭgusto... ...mi ne akceptas gefumantojn... ...oni devas kunporti dormosakon... ...oni ŝatu hundojn...

 

          - kelkaj gastigantoj estas malŝparemaj: ...mi proponas promenadon al la vidindaĵoj de la urbo...

 

          - kelkaj postuloj povas esti bizaraj: ...mi kaj mia edzino estas nudistoj kaj ni deziras ke oni imitu nin...

 

          - aliaj, tre personecaj: ...mi estas komencanto en la lingvo kaj preferas bonajn parolantojn, por ke mi praktiku...; ...mi ne akceptas vizitantojn kiuj deziras paroli la anglan...

 

          - kaj tiel marŝas la afero.

 

           Mi mem gastis, en du okazoj, du argentinanojn kaj unu finnon; Kaj mi senhonte konfesas, ke dum ĉi okazaĵoj, mi vere perfektigis mian konversacion kaj praktikis la celon de Esperanto, kiu estas la komunikado inter parolantoj de malsamaj lingvoj.

 

          Por studentoj kaj homoj kun tempo disponebla, ĝi estas tentega, neoficiala propono sen ia burokratismo. La komunumo mem komunikas pri misuzoj, tra internaciaj ĵurnaloj kaj revuoj. Kutime la afero fluas glate, kreante grandajn fokusojn de eterna amikeco.

Atualizado em ( 20 - 01 - 2018 11:24 )