18. Impresoj pri fora mondo

...fora mondo

    Mi ĉiam demandas al mi pri mia lernado kaj miaj reagoj, en tiu epoko, rilate la seksajn problemojn. Mi bone scias ke tio, de mi spektata, estis ĥaoza, nemormala kaj densa. Sed tion, mi scias per aliaj rimedoj, legaĵoj, filmoj, dokumentaroj, deduktoj. Mi demandas al mi, do, pri tio, kion mi sciis, vidis, lernis en tiu internulejo.
    Kiam mi eniris, mi havis ses jarojn kaj naŭ monatojn. Kaj ok jarojn kaj ses monatojn, forirante. Mi nenion sciis, krom tio, ke ekzistas viroj kaj virinoj. Mi sciis ankaŭ ke io okazis inter ili, sed tio, kion ili faris inter si, neniam iĝis objekto de miaj tiamaj cerbaj remaĉadoj.
    Tuje, en la trajno, mi aŭdis tiun tranĉan kaj sekan frazon, kiu devigis min refari miajn konojn:
    Aluizjo estas edzino de Antono.
    Jen nova elemento, tre kompleksa.
    Mi devas rimarkigi, antaŭ ĉio, ke la temo sekso neniam maltrankviligis min kaj tio ankaŭ certe okazis al la etuloj ĉar ni ne interparoladis pri tio. Ni spektadis, ni aŭdadis, kvazaŭ ili parolus pri kompleksegaj aviadiloj, kiuj neniel koncernas niajn ceramikajn veturilojn.
    Ili kantadis maldecegan kanzonon kiu instruis al mi novan konceptaĵon:
    En putinej' mi vidis panjon vian,
    kaj ŝia piĉo estis sangoplena,
    en ŝiaj manoj jen multe da mono,
    gajnita de maristo obscena.

    
    Eble, dum tiuj tagoj, mi lernis tion, kion signifas prostitutino; kompreneble ili neniam parolis tiun neimpresivan eŭfemismon. Ili kriadis la precizan vorton, sonore. Ili ankaŭ rakontadis fikciajn aventurojn, en unu el ili, la heroo ludadis subtable kun lanterneto kaj lumigis inter la kruroj de onklino kaj li diris pri tio de li vidata, senkaŝe, per buŝo tute senkulpema kaj nejuĝema.
    Alia kanzono mi ne komprenadis ĉar la ĉefa vorto estis de mi nekonata, nur en la liceo mi ĝin lernis. La melodio estas tre fama katolika himno.
    Anĝeloj masturbas sin,
    Anĝeloj masturbas sin,
    Nigra estas la kokin’
    Kaj l’ anuso de l’ patrin’.

    
    Iom post iom la nova mondo elvenadis el nebulaĵo. Per obscenaj gestoj, ili rakontadis tion, kion viroj faras al la virinoj, mi ne komprenadis. Sed mi lokadis ĉion en mensa arkivo. Egalaj gestoj estis uzataj por surprize ataki de malantaŭe iun distran kunulon. Tiu instruo estis tro facile por kompreni, precipe pro la kvanto da ripetado.
    Ili havis ordinaran ŝokan ludaĵon. Se iu surgrunde sidadis, kaj ludante kaj konversaciante, de malantaŭe venis aliulo kaj desegnadis, ĉe la pugoj de la sidiĝanto, imensan faluson, sen ke la viktimo rimarkus. En la bazo de la faluso li desegnagis, unun al ĉiu flanko, du grandajn testiklojn, rapide sidiĝis kaj jen denove la samaj gestoj, nun akompanataj de ĝemadoj de vundita kato. Ĉiuj ekridegadis kaj kiam la distrulo eltrovis la ludon, rapide stariĝis kaj perpiede forviŝadis la sursablan desegnaĵon, por fini la tiel publikan ofendon.
    Mi memoras ke estis unu nura banejo por ĉiuj, la granduloj en iu flanko, ni en alia. Mi neniam atentis ilin, escepte kiam mi rimarkis ke ili havas pubharojn kaj ni ne. Ankaŭ tiu eltrovo estis arkivita, sed, nun, absolute sen ia ajn emocio.
    Fakte, ni ne atentadis tiujn detalojn. Tre malofte ni aŭdadis la seksajn konversaciojn ĝisfine ĉar ni nenion komprenis.
    
    Tamen, ene de mi, estas rememoro pri tre kompleksa epizodo. Estas konfuza sceno, sed, samtempe, kun tranĉeme klaraj detaloj. Mi jam parolis tion, ke, per sama intenseco, nur la nokto en domo de la instruistino kaj mia plonĝado enakven, brakumita al la dorso de la inspektoro. Tiun epizodon, mi nomis "La Okazaĵo"
    Malfacile estas diri, pro kio mi memoras tiun fakton kun detaloj tiel reliefigitaj, sen kapabli, tamen, enĉenigi ĝiajn erojn. Laŭŝajne, nenio estas grava aŭ malagrabla, escepte la tranĉilo kaj la minaco de supoza violento. Tio igas min konkludi ke la okazaĵo devas rilatiĝi al sekso, pro iu detalo kaj pro la impreso en mia memoro, speco de haloo ĉirkaŭ tremado kaj ektimo.
    Estas skalo ĉemure apogata. Unu el la granduloj sidas supre, en bankalsono. Antono alvenis kaj ili ekkonversaciis. Mi ludadis kun argilo ekzakte sub la eskalo. Antono enmane tenas tranĉilon, kiun li kaj montras kaj kaŝas. La unuan frazon de mi aŭdata, ne, ne, la nuran memoratan frazon de la tuta epizodo, estas:
    Se vi rakontos al iu, mi mortigos vin.
    Ili dum longa tempo diskutas. La junulo, fortika kaj bela blondulo, iom post iom sin lasas konvinki, kontraŭvole. Iliaj voĉoj estas sufokece mallaŭtaj. Li penas novan argumenton kaj Antono aspre tranĉas, firme parolante, sed tute trankvile.
    Mi suprenrigardis kaj vidis ke la glano de la lernanto estis ekstere, mi pensas ke neniu el ni estis cirkuncidita. Strange ke, neniam antaŭe, laŭ mia memoro, mi atentis al generaj organoj de unu el ili, tion neniu kaŝis.
    La cetero estas konfuzo, mallumo, dubo.
    Mi demandas: Kial la impreso pri tio, ke estis seksa travivaĵo? Ĉu pro la frazo aŭdita? Ĉu pro la viditaĵo, kiu ĝenis min? Eble mia cenzuro forviŝis frazojn de antaŭe kaj de poste sed ne sukcesis detrui la sentitan emocion.
    Kompreneble, nun, dum mi skribas, la aferoj iĝas memevidentaj, pro la intelekta kono pri tiaj circonstancoj, junuloj je diversaj aĝoj, inspektoroj, kuna vivado... Dirite estu ke ĉio perturbis min. La tranĉilo... Se vi rakontos al iu, mi mortigos vin... La sekso de la junulo, tie supre, la montriĝanta glano senkapuĉa...


    daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Atualizado em ( 08 - 12 - 2019 11:33 )