apolono kaj hiakinto, 0.

Ĉi libro estas dediĉata al tiu, kiu kaŝas sian volupteman mienon de pedofilio malantaŭ sia voluptema masko de ĉasteco.


Seu arco na mãao as aves ferir,
a las que cantavan leixa-las guarir,
a las aves meu amigo.

Seu arco na mãao as aves tirar,
a las que cantavan non nas quer matar,
a las aves meu amigo.


Per arko en mano li vundas la birdojn,
Tiujn, kiuj kantas, li ilin lasas senvundaj,
Al la birdoj, ho amato.

Per arko en mano li mortigas la birdojn,
Tiujn, kiuj kantas, li ilin lasas vivantaj,
Al la birdoj, ho amato.

(Cantiga d'amigo - Kanzono de amiko, de  Fernando Esguio).


Mia penso kondukas min laŭ siaj vojoj. Estas absoluta mastro, mia penso.
Ĝi, superregante, iras laŭ siaj vojoj kaj trenas, post si, perforte, mian deziron.
Mia penso ne apartenas al mi. Estas mi tiu, kiu apartenas al ĝi.


apolono kaj hiakinto, 1.

ekde la mateno la kastelo eksplodadis je ridadoj kaj kanzonoj. unue, la mastrino donacis oran medalon al la estro de la du garnizonoj kiuj arestis la sepon. poste, kavaliroj vigle penis en la turniroj kaj preskaŭ ĉiuj falis kun bruado de interfrapantaj metaloj. la lasta el ili, nevenkita, ricevis de la edziniĝemaj junulinoj ridetojn kaj aplaŭdojn. kaj finfine la bankedo. la dentoj ŝiradis la duonkuiritajn ĉasviandojn, ankoraŭ plenajn je akveca sango. la vino elfluadis sur la barboj de la nobeloj kaj liuto akompanadis la kanton de knabo kun koloraj vestoj, tre bela kaj timida.
la venkinto de la turniroj, levante sian pokalon, laŭte kriis:
al la kapitano, kiuj arestis la sepon!
ĉiuj kunkriis. je ĉi momento la mastro de la kastelo rimarkis la mankon de hans von bayern, la maljuna konsilisto. li flustris ĉe la orelo de alio, lia privata servisto, kaj alio foriris. la junulo tuj revenis dirante ke la maljunulo estas en la teraso kaj la mastro foriras por lin renkonti. iu gardisto intencis lin sekvi.
restu ĉi tie. mi iros sola.
kaj li eksupreniris laŭ la ŝtona ŝtuparo. subite lia mano tuŝis feran ringon. li haltis, lia koro ekbategis, li rigardis al ĉiuj flankoj por konstati ke neniu vidas lin, li rapide tiris la ringon kaj proksime lignobloko malfermiĝis. li eniris kaj de interne li premis la mekanikaĵon kaj la truo fermiĝis.
li ne bone komprenis la kialon pri tiu subita emociego. liaj piedoj palpis en la mallumo sed la kruroj senkontrole tremadis. iom post iom li alkutimiĝis kaj sukcesis ekvidi la ŝtupojn kiuj iras supren kaj suben, paralelaj al la ekstera ŝtuparo. nur li kaj hans konas tiun ŝtuparon. al ĝi oni eniris tra kvin kamuflataj pordoj. neniu sin demandis kial kvin el la ringoj estas feraj sed ne bronzaj, kiel la tutaĵo. eĉ oni ne povas konjekti pri tio, ke oni ilin rimarkis, la misterajn riglilojn: per nura tirado supren, ĉe la flanko de ili malfermiĝas trapasejo je preskaŭ unu metron larĝa.
Delonge mi ne eniras ĉi tien. Mi eĉ forgesis ĉi mondon de tenebroj. Tute certe mi ne vizitis ĉi labirintojn en la lastaj kvin jaroj. Antaŭe mi estis junulo, ankoraŭ ne edziĝinta, mi forgesis min vaganta en la mallumego, aŭdante alies interparoladojn, mallaŭtajn kaj rompitajn, kvazaŭ izolitajn vortojn en ĉifona pergameno.
Vere, mi neniam tute komprenis tion, nek pro kio mi venis ĉi tien nek pro kio mi ne plu venis. Hans dirintus: impulsoj de junuleco. Mi pensas ke mi ne sukcesos alparoli lin nun, mi ne scias tion, kial mi multe tremadas. Mi ne reiros al la festo. Subite mi sentas min envolvata de stranga forgesita etoso pri mucido, mallumo kaj frenezaj pensaĵoj. Mi timas tion. Vulturo gvatas mian koron, preta por elŝiri el ĝi pecon necesegan al mia trankvilo.
tremanta kaj ektimigata li supreniris kelkajn kvin ŝtupojn kaj ekvidis la kurbojn de la ŝtuparo kiu serpentume iras ĝis la plejalto de la turo kie malgranda truo en la muro permesas la vidadon de parto de la plaĝo kaj la senfina maro. ne, ne estas la senfina maro tion, kion li intencas vidi. li descendis kelkajn ŝtupojn kaj subite io rompiĝis ene de li, io terura, neklara memoraĵo. li haste supreniris, atentis ĉe la aperturo, silento, premis la risorton kaj foriris tra la truo, profunde enspirante, la okuloj malkutimiĝintaj antaŭ la lumo de la oleecaj torĉoj.
li iris al la biblioteko. malfermis polvokovritan libron, poemoj al la virgulino, li konis ilin parkere, kuŝiĝis sur la malpura lito, nigraj kaj mavaj abeloj flugadis ĉirkaŭe, Kien fuĝis mia sereneco?
li saltis el la lito, malsupreniris, alio, la servisto, staris ĉe la pordo de la ĉambro,
supreniru kaj purigu la bibliotekon.
Tie estas sekreta elirejo, mi nun memoras,
kaj iris por dormi konfuzan nokton plenan je vizioj kaj voĉoj.
la postan tagon li ordonis la seladon al huragano. alio, la servisto kun dolĉa rigardo, foriris. li malsupreniris tuj poste, rajdis sola kaj perdiĝis en la ombroplena bosko. li ŝatus kompreni tion de li sentata sed nur rimarkas ke estas svaga zumado lin persekutanta.
post la vespermanĝo li diris ke li foriras por inspekti la terasojn. li ordonis al la servisto ke li iru por dormi, post kiam li estis informata pri tio, ke la biblioteko estas pura. li supreniris kaj malsupreniris laŭ la ŝtuparoj ĝis tiam, kiam li rimarkis ke li tute solas, sen gvatantaj soldatoj. li malfermis la mekanismon kaj denove eniris en la mondon de vertiĝoj.
li ekdescendis laŭ la sekreta ŝtuparo. la malsupra peza pordo ekgrincadis. li malfermis etan aperturon kaj tra ĝi li alpremiĝe eniris. estis enorma salono kun lumlukoj surplanke, el feraj kradoj: la prizona plafono. sube, torĉo duonestingita kaj dormanta gardostaranto. li daŭre marŝis kaj serĉis, rigardante tra ĉiuj kradoj ĝis kiam li venis sur la ĉelo de la sep malliberuloj.
la damnitaj ratoj! ne prizorgu! dum ili havas manĝon ili ne atakos nin! ili eĉ ne havos okazon por tio, morgaŭ minimume ni estos pendumataj! ne parolu tion, kaco! eĉ se ni jam estas fikitaj vi ne bezonas ripetadi! ĉu vi jam vidis pendumiton? jes, putinido! paĉjo! mi vere ne scias tion, kial ili ne mortigis nin tuj post la aresto, en la arbaro mem. mi opinias ke ni iĝis duonfamaj kaj la reĝo intencas montri nin al la kamparanoj. ah, la imbecilo! famo! krom tio, gejaĉo, ne estas reĝo sed trivialaĉa kastelano. ĉiuj estas la sama merdaĉo! ĉio estas la sama bandaĉo de putinidoj!
la mastro haste turniĝis kaj supreniris ale al la biblioteko. teruriĝinta. li tremadis, konfuza, ebria. la sakraj vortoj iradis kaj venadis, la aspekto de ĉio estis naŭza. li fermadis la okulojn kaj la bildoj ene dancadis. jen ili ŝajnas esti tridek malliberuloj jen ŝajnas esti nur unu. Ne, mi memoras pri du el ili, ili estas maldikegaj. La aliaj verŝajne estas fratoj, samaspektaj, barbuloj, longharuloj, malpuruloj. Unu el ili havis la manojn ene de la pantalono kaj la tutan tempo movadis ilin, avidece. La aliaj... ne, pri la aliaj mi ne bone memoras...
pri la aliaj li ne bone memoris. li rapide premis la risorton de la bloko kiu permesis la pason al la biblioteko kaj eniris, sidiĝis, dum longa tempo ne moviĝis, la okuloj malfermegataj al la vakuo. Ĉu eblas resti iom da tempo sen penso? Mi opinias ke ne! la mano moviĝanta enpantalone ne malaperadis.
li klopodis por dormi. la stranga zumado estis pli laŭta. li aŭdis paŝadon sur la ŝtuparo. rapide li leviĝis, hazarde prenis libron, malfermis ĝin. la edzino silente eniris, dum, ĉe la pordo, stariĝis servisto tenante torĉon. 
mi ne sciis kie vi estas. ĉu vi malbonfartas?
mi bonfartas. li fermis la libron. ni malsupreniru. mi dormos ĉi tie je la venontaj noktoj. mi eltrovis kelkajn librojn kun antikvaj dialetoj kaj mi volas ekstudi ilin.
ili descendis. ŝi tuj ekdormis. li leviĝis, iris al la biblioteko, ŝlosis sin de interne, malfermis la sekretan enirejon, denove troviĝis en la sekretaj ŝtuparoj.

Atualizado em ( 30 - 11 - 2013 13:34 )