Malfaldata animo, ĉapitroj 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21 kaj 22.

 

015.

 

          mi maltrankviliĝas ĉar la momento venis de la naskiĝo de mia filo. mi memoras la momenton, kiam li estis farita kaj miaj pensoj ĉirkaŭvagadas:

 

          mi kaj A ... kuŝantaj, pura la lito, la korpoj bonodoras je tualetosapo, puraj la intencoj, nenia streĉiĝo. la deca geedza paro, mi ne ironias. ŝi haltis antaŭ kelkaj tagoj la prenadon de la kontraŭkoncipaj piloloj, kaj ni trompis koncipadon per orgasmoj sen penetrado, por doni al ŝia organismo tempon por ripozo pri la influo de artefaritaj hormonoj. kaj tiam venis tago, post multaj komunaj rezolucioj, en kio ni estas liberaj. karesoj kreskas, la korpoj scias tion, kion fari, la korpoj decidas ili mem, ĉar la korpoj ne havas lligŝnurojn aŭ ankrojn kaj, se ekzistas animo, la korpoj estas la konkretaĵo de tio, kiu estas la plej profunde homa en la animo.

  

016.

 

          se mi inventus religion, por ke ĝi estu la plej fortege dieca, mi projektus ĝin tiamaniere ke, en ĝi, la korpoj estus nemortemaj. mia korpo estas mia pleja mio.

 

 017.

 

          jes, mia korpo estas mia pleja mio.

 

 018.

 

          mi eltrovis la nomojn de la tri tragediaj grekaj aŭtoroj en malgranda enciklopedio, en artikolo pri la antikva grekio. la teksto paroladis pri iliaj mirindaj teatraĵoj; nenion mi sciis pri tio. mi aĉetis libron verkitan de eŭripido: la trojaninoj, ifigenio en taŭrido kaj electra. mi estis deknaŭ jaraĝa.

 

          kiom ofte mi laŭte legis la dialogojn inter hekaba kaj tiuj, kiuj alportis al ŝi aŭ doloron aŭ konsolon aŭ insolenton! ĉio sonadis kiel lingvaĵo pli ol homeca, eĉ plie ĉar la teksto estis en la franca. la frazoj afliktigis min kvazaŭ ili estus sanktaj bruadoj de paganaj sonoriloj, eĥoj de la originoj de ĉiuj tempoj.

  

019.

 

          estas preskaŭ la unua horo posttagmeze. hodiaŭ brazilo ludas futbalon, kaj pro tio ni pli frue forlasos la laborejon. pro tio mi ne ricevos la telefonalvokon de mia amata amiko. mi devas alvoki lin nur morgaŭ, kaj pro ĉi atendado mi angoras. mi rigardas la horloĝon kaj pensas, ke eble mi povus voki lin rapide. sed mi detenas mian deziron. mi rezervas ĉi alvokojn por tiam, kiam mi tute freneziĝos pri li.

 

          nuntempe mi nur duonfreneziĝas.

 

 020.

 

          nuntempe mi nur duonfreneziĝas.

 

 021.

 

          li estas sola en la bieno. vizitoj ne venis. la tago finiĝas, mallumo prezentas sian diskretan anoncon. oni ne rajtas diri, neniam dirindas, ke ĉi vivo estas enuiga. li aŭdis muzikon, li ne legis, lastatempe li malmulte legas, li iomete skribis pri la lastaj emocioj. li purigis la domon kaj vagadis ĉi tien kaj tien. li rigardas tra la vizitĉambra fenestro, atendante ke iu venu laŭ la vojo. la pasantoj estas diversaj, maljunuloj, kiuj malrapide supreniras, infanoj, kiuj saltante venas kaj ĵetas netrafajn ŝtonojn por eksciti la hundaron al bojado, la malrapidaj maljunulinoj kun siaj sakoj, la hastemaj viroj, kiuj rapide rigardas la domon kaj pli rapide daŭras la iradon, la adoleskantoj kun siaj sekretaj rigardadoj, kiuj kaŝas mil kaj unu nekomencatajn aventurojn. li rigardas la kaskadeton tie sube, la akvo eterne falas, nun estas vere, ke li jam alkutimiĝis al la senfina movado de tiu neniam finiĝanta akvo.

 

          la ĉevaloj peze paŝtiĝas, la kokidoj jam kuŝis, la kaproj flaras la aeron. estas horo nutri la brutaron.

 

         kelkaj taskoj alportas la homon el la ĉielo de doloro al la tero.

  

022.

 

          kion oni jam parolis pri hamleto?

 

         mi sentas lin kiel la plej preciza punkto de malekvilibro, kiun iu povas okupi dum certa tempo: rezonkapablo kaj frenezo, timo kaj kuraĝo, amo kaj malamo, vivo kaj morto, fantazio kaj realeco.

 

          ĉio estas ĉiam inter ĉi tie kaj tie.

 

          la eterna kaj terura nuno, ŝarĝata de pasinteco, kiu akceliĝas ale al la posto.

Atualizado em ( 24 - 11 - 2017 10:22 )