apolono kaj hiakinto, 13.

unu horon poste, la servisto alvenis. ŝajnis, ke li estas atendata.
Kiel strange, konduki min supren. la virino tiris lin post si.
li estas supre. li ordonis ke vi venu supren tuj post via alveno. la servistoj prizorgos la ĉevalojn kaj la ŝarĝon.
la servistoj? kaj la pordo malfermiĝis.
eniru kaj fermu la pordon. jen. ĉu vi multe malsekiĝis? teofilo kuŝadas, envolvata en litkovriloj. estis alia lito kaj tino kun varma akvo.
la mantelo iom helpis sed poste ekpezis. estas pli malproksime ol mi pensis. ĉu mi malsupreniru?
ne.
kion mi devas fari?
vi ne dormos malsupre. mi diris al la tavernisto ke ni vojaĝas kune. bone ke vi venis kun la mantelo.
kion mi devas fari?
ŝlosu la pordon, demetu la vestojn. eniru en la varman akvon. ili alportos la manĝon ĉi tien. mi ne volas esti sola ĝis kiam venos la nokto. vi restos kun mi kaj ni ludos ĵetkubojn.
alio malrapide forprenis la mantelon, akvo gutadis, li etendis ĝin en angulo, surplanke. poste, li turnis la dorson al teofilo, kapo malsupren, kaj dummomente senmoviĝis. teofilo ellitiĝis, envolvita per la kovriloj, tuŝis lin je la ŝultro per unu mano.
mi ne volas resti ĝis la nokto sen io por fari. vi frostiĝas, putinaĵo! eniru tuj en la varman akvon.
alio lante demetis la pantalonon. teofilo ne volis rigardi, turnis sin kaj formarŝis. Do, estas nura servisto! li ne rigardis sed sentis pikadojn de vespoj en la koro kaj lia sekso tremeris. li kuŝiĝis. li aŭdis la sonon de la akvo. li komfortiĝis meze de la kovriloj. alio tremadis. per la manoj li portadis akvon sur la korpon, teofilo aŭdadis la bruon kaj imagadis ĉiun movon.
ĉu la akvo estas varma?
jes.
Li hontas pro mia ĉeesto. Mi devas trankviligi lin, mi ne devintus fari tion. Espereble mi ne estos kaptata de tria kaptilo...
oni frapis ĉe la pordo. alio kuntiriĝis kaj permane kaŝis la seksmembron. teofilo leviĝis, ordigis la litkovrilojn, rapide elmontrante sian kamuflatan nudecon.
li levis la pordostangon. la tavernisto eniris.
mi pardonpetas pro la malfruo, sinjoro. aranĝante surtable pleton kun bovlo da supo kaj du teleroj. li foriris post riverenco al alio.
teofilo mallevis la pordostangon kaj kunportis al alio bantukon.
forvenu. kontraŭe la supo malvarmiĝas.
alio stariĝis. Li jam estas matura viro... Lia rigardo ĉiam aspektas malĝoje... dolĉe... Kial li silentas? Kial ĉi kapo malsupren?
dum kelka tempo li rigardadis alion, kiu kuntiriĝis ankoraŭ pli, silente, timeme, serioze, tremante.
Ŝajnas ke li timas min. Li ne montriĝas senĝena.
teofilo rapide forturniĝis kaj sidiĝis ĉar liaj karnoj kreskadis, pligrandiĝadis, lia buŝo iĝis tute seka.
ni nepre manĝu envolvitaj per ĉi litkovrilojn, estas tre malvarme, ĉu ne?
li stariĝis, ĵetis litkovrilon al alio kaj en ĉi momento, la litkovrilo kiu kovris lin falis ĉe liaj piedoj. dum rapida momento, ambaŭ staris nudaj, unu fronte al la alia. teofilo denove envolvis sin, dorsoturninte, iris al la tablo. li volis aspekti trankvile, sed iomete tremadis.
venu.
kaj lia voĉo estis mallaŭta, intima. alio alproksimiĝis.
sidiĝu.
pardonu min, sinjoro...
sidiĝu, alio. kontraŭe, la supo malvarmiĝas.
Li ne manĝas. Li hontas. Mi finos rapide kaj forlasos la tablon.
via avino delonge loĝas en la kastelo, ĉu ne?
ŝi diras, ke mia avo helpis je la rekonstruo de la muregoj, kiam vi pligrandigis la sudan alon.
ne, ne mi. estis mia patro. mi nur finis ĝin, mi estis tre juna tiam, kiam li mortis en akcidento dum la laboro. kaj kio pri via patrino?
panjo vizitas nin, nur kiam okazas festo.
kaj via patro?
li mortis antaŭ ol mi naskiĝis.
kioma aĝa vi estas nun?
dudek du.
dudek du, ĉu? tre bone. mi pli aĝas ol vi, mi pli aĝas. sed ne tro. kiu indikis vin por servi min?
via edzino.
ah! mia edzino.
kaj silente ili finis la supon. alio iom post iom sereniĝis, li ne plu tremadis, malstreĉiĝis. pro tio teofilo sentis sin pli trankvile.
mi ŝatus se vi iru malsupren kaj alportu ĵetkubojn.
mi surmetos vestaĵon.
la vestoj ankoraŭ estas malsupre. iru tiel kiel vi estas.
ĉu tiele?, kiel mi estas?
teofilo ridis. pli bone ke mi iru.
mi surmetos vestaĵon kaj iros.
mi iros malsupren tiel kiel mi estas, envolvita en litkovrilo. ili certe surpriziĝos. li reordigis la kovrilon kaj denove rapidege montris la blankecon de siaj karnoj. al la sinjoro ili ĉion pardonas. kaj fermis la pordon.
li revenis kun la tavernisto kaj du servistoj, kiuj kunportas la pakaĵon. ili forkunportis la tinon kun akvo kaj la tavernisto prenis la pleton kun la restaĵoj de la supo. kiam li ekforiris, teofilo alvokis lin, dum li malfermas ledan sakon.
ĉiuj vestoj iĝis malsekaj. feliĉe ke la tekstoj estis bone lokataj. prenu ĉi veston kaj petu al via edzino por malpligrandigi laŭ la mezuro de li. ĉu tio eblas, malgraŭ tio ke ĝi estas malseka?
morgaŭ ni ĉion alportos, pura kaj seka. kaj li dufoje reverencis.
la okuloj de alio, grandaj, nigraj, mildaj kiel veluro, delonge fiksadis en ia malplenaĵo, dum lia brusto denove malforte anheladis. ili restis en silento dum kelka tempo. teofilo apogante sin sur sia lito, alio starante en la mezo de la grandega ĉambro.
ĉu vi volas ludi per ĵetkuboj?
se la sinjoro volas.
ĉu vi ŝatas?
ne.
ne gravas. ni ludos poste. donu al mi tiun sakon.
alio prenis la sakon kaj per la maldekstra mano li tenis la ekstremaĵojn de la litkovrilo. liaj movoj montradis pecon de vila brusto kaj li senĉese ordigis la kovrilon. teofilo prenis manuskriptojn, distriĝis iom kun ili.
vi ne bezonas stari, junulo. sidiĝu sur la lito.
la litoj estis apudaj, ne necesis paroli laŭte.
kial mia edzino elektis vin por servi min? al kiu vi servis antaŭe?
mi vartis vian onklon.
ĉu vi ĉion faris por li?
jes. sed tion, kion li volis plie estis ke mi legu por li. li diradis ke mi estas la plej lerta.
ho, jes. hans instruis al vi ĉiuj. hans ŝanĝis la vivon en nia kastelo. tiu, kiu estas inteligenta, legu kaj skribu!, li iam diris al mi.
via onklo instruis al mi ankoraŭ pli.
kompatinda. li ege suferis antaŭ ol morti. kaj kion vi legadis?
li ŝatis malnovajn aventurojn. tion, mi legis ofte.
ĉu poemojn?
preskaŭ neniam.
do, certe vi kapablas bone rakonti.
oni diras ke jes.
kaj kio, post kiam li mortis?
dum kelka tempo mi restis ĉe hans. li diris, ke li ne volas pliajn studentojn. mi instruis legadon al lia nepo.
la oceano subite aperis, envolvis teofilon, dronigis lin, la voĉo mallaŭtiĝis.
ĉu luis'?
jes, sinjoro.
ĉu li rapide lernis?
estas diablo, tiu knabo. li silentis, ruĝiĝis. vere, li ne plu estas knabo.
kial vi diras tion?
alio ne respondis. li nur palpebrumadis per siajn grandegaj okuloj kaj mallevis la kapon.
Ĉuraĵo! Mi devas rekomenci, kiam li eke senĝeniĝas, jen li mallevas la kapon kaj silentas. kaj post ĉi instruo pri legado al luis'?
li estis dek jara kaj mi estis dek naŭ. de tiam, mi komencis servi vin.
vi sekvis min en la ĉasa sezono lastjare, ĉu ne?
jes, sinjoro. en la antaŭaj, vi ne partoprenis.
mi studadis kelkajn librojn. oni ne aprobas tion, ĉu ne?
homoj parolas...
kion diras la homoj?
ili parolas... ke via konduto ne estas tiel, kiel tiu de la aliaj.  ke vi vivas sole meze de ruloj de pergamenoj kaj malnovaj libroj.
kaj tamen de longe mi ne vizitadis la bibliotekon. La biblioteko! ĉu vi memoras kiel ĝi estis mapura, kiam mi supreniris tien?, antaŭ kelkaj tagoj.
longa silento. teofilo klopodis por distriĝi per kelkaj tekstoj. la vortoj de la manuskripto venadis kaj iradis; foje resumis, ĉiu el ili, tre gravan signifon, estis la solvo de multaj enigmoj! sed kiam teofilo atentadis pri ili, ili sin transformas en indiferentajn, senkulpajn, senutilajn streketojn.
ŝajnas, ke mi ne bone dormis, mi iomete dormemas. alio, rakontu al mi unu el viaj rakontoj.
ĉu aventura rakonto?
ne, ne. galanteca historio, itala... plena je... La vorton fikado preferinde mi ne parolu, li mallevos la kapon kaj silentos... plena je noktaj renkontiĝoj, amoroj... nelicaj pasioj, adultoj...
dum kelka tempo alio fiksis sian atenton sur malplenaĵo antaŭ si, kaj poste komencis. li rakontis la historion de pastro, kiu provis delogi virtan virinon kaj kiel ŝi konspiris kun sia edzo pri plano ridindigi lin, kombinante kun la pastro amoran renkontiĝon kaj venis la edzo kiu ŝajnigis vojaĝon kaj por sin kaŝi de la edzo la pastro devis enŝoviĝi ene de la granda tino kie estis ĵetataj ĉiuj fekaĵoj de la domo, kaj la edzo laŭtvoĉe minacis lin per ia perforto kaj kiam la sklavoj liberigis la pastron je la tino, plenan je fekaĵoj kaj urino, li forlasis la domon kaj iris surstrate kriante malpuraĉaj homoj malpuraĉaj homoj kiuj forĵetas la entenon de la urinejoj tra la fenestroj malpuraĉaj homoj, malpureguloj, kaj li paradadis kovrita de malpuraĵoj.
teofilo ridadis. tiun, mi neniam aŭdis. sed mi preferus... ke ili dormintus kune.
mi ne konas multajn el tiaj rakontoj.
tamen, kelkajn certe vi konas.
en la vilaĝo oni ĉiam rakontas.
do mi volas aŭdi la plej maldecan. la plej specialan. pensu trankvile. por ke vi rakontu antaŭ la dormo, kiam estos tre mallume.
longa silento. Li estas denove embarasita.Tamen, ĉifoje li ne mallevis la kapon. 
mi dormemas, alio. Mi pensas ke mi devas dormi. mi pensas ke mi devas dormi. vi povas veki min kiam ili kunportos kandelojn kaj manĝo. poste, ni ludos per ĵetkuboj. se vi volos! serĉu maldecan rakonton! la plej teruran, tiuj, pri kiuj oni diras ke ĝi ruĝigos ŝtonan religiulon. ĉu vi komprenas tion, kion mi volas diri?
alio ridis. mi pensas ke jes.
teofilo turnis sin fronte al la muro, kuntiriĝis. Mi kredas ke... Mi ne devas... Iamaniere li dirus al neniu. Li hontas antaŭ mi. Lia korpo estas... Mi neniam sentus rilate lin tion, kion mi sentas por luis'... Se luis' ĉeestus, io okazus, sed mi amare pentus, mi certas, sed rilate lin, ne gravas ĉu okazos aŭ ne, sed se io okazos, certe mi ne pentos, tiele mi pensas. Se nenio okazos, tute ne gravas. Li ĉiam mallevas la okulojn, hontoplena. Se mi iros al lia lito... Ni ambaŭ estas nudaj. Mi ne devas pensi tiamaniere ĉar mi volis venigi luison kaj mi volis amori kun li la tutan tempon, eĉ se estus nur pere de senfinaj konversacioj, jen mi ĉi tie antaŭ servisto. Sed li havas nenian kulpon pro tio, ke li estas servisto, li kapablas legi kaj skribi kaj rakonti historiojn, estas speciala servisto, estas speciala homo. Estas li tiu, kiu instruis al luis' kiel legi. Ĉio estas konfuza, mi ne scias tion, kion pensi. Mi volas pensi pri luis' sed tio, kio nun estas ene de mi estas tio, ke li estas nuda, min rigardante kiam mi ĵetis la litkovrilon. Sufiĉus ke mi alvoku lin. Certe li ne kuraĝus malobei. Mi jam aŭdis pri viroj, kiuj alvokas la servistojn por... Ne!, ne!, ne! mi ne volas pensi tiele!, mi volas ne plu pensi!
li turniĝis sur la lito. alio, kiu dormetadis, eksaltis kaj malfermis la okulojn.
ĉu ankaŭ vi dormemas?
mi pardonpetas.
vi povas dormi. kun tiu ĉureca pluvo, la nura eliro estas dormi. kiam ili venos kun la manĝaĵo, tiu kiu ne dormos, veku la alian.
alio malrapide etendiĝis, komfortiĝis ĉe la kapkuseno, fermis la okulojn. lia vizaĝo estis ruĝa, li rapide spiradis. sed tuj poste ŝanĝiĝis la ritmo de lia spirado. teofilo aŭdis la malrapidan spiradon sur la alia lito. li sentis, tamen, ke mano tuŝis lian ŝultron. li malfermis la okulojn. alio dormadis. ne estis ia mano. preskaŭ sonĝo, tro rapida por esti sonĝo. bildo pri sonĝo. li memoris ke, kiam sonĝa  mano tuŝis lian ŝultron li ankaŭ aŭdis frapon ĉe la pordo. oni denove frapis, mallaŭte, li ekstaris, malfermis, la tavernisto envenis kun pleto kaj kandeloj. li ilin lumigis kaj surtabligis fromaĝon kaj kelkaj fruktoj. li rigardis alion, dormantan, teofilo levis fingron al la lipoj por signali silenton. li ekforlasis.
kiaj krioj estas tio?
kelkaj kantas malsupre. malgraŭ la pluvo, iuj venis. mi pensas, ke ili aŭdis pri la sinjoroj, vi scias, estas ĉiam scivolemuloj. ĉu vi volas ke mi silentigu ilin?
ne!, ne!, neniel! tute nenecese. venigu vinon. ŝajnas ke mi dormis ĉar finfine mallumiĝis. venigu multe da vino. ni ne plu malsupreniros.
la pordo restis duone malfermita. la viro tuj revenis, glasoj kaj kruĉego. li foriris. teofilo malsuprenigis la stangon, klopodante por ne fari bruon. alio ankoraŭ dormadis. la korkon, la glason plenan, li ĉion englutis. la stomako tuj reagis. li manĝis panon. alio moviĝis kaj la litkovrilo montris pecon de la blankaj gluteoj, duraj, kun densa vilaro kiu perdiĝas sub la litkovrilo. teofilo rigardadis. alian glason. li daŭre rigardadis, absolute senmova. alio denove moviĝis, la litkovrilo falis sur la plankon kaj tio tute nudigis lin. teofilo sidiĝis sur la lito, li ne kapablis stari, rigardadis, tremadis. alio ektremis pro malvarmo kaj lia mano serĉis la litkovrilon. li vekiĝis. li eksidis sur la lito. la rigardoj interkruciĝis.

Atualizado em ( 06 - 03 - 2014 13:38 )