Malhistorio - ĉapitro 6.

  

 

          Kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malriĉa kaj blinda kaj nuda.

 

 

          6. la tagiĝo de la frenezo.

 

 

          mia vivo enhavas du historiojn: antaŭ kaj post mi.

          vivo antaŭ mi estas tiu malĝojega periodo de mia infaneco kaj adolesko, kiam ĉio de mi vivata ŝajnis ne esti vivata. la patro, la patrino kaj la ĝibulo neniam kredis pri tio rakontata de mi. fojfoje mi rimarkis ke ili inter si rigardis per malica kompliceco, kaj mi falis en konfuzan kaj perturbitan situacion. ĉu mi vivas aŭ ne? ĉu mi mortas aŭ ne? sed la leteroj de mia patrino, eltrovitaj tuj post ŝia morto, certigis min ke ili min konsideris kiel frenezulon.

          vivo post mi, estas la ceteraj el miaj tagoj, sekve al la nokto de la granda revelacio, kiam mi perceptis ke estas ili la frenezuloj. kaj mi, kiel la nura vivaĵo kiu ekzakte komprenas la faktojn, mi devas akcepti tiun grandiozan mision, nome elteni por la homoj ilian neelteneblan ŝarĝon; tiel peza kaj nedezirata estas la ŝargo, ke mi, iom post iom, sufero post sufero, bezonis transformi min en la dion, kiu nun mi estas. kaj mi diras ke, nur pere de tiu metamorfozo, sublima, pasi- kaj ĉagrenplena, mia koro sukcesas elteni la doloron pro la grandampleksa peko pri ekzistado. kaj ankaŭ scii ke mi pagis parton el miaj kulpoj kiam mi montras al la homoj vojon plenan je lumaĵoj kaj eternaj veroj. tiele mi prezentas al ili ian signifon al ilia vivo de forpelitaj el la tri paradizoj.

          mi komencos de antaŭ la komenco. mia patro estis mastro de vasta regiono. kun la filino, li loĝis en granda palaco, plena je servistaro kaj parencaro. la vivo en la palaco, ho!, neniam finiĝanta festo estis la vivo en la palaco. muzikistoj kaj dancistoj kaj artistoj vivigis la bankedojn, kaj abunde sinsekvadis la frandaĵoj. tiam mi ankoraŭ ne ekzistis. la ĝibulo rakontadis al mi pri tio. kaj rakontadis ke, finita la bankedo, ĉiuj aŭskultadis la vojaĝantajn pilgrimojn kun iliaj fantastaj kaj nekredeblaj travivaĵoj. mia patro estis konsiderata kiel bonega gastiganto, el ĉiuj lokoj alvenis homoj por lin viziti. tiel malproksimaj estis kelkaj lokoj, rakontadis la ĝibulo, ke kelkaj homoj diris ke ili bezonis devanci pli ol sep maroj, pro la malproksimeco; tiel kaj tiel malproksime ke oni ne facile kredis esti eble ke iu povus loĝi tie. kaj tiuj fremdlandanoj dormadis kaj manĝadis en la patra palaco kaj post la bankedo rakontadis pri siaj strangaj kaj eksterordinaraj moroj. mia patro adiaŭis ilin per delikataj donacoj kaj deziris bonan vojaĝon.

          en tiuj tempoj la terposedantoj havis reĝan povon. kiel heredaĵo ili ricevis palacojn kaj bienojn kaj regis sur la regionoj severe kaj violente. ili estis la mastroj de justico. malriĉegaj kamparanoj loĝadis en la ĉirkaŭaĵoj kaj nenion ili rajtis se ne planti kaj paŝti brutaron. ĉar la tero ne apartenis al ili, ili devis pagi al la mastro la luadon pri la grundo. la pago estis je varoj kaj mastraj impostistoj kruele kontrolis tiun pagon. la vivo de la kamparanoj nenion valoris kaj iu ajn delikto estis punata per la maksimuma puno: la morto, plenumata en speciala loko, preskaŭ ĉiam ene de la palacaj muregoj: unue oni kastris la kulpulojn; de la virinoj ili trapikis la mamojn per stileto; poste estis fortranĉitaj el ĉiuj, la piedoj, la manoj kaj fine la kapoj. kiam la viktimoj svenis, post fortranĉo de la membroj, la ekzekutistoj atendis ĝis ilia konscienco revenis. kaj ĉirkaŭe promedadis la popolamaso, konversaciante kaj manĝante siajn kolbasojn, atendante la daŭrigon de la torturado.

          tiam ne ekzistis skribita leĝaro, escepte de speco de konstitucio ricevita de la gepatroj, kie oni listigis la mastrajn rajtojn. ĉiun kvinan jaron la plej maljunaj familianoj rajtis ŝanĝi tiun rajtliston kaj tion oni ĝenerale faris por vastigi la rajtojn. tiel la mastroj ĉiam iĝadis ankoraŭ pli fortaj. kelkfoje najbaraj konstitucioj interkonfliktiĝis pri landlimoj kaj okazis malgrandaj militoj: oni armigis la kamparanojn kaj tuj novaj landlimoj estis fiksataj. tre malofte iu regiono estis dividita inter la heredantoj. preskaŭ ĉiam unu el ili finis por sole regi, detruis la konkeritajn palacojn aŭ translokiĝis al ili, se tio estis konsiderata kiel pli konvena. nun ili organizis novan censon por nombri la novajn loĝantojn kaj kreis sian novan rajtokodon.

          kaj tiele pasis la jaroj. mia patro kaj lia filino maljuniĝis kaj al ĉiu svatiĝanto pri la junulino mia patro, rakontis la ĝibulo, prezentis serion da neeblaj postuloj kaj ankaŭ parolis pri la malvirtoj de la pretendanto. tago post tago malmultiĝis la svatantoj, unue pro la postuloj, poste pro la kreskanta aĝo de la virgulino. tago venis kiam oni ne plu pripensis pri edziĝo. mia patro estis nun sepdek-jaraĝa kaj la filino kvindek kvin. la palaca vivo ne perdis sian viglecon, sed la ritmo ne estis tiel energia.

          kaj iutage aperis stranga vojaĝanto. la ĝibulo vidis lin kaj rakontis: alta kaj magra, kadavra mieno, rigardo de misteraj arbaroj kaj montaroj kaŝitaj de nebuloj. li vestis nigran mantelon kaj ĉiuj surpriziĝis pro tio, ke la mantelaj randaĵoj ne estis polvokovritaj kiel tiuj de la ordinaraj vojaĝantoj. li nenion manĝis krom peco da pano kaj nenion trinkis krom kaliko da vino. kaj pridemandata pri siaj vojaĝoj kaj sia lando, li diris ke li venis nur por averto: ke la pesto rondiradas sur la suda regno kaj la norda kaj la orienta kaj la okcidenta. kaj ke la morto ĉie sterniĝadas, buĉante per la sama indiferenta malkompato kaj maljunulojn kaj junulojn kaj bonulojn kaj maliculojn. kaj li prenis pokalon, plenigis ĝin per akvo, riverencis mian patron, riverencis la filinon de mia patro kaj silente foriris, kun la pokalo. neniu plu revidis lin. kompreneble ne ĝuste tion rakontis la ĝibulo; kiam mi rimarkis pecon el vero kaŝitan malantaŭ liaj mensogaĵoj kaj alian pecon el vero kaŝitan malantaŭ liaj silentoj, mi kondukis la rakonton laŭ mia vero, kiu estas la nura veraĵo.

          mia patro anoncis ke en la sekvonta mateno li fermos la muregojn kiuj ĉirkaŭas la palacon; ke en la grenejoj estas tritiko kaj maizo kaj aveno por multaj jaroj; ke tiu kiu volas ĉi tie resti, faru ĝin laŭvole; kaj foriru tiu, kiu tion intencas.

          kaj en la sekvanta mateno la palaco estis tute malplena. nur li, lia filino kaj la ĝibulo restis. tion rakontis la ĝibulo kaj tiele mi decidis ke okazis.

           la ĝibulo vere ne estis ĝibulo. li estis monstreca figuro, tute tordita, grandaj la brakoj kaj vilaj, senproporcia la torso, glataj kaj malhelaj piedoj, enorma kapo. tamen lia voĉo estis dolĉega kiam li parolis kaj tiamaniere mirinda por kanti ke oni ne kapablis rekoni en ĝi homan voĉon sed voĉo de ia kreitaĵo veninta el la ĉielo. de ĉiuj li estis nomata ĝibulo.

          do, en la palaco restis tiuj tri homoj. mia patro, lia filino kaj la ĝibulo. kaj kaprinoj. kaj katoj. la grandaj domoj kutimis bredi katojn amase por ke la ratoj ne finigu la tritikon kaj la farunaĵojn de la grenejoj. kaj la katoj rajtis iri kaj veni en ĉiujn ĉambrojn de la domo kaj, ĉar la ratoj multegis, la katoj multobliĝis dikaj kaj feliĉaj.

          kaj okazis ke ili restis longan tempon sen scio pri iu ajn, ŝlositaj en la domego. kaj ili nur manĝis panon kaj vinon. kaj malofte manĝis viandon de oferita bruto. kaj ili decidis nenion alian manĝi, dum la morto regus ekstere. kaj la ĝibulo mastrumis ĉion kaj vespere rakontis pri ĉio spektata de li desur la altaj muregoj: pri homoj mortantaj ĉe la pordoj de la palaco kaj pri bandoj kiuj dancadis kaj kantadis kaj manĝadis infektitajn fruktojn, indiferentaj al la baldaŭa fino. kaj li parolis pri vojaĝantaj procesioj kiuj preterpasis, plenŝarĝitaj de siaj diversaj posedaĵoj, de nordo suden kaj de sudo orienten kaj de oriento okcidenten kaj de okcidento norden. fuĝantaj de tio, kion ili persekutis.

          kaj li rakontadis pri frenezaj mastroj kiuj, ambiciante imperii super vastegaj regionoj, armigis per bastonoj kaj ŝtonoj kelkajn legionojn da almozuloj kaj pestuloj kaj ekfaris suicidajn militistajn ekspediciojn. ili kunportis la morton kien ili alvenis kaj ŝajnis venki la propran morton ĝis kiam la armeoj disfarunumis, kvazaŭ nigra rikolto, la cerealaj tigoj falantaj surgrunden. kaj kiam ili sin perceptis kondamnitaj okazis demenca orgio, ili sin violentis, disputadis predaĵojn per hakiloj kaj ungoj kaj dentoj; maljunuloj pleniĝis je besteca voluptamo kaj infanoj iĝis adoltoj plenaj je malico kaj trompo kaj ĉiuj interŝanĝis rigardojn sangplenajn pro perverseco kaj egoismo. furio kaj kolero kaj hororo. ili sin ĵetis sur la lastajn fajrerojn el vivo; vivo jam putra, malsana, malhela. la reĝoj de la morto faladis apud la ĉifonitaj standardoj, dum blovis la varma vento de la fino. kiel la ĝibulo povus scii pri tio? sur la grizeca sablaro pecoj el korpoj sterniĝadis. kaj solemne alvenis la vulturoj por frandi la putraĵon. poste, nur ostaro. kaj la manaj ostoj almontris ne atingotajn montojn. ostoj de malplenaj manoj. oni ne plenigas truojn per manoj plenaj je nenio, diris la ĝibulo. tion mi ne komprenis.

          kaj venis nokto de terura tempesto. kvazaŭ la ĉieloj intencus forlavi la tutan malsanon kaj kuraci la teron. tion ne rakontis la ĝibulo, tion mi legis en la leteroj de mia patrino. mi legis ke la ĝibulo servis la panon kaj la vinon kaj mia patro, sepdek-jaraĝa, petis pli da vino. la ĝibulo kunportis grandan kruĉon sed mia patro petis plie kaj plie. kaj post la unua kruĉo forsendis la ĝibulon por ke li dormu kaj proponis vinon al sia filino. kaj ambaŭ prenis el la vino kaj manĝis el la pano. kaj skribis mia patrino ke ŝi ne plu memoris kiel ŝi ebriiĝis nek kiel estis ŝia dormo. ŝi nur memoris pri brilaĵoj kiuj lumigis teruran vizaĝon senokulan antaŭ ŝi, ŝi nur memoris pri premanta kaj nefinanta brakumo kaj ŝia animo dancis, freneziĝanta. kaj mia patrino skribis ke en la posta tago ŝi sentis sin strange, absurde fremda al si mem kaj kelkaj tagoj poste ŝi perceptis ke io okazadas ene de sia korpo. ses monatojn poste, mi naskiĝis. sen ungoj, sen okulharoj, sen brovoj, sen haroj. kaprino mamnutris min. la ĝibulo kunportis la lakton, metis min surbrusten, mia patrino neniam tuŝis min; li verŝis en mian buŝeton la lakton kiu donis al mi la vivon. pri la kaprina lakto parolis la ĝibulo. pri tio, ke mia patrino neniam tuŝis min, mi lernis dum la nokto de la granda revelacio.

          tiel mi kreskis. kaj tiel mi konis la patron kaj lian filinon, mian patrinon. mia patro estis senindulge severa. li trudis absolutan obeadon kaj neniam ripetis ordonon. malpermesate esti forgesi iun regulon kaj rigore malpermesate transpaŝi iun leĝon. mia patrino estis silentema kaj malĝoja, ŝi nur rigardadis min de malproksime. mi sekvis la ĝibulon ĉien. kiam li tion permesis. tre frue mi lernis ke mi rajtus perdiĝi ĉie laŭvole, nenian danĝeron proponis tiu enorma konstruaĵo. mi promenadis meze de la katoj, ludadis kun ili, interŝanĝadis la idojn, kiom kiom estis la idoj! aŭ mi vizitadis la kaprinojn. iam peco de la barilo rompiĝis kaj la kaprinoj invadis la ĝardenojn kaj kelkaj eĉ eniris endomen. ni fine akceptis la invadon. mi alkutimiĝis mamsuĉi de la kaprinoj. kaj ĉetable mi neniam malsatis pri tiel samgusta pano.

          en tiu tempo, mi havis la unuan sperton pri tio, ke mia mondo ne estis simila al ilia. mi trovis en mia ĉambro, malantaŭ mi, karnovoran kaprinon; ĝi manĝadis strangan nekonatan birdon; la birdo pendis de la piedoj ronĝataj de la kaprino; kelkfoje la birdo tute skuiĝis, frapante la flugilojn. mi pleniĝis je hororo rimarkante ke la postaj kruroj de la kaprino estis tute pistataj. mi kuris por alvoki mian patron sed mi ne forgesis enŝlosi la beston de ekstere. li lante marŝis malantaŭ mi sed, malferminte la pordon, la ĉambro tute malplenis. li kaŭris, firme min rigardis, kaj diris: ne estu frenezulo. frenezulo estas tiu, kiu vivas laŭ neekzistanta vivo, respondis mia patrino dum ŝi brodis, sen forpreni la okulojn el la brodaĵo. eble pro mia aĝo mi ne kapablis memori pri la respondo, sed mi lernis post la granda revelacio ke, nur por mi, la tempo ne estas la samo kiel por aliuloj; por mi, nenio estas supere aŭ krome aŭ ene de antaŭo kaj posto. ĉar mi ekzistas porĉiame. pro tio mi memoras la patrinan respondon kvazaŭ ŝi ĵus dirintus ĝin.

          kelkajn tagojn antaŭ mia sepa datreveno, la ĝibulo anoncis ke mia patrino faros festeton. mi devas diri ke la pesto jam finiĝis, ni eĉ ne precize sciis la ekzaktan momenton. iam ni povis malfermi la pordegon kaj foriri. mi kaj la ĝibulo foriris kaj vizitis domojn kaj interŝanĝis lakton kaj vinon kontraŭ objektoj kaj fruktoj kaj aliaĵoj. malgraŭ la malfermo de la pordegoj, ne plu venis vizitanto al nia domo. vivo tre ŝanĝiĝis, mia patro nenio estis krom malriĉa maljunulo kiu posedis grandan loĝejon. kaj kiam mia patrino anoncis festeton, mi ĝojiĝis pensante pri la antikvaj bankedoj, kun dancoj kaj kantoj. ili decidis ke mi kantos al la vizitantoj. mi forgesis diri ke mia patro laŭdadis mian voĉon kaj kun granda brilo enokule li diradis ke ĝi estas tiom bela kiom la voĉo de la ĝibulo.

          mi estis tute ekscitita. en la datrevena mateno mi vekiĝis kun fortega kapdoloro. kaj ĉirkaŭ la homoj estis stranga lumo. kvazaŭ ĉiuj kreskus, de interne lumigitaj, kaj venus de malproksimaj lokoj kun siaj surprizantaj mesaĝoj. mi timigite ilin rigardis. mi timis. mi nenion komprenis. mi memoris la patrajn vortojn: ne estu frenezulo! kaj mia patro nepre estu obeata. mi kaŝis min de la homoj. mia kapo krevadis kaj ŝajnis al mi ke mi sonĝadis. mi iris al mia patrino, por helpo. la ĉambro estis malplena. mi vidis malfermitan tirkeston, leterojn kaj leterojn! mi ĉion legis. ĉiutage, ekde kiam la pesto komenciĝis, ŝi skribis leterojn al si mem!

          je vesperiĝo venis la ĝibulo por alvoki min. li aperis pli granda ol ordinare, lumigita, grandioza kiel kreitaĵo veninta el la altaĵoj, la okuloj plenaj je intensa brilado. mi sekvis lin al la salono. kaj kion?, do, mi vidis!

          bandon da gigantoj, nudaj kaj ruĝecaj, virojn kaj virinojn, lumigatajn de lumaĵo kiu igis ilin metalecaj. kaj la kapoj, grandaj monstraj kapoj! simioj kaj leonoj kaj agloj kaj ĉevaloj kaj kaproj kaj porkoj, sed ili estis bestoj tiel homecaj, kvazaŭ ĉio intermiksiĝus, besthomaj kapoj min rigardantaj per siaj fajraj okuloj! tiam mi nenion komprenis. vere, mi nur prepariĝis por la granda revelacio. ĉar ankoraŭ ne estis la ĝusta horo, mi svene falis. post kiam mi malfermis la okulojn, la ĝibulo diris ke mi dormadis dum tuta semajno. ke mi falis surplanken post terura krio, dumlonge dolorplene mi skuiĝis, kaj densa bavo elfluis elbuŝe. poste, mi trankvile dormadis.

          mi nenion rakontis al li pri miaj sonĝoj. mi eĉ ne kapablus. mi nur posedis tiujn sonĝojn en la aŭroro de la granda revelacio.

          ekde tiu konvulsio tagoj kaj noktoj intermiksiĝas, antaŭo kaj posto interkonfuziĝas, hodiaŭo kaj hieraŭo ne plu efikas sur min; nur ili kaj mi estas apartaj: ili, ordinaraj mortemuloj, mi, kio mi estas.

          mi ne scias pri mia aĝo, mi ne scias kiu tago estas hodiaŭ. mi triste kaj timene kuŝas enĉambre. mia patro venas, terura kaj severa; alvokas min kaj diras ke mi stariĝu antaŭ li. li sidiĝas kaj admonas min per dolorigaj vortoj. mi sentas min plena je kulpo. mi intencas plori. li postulas ke mi ne ploru. mia patro nepre estu obeata. mi lin rigardas en la okuloj kaj rimarkas ke iliaj okuloj ŝanĝas la aspekton. la nigraĵo de la okuloj malgrandiĝas, malaperas la malhela iriso ĝis kiam restas nur la grandaj blankaj globoj. mi volas foriri sed la patro diras ke mi ne moviĝu. mi volas fermi la okulojn sed li diras ke mi rigardu lin. kaj mi restas tie, rigardante la senokulan viron kaj nun mi ne plu scias, kiu li estas, el kie li venas kaj ekde kiam li tie ĉeestas. mi scias ke mia patrino ĉesojle staras sed mi ne vidas ŝin.

          mi promenas tra la koridoroj en malluma nokto kaj malkovras malfortan lampon en la ĉambro de la ĝibulo kaj mi tute senbrue alproksimiĝas kaj vidas ke li sin brakumas kaj karesas kaj movas sian sekson, kurban kaj rigidan, nekredeble grandan, kaj li afliktiĝas kaj ĝemas kaj de lia membro ŝprucas gutoj kaj gutoj da densa lakto. li ĉion prenas per la maldekstra mano kaj, kviete kaj ridetante, ŝmiras la likvaĵon survizaĝen. poste, kuŝiĝas kaj fermas la okulojn.

          mi kuŝas en lulilo. mi dormas. kaj mia patrino alproksimiĝas, min rigardante per siaj okuloj. mi sentas timon kaj kulpon. ŝi ĉiutage diras al mi: mi amas vin. vi estas ĉio de mi posedata. sed ŝi ne tuŝas min. longe poste mi komprenas la kialon.

          mia patro mortis, kuŝas sur la tablo de la salonego. ĉirkaŭe floroj kaj kandeloj. neniu venis por vidi lin. la ĝibulo de malproksime rigardadas. mi apudiĝas kaj mi scias ke mi mortigis lin. kaj li malfermas la okulojn tute blankajn, prenas mian kapon kaj diras: mi ne mortas ĉar vi vivas. mi rigardas la ĝibulon sed rimarkas ke, kiu estas tie estas la patrino, la okuloj malsupren rigardantaj pro granda kulpo. kiel?, se ankaŭ ŝi jam mortis! mi fermas la okulojn de mia patro kaj kuŝigas lin. li kuŝante restas sed la blankaj okuloj denove malfermiĝas al la nenio. li parolas: lernu kiel rekoni la bonon en la malbono. bono kaj malbono estas ĝemeloj.

          mi kuŝas enĉambre, subsune. katoj pigreme promenas apud mi. mi aŭdas strangan murmuradon ekstere. mi stariĝas kaj vidas. sur la tegmento, malsupre de mia fenestro, granda makulo nigra kaj vivanta: katoj kaj katoj sub la suno, lante moviĝante, formas korpon de mil partoj. ili avancas malrapide, supreniras ĝis la fenestro, kiel vilaj formikoj, venas sub mi kaj mi kuŝas sur ilin kaj la fluema kaj karesema makulaĵo kunportas min al la kaprinstalo kaj min lokas inter la multaj kapridetoj varmaj kaj je forta odoro kaj supre promenadas la kaprinoj kaj mi mamsuĉas en ili, kaj mi ne bone komprenas mian suĉadon, ĉu estas de patrina mamo aŭ duonrigida seksmembro de iu ĝibulo.

          mi sidiĝas surplanke kaj rimarkas ke la patrino metas blankan pulvoron en glaso kun akvo kaj ĝin etendas al mi kaj diras: trinku! ene de la glaso mi vidas la kavaliron de la morto. mi faligas la glason, nigra kato trinkas kaj rampante ekmarŝas kaj lasas sangan spuron. ŝi prezentas al mi tranĉilon kaj krias: mortigu vin mem! mi stariĝas kaj retropaŝas. ŝi krias: kastru vin mem! mi ekploras kaj aŭdas la sonoregan voĉon de mia patro: ne ploru!

          la kavaliro de la morto alvenas je mia ĉambra pordo kaj frapas. kial vi frapas, se vi scias ke mi atendas vin?, mi demandas. malĝojo kaj kulpo en lia rigardo. mi bezonas vin, mi diras. kaj li: estas mi tiu, kiu bezonas vin. via vivo apartenas al mia morto. kaj mi: lernu ĉi tion: mi estas eterna dio. interŝanĝe mi favordonas al vi la vivon de mia patrino. vi ŝin trovos ĉe la brodaĵoj. tamen, kompatu ŝin! ne tuŝu ŝin! kaj li: kaj kio pri via patro? mia patro jam delonge mortis. li mortis por ke mi daŭru. forprenu mian patrinon kaj lernu ke mi baldaŭ estos nepereebla dio.

          mi kuŝas kaj mi memoras la ĝibulon kaj ludas kun mia korpo kaj imitas lin kaj ankaŭ mi havas grandan seksmembron kaj dum mi ĝuas resonas enĉambre la voĉo de mia patro kiu parolas pri bono kaj malbono kaj mi diras ke mi jam lernis kiel rekoni bonon en la malbono kaj nun mi nur lernas kiel la doloro sin kaŝas ene de la plezuro kaj preninte mian tutan spermon en la maldekstra mano mi ĝin tute glutas. la dormo estas je doloro kaj kulpo. mi vekiĝas kaj mi scias ke mi estas fekundigata, mia patro ĉiam ekzistis ene de mi kaj mi estas patro de mi mem.

          mi genuiĝas surlite kaj la ĝibulo kuŝas surplanke. mi petas al la ĉieloj ke ili favordonu al mi la gracon lerni la veron. kaj mia patra-patrino aperas ĉe la sojlo, kun sia fajra rigardo. mi scias ke mi kulpas, mi diras. kaj ili: vi bezonas pagi per via doloro. kulpo estas neforviŝebla, oni nur sukcesas fari ĝin eltenebla. mi diras: mi suferos ĉion necesan. mi bezonas suferi. mi volas suferi. mi amas suferi.

          meze de la nokto mi vekiĝas, plena je febro kaj deziro. mia korpo tute tremadas. mi palpas mian rigidan sekson kaj memorante la patrajn okulojn mi plenhorore kuntiriĝas: la plezuro nur pligrandigos mian kulpon. mi bezonas suferi. mi malkovras ke la kulpo pro memmasturbo suferigos min. mi malkovras ke la peko suferigos min. mi volas peki por suferi pli ol ĉiuj homoj de la mondo. voĉo venanta el la pleja profundaĵo de mi mem ĉiopove krias: fekundigu vian patrinon! kaj mi memmasturbas kaj mi scias ke mia patrino estas antaŭ mi kaj mi sukcesis fekundigi ŝin ĉar mia splenda kaj turmentata ĝuaĵo ne malsekigas la littukon. estas seka eksplodo. kaj mi nun scias ke mi estas patrino de mi mem.

          mi marŝas laŭ longega koridoro kaj trovas falintajn skeletojn. ĉiuj havas la kapojn apartigitaj el la korpo. ĉiuj estis senkapigitaj. marteloj kaj rikoltiloj sterniĝas ĉie. mi alvenas al grandega biblioteko, oni neniam vidis tiom da libroj. kaj falinte surtable estas skeleto kiu enmane portas plumon. nur ĝi havas la kapon ĉe la korpo. skribante la homo mortis. mi alproksimiĝas kaj klopodas por legi. mi ne konas la idiomon. tiam, la skeleto stariĝas, prenas la paperon kaj legas: mi, kiu legis la tutaĵon de la mondaj libroj kaj ĉion konis pri la homo, mi ne havis tempon por skribi pri la eltrovitaj veroj. la luma jarcento estingiĝas kaj nokto de fanatismo ĉion regas. ĝi denove kuŝiĝas. mi retro venas. nun ĉiuj skeletoj estas malordigitaj de la tempo, ostaro duonpolva. mi scias ke mi kulpas pri tio. mi scias ke mi kulpas pri ĉio en la mondo. mi kulpas ĉar mi ekzistas. kaj mi decidas suferi la doloron pri ĉiuj kulpoj. mi suferos por liberigi la homon.

          ili ŝnurligis min sur ligna lito, kun malfermitaj brakoj, kaj diras ke mi estas freneza. ili donas manĝon kaj akvon, demetas miajn vestojn malpurajn je urino kaj fekaĵo, sed ili ne liberigas min. blankvestita viro diras ke li proponos al mi drogon tiom forta ke mi sereniĝos. mia patro malĝoje rigardas min kaj mi pensas ke li sin sentas kulpa. mia patrino alproksimigas la manon super mian frunton sed ne tuŝas min: nur ŝi komprenas ke tiu kiu devas suferi la mondan doloron estas mi, ŝia nemortema dio. kaj mi trinkas la drogaĵon kaj plonĝas en blankan tunelon kaj memoras ke ĉiuj sonĝoj estis sonĝataj en la nokto de la konvulsio. kaj ke neniam plu, post tio, mi estis malŝnurligita. sed nun mi estas libera, ĉi tie, side enĉambre, antaŭ la malfermita fenestro. mi scias ke nun komencos mia aŭroro. mia patro ekaperas kaj diras: estas la ĝusto kaj la malĝusto. la bono kaj la malbono. necesas distingi la bonon de la malbono. tio, kio aspektas bona estas malbona, bona estas tio, kio aspektas malbona. lernu kiel aŭdi la voĉon.

          la ĝibulo ekaperas, kun sia dolĉa voĉo kaj ĝuaĵo ŝmirata survizaĝe. nun mi scias ke li estas la demono. estas la plezuro la origino de la kulpo. mi decidas suferi ĉiujn dolorojn.

          ekaperas mia patrino kaj diras: necesas instrui tiujn verojn al la homoj. mi lernas ke mia patrino estas ĉiela. ŝi neniam tuŝis min por ke mi lernu tiun veron. ŝi scias ke plezuro estas peko. tuŝado estas plezuro. nur ŝi neniam tentis min. ŝi prezentas al mi skatolon plenan je leteroj, kiujn ŝi skribadis al mi. mi legas la leterojn kiuj rakontas mian historion. la historio daŭras kaj mi legadas:

          jen ĉirkaŭ mi ekflugadis la figuroj la plej halucinigaj kaj frenezaj. kapoj, fuŝaspektaj korpoj, monstrecaj birdoj kunportantaj surdorse nudajn virinojn, strangaj bestoj vorantaj pekulojn, manoj traboritaj de tranĉiloj kaj sagoj, aĉaj vilaj demonoj kun siaj krifoj plenaj je trapikitaj infanetoj kaj kiam ili ĉiuj malfermis la buŝojn por krii, eskapadis elbuŝe enormaj flugantaj serpentoj. kaj estis krioj kaj fajfoj kaj ĝemoj kaj roroj kaj tamburoj de inferaj dancoj. kaj ĉiuj subite sidiĝis ĉirkaŭ nigre vestita viro kun vespertaj oreloj kaj aŭdadis lian henadon. kaj mi ekŝvebis kaj supreniris kaj supreniris kaj forlasis sube la malbelan sonoradon kaj la mallumo kaj ĉio iĝadis luma kaj muzikaj sonoj envolvis min karese. kaj mi vidis min staranta antaŭ mi mem, lumplena, kaj vidis ke mi estis ankaŭ mia patro kun siaj nurblankaj okuloj kaj mi ankaŭ estis mia mema patrino, tri mioj fanditaj en ununura homo, la sankta kaj eterna triunuo. kaj mi vidis:

          mi vidis ke la mio, kiu estis mia patro, jam ekzistadis antaŭ la antaŭo, deĉiame; kaj li etendis la maldekstran manon kaj sterniĝis akvoj de riveroj kaj maroj kaj li etendis la dekstran manon kaj aflikte leviĝis la teroj kaj mondo fariĝis. kaj li blovis kaj el lia blovado forvenis ventoj kaj nuboj kaj pluvoj. kaj li ekmarŝis per siaj diaj piedoj kaj sub liaj piedoj ĝermis vivanta estulo: de lia dekstra piedo, naskiĝanta planto, de lia maldekstra piedo, ia besto. kaj laŭ li forte aŭ milde surmarŝis, estis granda arbo aŭ humila floro aŭ granda besto aŭ eta insekto. kaj tiele li marŝis kaj popolumis la teron per siaj kreitaĵoj. kaj li laciĝis kaj sidiĝis sur la plej alta monto kaj ekrigardis sian laboron. kaj li sentis ke feliĉo estis en la tero, en la akvo, en la pluvo, en la krepusko, en la trankvilaj bestoj kaj en la serenigitaj plantoj. sed mia patro, kiu estas mi mem, ne kontentiĝis pro tio de li farita. li sentis ke tiu feliĉo estis dormanta feliĉo, la tuta ĝojo estis ĝojo ekzistanta sed ne sentata. necesis fekundigi la vivon per sia mala flanko, plenumi ĝin per sia neado. meti doloron antaŭ feliĉo, por legitimi la feliĉon. prezenti al la bono spegulon kie ĝi sin transformus en malbonon por krei fajreron je kompliceco inter ambaŭ, kaj per tio la ekzistado de la esto estus kompleta. jen, mia patro kreis la pekon, kun ĝia kulpo kaj ĝia doloro, por ke ĉiu ago estu totala. kaj, precipe por tio, por ke la kreitaĵoj, post disputo kontraŭ la malbono, frandu la grandan venkon. kaj denove li iris sur la tero por sterni la pekon kun ĝia doloro. kaj li reiris al la plej alta monto kaj atendis. kaj li vidis ke por nenio taŭgis peko kaj doloro ĉar la bestaro ne suferis pro manko de sciado. necesis besto kapabla sciadi. nur la scikapablo montros al la besto la ĝustan kaj la malĝustan vojon kaj nur la rekonkapablo de bono kaj malbono permesos al la besto sin senti kompleta, por la bono kaj por la malbono, kiel la plej alta arbo, kiu kreskas alten kaj malalten kaj ju pli la radikaro malsupreniras en la materio, des pli povos levi siajn florojn al la altaj ĉieloj. en tiu momento la miapatra dio pleniĝis je timo. sciado signifas esti dio. la povo peki signifas havi povon kontraŭ la peko. jen li foriris el la tero kaj decidis ne ĝin popolumi per kreitaĵoj laŭ sia bildo kaj similo. li longe dormis dum milionoj kaj milionoj da jaroj kaj jen post kiam li vekiĝis li vidis ke la mondo iom post iom ŝanĝadis kaj stranga besto tie popolis, fiera kaj kuraĝplena. mia patro intencis supreniri al la tero por detrui tiun rason de dioj kreitaj kontraŭ lia volo sed la besto dihoma malakceptis lin kaj la vivo de mia patro perdis la celon.

          jen mi vidis ke la diablo inspiris al mi tiun antaŭan vidaĵon, plena je mensogaj veroj: ĉar jen mi tuj vidis mian patron kaj li kreis el malseka sablo formon malsimilan de ĉiuj aliaj bestoj kaj estis tiu formo la formo de virino. kaj li surblovis kaj ŝi pleniĝis je vivo. kaj li diris: jen mi unue faris vin laŭ mia bildo kaj similo. kaj pro tio mi pli bone faris viajn formojn kaj vi maturiĝos antaŭ tiu, kiu ankoraŭ venos. por ke vi pli bone prepariĝu por esti la forno kie fermentos la pano de via idaro. kaj jen tuj poste li faris alian figuron, pli fortan, por ke li estu la laboristo de sia idaro. kaj li lin surblovis kaj ankaŭ la viro vivis. kaj dio diris: por ke vi neniam kresku kaj minacu mian senfinan povon mi nun surblovos sur vin la doloron pro la kulpo pri ekzistado. kaj li surblovis sur ili la doloron pro la kulpo kaj la unua paro sin sentis kulpa por ĉiuj tempoj de la tempoj. kaj por humiligi la junan paron ĝis la lasta humiligo, dio kreis la morton. kaj faris tiel ke ili devis scii ke ili mortos. ĉar se oni scias ke oni mortos egalas al morti dum la tuta vivo, pro la konstanta minaco de la koltranĉanta falĉilo. kaj se oni se scias la momenton de la morto egalas al esti porĉiame mortinta.

          tamen, kune kun la sciado pri morto, venis la sciado pri vivo, ĉar neeblas apartigi sciadon de sciado. kaj tiu scikapablo fierigis la homon kaj la fiero kuraĝigis lin kaj la kuraĝo permesas al li revi pri eterneco. per tiu revado, li vivas.

          kaj ĝuste tiun senfinan revadon mi vidis el mia loko.

          senfinaj procesioj de viroj kaj virinoj kaj infanoj kaj maljunuloj kiuj marŝas afliktaj sed plenfieraj, cele al siaj destinoj. kaj oni scias ion pri pasintaj okazaĵoj sed nenion pri estontaj.

          tie mi restis dum la tuta tempo. poste kiam mi descendis jen okazis tio kio ĵus estis okazinta.

          nuda knabo alproksimiĝis kaj faris geston por ke mi sekvu lin. li ne rekte rigardis en miajn okulojn. mi lin akompanis ale al ĝardeno kaj ni renkontis nigran princon kiu enmane tenis liron. mi estis nevidebla kaj rimarkante ke la knabo malapudiĝis, mi parolis al la princo:

          se vi fidas min prenu vian amikon kaj lin konduku al la monto, preparu la oferdonacon kaj mortigu lin je mia nomo.

          la princo ektimis kaj mi vidis en liaj okuloj la ĝustan mezuron de la homa senespero. li marŝadis tien kaj reen, aflikta kaj dolorplena. mi sciis ke lia animo luktadis kontraŭ du nemezureblaj fortoj: la fido al sia dio kaj la amo al sia amiko. mi atendadis. mi atendadus la tutan tempon de homa vivo, kion signifas la eta tempo de iu vivo? kaj li ekhaltis, pleniĝis je kuraĝo kaj decidis. mi sciis ke post tiu momento li ne retroirus, ne plu hezitus, pri nenio plu pensus se ne obei sian venkantan fidon. li prenis grandan ponardon, kaŝis ĝin subveste, iris al la knabo, prenis lian manon kaj vojiris al la monto: ni iru al la monto oferdonaci al mia dio. rimarkante la demandeman rigardon, li aldonis: certe ni trovos tie mem la viktimon; oni ne diskutu pri la ordonoj de la sinjoro. kaj ili supreniris kaj mi ilin akompanis per mia ĉeesto. kaj tie, la princo ŝnurligis la manojn de la knabo. kiam li estis preta por vindi al li la okulojn la knabo parolis: kiu estas via dio? kaj diris la princo: tiu kiu ĉiam estis, estas kaj estos. tiu al kiu oni ne malobeas. kaj demandis la knabo: kies estas la fido? kaj respondis la princo: mia estas la granda fido je mia dio. kaj kvankam mi vin amas kiel mi amas, mi pli amas mian dion, kaj lin obeas.

          jen la knabo lin rigardis per tiuj okuloj kiuj sciis kiel rigardi kaj parolis: via dio ne estas pli ol murdisto. kian rilaton mi havas al via fido? mi ne donas al via dio la rajton postuli mian vivon. inter mi kaj li ne estas pakto. kaj se li min inkludas en pakto mi ekskluziviĝas kaj foriĝas. kaj se ne estas mutualeco, ne estas akordo. mi ne kredas lin. sekve, li nenion rajtas pri mia vivo. mi ne havas rilaton al vi ambaŭ. se vi fidas lin, mortigu vin mem. tio estas logika.

          la princo, kun malplena rigardo, turnis la pendantan lamenon al sia brusto. la knabo parolis:

          antaŭe, malŝnurligu min. bonvole.

          tio fariĝis. la knabo deiris kaj neniam plu oni vidis lin. kaj la nigra princo sin oferbuĉis por fido je mi per tranĉo de sia kolo.

          jen mi perturbiĝis sed venis mia miopatro kaj ni parolis: tiun vidaĵon blovis al ni la malbono. ne tiun rakonton ni inspiros al la homaj oreloj. ili nepre estu feliĉaj. kaj nur la absoluta kaj nediskutebla fido feliĉigos ilin.

          kaj jen mi vekiĝis el mia droga dormo kaj petis de ili malŝnurligi min per voĉo pli milda ol tiu de la ĝibulo. kaj diris al ili ke mi bonfartas kaj ĉion komprenas. ili faris etan eksperimenton kaj, ĉar ili rimarkis ke mi ne atakas ilin, lasis min libera. kaj mi, inklina savi la homaron, forlasis patron kaj patrinon, ŝajnigis min freneza kaj iris al la mondo por instrui al ĉiuj mian veron, kiu estas la nura vero. pri frenezo ili komprenas. kaj min ĉirkaŭis la malfeliĉuloj kaj la mizeruloj kaj la malriĉuloj kaj la blinduloj kaj la senvestuloj. mi alparolis ilin pri la ĉielaj viditaĵoj kaj pri la kulpo kiu nepre estu suferata. ĉiam kiel frenezulo por ke ili akceptu min. mi rakontis al ili la historion de la granda elprovo pri fido, ŝanĝis ĝin sub inspiro de la bono, igis absoluta kaj totala la edifan agon de la nigra princo. mi diris ke la princo rigore laŭvorte obeis min sed en la ĝusta momento kiam li estis oferbuĉonta sian amategan amikon mi prezentis al li blankan ĉevalon, kaj tiu estis tuj oferata. ili aŭdadis min kaj starigis al mi templojn kaj sin konvinkis pri mia dieco kaj laŭ la kvar direktoj de la mondo ili foriris por diskonigi la bonan mesaĝon.

          kaj al la potenculoj kiuj min demandas timoplene ĉu mi vere estas dio, mi respondas: vi diras. mi estas.

          mi ne sentas doloron, kvankam mi estas tiele ŝnurligita.