Malfaldata animo, ĉapitroj 29, 30, 31, 32, 33 kaj 34.

 

 029.

           petropoliso, urbo de la provinco rio de janejro, ferioj. mi forlasas min al miaj propraj revoj. ĉi tie neniu gvatas min. la pli maljuna frato pasigas sian tempon ekstere kaj la bofratino fariĝas infano por partopreni en niaj ludoj. neniu ĉi tie ordonas al mi konduton kiel viron. kaj, donata al mi mem, mi pensas pri belaj aferoj. nur belaj aferoj interesas min. figuroj, poemoj, koloraj vestoj, muziko. estas duon-forlasita piano. la nevinoj neniam iras ĝis la fino de la lecionoj. do mi iomete donas min al la piano. la sonoj estas dolĉaj kaj belaj, kia mondo povus konstruiĝi nur per muzikaj sonoj kaj emociigaj vortoj? ĉu ĉi mondo estus kapabla por defendi sin kontraŭ la invado de mallogiko, furiozo, nescio, teruro kaj volo detrui? kaj timo kaj neracio? ne, ne, ne! respondas nun mia terurata koro! neniu mondo farita nur de poezio povus rezisti kontraŭ la forto de detruo. devas esti mondo, kiu ankaŭ havus siajn krifojn kaj siajn dentojn kaj sian furiozon.

 

         mi lernis ĉi tion ĉe charles darwin! mia skribado ne estu mola kaj bongusta karno, sen defendo kontraŭ senskrupulaj predantoj. pro tio, hodiaŭ jen kiel mi teksas mian skribadon: plenan je demonoj, kun dentoj kaj ungoj.

 

 030.

           mia patrino mortis. estas nokto, la homoj silente alvenas kaj rigardadas. el kie venas tiu kvanto da maljunaj kuzinoj? kiom da kompato rilate la junajn georfojn! kiom da larmaj okuloj! la fratinoj rerakontas la scenon de la morto kaj denove ploras. la ploradoj malofte estas izolitaj kiel timemaj flakoj; ne! ili ĉiam estas lavango da pluvo, kiu kontaĝas kaj avancas, rabas ĉiujn okulojn kaj ĉiujn ploremajn paroladojn; hurladoj kaj perditaj rigardoj meze de la ruĝaĵo de amaraj larmoj.

 

         kaj tuj post nova sekaĵo farita de perturbantaj silentoj.

 

         jen, la naztruoj flaras. la korpo de mia patrino ellasas malagrablan odoron, kiun la homoj rifuzas percepti. iu pli kuraĝa onklino donas la alarmon kaj malgrandigas timojn kaj hontoj. ili bruligas incenson. multajn, multajn, ĉiam kaj ĉiam pli da incenso! la odoro de tiu miksaĵo, preĝejo kaj morto, kreskas malrapide kaj peze. ĉiam pli peze.

 

         dum kelkaj jaroj mi sonĝis, kun ia ofteco, ĝis neniam plu, mi sonĝis, ke mi renkontas mian patrinon. ili eraris pri la korpo, tiu, kiu estis enterigita ne estis mia patrino. ie, ŝi vivus.

 

         mi vekiĝis, por senti min tiel, kiel mi estas.

 

031.

           neniu rajtas popoli la mondon kun demonoj, iam X... parolis al mi, rigardante min per okuloj plenplenaj je larmanta melankolio. mi ĉiam emociiĝas, kiam mi pensas pri vi, mia amiko. neniu, vi diris al mi, rajtas, min rigardante, plenigi la mondon kun demonoj, per viaj okuloj, kiuj vidas la malproksimaĵojn! kaj mi diris: mi ne kreis ĉi demonojn. la mondo enŝovis ilin enen de mi, kiam mi estis juna kaj sedefenda. kaj nun!, ĉu estus por venĝo?, nun mi redonas ilin al la mondo. la mondo alkonformiĝu pri ili. la mondo alkonformiĝu. fiku sin la mondo.

 

 032.

           dum mi skribas, estas ploro, kiu volas sin ĵetegi. Z..., Z..., estas pro vi, ke mi volas plori. kiom longe iros ĉi tio? estas kvazaŭ densa fluidaĵo, kiu ĉirkaŭas min, premegas min per io, kion, pro nesciado de alia nomo, mi nomas amo. kaj foje ĉi tiu amo estas tiel granda, ke mi ploras. kio estas amo? kio estas ami?

 

033.

           mi, vi, li, sola, nokte, en la kvartalo "vila Izabel' ", en rio de janejro. la homoj estas for. vi probable legas libron. la libroj ordinare estas diskretaj rilate vekiĝon de deziroj. neniu libro ekscitas profunde, nur donas sugestojn pri tio, ke ekzistas ebloj de amoro. vi legas gravajn, klasikajn librojn, ili estas ĉiam diskretaj pri seksemo. Ili parolas pri vivo kaj homa destino, sed ne parolas pri malfermaj kruroj kaj manoj, kiuj ekspluatas hontemajn intimaĵojn nek pri seksaĵoj, kiuj neniam malerektiĝas. la libroj distras, ili ĵetas al la estonto la solvojn de viaj duboj kaj viaj ŝuldoj. vi legas sed, se la libroj intencas ke vi forgesu, via korpo furiozigita de la febro estas plena je tremadoj. ekzistas inter la eblecoj de amoro, unu, kiu estas la plej facila, la plej sekura, kiu postulas la plej malgrandan kuraĝon; alia homo ĉiam timigas, iu ajn alia, escepte se li estus speco de patro plena je varmigo kaj kompreno! se ne tiu, iu alia plenigus la koron per la plej mortiga timo. sed ekzistas maniero amori, kiu ne endanĝerigas: la solsola amoro, nome, la masturbado. kaj lukto komenciĝas inter mi kaj mi:  aŭ mi klarigas la naturon de la masturbado; aŭ mi abomenas tion, kion mi nomas la malvenko de la spirito. premata de tunoj da antaŭjuĝoj kaj instruoj de kastranta eklezio: "masturbado forprenas viajn energiojn kaj malfortigas vin", "ĉiu masturbado prenas unu kuleron de via valora sango". mi suferas. vi suferas, ĉar vi scias, ke vi ne sukcesos rezisti kontraŭ la tento. kiam vi rimarkas, ke la ejakulado estas tuja, vi jam sentas la ponardojn de la pentado, mi ne devus esti malforta, mi devus rezisti ...

 

         probable satano devas ridi en ĉi tiuj momentoj.

 

         mi suferas.

 

 034.

           ..........

Atualizado em ( 03 - 01 - 2018 10:45 )