apolono kaj hiakinto, 16.

kaskado ekfaladis malproksime. kun sono de pluvo. tiele ĝi sonis dum senfina tempo, sed koste de la ripetado, ĉiam la sama sono, ĝi ne daŭris pli ol unu minuto. sed tio kio poste okazis longe daŭris. ĉi lumo, de kie venas ĉi brilo?, kiuj estingiĝas tuj kiam ĝi tuŝas Mian konsciencon. alvokoj ŝvebadis en la aero, kvazaŭ sorĉaj birdoj, nun senmovaj kaj pendantaj, tuj poste kirliĝantaj kaj senekvilibraj, kvazaŭ ili dancas la dancon de frenezo. io en iliaj korpoj eklumiĝis, nun fuĝema impreso, tuj poste frostiĝo kaj kompleta forgeso. teofilo intencis demandi tion, kiu vi estas?, kion vi serĉas en mia korpo?, kial vi altiras min kontraŭ vi mem?, sed kiam li precizis la unuan vorton de la demando, la birdoj, pendantaj kiel globoj, krevis aŭ komencis flugadon furiozan, ridegante. alio intencis ekatenti pri io, kiu sin plantis interne de siaj femuroj, sed li sentadis ke sia kapo ruliĝadis sola en la spaco, kun etaj koloraj eksplodoj. Ŝajnas ke iu mano karesas min, sed kie ĝi estas kaj kial ĉi strangaj sonadoj? Mi sentas, ke iu kruro plenigas mian korpon, sed kiel mi atentos pri ĝi?, ĉar ĉio kiu envolvas min, estas ĉi fandiĝantaj braĝoj... Mi volas vekiĝi, ŝajnas ke mi sonĝas, iu premas mian bruston por mortigi min, sed mi ne havas sufiĉan forton por vekiĝi... Mi volas vekiĝi, ŝajnas ke mi sonĝas, iu tenas mian pugon, mi ne havas sufiĉan forton por vekiĝi...
subite ĉio estis koncentris sin sur unu sola punkto, la birdoj haltis la flugado, la voĉoj komfortiĝis en la nesto, la sonoj sin transformis en la resonado de tre dura bronza, laŭta, streĉa, senmova, kaj teofilo kaj alio sentis, ke iliaj seksmembroj estis en flamoj, kvazaŭ vekiĝantaj bestoj, ŝvelantaj, kreskantaj, pligrandiĝantaj, enormaj serpentoj kiuj atendas la predon por ĝin frakasi, avidaj drakoj serĉe de viktimoj por ilin bruli per ŝprucado de fajro.
la du korpoj estis gluitaj, la du vizaĝoj estis apudaj, la seksoj interŝanĝadis varmon inter si, faradis transfuzojn de energio, estis ununura karno, intermiksita, dissolviĝinta, vivanta kiel spongo trempiĝinta en fajron.
ambaŭ malfermis la okulojn. alio intencis malaltigi sian kapon sed malsukcesis. teofilo ridetis.
ĉu estis vi, tiu kiu vekis min?
ne. mi ne scias... mi vekiĝis kiam vi, la sinjoro... vi... brakumis min.
ĉu vi malkontentiĝas kontraŭ mi?
ne, ne...
silento.
la silento fariĝis daŭra brakumo kaj senfina kaj eterna kaj la brakumo iĝis lukto kaj la lukto iĝis malprospera klopodo milfoje farata por min transformi en lin, Lin transformi en min, fari tiamaniere ke du ekzistadoj malaperu kaj kunfandiĝu en ununura ekzistado, kvazaŭ brilanta bobelo el oleo, deponata enakven, lumigita flosante, kiu alproksimiĝas al alia bobelo el oleo, lumigita flosante, kaj post krako, sufokata eksplodo, kaŝata ĝemado, la bobeloj estas jam ununura bobelo, ununura lumo, ununura vivo, ununura ekzistado.
teofilo ŝvitadis, alio ŝvitadis. teofilo afliktiĝis kiel vundita ĉevalo, malfermitaj nazotruoj, tordita buŝo, brusto en tertremo. alio estis senespera kiel fiŝon kaptata de hoko, kontuzita buŝo, sen aero, senkapabla dissolvi la varmon de la erektiĝinta seksmembro, eterne erektiĝinta, sen sukcesi igi interne de li alia eksplodo.
la voĉo de teofilo ĝemis el la profundo, ploranta, aflikta, pledanta.
mi ne plu eltenas, alio, mi ne plu eltenas!
alio tute malvarmiĝis. la fajro subite mortis. li sentis malvarmon. li sentis kapturniĝon. li lasis sin fali. li etendiĝis. li kuntiriĝis. poste li turnis sin surventre, etendiĝis, tute, orumita, la lumo scivoleme penetras tra la fendoj, li malfermis siajn brakojn kiel kruco kaj apartigis la krurojn. kun la okuloj fermitaj.
larmo lumigis lian vizaĝon kaj falis.
teofilo sentis tranĉilon moviĝantan en sia koro. li ne havis forton por realigi la oferon. li ne volis oferi la junulon.
alio! alio! bonvole!, bonvole! mi ne... volas... oferi vin. turniĝu al mi! turniĝu al mi!
kaj li turnis lin, li klopodis por turni lin, li levis lian bruston, alio pezis, li estis kiel mortinto, 
alio, alio, helpu min, mi ne kapablas teni vin, turniĝu al mi...
alio sin etendis, kun vitrecaj okuloj.
vitrecaj okuloj.
teofilo kisis lian fermitajn okulojn.
li prenis lian mallongigitan seksmembron, birdo trapikata per lia propra sago. igis el la mano balzamon, karesis la testikojn, li ne sukcesis revivigi la mortintan dieton. alproksimigis sian vizaĝon, gluis la buŝon, suĉis lian ovetojn kiuj senespere tordiĝis, vundis la cicojn per siaj ungoj, glutis la draketon, mordis ĝin, suĉis ĝin, venigis ĝin al sia interno kaj sentis ke la diaĵo vekiĝas kaj per la lango kaj per la dentoj ,
kun spirado freneziĝinta
kun la brusto braĝoplena
kun iu morto kaj iu vivo instalata en sia kapo
li mordis la glanon de alio
mordis la ingvenon
mordis la testikojn
mordis la femuron
kaj alio leviĝis furioza
kaj tenis lin perforte
kaj forĵetis lin el la lito
kaj li etendis sin sur la malvarma planko
kaj malfermis la brakojn
kaj disigis la femurojn
kaj alio tenis lin je la gluteoj
malfermis ilin
malrapide
alproksimiĝis
anhelante
an
he
lan
te
kaj decideme penetris
kaj malrapide
kaj la karnoj
de
teofilo
rompiĝis
kaj
iu
terura
doloro
kaj
iu
tranĉilo
ŝiris
lian
koron
kaj ambaŭ sentis
la kreskon
la kreskon
la kreskon
kaj la kreskon
de io interne
kiu leviĝis
kaj
eksplodis
en la fundo de la universo
kaj la universo mallumiĝis
kaj
teofilo
kaj
alio
ne estis du.
kaj la doloro estis plezuro
kaj la plezuro estis unika.
teofilo kolapsis
kaj duonsvenis.
alio lasis sin ene, forgesis sin en la interno, li volis senti sin solvita.
tiam li sentis sin forpelita el la paradizo per la flamanta glavo de la anĝelo kaj estis malagrable kaj malkomforte forlasi la ĝardenon de la plezuroj kiu ankoraŭ premis sed la forpelo estas neevitebla kaj kiam li sentis la mallarĝan kaj varman sojlon kiu strangolas lin estis kvazaŭ kiel se lia animo elirus el la ventro patrina kaj li emis plori pro ĝojo.
sed teofilo ĝemis ĉar liaj karnoj denove ŝiriĝis kaj denove la pastro tranĉis pecon de lia koro, por oferi al la suno, sur la supro de la piramido de ostoj
sed alio serĉis tiun buŝon de sonĝoj kiu bruladas kiel vivanta karbo
sed teofilo ne sentis la alian buŝon, sentis nur ion jam malvarman, kiu tuŝadas lin, kvazaŭ la haŭto de reptilio
Kaj alio iomete mordis mian lipon
Kaj li iomete mordis mian lipon
kaj ili sin lasis sur la grundo kiel sanktaj kadavroj, unu vundita anĝelo, alia elĉerpita anĝelo 
ambaŭ lumigitaj de fantoma lumo
ebria
vivanta
kiu lekadis la korpojn en plena dormemo
kaj penetradis tra la poroj
malrapide ilin karbigante
kaj transformante ilin
en ora polvo.

birdo pepis en la malproksimo.
bovino malgaje muĝis.
la planko subite malvarmiĝis kaj ili leviĝis, stumblantaj, brakumis unu la alian, kiel du agoniantaj kiuj ankoraŭ insistas por ke ambaŭ daŭre vivu.
ili falegis en la sama lito, intermiksitaj, konfuzitaj.
unu mano tiris la litkovrilon.
ili kuntiriĝis, unu ene de la alia.
humidaj.
du senhelpaj idetoj, ĵus naskiĝintaj, ankoraŭ malsekaj, absolute malsekaj.
du dolĉaj rigardoj sin rigardante
du dormemaj ridetoj
unu oscedo
alia oscedo.

Atualizado em ( 16 - 04 - 2014 08:21 )