Malhistorio - ĉapitro 7.

 

 

           Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas; se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi.

  

          7. eklipso.

 

           mia universo mallumiĝis en la tago kiam mi konis vin.

          kiel klarigi tiujn antaŭajn tagojn?, kiujn mia memoro strebas por nebuligi! ili estis mortintaj tagoj, kiam mi flosis ene de akvo de densa, tepida, ne travidebla vivo. tagoj de ne perceptata spirado; tagoj de korbatoj aŭtomataj kaj de monotona takto, en ritmo ripetota ĝis la lasta elspiro; tagoj kiam, se mi rigardis ĉirkaŭe, mi ne kapablis klare vidi esencon de afero, spiriton de objekto, fajreron de gesto, lumajn krevadojn de ridetoj. estis tagoj de morto; kvazaŭ mi ĝis tiam ne ekzistus, nur malvolvus parton de mia ekzistado. kapklinita kaj feliĉa por plenumi mian destinon, pensante, lerninte, ke tio kion mi nevivante vivadis, fakte estis destino. kio legitimas homan destinon? kia tremero en la rigardo? kia sentakta akceliĝo de surprizita koro? kaj kiel nomiĝas destino sen la tremero, sen la surprizo kaj la fajrero? kiel nomiĝas la vivo neviva? kiel apartigi vivon el spegula vivo?, falsa imago de realo kiun ni neplene atingas, ni nur scias ke ĝi reflektiĝas en spaco kiu, tutcerte, ne ekzistas. kion mi povus fari per tiu tuta malplenaĵo? oni ne plenigas truojn per manoj plenaj je nenio.

          tiu destino ne destinita al mi kaj tiu vivo ne enblovita en mian nazon, estis mia destino kaj mia vivo antaŭ ol koni vin. mi estis homo kiu atendis renkonti sin mem; atendis malfermon de okuloj, vekiĝon, novan vivantan dion por enblovi en miajn pulmojn la lumon de kompreno; eble obskura kompreno sed ĉeestanta!

          kion mi sciis antaŭ ol koni vin? kiajn veraĵojn mi studis? kaj kiujn mensogojn lernis mi, ene de tiuj studataj veraĵoj?

          ke la mondo estas bona, ke la homo devas esti bona! ke ekzistas malbono kaj bono kaj ke la homo naskiĝas por esti tentata. ke la bono sin kaŝas malantaŭ la suferado. ke la homo de naskiĝo jam estas kulpa. jen la mensogoj kaŝitaj malantaŭ lernitaj veraĵoj.

          ke estis dio kreinto de la mondo kaj de la ĉielo kaj de la infero. kaj li kreis la homon laŭ sia bildo. kaj jen li estas triunua dio, la mistero de tri personoj en ununura persono; kaj la patro kaj la patrino kaj la filo. ĉiu kun sia celo: patro ardanta por agi, patrino graveda je amo, filo justecamanto. kaj tiu dio loĝis surtere por sin montri al la mortuloj kaj por instrui al ni, en la persono de sia filo kiu, nekomprenite kaj ne ricevinte justecon, pasigis sian mallongan vivon ŝnurligita per ledaj rimenoj sur ligna lito, krucforma, flegata kiel frenezulo. sed per lia elokventa kaj misteroplena rigardo, li instruis al unu el la flegistoj, kaj tiu, post lia malĝoja morto, foriris por disdonigi la novaĵon pri lia ĉiela mesaĝo. kaj ĉiuj komprenis kaj siavice instruis pri tiu kiu estis la vera dio, kiel li estis, kiujn dolorojn suferadis, kiujn veraĵojn kunportis, kiujn devojn postulis.

          kaj fine la homaro falsis tiun nocion pri diaĵo. ĉiu lando, laŭ siaj antaŭaj legendoj, siaj moroj, siaj fantaziaĵoj, ĉiu regiono aliigis la diaĵon en kelkaj centoj de pli etaj kaj pli malfortaj dioj. nur la vera dio kapablus kunigi la homaron, ne tiuj multaj strangaj kaj apartaj diaĵoj. ĉi tie la filo sin transformis en dio de milito, apude la patrino estis jam diino de amoro kaj tie la patro iĝis dio de pluvaro kaj fulmoj. kaj tuj la filo estis suna dio kaj la patrino la tero kun siaj maturaj grenrikoltoj kaj la patro dia giganto, kiu trinkadis homan sangon...

          kaj mi lernis pri mensogaĵoj ene de veroj, laŭ kiuj la universala eklezio invadis urbojn kaj senkapigis reĝojn, por ke la vera dio estu kultata. kaj kiel flavaj homoj luktis kontraŭ nigruloj, por siaj dioj. kaj kiel nigraj homoj oferbuĉis mil blankajn infanojn, por siaj dioj. kaj kiel blankaj homoj invadis landojn kaj seksperfortis flavajn virinojn, por siaj dioj. kaj kiel blankuloj luktis kontraŭ blankuloj kaj nigruloj kontraŭ nigruloj kaj flavuloj kontraŭ flavuloj, por tio de ĉiuj nomata la vera dio.

           kaj mi ankaŭ lernis pri veraĵoj ene de mensogoj. ke mi estis honorigita per la plej granda beno el la altaj ĉieloj, ĉar mi naskiĝis en dezerta urbo, sen ia kontaĝo de la hereza pekado, benata de la vera dio kiu surkruce mortis, ŝnurligita per rimenoj. kaj ke niaj libroj estis la nuraj veraj libroj kaj ke niaj historioj la nuraj kredendaj historioj. kaj ke la unua homo devenis el la dezerto, kaj nek de montaro nek de arbaro nek de maro, kiel asertis kelkajn apokrifaj kaj malpermesataj libroj. kaj ankaŭ estis de la dezerto la bela blanka princo kiu akceptis oferbuĉi la propran filon al sia dio, kaj la filo estis anstataŭita per nigra ĉevalo kun bluaj okuloj. mi kaj miaj kunurbanoj, sekve, havis specialan devenon.

          kaj mi lernis de patrinoj kaj onklinoj kaj avinoj ke mi povus iĝi ankoraŭ pli sanktigita kaj benata, se mi akceptus min dediĉi al la servado de dio. mi lernu la religiaĵon kaj instruu al homoj kiel vivi laŭ la sankta moralo. kaj mi povus ilin instrui pri kantado al la sinjoro, kiel eviti tenton, kiel rezisti antaŭ la peko. kaj parolis la onklinoj kaj la patrinoj kaj la avinoj pri la enorma palaco de la granda pontifiko, konstruata norde de nia urbo, la plej granda palaco starigita en la mondo, laŭmezure nur komparebla al la ruinaĵoj de pasintaj eraoj. kaj la avinoj kaj patrinoj kaj onklinoj atentigis min pri la eblo posedi vestaĵojn el fajna silko, kun belaj kaj tranĉaj koloroj. kaj juvelaron kaj monon kaj povon.

          jen la pala vivo tenata de mi antaŭ ol mi vin konis. oni igis min novico, oni instruis min pri religio, oni lertigis min pri diaj aferoj. mi scipovas legi, nur la diaj servistoj kapablas legi en ĉi nunaj tagoj; mi scipovas kanti, nur religiuloj eniras en la misteroj de la plej belaj kantoj de hodiaŭ kaj de antaŭe; mi lernis idiomojn de diversaj landoj kaj ĉiujn sakralajn taskojn. kaj mi studis la travivaĵojn de la martiroj je dio, la veraĵojn kaŝitajn al ordinaraj homoj, la sekretojn de la universala eklezio.

          mi lernis ke mi havas nemorteman animon kaj ke mia korpo apartenas al la demono. ke nur la absoluta animpureco kaj la ĉasteco ebligas la savon de mia animo.

          kaj post kelka tempo mi jam rajtis trairi la mondon, viziti plaĝojn kaj montetojn kaj valojn kaj insulojn, al ĉiuj prediki pri la dia kompato por senŝarĝigi la homan kulpon.

          kaj al la suferantoj kiuj petis de mi pardonon, mi diradis ke dio ilin pardonos, se ili estos justuloj. kaj al la soifantoj pri vero kiuj prezentis demandojn por konfuzi min, mi diradis ke dio volas ke ĉiu akceptu sian ŝarĝon de saĝeco kaj sian parton de nescio. ke multaj kaj profundaj estas la misteroj kaj ili estas neataj al la homo, polvo kiu iĝos polvo en la limo de siaj tagoj. kaj ke la infero atendas, kun sia eterna suferado kun nefinitaj punoj, tiun kiu, pro orgojlo, volas egaliĝi al dio en sciado.

          jen la instruado kiun mi lernis instrui. jen mia vivo antaŭ ol mi konis vin.

          alproksimiĝis do la tago de mia renaskiĝo. kiu iĝis, pro la sama motivo, la preparado al mia morto, la komenco de la malvarma senlumo.

          tiutempe riĉaj familioj dungis religiulon por instrui al siaj filoj. la tuta homa scienco apartenis al la eklezio. la eklezio regadis. kaj la religiuloj estis ĝentile akceptataj en la hejmoj ĉar ili kunportis nediskuteblajn veraĵojn. tiamaniere la junaj riĉuloj instruiĝis en ĉio pri la eklezio kaj poste ili mem iniciĝis en la sanktigita profesio kaj tio permesis teni la influpovon kaj konservi la familian riĉaĵon. kaj en tiuj tagoj mi vizitadis superban nordan urbon, ĉirkaŭ du tagojn vojaĝe de la urbo kie la granda pontifiko starigadis la maksimuman templon kaj sian palacon. kaj iun vesperiĝon mi ricevis volvitan pergamenon kaj fermitan per sigelo kie oni vidis aglon manĝantan serpenton. kaj mi ĝin legis kaj ne sciis ke mia destino estis sigelfermita en tiu letero. kaj tie ankaŭ gravuriĝis la preludo de mia fino. oni alvokis min por instrui al juna studento, kiun mi devus prepari por noviciĝo. vespere mi prezentis la proponon al miaj superuloj kaj ili konsentis kaj laŭdis min, jen la familio estas unu el la plej potencaj kaj riĉaj en tiu regiono.

          la postan matenon mi vizitis la familion. oni prezentis min al seriozega viro kaj al sia edzino, kiu estis portata de servistoj sur speciala seĝo. ŝi ne kapablis marŝi. ambaŭ parolis pri mia famo de homo kun profundaj konoj pri la doktrinaro de la eklezio kaj de virtega konduto, ĉiel dediĉata al dio. kaj ili invitis min resti ĝis kiome necesis por ke mi instruu ilian adoleskantan filon pri ĉio necesa al lia novicado. kaj mi rajtus translokiĝi en la sama tago, malgraŭ tio ke la junulo revenos nur tri tagojn poste ĉar li ĉasas kun onklo. la servistoj kondukis min al mia ĉambro kaj montris la bibliotekon, kiu apartenis al tre konata sacerdoto de la familio, onklo de la paralizita virino. tiu sacerdoto estis granda amiko de la antaŭlasta pontifiko, tiu venkinto de la tri lastaj religiaj militoj kontraŭ la lando de la rokplenaj plaĝoj.

          je la sama vespero mi translokiĝis kaj mi komencis en la posta mateno prepari min por aktivi kiel instruisto en maniero tute nova por mi.

          mi haltas la pason de la tempo kaj pleniĝas je demandoj: ĉu mi devus preferi mian antaŭan mortintan destinon anstataŭ la novan grandan vivbriladon, eĉ se tiun vivbrilon havis vivo tiom mallonga? ĉu estis permesate al mi la elekto? kiu speco de vivo miregige glora estis tiu vivo dum tiuj mallongaj monatoj kiuj organizis mian morton, anticipis ĝin, altiris ĝin?, kvazaŭ mia destino sorbus min ĝis la granda scintilaĵo kiu brulas kaj mortigas. kiun vivon devus mi elekti?, se mi povus elekti: la mortintan vivon de antaŭe?, aŭ la vivantan vivon kiu tiel rapide mortigis min?

          ne, ne, neniam!, mia amiko!, neniam mi elektintus tiajn senkolorajn tagojn kiujn mi vivis antaŭ ol vi frapis je la pordo de mia ekzisto! eĉ kun tiom da doloro, kun tiom da vivita hororo, mi akceptas la faktojn ekzakte kiel ili okazis, mi elektintus ilin ekzakte kiel ili okazis. mi nenion estus sen vi.

          mi distriĝe legadis sakralan libron, libron plenan je frenezaj fantaziaĵoj. sed tiumomente mi ĝin konsideris sakralan libron, kiun mi devis iomete pli deĉifri. mi atendis ke li subite enrompiĝu enĉambren, mia adoleskanta lernanto. mi ne sciis kiu li estis. mi ne sciis ke li estis vi.

          jen vi ekaperis ĉesojle. mi sentis ke iu alvenis ĉesojle kaj rigardadis min. sed la vortoj de la libro tenis mian atenton, mi nur perceptis ke iu gvatadis min. mi pensis ke estas li, la novica lernanto al kiu mi devos instrui tion, kion mi kredas esti lerninte. li ankoraŭ restadis tie. nur kiam mi liberigis la okulojn el la libro kaj rigardis al la pordo, nur en tiu surprizanta momento, li sin transformis kaj antaŭ mi estis vi.

          mi ne volas sopiri.

          mi ne volas plori.

          mi ne volas demandojn por perturbi mian memoraĵon.

          koni vin finigis min. sed, antaŭ mia fino, mi lernis ke mi nenion estis lerninta. mi lernis ke la homa vivo ne enhaviĝas en iu ajn libro, en iu ajn religio, en iu ajn idealo. la homa vivo ankaŭ enhaviĝas nek en ĉiuj libroj, nek en ĉiuj religioj, nek en ĉiuj idealoj. homa vivo apenaŭ enhaviĝas en koro impregnata de ploro.

          kaj en koron impregnatan de ploro sin transformis mia vivo en tiu momento.

          vi apudiĝis kaj rigardis min. mi etendis la manojn. mi estis sorbita de du grandaj okuloj. ĉu mi amis vin ĉar viaj okuloj estis ekzakte kiel ili estis? aŭ ĉu viaj okuloj iĝis tio, kio ili iĝis, ĉar mi amis vin?

          demandojn mi ne volas. mi angoras por respondoj. respondoj al neekzistantaj demandoj. konstatoj pri ne formulitaj duboj; konfirmoj pri ankoraŭ ne naskiĝintaj temoj. mi ne volas demandojn. mi volas memori viajn etenditajn manojn. kia stranga brakumo!, kvazaŭ dio mem premus min kaj kunfandus min en si mem, mi miksaĵo de ĉiuj patroj kaj patrinoj kaj gefiloj ekzistantaj en la mondo. mi kisis vian frunton, mia amiko. tremante, kvazaŭ mi ĵus perceptintus min vivanta. mi ploris. ni ploris.

          mi sciis tion, kion signifas ami iun dion. mi instruiĝis pri ripetado de magiaj preceptoj pri tiu amo. sed mi ne sciis tion, kion signifis ĉio de mi nun sentita: konstati ke du okuloj kaj rideto ĵus detruis imperion starigitan per tiom da akumulitaj veraĵoj. ĉio ruiniĝis ene de mi.

          vi kurante foriris kaj dumnokte, meze de febro, mi konstatis kial mia antaŭa mondo falegadis tiel rompbrueme. tiu mondo ne estis mia. ĉar mi ne konstruis ĝin per mia suferado. mi ne parolas pri suferado pro neekzistanta kulpo; sed suferado pri disputo kontraŭ vivo, suferado pri malfacila eltrovo, suferado pri neprokrastebla frustriĝo. mia antaŭa vivado ne estis suferita de mi.

          mi ne volas konfuzi tiun suferadon kun la religia suferado. la religia suferado lavas pasintecon ne elektitan de mi, truditan pekadon; mia mema suferado konstruas estantecon; se oni volas, oni povas eĉ diri elektitan pekadon. la vorto peko ne plu vundas min. nenio plu vundas min.

          mi tiom amis vin ĉar mi suferis pro vi.

          kio estas tiu forto, kiu miksas ene de ni ĉiujn niajn limojn? mi ne volas demandojn sed demandoj volas min. kio estas tiu forto, kiu rabas mian tutan eston kaj donacas ĝin al malespero absolute feliĉa? mi scias ke mi ripetas antaŭajn demandojn, ĉiam estis egalaj, la demandoj pri amo. sed mi scias ke mia amo ne estis ripetado. ĉiu amo estas aparta universo, fermita, aŭtonoma, memsufiĉa. kvazaŭ ĉio iĝus resumo de koncentriĝinta vivo en unu momento. se ekzistas aliaj momentoj, ne pri ili mi nun parolas. ne pri ili mi skribas. ne pri ili mi pensas. mi memoras. mi ploras.

          knabo, knabo... niaj tagoj tiom intermiksiĝis unuj ene de la aliaj! kvazaŭ la vivita tempo kreskus kiel sfero, ĉiudirekte. ni konversaciis la tutan tempon. kune, ni multege lernis, kiom da vivo, kiom da ĝojo! kaj kiom da doloro kiam vi apartigis de mi vian benatan bildon.

          kaj je la revido, io kreskis ene de mi, kreskis kaj fine okupadis mian tutan haŭton, mi estis trempata en vivanta fajro, sankta oleŝmiraĵo, integra ŝvitado. mil kaj unu gardantaj okuloj glitis sur mia korpo kaj dissternis ektremadojn.

          kelkfoje mi demandis al mi ĉu mi estas feliĉa kaj mi perceptis ke tiu travivaĵo estis pli granda ol feliĉeco, feliĉo ne enhaviĝis tie; ne gravis; ne interesis: feliĉo nur enhaviĝas en malplena koro; kaj mia koro estis pli ol plena.

          dum kvar monatoj ni vivis tiun kunvivadon, kiu levis min ĝis freneza revo. la nokto antaŭ ol mi estis arestita ŝajnis averto pri tio, kio devos okazi. meze de la mallumo mi ektimigite vekiĝis. plena je konvulsia tremado kiu skuis mian tutan korpon. longe mi ploris, mi neniam estis plorinta tiel fortan ploron, veninta mi ne scias el kiaj nekonataj malproksimaĵoj. post kiam mi sereniĝis, duondronata en dormo plena je fantastaj persekutaĵoj, tiam, vi alvenis. vi tuŝis mian vizaĝon. neniam antaŭe vi vizitis min dumnokte.

          kio okazas?

          mi timas. mi timas.

          kion vi timas?

          mi ne scias. mi tre timas.

          mi brakumis vin. mi prenis vin surgenue, mi karesis vin kvazaŭ vi estus sendefenda fileto, mi kisis vin surfrunten kaj endormigis vin. dorsapogite sur la muro, mi intencis ankaŭ ekdormi. sed strangaj vidaĵoj malpermesis al mi la dormon. mi timis ke vi kreskos, mi timis, ja, mi ankaŭ. mi pli forte premis vin kaj klopodis por ne dormi ĉar mi intuiciis strangajn kaj malklarajn avertojn. mi ne intencis ĝeni vian pacon. mi vigilis la tutan nokton kaj, rigardante vian adoleskantan dormadon, tre ĉagrenis min la deziro pri via kreskado. eĉ sen scii la kialon, mi preĝis ĝis tagrompiĝo kaj ne rimarkis kiam mi ekzakte dormis.

          jen mi vekiĝis kun la superulo staranta antaŭ mi. mi estis sola surlite. mi devos min prezenti al superaj superuloj, en la antikva palaco de la granda pontifiko. sed elirinte el la domo oni enŝovis min en kaĝa ĉaro kaj kunportis min meze de scivola homamaso.

          mi ne parolu pri tiu proceso. ili akuzis min pri ne komprenataj aferoj. ili arestis min kaj plenigis mian korpon je doloro. sed mia korpo ne sentadis doloron. la tuta mio estis ununura doloro, la doloro ne esti kune kun mia amiketo, la doloro de saŭdado, de distanco, de insista dubo, kiam ĉio tio finiĝos? ili proponis terurajn demandojn pri agoj, kiujn mi neniam aŭdacus pripensi. mi estis traktata kvazaŭ mi estus demono. mi jam estis aŭdinta pri tiuj procesoj kaj tiuj kondamnoj sed ili ŝajnis tiom malprobablaj ke mi neniam atentis pri ili. kaj jen mi, nun, tie, sub la arbitro de simila fakto, protagonisto de la certe venonta granda agonio.

          mi ankaŭ sciis ke nenia vorto helpus min. inter ili ne okazis logikaĵo. ne estas logikaĵo kontraŭ nelogika potenco.

          mi nur ploradis pro mia amiko.

          ili prigardis mian korpon, vundante min, translokante min, rekunportante, ree transirigante, envolvante min en prizono de vortoj skribitaj en aŭtodafeo. mi prigardis mian animon, tute plonĝantan en dolorega nefinanta suferado.

          jen ili prezentas la krucon por ke mi ĝin kisu kaj kunportas min al la placo de la brulŝtiparo.

          dio, homa historio, vero, idealo, kiuj estas tiuj bagatelaĵoj kiuj intencas min mordi?, ŝvebantaj ĉirkaŭ mi kiel viandmuŝoj por deponi en mia karno siajn larvojn de morto! mi havis antaŭ mi la nuran bildon de vivanta dio, staranta ĉe la pordo de mia hejmo, min rigardanta per siaj okuloj de dolĉa lankovrilo. jen mia nura historio, mia nura vero, mia nura idealo. mi marŝadis ale al la brulŝtiparo kvazaŭ mi marŝus ĝis tiu pordo kie, en mia estonto, vi atendos min.

          kaj jen mia tuta kapo malpleniĝis. poreterna vivo? kiu garantias tion? kiun rajton havas la mondo por juĝi min? kial ili proprigis al si mian korpon kaj vundtraktis ĝin tiel senkompate kaj nun trudas ĝin marŝi ĝis tie, kie ĝi estos detruata? je kia rajto? bazitaj sur kiuj leĝoj? kion mi faris favore al tiuj leĝoj? ĉu ne meritas ĉiu homo mondon liberan je ĉiuj leĝoj? por ke tago post tago kreiĝu nova kodo?

          kaj nun mi timis. ne timo! hororo! mi teruriĝis pro ĉiuj tiuj aferoj ĉirkaŭ mi. la teruro antaŭ la granda provo kiu atendis min igis min neimageble forta kaj mi per ĉia violento faligis ilin, kvazaŭ ili estus paperaj pupoj. mi kriegante malŝnurligis min, prenis ŝtipon kaj alfrapis enaeren, plena je defenda povo. meze de timegita homamaso mi malfermis al mi la vojon kaj la tutan tempon vipadis min la krioj demono!, demono!, sed la rondo iom post iom fermiĝis, io peza frapis min surŝultren, lanco boris mian femuron kaj faligis min, mi sentis trapikitaj la okulojn kaj mi, transformita en ununuran doloron disdonata kaj ĉeesta en mia tuta korpo, mi elcedis, kapitulacis, malfirma, preskaŭ mortanta. ili ĉene katenis min. iu vizaĝo memorigis min pri vivo, mi ne plu kapablis scii kies ĝi estis. mi sentis min kunportata, ene de la plej peza koŝmaro. mi emis pri granda krio. certe estus orfa krio, senprotekta, ĉi krio neniam krevus tute sola.

          venis preĝadoj, venis kantikoj, venis predikoj pri jam preta moralo, tiu kiu jam aborte naskiĝas. iu vizaĝo memorigis min pri vivo, mi ne plu kapablis scii kies ĝi estas. varmaĵo kreskis, kvazaŭ naskiĝinte ene de mi, envolvis min, unue per sia dolĉega sensaco de komforto, poste per sia maltrankvileco kaj fine vekante konscion al la kruda vero ke mi estis brulata viva. en mia koro ĝermis la nocio laŭ kiu mi estis punata ĉar mi konfuziĝis pri la dia bildo. iu vizaĝo memorigis min pri vivo, mi sciis ke estis la vizaĝo de mia amiko, morto jam avancis bruligante miajn karnojn. mi baraktis meze de la plej malbona inter ĉiuj turmentoj kaj mia nuligita energio krevigis en mi la plej hororan roradon, adoptis ĝin kaj permesis ke ĝi eksplodeme eskapu. la flamoj leviĝis kaj ununura fumaĵo envolvis la korpon de mia amiko. ŝajnis al mi ke li lastfoje moviĝis, mi ne sukcesis bone vidi, pro la alto de la turo kie mi estis kaŝita. tiam antaŭeniris la popolaĉo, ĉirkaŭis la brulejon, levis stangojn kaj branĉojn kaj lancojn kaj faligis surfajren sian tutan furion de multaj gefiloj. ĉiuj histerie kriadis kaj mokante dancadis. poste denove malfermiĝis la rondo kaj iu venis kaj surĵetis kokon ŝnurligitan al nigra kato ene de la fumanta braĝaro. la koko, iu diris antaŭe al mi, estis demetinta ovon. la kato estis nura kutimo, por devigi la demonon eniri en la beston, post kiam li eliros el la veziko de la kondamnito, kaj tiam mortos la kato. tio vidata de mi ne plu estis mia amiko. tiuj dissterniĝintaj pecoj el nigra karbo, ne tio estis la korpo kiu min varmigis dum sinsekvaj noktoj, kiam ni perdiĝis ene de furiaj tempestoj de kisoj, kiujn ni interŝanĝis ĝismatene.

          mi descendis de la turo kaj iris hejmen. mi mallevis la nigran kapuĉon, neniu devus rekoni min. servisto kunportinte la vespermanĝon diris ke miaj gepatroj volas paroli al mi. nur la patrino parolis. mia patro, ekde sia radseĝo, min rigardadis plena je malamo. ŝi tuŝetis mian vizaĝon, brakumis min, duonplore:

          ne ĉagreniĝu pri la okazintaĵo. vi neniel kulpas. vi falis en kaptilon pro via malsperto. ne malĝojiĝu. morgaŭ via onklo kondukos vin norden. post du semajnoj luksega kulto inaŭguros la grandan palacon kaj la grandiozan templon de la universala eklezio. pli malfrue ni renkontiĝos tie, en la palaco de avo.

          mi reiris al la ĉambro. la onklo atendadis min. mi kuŝiĝis surliten angorplene. li alproksimiĝis kaj karesis min. mi ne volis pliajn perturbojn. mi forpuŝis lian manon el mia ŝultro.

          mi volas resti sola.

          li silente forlasis min. min kaj mian senesperan afliktiĝon. kial ili faris tion?, mi min demandadis ripete. du vortoj marteladis mian senmovan rigardon: mia amiko, mia amiko, mia amiko... la vortoj kreskadis, tordadis mian buŝon kaj plenigis miajn okulojn per larmoj. mi min kaŝis ene de miaj manoj kaj nova krizo skuis min, ŝancelante mian tute tremantan korpon. mia amiko, mia amiko, mia amiko.

          kion sciadis mia patrino pri mia sensperto? kion komprenadis ŝi pri kaptilo? kaptilon armis al mi ŝia frato, mia onklo, kiam li invitis min dormi en sia ĉambro, dirinte ke li kondukos tien la servistinon kun la plej belaj mamoj. mi kuŝu kaj atendu. kaj meze de la nokto, absolutan mallumon, mi aŭdis paŝojn, mi tro ekscitita kaj sendorma. manoj palpis min, senvestigis min, ludis pri la vekiĝo de miaj dezirantaj karnoj, humida buŝo kisis miajn cicojn, la ventron, la umbilikon, dolĉe tuŝis la jam kreskintajn pubharojn, la internan flankon de miaj femuroj kaj fine envolvis mian membron, ĝin suĉante per tia nekredebla maniero ke mi krevis je plezuro. rapide malaperis la ombraĵo.

          la postan tagon la onklo demandis ĉu mi ŝatis kaj mi diris jes, sed ŝi ne permesis ke mi tuŝu ŝin. mi estu pacienca, li diris. kaj interkonsentis pri tio, ke li povus fari la samon kiam mi volos. mi diris ke mi ŝatus por tiu sama nokto sed mi timis pro la patro. li diris ke li jam alparolis mian patrinon ke, se li legos al mi ĝis malfrue, mi povus dormi en sia ĉambro. vespere mi rimarkis ke vere estis alia lito en lia ĉambro. li diris por ke mi ne priokupiĝu, tuj kiam ŝi alvenos li foriros por promeni en la ĝardeno. kaj li legis al mi okazintaĵojn en la granda libro, tiu kiu kunigas ĉiujn religiajn librojn, ekde tiu kiu rakontas la mondan kreadon ĝis tiu, kiu raportas pri la tentado de la diido fare de la ĝibula demono kiu venis, nokton post nokton, por peni lin elpreni el la genuoj de lia sankta patrino. kaj meze de tiuj historioj pri sanktuloj kaj profetoj mi fine ekdormis. kaj denove mi vekiĝis pro la dolĉaj manoj min palpantaj kaj ĉio okazis ekzakte kiel en la antaŭa nokto. kaj tiel en sinsekvaj noktoj. ŝi venadis kaj suĉis min tiamaniere, ke mi pleniĝis je plezuro sed ŝi ne permesis ke mi ŝin tuŝu. okazis do ke iunokte mi ekvekiĝis meze de granda brakumo. estis korpo enmiksita al tiu mia, mi ne sciis kie finiĝas mia deziro, kie komenciĝas tiu, kiu estas ĉe mi. la limoj de mia korpo ne estas mia haŭto, sed la ekstremaĵoj de mia deziro. mi perceptis ke mi navigis inter dormo kaj vigilo, inter mia kreskanta korpo kaj iu kiu apartenis al mi. kaj mi sentis buŝon ĉe mia buŝo, kvazaŭ mi kisadis min mem, ŝvelintaj kaj avidaj lipoj. mi min donis al tiu nova formo amori, pli ampleksa, kaj venis momento ke mi rimarkis ke ne estis ŝi, estis li, mia onklo. sed mi sentadis min pakita en tiel senmezura kaj varma sato, ke mi opiniis ke tio estis ja bona kaj mi min donis ankoraŭ plie, mi lasis min konduki kvazaŭ mi estus en leĝera barketo ene de vertiĝodonaj akvoj. mi multfoje ĝuis kaj dormis.

          ni nenion diris pri la okazintaĵo. nek poste, kiam, ĉiunokte, la sama rito ripetiĝis. tiuokaze, ĉar mia patrino deziris ke mi kapablu legi kaj ludi muzikon, ŝi zorgis por trovi religian instruiston por mi. hodiaŭ nur la religiuloj kapablas legi kaj ludi kelkajn muzikojn. mi ĉasadis kun mia onklo. alveninte oni informis al mi, ke vi atendadis min, mi haltis ĉesojle de la pordo kaj rimarkis ke vi legadis antaŭ malforta lumo.

          mia universo mallumiĝis en la tago kiam mi konis vin.

          vi okupiĝis pri la legado. mi perceptis ke vi sentis mian ĉeeston sed ne movis la rigardon. poste, levis sin kaj alproksimiĝis. kia mirindaĵo! ŝajnis ke mi estis vin antaŭvidinta, ĉiam, pro la vero, kiun mi trovis en viaj okuloj. ni brakumis unu la alian, mi premis vian korpon kontraŭ mi kaj rompiĝis ene neatendata plezuro. mi ekploris. vi ankaŭ.

          vespere, kvankam vi sidiĝis inter la familianoj, vi nenion manĝis. mi ne sukcesis dormi meze de malklaraj ekdormoj kaj voĉoj min ĝenantaj. en la posta tago ni komencis la instruoj sed ne estis instruoj, tio de ni vivata. frenezumo ekregis min. tuŝi vian brakon egalis tuŝi stelon, rigardi vian rigardon plenigis min je mitologia kuraĝo. rimarki ke vi ridetis signifis flugi ene de pli larĝa destino.

          ni ĝuadis nur pro interrigardo, estis kiel la fiŝa orgasmo, sufiĉis kunesti, proksime, nin rigardi enokulen, la tuta mondo kreskis interne kaj violente ŝprucadis la fonto de ĝuo.

          la pordoj de seksumado, ni ne scias kie ili estas. ni ne scias kie ili estas, la pordoj de seksumado. ni interŝanĝis karesojn kaj jen subite ni nin sentis jam en alia ĉambro, loĝante jam en novaj adresoj. kaj en tiu lando ĉio eblas kaj malfacile estas regi manojn kaj brakojn kaj krurojn kaj korpojn kaj buŝojn kaj seksojn kaj ĝemojn kaj ĝuadojn. tio okazanta nur okazas, sen ia limo.

          do, iumatene, mia patrino skuas min. mi ektimigite stariĝas; en la ĉambro estas ŝi, la patro sur la radseĝo, la onklo. ili vestas min kaj kaŝas mian kapon subkapuĉe kaj min kondukas for de la urbo. poste oni sciigis min, ke mia amiko, vi, estis arestita kaj akuzita pri klopodo por min seksallogi. ke nenio ankoraŭ okazis inter ni sed mi riskis fali en danĝeron. ke oni trovis ene de viaj posedaĵoj abomenindajn skribaĵojn, cinikajn, terure impregnitajn de peko. kaj ili parolis pri rakonto de vi skribita, kie vi mem estas demono kiu sin transformas en koboldo kiu amoras knabojn. mi devus resti for de la urbo ĝis la fino de la proceso.

          mi restis duonarestita en domo de parencoj. maljuna kuzino donacis al mi admirindan ĉevalon, tute nigran kun bluaj okuloj. ili intencis ke mi forgesu ĉion, sed mi ne kapablis. ĉi tie, ekstere, libera, la tutan tempon penante por eltrovi manieron revidi vin kaj scii pri la okazintaĵoj. mi volus diri al vi ke vi estis viktimo de kota komploto, delonge mi jam sciis ke ili ne zorgadis pri virto sed pri povo. kaj mi suspektis ke vi estis uzata kiel averto por ke la homoj timu; tamen ili mem, la religiuloj, laŭ konversacioj aŭditaj en familiaj rondoj, ili senĉese sin dediĉis al ĉiuj specoj de orgioj kaj disputoj.

          la onklo detaligis la terurajn partojn de la proceso, parolante pri torturoj kaj suferadoj ĉiam kaj ĉiam pli fortaj ĝis la fina plenumo de la puno. mi scias nek kiel nek kial, sed mi sentis ke li estis peco de la denunco. kaj senkonsola, kovrita per vestoj de la plej granda melankolio, mi sentis ĉirkaŭ mi la fortan kaj nemezureblan grandon de mia senpovo. se estus por abomeni la vivon, se estus por nei la destinon, se estus por difini duelon kontraŭ dio! iun ajn malprudenton mi estus akceptinta. sed kiel lukti kontraŭ nevidata malamiko! nekonata, kaŝita ene de la kapklinitaj okuloj de la irantoj!, ene de la rapidaj paŝoj de la aĉetantoj!, ene de la sekretaj renkontiĝoj de la intrigantoj! malamiko estas ĉiu, kiu vivas laŭ ordinara vivo, kun sia kodo adoptita sen ke oni ion pridemandu. mi sentis ke la tuta mondo partoprenis en la samaj krimoj. mi pleniĝadis je doloro kaj abomeno.

          ene de mi kreskis, kvazaŭ vortice ekspansianta konstelacio, ene de mi kreskis la deziro venĝi. mi nutris ĝin per mia sopiro kaj mia senkonsolo. mi vartis ĝin same kiel oni vartas hidron, fortikigante ĝin, por ke ĝi iĝu nedetruebla.

          mi ekrajdis la nigran ĉevalon, mallevis la kapuĉon kaj iris ale al mia domo. ili surpriziĝis. mia patrino sin monstris timema. mi diris ke mi intencas loĝi en la templo. ŝi komprenis mian deziron ĉeesti en la tago de la ofero. ni kune iris kaj ŝi insiste petis al la superulo proponi al mi novican ĉelon por ke mi meditadu kaj ripozu. tie mi restis kelkajn tagojn, kiom da tagojn?, kiel scii?, se tagoj ne estas tagoj sed egala tempo kiu fluas rekte al granda nenio. tago estus la tempo, kiun mi atendus por revidi mian amikon. unu tagon, mil tagojn, ĉiujn tagojn de mia vivo, senecese. tago kiu kunportas min al nenio, ne estas tago. nur sennoma tempo, ĉar sensignifa. en tiu nedifinita tempo, sen malheloj nek klaroj, mi nur memoris. kiom mi ploris!, kiom mi ploris!, kiom mi ploris! kvazaŭ ĉiu larmo havus la nuran taskon veki la larmojn sekvantajn, malfermante ankoraŭ pli la fonton de kreskanta doloro. kiam ili kunportis la manĝon, mi kaŝis la vizaĝon enmane kaj ŝajnigis min preĝanta.

          jen, el la alta turo, mi vidis la preparadon de la brulŝtiparo. mi perdis la esperon. ŝtoniĝinte en la altaĵoj, kaŝita meze de multformaj ŝtonaj demonoj, mi estis nur plia gargojlo, sed dum la aliaj monstroj malice kaj terure ridetis, mi estis nur mirego kaj gapo. mi rimarkis la homajn movojn, mi penis diveni vin inter la soldatoj kun siaj levitaj lancoj. kaj okazis ĝemado en la homamaso, mi vidis luktantajn soldatojn, vi faligis ilin, mia koro renoviĝis je mil novaj jaroj, ili vin atakis kaj tuj via korpo estis portata al la brulejo, tute sanganta kaj sendefenda.

          tie mi vidis la morton de ĉiuj miaj doloroj, inter la grandaj flamoj kiuj generadis densegan kaj nigregan fumaĵon. mia emocio sin transformis: antaŭe ĝi estis flugilhava kaj fluema bildo, travideblaj kaj dolĉaj la koloroj, mia amo al mia amiko; amo kiu neniam elĉerpiĝus per kisoj kaj suĉadoj kaj mordoj kaj gratadoj kaj penetradoj, kvazaŭ niaj korpoj estis du brulejoj neniam konsumiĝontaj. mia emocio sin transformis: nun ĝi estis horora monstro, tordita, renversitaj okuloj, minacantaj krifoj, mortamaj dentoj, venena bavo forfluante el ĉiu orifico.

          tiele estu mia venĝo!

          tiele estos!

          mi sekvis la onklon ale al la granda urbo.

          ni vizitis la palacon kaj la templon de la universala eklezio. la eniro al ĉiuj ĉambroj rezultis tre facile ĉar oni tuj rimarkis ke ni estis riĉuloj. ĉiuj sin montris afablegaj aŭdinte la nomon de mia avo. mi ŝajnigis bonfarton. mia hidro, mia drako, mia demono, mia venĝo vartis mian konduton: mi laŭŝajne revenis al la antaŭa animkondiĉo. mi nur ne plu permesis ke la onklo tuŝu min. li certe komprenis la kialon. du tagojn poste li ekamindumis al riĉa junulino, nevino de unu el tiuj gravaj potenculoj. ĉiam ili restadis kune. kaj mi restis sola por mia blinda plano. mi daŭrigis la vizitadon al la eksterordinara konstruaĵo, afektante entuziasmon. la artistoj montradis al mi la panelojn, la kolonojn, la portalojn, la trezorojn. mi atenteme sekvadis ilin kaj por ĉiu okazaĵo mi elektis okulfrapajn kaj riĉajn vestojn. ĉiuj admiradis min kaj min akceptadis.

          kaj kiam mi vizitis la kelaron de la palaco, por koni la nemezureblan strukturon de la tuta konstruaĵo, tiam mia ideo iĝis klara. longaj koridoroj fermitaj per larĝegaj pilastroj, kolonoj pli grandaj ol granda domo. ene de mia deziro, enorma brulejo detruadis tutan urbon. la tuta subtera etaĝo interkomunikiĝis, palaco kaj templo. oni povus diri ke la tuta tero kunigis sian totalan energion por la starigo de tiu monumento.

          en unu el la koridoroj estis longa vico da bareloj. kiel ĉiam, afektante scivolon, mi demandis pri la enhavo. parafino por nutri la brulŝtiparojn de la kondamnitoj. mi silentis. sed mia demono-hidro-drako-venĝo saltante ekdancis en mia koro. mi demandis pri elirejoj, interirejoj, sekretaj pordoj; oni sciigis al mi ĉiujn detalojn, kun admirantaj laŭdoj. la arkitekto disfaldis antaŭ mi, sen ia suspekto, la tutan mapon de mia diabla plano. mi studis enirejojn kaj elirejojn, mi kalkulis la necesan tempon por dissternis la tutan parafinon sur ĉiuj koridoroj, elektis la mallarĝan koridoron kie restos ŝnurojn kaj ĉifonojn, mi faros meĉan brulŝnuron. tiu koridoro finiĝis en granda kavaĵo kiu iris ĝis la bordo de granda rivero. mi demandis al mi ĉu mi havos sufiĉan tempon por kuri ĝise al la alia flanko de la placo. pri tio mi absolute ne certis.

          dum la antaŭtago de la granda kulto, mi komencis miajn aranĝojn. nenio povus esti pli facila. la tuta servistaro plej vigle klopodis por purigado, metalaĵojn kaj vitraĵojn kaj marmoraĵojn kaj lignaĵojn kaj loĝejojn. en la keloj mi laboradis energi- kaj malamplene. neniu ĝenis min. nek dum la tuta tago nek dum la tuta nokto, iu iris tien. mi sternis popece la parafinon, preparis bonfaritan fadenon el malnovaj ŝnuroj kaj tolaĵoj trovitaj en malluma angulo. sur kelkaj lokoj de tiu granda toltripaĵo mi surmetis pli etajn pecojn el parafino. densa ŝvito ŝprucadis el mia korpo, mi febris, mi tremadis, mi daŭrigadis. mi estis absolute haluciniĝinta.

          alvenis la tago de mia venĝo. mi supreniris al la palaco, mi sendis serviston al mia patrino mesaĝante ke mi sukcesis bonegan sidlokon ĉe familianoj de amiko pro manko de malsana parenco. antaŭ la foriro de la servisto mi petis ke li kunportu mian nigran ĉevalon, lastatempe ĉiam kun mi.

          la urbo aspektis mortinta, ĉiuj homoj koncentriĝis ĉirkaŭ la granda templo. mi ŝnurligis mian ĉevalon en arbareto proksime al la granda placo. mi daŭre piediris kaj perdiĝis ene de la homamaso.

          se mi demandas al mi, kion mi sentis tiumomente, mi diras ke mi ne scias. mi ne estis mi. mi estis ununura deziro. mi ne pensadis pri tio, kio povos poste okazi. kvazaŭ mi estus vi, vivante bruligata, reveninta al la mondo por ekzekuti sian grandan revenĝon. ene de mi ne estis amo. nenio estis ene de mi.. ago. ago ne pripensata, sed planata. ago farita el tieloj, ne el kialoj. senkapa impeto.

          mi iris al la kavaĵo, prenis antaŭpreparitan torĉon, daŭrigis ĝis la placo, bruligis la torĉon, la homoj rigardadis sed ne demandis sin kial oni volas fajron ĉimomente. miaj ekstrakvalitaj kaj festecaj vestoj malkuraĝigis demandojn. mi refaris la vojon, la koro ardanta per stranga ĝojo. vizaĝo ŝvebis ene de mi. mi min perceptis plore ripetante ĉi vortojn mia amiko, mia amiko, mia amiko. mi bruligis la tolan tripon, la fajro lante ekmarŝis, mi saltis, mi kuris, mi malesperiĝis, imagante ĉiam grandan eksplodon; mi iris al la ĉevalo, nenio aŭdiĝis, ekrapidiĝis rekte al la monteto, mi pensis pri reveno kaj kontrolo ĉu la fajro marŝadis, pli angore ankoraŭ mi rajdis, eble mi fiaskis kaj se tio okazis mi devus absolute malaperi ĉar tutcerte ili malkovros. mi rajdis, rajdis, rajdis, mi ŝvitis, mi ploradis, mi ne komprenis tion, kio okazis. mi atingis la altaĵon de la monteto, turnis min, viŝis al mi la vizaĝon, mia rigardo firmiĝis, kio estas tio malproksime?

          granda nigra makulo el fumaĵo, polvo, kio estas tio?, surda rumoro, io okazas kaj mi ne scias kio ĝi estas.

          mia rigardo senmoviĝis. mi ne sentis min vivanta. mi sciis ke ene de tiu brulejo viro bruladas pro amo al mi.

          mi ne sentis min vivanta. mi tie mortis, kune kun li, meze de grandaj fajraĵoj, tiu kiu amis min kiel li amis kaj al kiu mi amis kiel neniam antaŭe estis aminta.

          vi.

          el mia senmova rigardo ne plu venas larmoj. mi nenion sentas, por io ajn, por iu ajn, mondo ne ekzistas. mi estas mortinta sopiro vojiranta tra la lokoj. homoj diras ke mi estas trista. mi ne estas trista. mi estas mortinto. vivante bruligata, sen fajro. mi nek tristas nek ĝojas. mi vivas nek en tero nek en ĉielo. estas absoluta infero, tiuj lokoj tra kiuj mi vagadas.

          estas vakuo ene kaj ekstere. kvazaŭ la lumaĵo de mia vivo sin kaŝus malantaŭe de faktoj, kiujn mi ne aŭdacas dufoje memori. estas agonio senagonia, angoro senangora, turmento senturmenta. estas kiel sin senti senaere meze de aero, dronata senakve. estas kiel vivi en eterneco. tempo iras kun sia nefleksebla marŝado sed jen mi estas imuna al ĝia efiko, nedeviga suferi siajn punojn. nenio rapidas aŭ malrapidas. nenio glitiĝas, ĉio haltis. mi observas la mion, kiu agas, kiu manĝas, kiu respondas al demandoj, kvazaŭ mia mio estis ekster mi, rigardante tiun grandan truon kiu okupas mian korpon dum ŝajnas vivi mian vivon. mi nek havas patron nek patrinon nek parencon. ĉiuj mortis en incendio okazinta en iu malbenata loko. mi vivas en turbulema mondo, plena je militoj kaj intrigoj kaj perfidoj. iu, kiu diras esti mia onklo, zorgas pri aferoj, kiujn ili diras estas miaj. ili ĉion decidas por mi kaj se mi seninterese rigardas ilin, ili diras ke mi estas sanktulo ĉar fremda al mondumaĵoj kaj vantoj.

          mi volus ke tion de mi sentata estus doloro. mi volus ke mia ĉagreno estus neeltenebla. mi volus ke ĉiu nova tago estus de nefinita koŝmaro. tio signifus vivi. tio estus inda je mia koro.

          sed mi nenio estas. nenio estas ene. soleca vagulo, mia loko estas vera infero. de malproksime, kelkfoje, mi aŭdas averton pri saviĝo, pri purgatorio, pri paradizo, pri reviviĝo; mallaŭtan kaj fragilan voĉon ripetantan vortojn de mi ne komprenatajn: mia amiko!, mia amiko!, mia amiko!

          sed mia senplora koro diras ke saviĝo ne eblas.

          tra la kamparo mi rajdas sur mia nigra bluokula ĉevalo. ĝi kondukas min laŭ sia direkto, ĉar mi ne havas kien iri. mi trovas meze de arbareto grandan ŝtonan dometon. mi eniras, ĝi malplenas, mi enirigas la ĉevalon kaj ĝin ligas al fera ringo surgrunde fiksata. mi foriras, mi intencas sole promeni kaj reveni poste por preni ĝin. mi tute perdiĝas. mi serĉas vojojn, mi serĉas padojn, mi serĉas spurojn. mi opinias ke mi trovis mian ĝustan lokon ĉar ĉi tie ne estas indikiloj, mi ekzistas sen ia ajn referenco. mallumiĝas. mi sentas ke mi eniras en grandan ventron de senfina nokto, la totala spaco, kie tempo ne agas, daŭro ne estas. ŝajnas ke malvarmas. ŝajnas ke mi vivas, mi ne certas; kia vivo estas tiu?, kiu karesas min de ekstere sed forgesas mian nukleon. kvazaŭ mi estus ĉio ekstere al mi, tiu malseka grundo, tiu nemezurebla nigraĵo plena je nuboj kaj steloj! jes, tio mi estas. kial mi ankoraŭ ne tute mortis?

          timigega dormo regas min kaj enirigas min en longan kaj senfinan koridoron de koŝmaroj. mi volas moviĝi sed ne kapablas. doloro konkeras mian korpon, kvazaŭ tranĉiloj kaj kudriloj promenas ene de miaj vejnoj. sed ĉio tio forviŝiĝas iom post iom kaj mia vivo sin transformas en silentan kaj longan dormadon.

          kaj mi rimarkas ke estas tago. kiom da tempo mi restis ĉi tie?, kuŝante sur tiu malseka grundo! estas io eksterordinara ene de mi. mi aŭdas strangan melodion. stranga estas tiu melodio, vira koruso kiu vekas en mi terurajn memoraĵojn. mi iras sekve al la muziko, kaŝite malantaŭ arbustoj. apude estas bando de pilgrimantoj. ili haltigis la karavanon, ili kantas tristegan kaj kortuŝan kanton. mi sentas ke io reviviĝanta ene de mia profunda mio sin movas violente. mi rigardas al la grundo kaj trovas platan ŝtonon kun ŝtoniĝintaj vestiĝoj de praa fiŝo. mi antaŭe jam vidintis tiujn fiŝojn transformitajn en ŝtonojn. mi prenis ĝin, la muziko ekmalfortigis mian rezistemon, kirlis mian ĵusan pasintecon, mia amiko, ŝajnis al mi ke la fiŝo moviĝadis ene de praa akvo, praa, mia amiko, tiome praa kaj praa ke tiu akvo perdiĝis en la originoj de la tempoj. antaŭ miaj okuloj, rave kaj milde, la fiŝo naĝadis ene de tiu muziko malĝoja kaj vivplena kaj, mia amiko, mi memoris ke vi ekzistis kaj ke mi amis vin ja mi amis vin kaj ke mi vivis kaj dumtempe estis mortinta ĝis nelonge, kiam tiu fiŝo de aliaj perditaj eraoj venis al mi, por mia vekiĝo kaj mia resurekto.

          el mia tuta korpo disverŝiĝis la plej elaĉetanta el ĉiuj ploradoj. mi plorante marŝis, stumblante, mi trovis min, mi sciis kie mi estas!, mi sciis kiu mi estas!, mi sciis kiun mi amas!

          mi kuris al la ŝtondometo kaj malfermis la larĝan pordon.

          la ĉevalo kuŝadis surgrunde, granda, ŝvelinta, la okuloj nun ruĝaj min rigardantaj. ĝia ventro tre rondiĝis. ĉu eble ĝi mortis pro malsato kaj soifo? kiom da tempo mi restis for? mi fermis la pordon kaj sidiĝis surgrunde. subite io moviĝis ene de la ĉevalo, sur la ventro aperis trueton kaj el ĝi eskapis nigra serpento. ĝi falis surgrunden kaj rampis ĝis mi.

          mi ne movis la kruron. ĝi violente mordis la maleolon. doloregas, doloregas! mi ne plu ploras. iom post iom mi vidas pli obskure.

          mi scias ke mi mortas ĉar vi alvenas, pli bela ol neniam, mi scias ke mi mortas ĉar vi prenas min surgenue same kiel en tiu neforgesebla nokto, la nura nokto kiam mi vizitis vin. mi scias ke mi mortas ĉar vi dolĉe brakumas min, mi timas, mi timas, vi brakumas min, premas min kontraŭ la koro, akceptas min kvazaŭ mi estus sendefenda fileto, kisas mian frunton kaj endormigas min.

Atualizado em ( 07 - 09 - 2016 21:47 )