19. Ŝtofaj tonditaĵoj

ŝtofaj tonditaĵoj

    Estas en mi aflikta bando de etaj memoraĵoj, ĝenante, postulante registron. Estas malkvietaj ardeetoj, sendanĝeraj, duonklaraj. Ili baraktas en la kaĝo de mia memoro kaj, se mi liberigas ilin, ili vortice forflugos.
    Aŭ ili forflugos, pli simple dirante.
    Tio estos kvazaŭ litkovrilo farita el ŝtofaj tonditaĵoj; pecetoj el kelkaj momentoj, kiuj, pro iu aŭ alia motivo, fariĝis neforgesebla.
    Mi memoras nur unu sonĝon. Mi estas meze de la tuta familio, ni marŝas en deklivo de monto kaj zorgas por ne gliti. Mi scias ke panjo ĉeestas, sed mi ne vidas ŝin. Mi estas kontentega  ĉar mi estas en Manjuasuo, tio signifas ke mi foriris el la internulejo. Inter la gefratoj, mi sukcesas vidi nur Zeljan. Ŝi ridetas kaj tenas mian manon. Ŝi montras franĝharon kaj vestas mallongan robon, ekzakte kiel ŝi aperas en unu el la raraj fotoj de la familio, la patro, la patrino kaj dek el la dek unu gefiloj, la plej aĝa estis jam edziĝinta. Subite, ni trovas tomatujon. Ni ĉirkaŭas ĝin, manenmane, dancante en infaneca rondo. Sed ĉio ekforviŝiĝas. Mi memoras pri mia doloro, vekiĝinte. Tiu tago estis de longa agonio. Forgesite de ĉio, perdite, sentante en la koro strangaj pinglajn pikadojn, premadon en la animo, tiom da aferoj...     
    Iutage, vespo mordis mian nukon. Malespero. Mi sentis ion algluitan, mi pasis la manon kaj ĝi forflugis, flava kaj nigra, ili ofte aperadis, kaj mia kolo tute fajriĝis. Mi surmetis akvon por malvarmigi, la ardo daŭris tutan tagon.
    Iam, mi ludadis kaj alvenis Geraldo kaj nigra amiko. Tiu nigrulo estas alta kaj magra, ho, mi memoras, li dormadis sube kaj sur li mi urinis, dumdorme.
    Ili diris al mi, ke mi preĝu por ke ni foriru el la internulejo. Ili havis pekojn, ilia preĝo ne efikos, sed mi estis senkulpa
    kaj se iu volas fari malbonaĵon al senkulpulo...
    kaj, se mi preĝus fideme, ni sukcesus foriri. Mi ja estis tipo de senkulpulo ĉar mi demandis ĉu mi devus preĝi kiel en la bildetoj, kunmetante la manojn kaj alten rigardante. Ili diris ke mi preĝu laŭvole, la nura gravaĵo estis havi fidon. Ili plenespere foriris kaj mi, perpleksa, demandis al mi, kio necesas por ke oni estu pekulo. Mi de nun ekpreĝadis ĉiuvespere, por konstati teruraĵon: mi ne havis fidon. Mi havis timon sed ne fidon. Se mi havus fidon, mi preĝus la preĝon ĝisfine. Kaj mi ĉiam distriĝis, rigardante ĉiuflanken kaj aŭdante la konversaciojn.
    Kaj, kion diri pri la marŝado? Atentu ho! En vico ho! Halt'! Marŝ'! An... taŭen! Iu frapadis la tamburegon kaj ni ekmarŝadis. Cu ne estis lernanto moknomata Birdulo? Ĉu li ne estis cerbe malfruiĝinta? Ĉu ne estis li, tiu kiu marŝadis kontraŭ la regulo?, ambaŭ brakoj samtempe antaŭen, malantaŭen, antaŭen...
    Okazis iam ke, descendante el dormejo, granda bando, mi sentis ke io falis sur mia kapo. Mi frotis la manon kaj plennaŭze kraĉis. Iu sputegis kataron supren kaj falis ĝuste sur min. Tiu estis kutima petolaĵo sed antaŭe mi neniam estis premiata. Mi longe restis subkrane, por ke la akvo malgluigu tiun blankverdan viskaĵon.
    Mi ne parolis pri la klopodoj por fuĝi. Kelkfoje ili porĉiame malaperis. Plej ofte, ili estis kaptitaj kaj suferadis tro da batoj. Kelkulojn, oni trovis kun pioĉo enmane kaj pajla ĉapelo surkape, sed ili ne ŝanĝis uniformon. Iu komentis:
    Stultegaj! La plej grava, ili ne ŝanĝis.
    Sed, kiam ili porĉiame malaperadis, sin transformis en heroojn.
    Ĉu ne veras ke, unu el ili estis trovata tre kaj tre malproksime? Li sukcesis preni trajnon, aliajn vestojn, kiom da malfacilaĵoj! Kaj jen li denove, meze de rondo de aŭdantoj, vundita kaj kun ŝvelitaj manoj, klarigante la sinsekvajn detalojn de sia frustriga aventuro. Maljuna indiĝeno raportante al la nespertaj kaj timemaj indianidoj, kiel li preskaŭ sukcesis atingi la grandbienon de panjo-luno.
    Iam, mi, Valdemaro, Vazego, Ze da Silva kaj Hermeso, interparoladis pri fantomoj. Tago finiĝadis kaj tuj mallumiĝos. Ni jam aŭdis ke foje en la manĝejo forkoj kaj tranĉiloj dancadis, iu spektis kaj rakontis. Kaj ankaŭ la Sacion, brazila nigra koboldo unukrura, kaj ĝi preparadis sian pipon. Unu el ni rimarkis ke sur la muro antaŭ ni estis granda desegnaĵo de la diablo, speco de prufiguro kun kornoj kaj kaprobarbo. Kiu unue diris ke la desegnaĵo ŝajne nin rigardadis? Kiu daŭrigis dirante ke ĝi ridadis? Kaj kiu menciis ke li moviĝadis? Mi ĵuras ke la diablo ekmoviĝis. Niaj kompatindaj koroj eksaltis, ni paliĝis kaj, post ia brueto, afliktego kurigis nin pro malkuraĝo kaj ni atingis grupon de granduloj. Bilardo estris la aron, ni iris malantaŭen, plenaj je timo kaj ni montris la idiotan kaj senmovan desegnaĵon. La mokridegado estis granda. Mi, pro honto, preskaŭ mortis kaj mi ne plu sciis ĉu la diablo jes aŭ ne ridis al mi, movante la grimacon.
    Ĉu mi jam parolis pri fadenretoj por la hararo? Per fadeno ili faris specon de punktaĵo, necesis havi stangeton. Kun larĝaj kudreroj, la retoj estis uzata por alkutimigi la harojn malantaŭen. Estis ĉefverkoj. Mi lernis kiel ĝin fari, sed tute forgesis.
    Tiuj rememoroj estas strangaj. Tro dispecigitaj. Eroj. Vitraj rompitaĵoj.
    Mi ne volas forgesi paroli pri muziko. Ni malofte kantadis, nur kelkajn infanajn kanzonojn, tre malmultajn. Sed ni lernadis patrujajn himnojn. Pli malfrue, mi ilin lernis pli serioze, partoprenante de lernejaj korusoj. De tiu epoko, en mia memoro estas nur ke ĉiuj muzikaĵoj de la mondo estis tre malĝojaj. Ili vundis internen. Kaj tatuis min per dubo, kiun mi porĉiame kunportos ene de la koro: ĉu veras ke ĉiu muzikaĵo, por ke ĝi estu bela, bezonas ja esti trista?

    daŭrigo en la venonta dimanĉo.