Malfaldata animo, ĉapitroj 0, 1, 2, 3, 4, 5 kaj 6.

 

Malfaldata animo

(rakonto pri psikiatria terapio)

  

NOTO: Ĉi tiu libro estis skribita en 1982. Mi estis tiam 40 jaraĝa. Dum la pasintaj tridek du jaroj mi ĉiam relegis ĝin en la tagoj de mia naskiĝtago. Kaj ĉiam mi fortondis kaj fortondis ĉapitrojn, kaj pro io kaj pro tio. Mi pensis tiam, ke je la fino, nenio restos. Kelkfoje mi intencis detrui la tutaĵon, sed neniam mi sufiĉe kuraĝis. Nun, en 2014, ene de iu interna tumulto kaj iu neatendita feliĉo, mi decidas ke ĝi estas eldoninda, pro unu nura kialo: eble ĝi helpos iun kiu, kiel mi, suferis aŭ maljuste suferas de trudata kulpo, pro sia seksemo.

  

000.

 

kiam mi estis knabo

kaj pensis pri tio, kio povus esti animo

mi imagis ke animo estus io erarvaganta:

farita el kompato

kaj doloro

pro tio ke ĝi vivas en spaco sen posedanto,

sen korpo,

serĉe de sango kaj intestoj

kaj nazo

kaj okuloj el kiuj fontus plorado.

 

animo nenio estus se ne

blanka ŝvebanta littuko

kun du teruraĵoj grandaj kaj nigraj kaj sen

tie, kie devus esti nerigardantaj okuloj.

 

animo estus vualo atendanta

neekzistantan koron.

 

animo estus flugado

de blankaĵo

ene de neniaĵo.

 

kaj mi kreskis kaj deduktis ke animo

estas la pleja profundaĵo ene de tio, kio plie apartenas al mi

kaj estis kaj estas tio, kio igas min ekzistantan

kaj igas min ŝanĝantan

kaj igas min nedonaceblan

kaj malpermesas al mi esti nuligata

kaj esti prokrastata

kaj estas mia nuno farata el postoj.

multaj kaj multaj postoj.

 

animo estis kaj estas

ĉio kiu kuŝus ene de la haŭta littuko;

tio, kiu volus fuĝi ale al iu ajna estonteco,

tamen ajna estonteco apartenanta nur al mi;

kaj kiu volus eniri en ĉiujn vorticojn

el lumo

de tio, kiu mi estas, kiu mi revas esti, kiu mi timas esti,

de ĉio al mi apartenanta,

kaj eĉ de la kontakto kun ĉio alia.

 

kaj nun,

hodiaŭ,

kiam,

denove knabo,

ploranta kaj tremanta,

denove knabo,

mi decidas adoptii mian malnovan animon;

erarvaganta animo,

littuko el haŭto perdita en la spaco

de la mondo.

mi ne estas enhavo,

au substanco

enpakata aŭ malliberigata aŭ protektata en korpo.

 

mi estas mia limo,

mi estas mia surfaco,

mi estas mia littuko el haŭto.

mi estas tio, kio tuŝas la mondon

kaj estas tuŝata de ĝi;

mi estas tio, ĝis kie mi povas iri.

tio, kio estas ene de mi,

nenio pli estas, se ne organizata aro

por konservi netuŝatan kaj perfektan kaj belan,

mian eksteraĵon.

 

kiam mi estis knabo

kaj pensis pri animo,

mi timadis.

 

animo estus io iranta de ĉi mondo

al aliaj mondoj frenezaj kaj neprobablaj.

 

nun, denove knabo,

animo ne timigas min.

 

animo estas nenio se ne blanka littuko

plena je faldoj.

mi estas animo,

mi ne timas min.

  

  

001.

 

          li sidas ĉetable kaj decidas skribi. li scias ke li devas iri ĝis la fino, promeni tra la padoj de doloro, ĉiuj, ĝis kiam ĉi padoj dise forsvenos en pejzaĝoj plenaj je nebulo. nuntempe li vizitadas psikiatron kaj lia kapo estas plena je dioj kaj demonoj. kaj li scias ke li trovos tiujn diojn kaj tiujn demonojn survoje. tion li bezonas. dum ĉi kunvivado ĉiuj sin transformos en nubon de fantomoj, kiuj, post la renkontiĝo, igas konsciajn la nekonsciajn fantaziaĵojn. konsciaj fantaziaĵoj ne mergas homon ene de merdon. nur igas lin pli liberan. aŭ malpli sklavan.

 

         de nun, la skribado estos malfaldado de littuko plena je momentoj de vivo.

 

 

 002.

 

          li sidas en restoracio, vidalvide sidas la amiko. la okuloj de la amiko ne plu ŝvebas en la spaco, kiel antaŭe, por enigi en la koron, kvazaŭ ili estus du fulmoj, kiel antaŭe. ne. nun ili trankvile flugetadas kiel papilioj. okuloj el dolĉa veluro. el paco kaj el saĝo. li komprenas nenion. nur sentas ke estas tre belaj okuloj. bone estus kisi tiujn okulojn. li ne povas. nun, dum ĉi skribado, li memoras la rigardon kaj venas vortoj kiel dolĉeco kaj enigmo. dolĉeco de amo kaj enigmo de vivo. nun estas facile. en la perdita tempo, estis nur mirego.

 

         kaj granda amo.

 

  

003.

 

          li skribas "li", sed li povus skribi "vi". aŭ "mi".

 

 

004.

 

          pasintan nokton mi sonĝis, kaj vespere mi ĝin rakontis al la psikiatro: mi staras antaŭ giganta spegulo. mi havas mian nunan aĝon, kvardek jarojn, tiu kiu estas antaŭ la spegulo, ene de la sonĝo. mi rigardas min mem je la alia flanko, ridetantan. tamen ene de la spegulo ne estas mi kiel mi estas hodiaŭ, sed mi adoleskanto. mi scias ke li estas mi mem, malgraŭ la granda diferenco de aĝo. mi scias ke ne ekzistas diferenco de aĝo, nur la sama vivo sin reflektante je du malsimilaj tempoj. mi, la hodiaŭa, rigardas la naivan ridetantan knabon kaj li min rigardas. kaj mi pensas: mi tre ŝatus amori kun tiu knabo...

 

 

005.

 

          mi scias pri miloj da pecoj el vivo por priskribi. mi scias pri tio, kiel malfacile estas elekti. mi volas fermi la okulojn kaj rememori. eĉ sen fermi la okulojn, mi vidas tumulteman moviĝadon de dolorigaj rememoroj. sed meze de la kaoso ŝvebas la vizaĝo de mia amiko. ŝvebas kun tiuj liaj okuloj kaj tiu mirinda kaj dolĉa dediĉo. mi ne vin komprenas en via tuteco, knabo. foje mi havas la senton laŭ kiu vi ligas min per la ŝnuroj de via tenereco. stranga formo de sklaveco, tiu.

 

 

006.

 

          li kreas lokon por la unua malĝoja rememoro: mi iras dum la nokto, mi sentas min preta por eniri en la bordelon, elekti virinon kaj, je la unua fojo, seksumi. por tio, antaŭe okazis laboro laciga kaj plena je koncentriĝo. kiamaniere tio okazis, estas temo por alia rememoro kaj tion li skribos en estonta tempo. nune, sufiĉas diri ke okazis ritualo pri mensa preparado, memkuraĝigo, bano kaj parfumo. tiele vestita, ene kaj ekstere, mi piediras. mi elpensas pri tio,  kiel estos la renkontiĝo, kiel estos la fikado, kiel estos la venko, mil malamikoj mortintaj sur la vojo reen: timo, sento de malsekureco, teruro pro samseksemo, vundita vanteco, buĉita memestimo... la vojo de reveno estus vojo de venko. por esti pli honesta ol mi ŝajnigas esti, por esti honesta ĉiam, mi devas diri ke mi ne pensis tiamaniere. mi pensis pri decideme eniri, rigardi, esplori, memmontreme, akcepti la oferton, paroli pri prezo, io tia. mi pensis pri dormoĉambro kaj simpatia virino kiu demetus la vestojn kaj ĉimomente en mia imagado aperis multhara vagino kaj tio plenigis min je timo. sed mi ankaŭ pensis pri kuŝiĝo sur ŝi, penetro, ĝuo. mi kantus la biblian altan kanton kaj mi estus la venkinto.

 

         tiutempe mi kredis ke aliseksema fikado elaĉetus min el la tuta turmento por deziri adoleskantojn kaj viŝus for de mia planedo la kaŭzojn de neelteneblaj kaj allogaj erotikaj sonĝoj.

Atualizado em ( 12 - 10 - 2017 01:05 )