apolono kaj hiakinto, 5.

kiam teofilo vidis la knabon, post vekiĝo, li antaŭsentis ke li estas sekura. li sukcesos forgesi la tutan hororon ĵus vivitan kaj komencos okupiĝi pri aliaj aferoj. la hororo ankoraŭ atingis la kernon de siaj konfliktoj, sed kvazaŭ eĥo, lumresendo; ombro. nun, ĉio ŝajnas esti malproksime. post la diraĵoj de luis', li alkroĉiĝis al la imago de la knabo kvazaŭ li bezonus komplicon. sed ne! 
Sed ne! Mi ne rajtas enirigi lin en ĉi tio! Li estas tro juna, timema, li nenion konas pri la vivo. Li estas nura knabo. Lia rigardo malice brilas, li ridetas kiam li parolas pri kelkaj aferoj, sed nenion li scias! Ĉu eble li jam estas en punkto kie ĉi aferoj ne plu mirigas, ne plu tumultigas, ne plu perturbas?... Mi ne scias, ne scias... 
luis'. 
kio? 
ĉu vi vizitis ĉiujn galeriojn? 
jes. 
ĉu vi eltrovris ion alian? 
ĉu vi ne ordonos ke iu batu min? 
ni interkonsentu pri la jeno: kion ajn vi faros vi neniam estos punata. ĉu vi konsentas? 
jes. 
mi nur volas ke vi diru la veron. neniu sciu ion ajn pri tio, ĉu jes? 
jes. 
post via foriro de tie, ĉu vi venis rekte al la biblioteko?
do, mi iris ĉien. mi eltrovis aliajn pasejojn, mi pensas ke ili estas sekretaj. rigardu tion, kion mi prenis el ili. montrante kvar feraĵetojn. mi faros bonegajn stiletojn.
ĉu vi forprenis ilin?
ĉu mi ne rajtas?
ne. mi mem enmetis ilin tie. kontraŭe, oni malkaŝos nian sekreton. ĉu vi scias ke ni havas sekreton?
kiu?
la sekretaj pasejoj. ni faru la jenon: vi kuru tien kaj relokas la feraĵetojn. poste vi revenos kaj ni interparoladu pri la armiloj ene de la kofro. ĉu jes?
jes.
aliaĵon plian: neniu rajtas scii tion, kion mi faras ĉi tie. ĉu bone? ili ne devas scii ke mi gvatas la malliberulojn. hastu. se oni frapos ĉe la pordo vi devas malfermi ĝin.
Li estas rapida kiel kato. Mi ne devus provoki lin. Ŝajnas, tamen, ke ankaŭ li provokas min. Li povus resti silenta. Lia rigardo estas stranga. Mi ne scias kian direkton prenas mia vivo. Ŝajnas, ke io vekiĝas ene de mi, ĉion skuante, mi nenion komprenas, ne mi ne rajtas cedi, mi ne rajtas cedi. Malbenitaj vipofrapoj. Mi ne scias tion, kial mi faris tian frenezaĵon por simpla... simpla... kial iuj vortoj obstine sin kaŝas de mi?, ili ne venas, ne floras... Li certe nenion komprenas pri tio, ne mi instruos tion al li. Kia amiko estus mi... la geedzoj dormas brakumante unu la alian... Mi povus demandi, kiam vi vidis kastradon de taŭro... Ĉu eble tio doloras? Ne, ne, ne. Mi ne rajtas laŭiri tiun vojon. Kion scias li pri ĉio? Kaj kiam mi povos stariĝi denove por rigardi la demonon? Ĝi estas malpura kiel porko, fetora, naŭziga, ŝprucigas tre malproksimen... Mi ne devas pensi tion. Mi mendos citron por luis', mi instruos al li tion, kion mi scias. Ludu, luis'. Ĉu vi vidas?, hans!, kiom da progreso! Li estas brila lernanto! li estas brila lernanto!, jen, mi parolas al mi mem... Ĉi knabo ĝenas min ... Morgaŭ, mi kredas ke mi povos iri tien. morgaŭ. jen, mi parolas al mi mem... jen, mi parolas al mi mem... La citro devenas de grekio, luis', kiam vi vidis kastradon de la taŭro je la horo de mia bano mi povos peti ke li helpu min sed mi timas, li jam vidis min nuda sed mi timas... la penso stumblas... Pri kelkaj aferoj oni ne devas pensi ... Kelkfoje la vortoj fluas...            malrapide...                          kaj okazas kvazaŭ inter ili paralele kuras alia universo da vortoj konfuzaj kaj komplikaj...                  kastri kaj li vidis min nuda kaj la bano                mi ne scias ĉu mi rajtas...               la aliaj vortoj estas tio, kio ion signifas kaj ne ĉi vortoj kiuj eliras kvazaŭ oni parolas...                  kaj kial kelkfoje oni pensas parolante kaj alifoje estas nur bildoj kiuj venas kiel nun se mi fermas la okulojn mi vidas lin ridetantan la geedzoj dormas brakumante unu la alian mi pensis la geedzoj dormas brakumante unu la alian sed mi ne pensis kvazaŭ mi parolus ĉar ŝajnas ke mi aŭdis la voĉon de luis' dum mi rigardis lin kaj li ridis kaj diris la geedzoj dormas brakumante unu la alian, ripetu, luis', vi silentas kaj ridas kaj iras ĝis la armiloj mi bezonas ŝanĝi mian pozicion en la lito prenu mian manon kvazaŭ mi vidus lin sed ne plu estas vortoj kiujn mi pensas sed la tuŝo de lia malgranda mano ene de la mia kaj kiuj estas la vortoj kiuj kurus kune kun ĉi tiuj vortoj mi volus denove fermi la okulojn kaj vidi lin kaj aŭdi lin sed kion vi faras ĉi tie ĉu vi volas min mortigi ne sed tre kostos al vi tio ke vi permesis ke la lanculo fikis min mi faros la samon al vi mi ne volas ke vi mortigu min ĉu vi pensas ke mi ne scias pri vi supre gvatante tio ne eblas jes mi bezonas pensi aliaĵon ĉar li neniel malkaŝos ke mi estis tie supre mi faros la samon al vi sed se li estos dolĉa eble eĉ ne doloros sed mi vidis kiel li brutale puŝis mi ne volas vundi vin krom ĉio vi estas la sinjoro de la kastelo mi povos liberigi lin poste kaj nun vi finis do mi diros ke li fuĝis kaj mi ŝlosos lin por mi kaj luis' ion demandas kion vi demandas luis' li estas ĉi tie ĉar li estas danĝera kaj mi decidis fari gardon kontraŭ li mi ordonos ke li metu la vestojn mi ne volas ke luis' vidu lin nuda luis' estas tiel milda kaj eta pli aspektas kiel anĝelo kaj li ne devas scii ion post kiam mi arestos lin ĉi tie li bone komprenos tion kial mi arestis lin ĉe mi ĉar mi volas ke vi restu je mia tuta dispono neniu scias ke vi estas ĉe mi mi ordonis la faron de ĉi kaĝo kaj mi venigos manĝon por vi kaj se vi vundos min mi mortigos vin kaj kiam vi ludas la citron la kordoj de mia animo kantas ne ne ne ne ne mi ne povas paroli kun li tiamaniere la taŭro kuradis sed la kaĝo rompiĝis pli malrapide ĉio finiĝis luis' sed ne estas luis' estas li mi ne volas vin ene de mia pensado mi ne volas tiujn pensadojn kun vortoj sed tio ne utilas se mi vidas se mi fermas miajn okulojn kaj vidas tio kio aperas en mia menso estas li tute nuda kun tiu aĵo granda kaj dura ne faru tion monstro ĉu vi ne vidas ke li estas nura infano mi mortigos prenu tion prenu tion fetora sango malbenita sango. mortu! mortu! 
teofilo aflikte anhelis. 
mortu!, demono. Kie li estas? Mi kredas ke mi dormis. Mi aŭdis bruon... Ĉi vizioj... Devas esti la febro. Devas esti la febro! Mia dorso doloras. Post lia alveno, mi petos la kuracilon kaj li helpos min kaj li tenos la bovlon kun mi. 
li rigardis la sekreta eliron. 
luis'. kial vi estas tie? kio okazis? ĉu vi ploras? 
nenion... nenion... 
kio okazis? 
nenio. 
venu ĉe mi. mi ne povas iri al vi. kio okazis? kial vi ploras? kio okazis? 
luis' venis kaj kuntiriĝis singultante. teofilo forprenis liajn malgrandajn manetojn de sur la vizaĝo kaj viŝadis la larmojn per la dorso de sia mano, kaj karesadis la nekombitajn harojn. 
ne ploru. kio okazis? 
nenio. nenio. 
do, nenion parolu. ne ploru plu. lasu ke mi purigu viajn vestojn, estas plenaj je malpuraĵetoj. ne ploru, ne ploru. 
la brakumo varmigis, teofilo sentis ke la dorsoj bruldoloras, la okuloj pleniĝis je larmoj, ne, ne ploru plu, vi nenion diru. li sentis ke lumo eniras ene de li, blindigante la animon, ĉion detruante, jen, jen, tiele pli bonas, vi neniam plu reiru tien, neniam, neniam. mi sentas doloron, donu al mi tiun kuracilon.
sed la eta mano de luis' ne havis la deziratan efikon; pli similis al la tuŝo de pafita besteto, tremanta, malvarma, kuntiriĝinta, livida, singultanta. luis' iom post iom kvietiĝis, genuiĝis sur la planko, sidiĝis, metis sian kapon sur la matraco kaj rigardadis en la spacon. teofilo karesadis lian hararon. li sentis kvazaŭ diamanta stelo nestiĝas ene de sia koro. 
ĉu vi fermis ĉiujn sekretajn elirejojn? 
jes. 
vi donge daŭris. 
silento. 
la okuloj de luis' denove larmetadis. li kaŝis sian vizaĝon. 
rigardu min. mi ne plu parolu pri tio. ĉu vi volas malsupreniri? 
ne! ne! li rapide parolis. kaj iom poste: mi ne volas vidi avon. ĉu mi povas resti ĉi tie? 
kompreneble! kuŝiĝu. mi rakontos al vi historion. ĉu bone? 
luis' kapsignis feblan jeson. li komfortiĝis sur matraco ĉe la piedo de la lito.
estis foje princo de la nordo. lia patro mortis kaj lia patrino edziniĝis kun lia onklo, frato de la patro. kaj aperis la fantomo de la patro... 
kaj blankaj makuloj fermis la okulojn de luis' kaj teofilo trankvile daŭrigis la disfadenigon de faktojn kiel iu, kiu preĝas laŭ rozario kaj luis' aŭskultadis ĉiun vorton kaj atentadis Li parolis pri fantomo de la patro kaj kio pri, se la fantomo de mia patro aperus kaj kiu estas tiu junulino, junulino, junulino, junulino, kaj unu bido transpasita estas fakto kiu jam perdiĝis, kiel tiuj, kiuj ne plu revenas kaj teofilo rimarkis ke la vortoj jam diritaj neniam denove revenos kvazaŭ ĉiu vorto estus infano de la antaŭa kaj la antaŭa mortas por ebligi ke vivu la sekvanta kaj estas la sekvenco da vortoj kiu kreas la ideon kiel la faktoj de ĉi historio kiuj bezonas okazi en la ĝusta ordo. 
en kiu parto mi haltis la rakontadon? 
silento. luis' dormadis kuntiriĝinta. teofilo, kun granda malfacileco, etendis la brakon, prenis la litkovrilon ĉe la piedoj de luis' kaj kovris lin. 
li ankaŭ kuntiriĝis en la lito kaj sin kovris. 
Luis', Luis'...  Mia knabo... Mi bezonis kuŝiĝi senhelpe de vi. Luis', mi ekŝatas vin laŭ terura maniero. Mi vere timas...

Atualizado em ( 30 - 11 - 2013 13:37 )