20. Festoj

festoj

    En la jarfino, oktobro aŭ novembro, alvenis al la internulejo et-eta grupo, fuĝema kaj ridetama, de knabetoj kvin jaraĝaj. Ho, porĉiame eternaj diaĵoj! Kvin jarojn! El kiu orfejo estis ili forĵetataj? Kiu monaĥino estis devigata elekti ilin? apartigante per iu kriterio, tiujn, kiuj enloĝiĝos meze de tiu kolekto de homa zoologio, ratoj, hundoj, ŝakaloj! Kiuj manoj de magraj kaj delikataj fingroj ne plu rajtis luli tiujn kreitaĵetojn? karesi iliajn rondajn vizaĝetojn? froteti la tualetsapan ŝaŭmon sur la dorsoj kaj delikataj femuroj de tiuj pecetoj el homo? Kvin jarojn.
    Kelkaj ankoraŭ ne paroladis klare. Ili ne estis multaj, mi pensas pri kvin aŭ ses, sed certe estis pliaj, ĉar, post nelonge, dum la festoj, ili prezentos teatraĵeton montrante la vokalojn kaj la plej ordinarajn interpunkciajn signojn.
    Ĉiuj adoptis tiujn suferantajn etuletojn. Okazis, kvazaŭ ili enirintus en bandon de grandaj fratoj. Oni respektadis iliajn ludilojn, iliajn objektojn estis gardataj kontraŭ rabantaj manoj. Ni fine alkutimiĝis al la etuletoj.
    Depost tio, mi ne plu estis unu el la plej junaj. Tamen, la ĝenerala protektado neniel ŝanceliĝis. Mi neniam iĝis ĵaluza pri ili, kiel okazis rilate Marketon, ekzemple; ĉio egale daŭris. Ĉu eble pro la instruoj? La geografio kaj la kalkulado...
    Strange estas ke tiuj porcelanaj figuretoj tiel impresis min pro ununura mallonga epizodo, sed tre tre signifa. En kristnasko, ili ludis teatraĵon antaŭ ĉiuj. Tiel, ilia imago restadis ene de mi, vestitaj kiel literoj kaj interpunkciaj signoj.
    Ni ĉiuj enviciĝis, En vico ho! Marŝ'! Halt'! Nervoze eniris la instruistinoj, iu signalis, la teatraĵeto ekis.
    La eta birdeca bando eniris. Mi ekstaziĝis. Ili havis surbruste tre blankan afiŝon. La unua estis la litero "a", li avancis kaj deklamis poemeton. Kaj venis la "e", la "i", ĉiuj vokaloj parolis. Poste, venis la interpunkciaj signoj, komo, punkto... La demandpunkto tre impresis min, mi ne scias ĉu pro la poemeto, ĉu pro la bela desegnaĵo, en perfekta kurbo, ĉu pro la infano, kiu ĝin rolis.
    Mi ne scias pri la reago de la aliuloj. Mi litere raviĝis.
    Estis kristnasko. Mi jam sciis ke Sankta-Klaŭs ne ekzistas. Se io pli brila aŭ luma estis enaere, mi ne perceptis. Oni ne aŭdis novajn kanzonojn, neniun sonon krom la ĉiutagaj krioj, krom la rutino de ĵargono kaj sakraj vortoj. La nura novaĵo estas ke ĉiuj diradis ke estas kristnasko. Kristnasko estas la tago kiam li naskiĝis, tiu kiu loĝis en la preĝejo, kuŝante en vitra ĉerko, kun purpura vesto, homaj haroj kaj okuloj - feliĉe - fermitaj.
    Mi, plimalpli, sciis tion, kion signifas morti. En Manjuasuo okazis la plej praa okazintaĵo de mia vivo, pri kio mi memoras: mi partoprenis en enterigo de kateto, prizorgata de Zelja. Kaj morto ankaŭ okazis al tiu viro naskiĝinta en kristnasko. Sed, ĉiujare, li revenis por esti krucumita per najloj, kiuj krevigus niajn manojn.
     Posttagmeze, vibris la sonorilo. Ho, nun, ja, devas esti kristnasko. Ĉar la aero estis plena je bela bronza sonorado, ĝi longe daŭris antaŭ ol malaperi, iom post iom, mallaŭtiĝis sed, jen, alia forte marteladis kaj tiel la unutona muziko kontinuis. Tiu posttagmeza sonorilo estis tro trista. Sed ĝi ne plu vundis la koron, kiam iu kriis, ke oni disdonos laktan sukeraĵon.
    Laktan sukeraĵon!
    La lakta sukeraĵo estis rideto, estis sonorilo sen tristeco, estis rigardo de vidvina-panjo de la alia flanko de la trajna fenestro, senlarma. Kion mi scias? Estis dolĉa, bongusta, ĝi malrapide fandiĝis, ĝi estis en inversa proporcio kun la densa kaj fetora viskaĵo trinkata por la vermoj. Dum la viskaĵo eniris kaj sin instalis por sinsekvaj tagoj, la lakta sukeraĵo, ankaŭ inverse, rapide solviĝis kaj ĉio nenio alia estis, se ne sorĉa revo.
    Tiu sukeraĵo estis granda mensogo.
    Mia koro stumblas dum mi skribas.
    La koro de la rakita Prometeo ne rezistas al ĉiuj bekvundoj.
    Mi nur aldonos ke, en la restanta parto de posttagmezo kaj en la konfuzaj sonĝoj de la nokto, lumaĵoj kaj sonoradoj ŝajnis veni el fantasta mondo, kie loĝus la fratinoj, la sirenoj, la koloraj veturiloj, la patrinoj, la avinoj, la tualetsapoj, la lankovriloj...
    Tiu mensogo mallonge daŭris.


      daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Atualizado em ( 13 - 11 - 2011 05:04 )