apolono kaj hiacinto, 17.

kiam teofilo malfermis la okulojn, brila lumo blindas lin. la fenestro estis malfermita. ne plu pluvis. li serĉis alion. tiu sidas ĉe la tablo. li alproksimiĝis, volvita de la kovrilo.
vi eliris el la lito...
alio ridetis. mi ne estis dormema.
teofilo metis la manon ene de la litkovrilon, karesis la vilojn de la brusto de alio.
subite, la pluvo ĉesis.
ni povas promenadi ie ajn.
alio, ĉu vi scias?... neniam... tio okazis al mi.
ne, ne... mi ne sciis. mi ĉiam pensis... ke la sinjoroj...
ni ĉiuj estas gejaĉoj, ĉu ne?
mi ne volis diri tion, mi ne ŝatas ĉi vorton.
pardonon. mi ankaŭ ne ŝatas. estas nigra ŝafo, kiu eskapis.
ah! kaj alio ridetis.
kial vi ridetas?
vi parolis pri nigra ŝafo, kiam vi estis ebria.
teofilo ridetis. brakumis lin. kisis lin ĉe la frunto.
mi sentas strangan malĝojon... mi ne komprenas. fakte, mi estas tre ektimigita pro tio, kio okazis...
alio nenion diris.
miaj vestoj estas sekaj. mi petos la veston, kiun mi mendis por vi.
li vestis sin. mi iros malsupren kaj alportos vian veston. ni foriros por promeni ie. marŝante. mi duonmortas pro malsato. li malsupreniris.
alio volvis sin iomete pli. li ne sciis tion, kiu estas tiu sensaco, Eble ia averto de malproksime, mi ne scias tion, kio estas. li iris ĉe la fenestro kaj forgesis sin tie, perdita en la mezo de la helblua pejzaĝo. teofilo revenis.
vestu vin.
alio nudiĝis. kiam li suprenrigardis, li trovis la okulojn de teofilo. li mallevis la kapon.
kio okazas?
mi ne scias.
ĉu vi sentas sin ĝenata?
ne, ne... mi pensas... mi pensas ke jes. mi ne scias la kialon.
mi ankaŭ. mi ne scias la kialon. alio, mi nenion komprenas. mi nenion komprenas, mi sentas min perdita meze de multaj pensoj kiuj persekutas min kvazaŭ koŝmaro.
longa silento.
sed mi ne bedaŭras, alio. se mi intencus... fari ĝin denove... mi havus la kuraĝon...
longa kiso kaj, rimarkante ke la nestoj tremadas, ili disiĝis kaj malsupreniris.
alio haltis sur la ŝtuparo.
mi volas ion demandi.
teofilo ekrigardis lin.
ĉu mi estas via servisto, nun?
ne. nek nun, nek poste. se vi estus servisto, mi ne farintus tion, kion mi faris. estas kiel se ekde hieraŭ, mi ekvivas en mondo kie ne estas sinjoroj, sed homoj. ne estas religio sed senkulpa vivado. ĉi sentata malĝojo... devas malaperi! mi estas konfuza... sed tutecerte, vi estas egalulo.
du paŝojn malsupre teofilo haltis.
ĉu vi scias, pro kio ĉi malĝojo pasos? ni ne kutimas esti liberaj. ni bezonas alkutimiĝi, eĉ se ĝi estos surbaze de batadoj... ni iru.
ili malsupreniris kaj rigardadis la malgrandan mondon, ĉiuj riverencis kaj ridetadis. ili eksidis. venis fruktoj kaj pano kaj fromaĝo kaj lakto kaj dolĉaĵoj. ili manĝis kaj iris eksteren kaj perdiĝis tie kaj alio rakontadis historietojn kaj teofilo rakontadis pri ĉasadoj kaj kiam ekmalvarmiĝis ambaŭ revenis al la taverno. la vilaĝanoj scivoleme rigardadis, kaj sin demandadis tion, kiu estus tiu maskovestita princo, kun rigardo tiom dolĉa kiel tiu de la virgulinoj. nokto venis kaj ili ankoraŭ estis en la suba parto de la taverno, kantante kaj trinkante kaj ridegante pro la grimacoj de kamparanoj kaj ĉiuj diradis ke neniam antaŭe sinjoro bonvolis drinki kune kun malriĉuloj. kiam teofilo sentis, ke la vino ekscitiĝis lin, ke la kantado boligis lin, ke la kriadoj kapturnigis lin, li traserĉis la okulojn de sia amiko. tiu distriĝadis, kaj ridetadis kaj ridegadis, ĉevalo kiu ĵus gajnis liberon. rimarkante la rigardon de la sinjoro, alio fariĝis serioza. fikse rigardis lin. lasis ke rideto ĝermu. oscedis. alproksimiĝis.
ambaŭ iris laŭ la ŝtuparo, tremantaj kaj lumigitaj.
la ritaro de la antaŭa nokto daŭris ĝis tagiĝo. poste, ili plonĝis en la mallumo de profunda dormo.

teofilo vekiĝis kun doloro en la korpo. alio, jam vestita, staris antaŭ li.
kial vi ridetas?
pluvas.
hm... se tio daŭras, ni ne povas foriri. strange, ke hieraŭ haltis.
hieraŭ ni povintus reiri al la kastelo.
ĉu vi volas reiri?
alio simple kapneis, neante. tre serioza.
alio, mi volas ion demandi al vi. antaŭe, vi ĉiam mallevis la okulojn. ĉu vi timadis min?
jes. tamen ankaŭ tio, ke mi ĉiam estas tre timida.
kion vi timadis?
oni kutimas diri ke ĉiuj sinjoroj... mi volas diri...
parolu ĉion!
mi timadis ke okazus la malon de tio, kio okazis.
surbaze de kio?, tiu timo.
estas tiom, kio ĉiam okazas. vespere, kiam ni ĉiuj kunvenadis en la korto, malantaŭ la kuirejo, oni ridadis kaj mokadis pri kelkuloj, ĉar oni pensadas ke ili estis...
fikitaj...
de la sinjoroj...
do, en mia kastelo tio ankaŭ okazas?
jes!
mi suspektis nenion. ja, iam mi aŭdis klaĉadon, sed ne pensis pri eltrovo, ĉu tio estas vera. kaj kio pri vi ?, alio.
mi estas je via servo antaŭlonge. kiam mi estis pli juna...
jes...
mi volas diri... kiam mi estis knabo, kiel luis'...
Luis'! oceano dronigis teofilon. alio subite silentiĝis. teofilo ekstaris, paŝis ĝis la fermita fenestro, malrapide revenis. jes! kio okazis?
ni kutimis ludi kun aliulo, malantaŭ la muroj, interfrotiĝante ĝis ...
ĝui!
jes!
nun mi memoras. mi jam faris tion, ankaŭ.
ĉu iu inter miaj korteganoj provis ion kun vi ?
ne! mi kredas ke neniu havus la kuraĝon.
kaj kio pri la virinoj?, alio. kiel vi faras rilate la virinojn?
dum la festoj en la vilaĝoj, ĉiuj freneziĝe klopodas por amori kun tiuj, kiuj loĝas en la kastelo.
ĉu vi... do... ĉu vi jam...
alio rigardis malsupren.
ĉu neniam?
mi ĉiam timis.
ĉu timis? kion?
kiam mi estis knabo, la granduloj diradis ke la virinoj tranĉas nin, kaj ĉion konservas ene...
teofilo sulkigis la frunton. ridetis. kia stultaĵo! kia stultaĵo sensensaĉa!
mi ĉiam timadis, eĉ post kiam mi eksciis, ke...
ĉu vi klopodis?
unufoje. ni iris al la arbareto... mi ne volas paroli... mi ne volas paroli pri tio...
alio ŝvitadis .
ĉu vi ne sukcesis?
ne.
teofilo forpaŝis. alio kuŝiĝis, kuntiriĝinta.
alio. li tiris seĝon kaj sidiĝis apud la lito de alio. li enmetis sian manon enen de lia ĉemizo. fermis siajn okulojn.
alio, mi ne komprenas tion, kio nun okazas al mi. mi diru ankaŭ, ke mi ne volas kompreni. mi ne scias tion, kio fariĝos el ni. mi ne scias, kiam ni reiros al la kastelo, kio okazos. mi nenion scias. tamen mi volas konsoli vin. ne estas malfacile kun virino. frotado de kruroj kaj jam erektiĝo kaj enmeto kaj fine. nenio malfacilas. ĉu vi komprenas? ne necesas timi.
mi... ne...
ne estas malfacile. kial ne provi?
mi ne volas... ne volas priparoli...
alio preskaŭ ploris .
alio , mi ne scias, kiom multe mi povas paroli al vi. mi bezonas tute fidi je vi, sed mi timas. al mi ĉio ĉiam estis ja tiel facila! mi neniam estis tiaj homoj kiuj fanfaronas dirante ke fikis unun al alian. mi pensadis ke estas pro mia fideleco. mia edzino neniam kondukis min al ebrieco, mi penetradis, ĝuadis kaj ekdormadis. ŝi neniam rifuzis kaj neniam petis. subite mi rimarkis ke iom post iom mi malpli amoradis kun ŝi. mi pensadis ke tiela estas la geedzeco. amorajn intrigoj neniam interesis min, mi preferadis legi la tutan tempon, kelkaj antikvaj tekstoj kondukas min al deliro, mi kopias ilin kaj rekopias, mi desegnas ĉirkaŭ ili detalajn borderaĵojn... sed se mi volas esti perfekte honesta... mi diru ke mi ne ŝatas la kunestadon de aliuloj... antaŭ kelkaj tagoj io stranga okazis... tiuj arestitoj... tiuj pendigitoj...
ĉu tiuj de la interkrutejo?
ili ja. nur ses estis pendigitaj... mi vidis unun el ili nuda... li masturbadis sin... poste, mi vidis kiam la soldatoj seksperfortas ilin ĉiujn, mi ne scias... mi ne scias... en la momento mi kredis ke mi estas posedata de la demono, mi baldaŭ rimarkis, tamen, ke tio, kio okazis, estis la eltrovo de situacio, kiu antaŭe ĉiam ekzistis... mi ne scias, ĉu vi komprenas min... estas malfacile paroli, mi ne plu volas paroli...
teófilo ekstaris, ĵetis sin sur la alian liton. alio iris al li.
mi ne komprenas tion. dum la okazo, mi opinias ĝin bona, mi neniam sentis tiom da feliĉo, sed nun leviĝas ene de mi ĉi plorado kaj malespero kaj mi demandas al mi ĉu indas ia pento.
alio volis diri ion, sed ne sukcesis. li glutis sekaĵon kaj spiradis per malfermita buŝo.
alio, vi povus esti normala... se mi ne komencintus... mi ne scias, vi povus esti normala...
sed mi jam sentis min malsimila antaŭ ol mi venis kun vi. neniam okazis io, sed tio ne gravas. mi scias pri mi.
larmoj preferis esti trankvilaj sed io minacadis forpeli ilin eksteren.
mi sciis, ke mi pentos...
fortaj kaj konvulsiaj plorsingultoj eskapis.
ne ploru, bonvole. mi ne volas senti min kulpa.
ĝuste pro tio mi min donis al vi. se mi postulintus al vi la rolon, kiun vi faris...
ne ploru, bonvole. ne ploru.
alio provadis viŝi la vizaĝon de teofilo.
alio, alio, pro tio mi min donis al vi. mi volis subteni la plej malfacilan parton. mi... mi ne scias tion, kion diri...
ni povas nenion plu fari...
ne! ne! mi ne volis diri tion... mi ne volas halti...
alio kuŝiĝis kune kaj larmoj komencis flui el la okuloj de ambaŭ, pli kaj pli liberaj. ili kunpremiĝis, unu interne de la alia, kaj permesis ke la malpeza torporo de la laco kiu regis ilin, brakumus ilin interne kaj ekstere kaj tiel senmovaj kaj silentaj, ili restis longan tempon, sen rigardoj, simple sentante unu la alian, dum la spirado de ambaŭ iom post iom renormaliĝis. trankvilaj nun, ambaŭ dormadas la dormon de provizora repaciĝo.
iu frapis ĉe la pordo. ili rigardis sin.
alio flustris, ŝajnigu dormante. mi malfermu.
momenton!
li malfermis. ne, ni manĝos ĉi tie. pluvas kaj ni ne eliros nune. mi lasas la pordon malfermita.
kaj sidiĝis ĉetable, foliumante la paperaron. la tavernisto tuj revenis kun pleto kun nutraĵo. alio kaj li organizis, inter la tekstoj, spacon por la pleto kaj pladoj. teofilo rigardis ilin dum momento kaj sentis sin feliĉa ĉar li vidas ke alio simulas legi la paperojn...
La mensogo ĉiam necesas...
la viro foriris, alio fermis la pordon. li denove alvenis al teofilo.
ĉu vi volas ke mi denove dormigu vin?
lumanta rideto skiziĝis en la rigardo de teofilo. alio daŭrigis:
ni restu ĉi tie ĝis finos la pluvo. poste, vi decidos. mi faros ĉion, laŭ via volo. ĉu? ĉion... mi ankaŭ deziras tion...
lumanta rideto eskapis el la lipoj de teofilo.
mi stariĝas, alio. mi sentas min pli bone.
ili parolis pri bagateloj. teofilo montris tekstojn, ili apartigis kelkajn. ili ludis per ĵetkuboj. manĝis malvarman manĝaĵon. parolis iomete pli. estis du perditaj knaboj. ridetis. pinĉis unu la alian. legis poemojn. kisis sin. ludis senpaŭze. legis pliajn poemojn. je iu momento, antaŭ la totala malumo, alio malfermis la fenestron. la pluvo daŭrigis, nun kun neatendita forto. ili staris rigardante ĝin.
iam, alio, mi legis en malnova teksto, pli malpli tion: mia penso iras laŭ siaj vojoj kaj trenas, post si, perforte, mian deziron. mi opinias ke la teksto eraras. devus esti: mia deziro iras laŭ siaj vojoj kaj trenas, post si, perforte, mian penson.
aŭdinte tion, la timo de teofilo profitis de la malfermita fenestro kaj sin ĵetegis eksteren, en suicida flugado, kaj senprokraste estis pulverigita de la vortico, meze de la voremo de la pluva akvaro.
ili iris malsupren. konversaciis kun la tavernisto kaj lia edzino. ni povas ekiri post kiam la pluvoj ĉesos. ne!, ni ne iros per ĉaro, mi preferas mian ĉevalon. ĉu ili bone fartas?, la ĉevaloj? mi kredas ke ni iros por ilin vidi.
malheliĝis kaj multaj vilaĝanoj venis al la taverno, malgraŭ la pluvo. ĉiuj volis interparoli al tiuj sinjoroj kiuj ridetas kaj pagas la drinkaĵon. teofilo trankvile okulsekvadis sian amikon kiu ridetadas, kantadas, paroladas. li volis pligrandigi je la maksimumo tiun liberecon, tiun ĝojon, tiun preparon al la nokto. longe ili tie restis, la kamparanoj iom post iom malaperadis. la lastaj, la fraŭloj, insultadis, kantadis nedecaĵojn kaj alio partoprenadis de la koruso, ruĝa, kun ardantaj okuloj. longe daŭris ĝis kiam ĉi etoso malvarmiĝis. kiam ili rimarkis ke ne plu eblas rezisti minuton plian kontraŭ la freneziga deziro, ili adiaŭis la restantajn heroojn, kiuj jam preskaŭ dormadis sur la benkoj. ili eniris en la ĉambron, brakumis sin, kisis sin kaj kuŝiĝis en la sama lito, kvietaj, silentaj, trankvilaj, unu nura korpo. kiam la kandelo finiĝis, alio komencis malbutonumi la ĉemizon la teofilo.