Malfaldata animo, ĉapitroj 23, 24, 25, 26, 27 kaj 28.

  

 023.

 

          post mia supermezura krizo pro la neatendita malakcepto de Y... li venis al mi kaj ni renkontiĝas de tempo al tempo. kelkfoje li evitas la invitojn kaj kelkfoje li mem invitas min kaj ellogas min. li scias, ke mi, ĉiam, ŝatas amori kun li. laŭ mi, li ne opinias ke tio estas malbone. sed ŝajnas ke li ne sin sentas tute senĝena, kiam li dormas kun mi. tio iĝis klara dum nia interparolado de antaŭ hieraŭ. li nudiĝas je korpo kaj animo kaj sin proponas al mi plenan je plezuro kaj amo. mi sentas bebon ene de li, kiu bezonas grandan kaj protektantan brakumon. li resonas je ia tuŝo, ektremas je ia mordo, skuiĝas je ia longa kiso, kaj en la orgasma momento li levas emociajn ĝemojn. sed post la momento, ne tuj poste, sed post ĉiuj postsignoj de la plezuro, lia korpo kvietiĝas ene de melankolio pakata per silento. kaj en nia konversacio, li diris, ke li ne sentas sin altirata de animo al sekso, nur de korpo. mi scias, je mia flanko, ke kiam mi havas lin proksime, mi deziras lin ripeti en la brakoj, en la korpo, ene kaj ekstere. tamen, mi certas ke estas deziro sen pasio. la pasio, alucina kaj ebriiga, finiĝis. mi amas lian korpon, mi amas lin laŭ la amo al plezuro, ne laŭ la amo al ĉio: plezuro kaj doloro, vivo kaj morto, pasinteco kaj estonteco gluataj al ĉiu nuno.

  

024.

 

          je tia maniero, jen, mi amas al Z...

  

 025.

 

          leonardo, kvarjaraĝa, batis la najbarinon. ŝia patrino kolere kverelas, laŭte kriante, el la fenestro, A... pafas per aliaj krioj. mi iras al la pordo. li rigardas sian propran domon kaj fuĝas. li iras malsupren laŭstrate, mi vokas lin. li rigardas min scivoleme. kiam li perceptas, ke mi iras al li, li rapidigas la eskapon kun eĉ pli da determino. mi ankaŭ rapidiĝas, sed mi decidas ludi kun lia intenco. mi nur postiras. li iras kun determino kaj haltetas kaj rigardas malantaŭen kaj, ĉiam tre decide, daŭre malsupreniras. mi estas tre feliĉa, mi sentas kreskadon de la grandeco de mia vivo: mi estas patro, mia filo fuĝas el la hejmo. mi scias, ke, pro timo, li ne transiros la unuan stratangulon, mi scias, ke li ne havos la kuraĝon rapidiĝi, mi scias, ke li esperas, ke mi kuru por preni lin, mi scias, ke la distanco jam maltrankviligas lin. sed mi sentas, kun kontenta koro, ke li faris la unuan gravan decidon: pruvi al la mondo, ke li kunvivas, ne nur dependas. li denove turniĝas malantaŭen, aspektas timigita sed daŭre fuĝas. mi jam ridas, kaj kiam mi rimarkas, ke lia hasto ŝanceliĝas, mi kuras kaj prenas lin ĉe la brusto, por faciligi lian miregon kaj protekti lian timon.

 

         mi ne koleras kontraŭ vi, mia filo!

 

         ni revenis ene de brakumo. ni sentas nin savitajn.

  

 026.

 

          estas pezo de mortintaj birdoj en la domo. mi kaj A... vivas plenaj je timo kaj malamo. la etuloj malrapide grandiĝas, laŭ ĉi geologiaj malrapidecoj: tute neatendite, jen novaj vulkanoj, freŝaj oceanoj, montaroj neniam antaŭe imaginitaj. nuntempe nenio estas perceptata. nur ke ekzistas timo kaj malamo.

 

  027.

 

          revenas la rememoro pri la tago, kiam leonardo estis farita. nun mia mano ripozas.

 

         mia varma mano ripozas sur la ventro de A... mi imagas mian manon plenan je sparkoj, mi kondukas la tutan forton de mia vivo al la pintoj de miaj fingroj, mi sentas ke fluo iras de la koro al la polmo de mia dekstra mano. mia dekstra mano, varma kaj elektrizita, ripozas sur la pubharoj de A... mi imagas likvaĵon en ŝia internaĵoj kaj subite ŝajnas ke mi mem estas malgranda spermatozoo. ili estas multaj, tion mi scias, mi scias ke eli estas milionoj, ŝprucigitaj dum la freneza apogeo, sed mi estas nur unu el ili, tiu kiu alvenos al la fino de sia destino, mi, plena je komocio, mi estas, samtempe, maltrankvila kaj estonta patro kiu varmigas ventron plenan je bataloj kaj misteraj vetkuradoj, mi, estonta patro, mi estas ankaŭ eta spermatozoo terurita kaj venkonto kiu sin ĵetas en sia granda marŝo de konkero.

 

         mia dekstra mano, varma, ripozas sur la pubharoj de A... mi volas donaci forton al tiu gravega estaĵeto kiu teksas, milimetro post milimetro, la grandan projekton de sia distanco. ili estas multaj, tion mi scias, milionoj kaj milionoj, kaj devus esti ke ĉiuj, por esti pecoj de mi mem, meritus mian ekstreman atenton kaj mian troan fervoron. sed ne! unu elektis sin mem por alveni al sia propra principo. ĉi tiun mi varmigas, al ĉi tiu mi donas forton, pri ĉi  tiu mi pensas, ĉi tiun mi sonĝas. la aliajn, mi ilin forlasis, pro feliĉa komplico kun mia estonta filo, mi ilin forlasis al sia propra kapitulaco.

 

028.

..... 

Atualizado em ( 03 - 12 - 2017 13:00 )