apolono kaj hiakinto, 4.

meze de mallumo, nur la maro aŭdiĝas, trankvile ronronanta kiel leona ideto.
malproksima lumo komencis fariĝi pli intima al la aferoj. unue, la turo, brilanta, poste la metaloj, la pli helaj muroj, kvazaŭ nevidebla dio blovadas bildon, kiu ekaperadas iom post iom. la nigraĵoj de la fenestroj iĝadis pli nigraj, ĉar la kastelaj muroj ekblankiĝadis. la tuta figuro aperadis kiel miraklo. oni jam sukcesas vidi tra la embrazuroj, la movadon de la laca gardostaranto kiu iras kaj venas. kaj kiam li iras lia ombro ne estas tiel pala, kiel estis dum la venado. kaj kiam li venas lia ombro desegniĝas ankoraŭ pli forta, fidele sekvante ĉiun movon, ne plu svaga, ne plu timema, sed konscia, totala, plena, plilongiĝante, enirante tra la fendoj, rompante sin, kliniĝante, alproksimiĝante aŭ rapide etendante sin sur la valo perdita ene de nebulo, ĉiufoje pli kompakta. ĉar finfine la suno tute sin montras.
la bruado ŝajnis sekvi la vekiĝon de la okuloj. unue, nur forgesitaj kantadoj de malproksimaj birdoj, vestiĝoj de perdita kanzono. ĉi tie kaj tie, nun kaj poste, pli ofte, pli proksime, la marteletoj, la grincadoj, la zumadoj, la pepadoj, susuroj, flustroj, triloj, blekoj, metalsonoj, akvoj, paŝoj, krioj, muĝadoj, radoj de ĉaro kaj kokido, aflikte klukante, forkuras por ne esti frakasata de la veturilaĉo.
falis la hakilo, la segilo segis, la martelo enirigis en la ĉevalajn hufojn la najlojn, kiuj firmigas la hufumojn. kaj kiam, de tempo al tempo, la tuta kastelo silentadis por spiri kaj ripozeti, de malproksime oni aŭdadis la voĉojn de la kamparanoj kaj la melankolian kantadon de la tolaĵlavistinoj ĉe la ŝtonoplena kurbo de la rojo.
teofilo malfermis siajn okulojn. verdaj okuletoj, fulmetantaj kaj travideblaj kiel smeraldoj, rigardadis liajn movojn. la knabo ekstaris kaj intencis eliri.
atendu! kio okazis?
ni bezonis enrompi la pordon. neniu respondis kaj avo ordigis eniri perforte. vi estis mortinto. la sinjorino volas ke mi avertu ŝin tuj kiam vi vekiĝu.
atendu! trankviliĝu!, knabo. mi volas ĉion aŭdi de vi. vi diras ke mi estis mortinta?
ne. do, mi volas diri... mi venis malantaŭ ili kaj mi rimarkis ke vi estis mortinta, sangokovrita, nuda.
ĉu nuda?
avo ekkoleris: malaperu, enŝoviĝulo! sed mi restis malantaŭ la pastro kaj ĉion vidis. la pastro diris, ke vi ne mortis, mi ĵuras ke jes. avo vidis min denove: sintrudulo, ĉu vi volas vertofrapon? el la pordo mi ne sukcesis bone vidi .
ĉu via avo? kiu estas via avo?
via konsilisto.
ah, vi estas la nepo de hans. luis', ĉu ne? estas tre malhela, mi ne rekonis vin. vi multe kreskis. bone, bone. ho, mi sentas doloron. atendu, ne iru nun. mi volas ĉion scii. ĉu vi aŭdis tion, kion ili diris?
avo vidis min ĉe la pordo kaj sakris. pro tio mi kaŝis min sub la tablo. Ili eliris por voki la mastrinon. ĝuste tiam mi vidis tiun truon.
ĉu truo?
tie, rigardu. ĉu vi ne scias pri ĝi?
kio estas tie nun?
mi ne volas ke vi koleru. se ili vidus min tie, ili sakrus kontraŭ mi. pro tio, mi trenis tiun meblon kaj kaŝiĝis malantaŭe, en la truo. poste ili revenis, la pastro, avo kaj la mastrino.
malfermu la fenestron, bonvole. bone. pli bone nun. nun mi vidas vin pli bone. vi kreskis, junulo. kie vi estadas?, ĉar delonge mi ne vidas vin.
ie kaj tie.
la meblo fakte bone kaŝas la truon. kiam okazis ĉio?
tio, kion mi ĵus rakontis, okazis hieraŭ. frue, en la mateno. kaj vi denove svenis kaj vekiĝis nur hodiaŭ, nun, do vi ja ne estas mortinta, sed mi ĵuras ke vi estis. vi paroladis aĵojn, kiujn mi ne komprenis.
ĉu mi paroladis?
ja. sed mi ne komprenis. mi volas diri... ion mi ne komprenis...
Kial li ruĝiĝis kaj rigardas malsupren. kiujn aĵojn vi ne komprenis?
mi iros por voki la mastrinon. ŝi diris, ke mi alvoku ŝin kaj mi ne volas kverelojn kontraŭ mi.
ne! ne! sciu!, antaŭe ni bezonas interparoli. ve!, la sama doloro denove. mi duonsvenas, mi bezonas sidiĝi. tenu mian manon, luis' .
ĉu tiele? ĉu vi ne volas, ke mi alvoku la avon?
nun, ne. antaŭe ni devas interparoli. kie estas mia kofro?
ĉu tiu tie?
ĝuste tiu. sciu, luis'. malfermu ĝin kaj diru kio estas ene.
ĝi fetoras! uaŭ! kia malordo! jen glavingo, jen kasko. uaŭ, kio estas tio?
mi ne bone vidas. ankoraŭ estas tro mallume.
ne estas mallume. ho! kia ponardo! tio ja estas ponardo! avo havas similan, tamen ĝi ne estas tiel polurita.
lasu ke mi vidu, luis'. ĉu ĝi estas vere bela?
jes ja! ha, mortu vi, ŝtelisto!, filo de malbona panjo. luis', la nepo de Hans von Bayern traboros vin, por ke vi lernu ne ŝteli de la senkulpuloj!
luis'. ĉi ponardo de nun estas via.
ĉu mia? tamen... ili forprenos ĝin de mi! escepte, se mi kaŝos ĝin!
nebezonate! kie vi povus kaŝi ĝin?
en la truo ! mi volas diri... post kiam vi dormos.
vi ne bezonas kaŝi ĝin. vi gajnis ĝin kaj fine.
ili batos min.
sensencaĵo! mi parolos al hans.
jes, sed kio pri, se li volas doni al mi vertofrapon? kio okazas? denove la doloro?
jes. en la dorso. ĉu estas io sur mia dorso ?
ĝi estas vundoplena. estas plastro.
silento.
luis', tiu truo... estas sekreta. ĉu vi estas certa, ke neniu vidis ĝin?
ĉu vi volas ke mi diru ion? mi timas!
ĉu vi timas? kiun? ĉu mi?
la pastro diris ke... bone... mi kredas ke... mi alvoku la mastrinon. prenu vian ponardon!
luis'! luis'! malbenaĵon! li forkuris. la pastro diris... mi parolis. Kion diris la pastro? Kion mi parolis? Kaj la truo, la etulo trovis mian sekreton! Kaj ĉi tiu mizera doloro, kaj tiu monstro en malliberejo, la kaŭzo de ĉio ĉi. Mi ne fartas bone, mi ne sukcesos gvati lin. Mi bezonas amikiĝi al tiu knabo...
feliĉe ke vi vekiĝis. kiel estas la doloroj?
malpli doloras.
luis', for. restu en la koridoro ĝis kiam mi alvokos.
ne, hans, lasu lin. li bone helpis min. ĉu ne?, luis'. vidu!, hans, ĉi ponardo kun arĝenta tenilo, mi donis ĝin al luis'.
tio estas danĝera!
la virino ekŝmiradis ungventon sur lia dorso.
li konservos ĝin ĝis kiam li kreskos. ve!, ĉi loko doloras. pro kio la krucifikso?, pastro.
mi ŝatus se vi kisu ĝin.
laŭdata estu la sinjoro! kiso sur la kruco. Mi ne komprenas vin, pastro. bonvolu foriri. mi volas dormi. malpliiĝis la doloroj.
antaŭe mi finos la ŝmiradon de ĉi ungvento. prenu ĉi medikamenton. ĝi helpos.
ĉu ĝi estas por doloro aŭ por dormo?
forprenas doloron kaj dormigas.
ni bezonas konduki vin malsupren.
ne. mi estas laca. mi volas dormi. hans, zorgu pri ĉio, kvazaŭ mi forestus. antaŭe, mi volas ion determini... bone... ni vidu... mi restos ĉi tie kun la etulo. li kunportos mian manĝon. mi volas vidi neniun. mi volas mediti kaj preĝi. se mi bezonos, mi alvokos. alio, malsupreniru kun luis' kaj donu al li la kofron kun malgrandaj armiloj. ne, li ne kapablos teni ĝin. vi mem kunportu ĝin.
alio foriris kun luis'.
dum longa tempo la edzino ŝmiris la ungventon. hans kaj la pastro atendadis.
ĉu vi ne volas ke mi restu ĉi tie?, dum ŝi purigadis la manojn por forpreni la parfumatan oleon.
ne. mi bone fartas. mi dormemas.
finfine hans, la pastro kaj la edzino foriris.
Post kelka tempo luis' revenos. Kial la pastro petis de mi ke mi kisu la krucon? En la skatolo mi havas belajn ponardojn, malsimilajn.
kaj se li plendos pri via konduto, jen vertofrapojn sur vin!
la skatolo suprenvenas. kio estas ene de ĝi?
vi tuj vidos. ĉu vi ankoraŭ timas?
mi neniam timis. mi ĉiam pensis ke ĉi rakonto pri... la pastro... ah!, rimarku! la skatolo alvenas.
vi povas lasi ĝin tie. jes. nun vi povas iri malsupren, alio. luis', fermu la pordon. nun diru al mi: kial vi ne plu timas?
kial la pastro petis ke vi kisu la krucon?
kion mi scias?
sciu do! li diris, ke vi estas posedata de la demono.
ho, ĉu li diris tion? ĉu vi scias, ke plenkreskuloj kelkfoje sin vipas, pro sento de pentado au de malpureco?
mi jam aŭdis. mi ne komprenas.
kaj vi, ĉu vi kredas je tiu historio de demono?
mi ne scias. vi mem diris tion.
ĉu mi?
dum la febro. mi ne bone komprenis. mi timadis, ke avo eltrovus min. mi misaŭdis pri... mi ne komprenis... vi ripetadis, li, li, li estas la demono, mi kastros lin... ĉu oni ne kastras bovojn?
ĉu vi scias tion, kion signifas kastri?
rideto. mi jam vidis kastradon de taŭro. rideto.
kaj kion alian mi diris? ĉu vi ankoraŭ timas ?
ne. bone... poste mi aŭdis komplikaĵojn, mi nenion komprenis. ili donis al vi la medikamenton kaj vi dormis ĝis nun.
ĉu dum la febro mi diris ion plie, kiun vi komprenis?
mi ne restis ĉi tie la tutan tempon.
kiu restis kun mi?
avo diris al mi: vi dormos tie. kiam li vekiĝos, tuj venu. ne timu, ĉar li dormos ĝis morgaŭ, pro la kuracilo. ili lasis min ĉar mi pensas ke via servisto helpadis la mastrinon pri io ajn. do, jen, mi ŝlosis la pordon.
ĉu tio okazis hodiaŭ?
ne, hieraŭ. mi ŝlosis la pordon ĉar mi sciis ke avo ne revenos tuj, jen mi rimarkis ke li estas kun botoj. mi fermis la pordon kaj eniris en la truon.
ĉu ĝi ankoraŭ estis malfermita?
jes, sed kaŝata malantaŭ la meblo. vi dormadis kaj mi kun malbenita volo vidi kien iras la ŝtuparo malantaŭ la muro.
ĉu vi eltrovris ion?
ĉu vi ne ordonos ke ili batos min?
luis', kontraŭe, se vi ĉion diras al mi, mi donacos al vi alian ponardon kaj ĉifoje mi nenion diros al hans. do, li neniel riproĉos.
la ŝtuparo iras ĝis la plafono de tre malriĉaj domoj. tie estas soldatoj. mi opinias ke ne estas domoj. aspektas kiel malliberejo sed la malliberuloj estas sen katenoj, avo diras ke malliberulo devas havi katenojn.
ĉu vi vidis la malliberulojn? ni diru, ke ili estas malliberuloj sen katenoj.
rapide, mi vidis.
kiel ili estis?
mi ne bone vidis, mi timadis, ke oni eltrovu min.
kioma horo estis?
post la dua manĝo. pro tio mi kuris supren.
ĉu vi vere ne vidis la malliberulojn? kiel ili estas? ĉu vi scias tion, kiuj ili estas?
mi pensas ke ili estas la sepo. mi opinias ke ili ludadis. ĉio rapide okazis, ili sidis en rondo, ŝajnas ke ili ludadis. tiam mi kuris.
ĉu ĉiuj ludis?
ne! du dormadis.
Kial lia vango ruĝiĝis? ĉu dormadis?
jes.
ĉu en la sama ĉelo?
jes.
do, kaj vi kuris supren. kioma aĝa vi estas?
dek tri.
ĉu dek tri? Strange! Mi pensis pri dek du aŭ dek kvar. Mi ne pensis pri dek tri. tiuj arestitoj estas danĝeraj. vi ne devintus iri tie.
ili dormadis brakumante unu la alian!
ĉu brakumante unu la alian?
malica rideto. jes. amiko mia diris al mi ke la geedzoj dormas brakumante unu la alian. mi ektimegis kaj venis.
silento.
luis', duone timigita, iris al la kofro kaj tie restis. teofilo ne sukcesis forpreni la rigardon de sur lin, miroplena. li ne volis laŭiri ĉi tiun vojon. li ne sciis tion, kien iras ĉi vojo. luis' kelkfoje rigardis lin de malproksime kaj tuj malsuprenirigis la rigardon. teofilo sentis ponardofrapon en ĉiu rigardado kaj sentis ke la ponardofrapo memoris pri la vipofrapoj, kiuj, ĉiu, provokis grandan doloron sed ankaŭ plenigis lin per ĝojo. li decidis fermi la okulojn, por malgrandigi la konfuzon. kiam li duonmalfermas ilin, li rimarkas ke luis' gvatadas lin sed mallevas siajn okulojn, tre serioze, kiam li sentas sin rigardata.

Atualizado em ( 30 - 11 - 2013 13:36 )