15. Jorge de Souza Félix

jorge de souza felix

    Strange estas memori.
    Kiam mi komencis la klopodojn por penetri en la labirintojn de mia memoro, montriĝis imagaĵoj de ardeoj kaj vulturoj. Ardeoj, la palaj rememoroj pri agrablaj faktoj; vulturoj, iu ajn ektimiga sceno. En kelkaj momentoj, ŝajnas ke ili interfandiĝas...
    Memori povas ankaŭ esti kiel imago de pejzaĝo plena je ruinoj. Ĉi tie, jen tute senutila muro, sed sur ĝi estas multkolora fresko montrante longan scenon, klaran kaj plenan je signifo. Tie, senkapa skulptaĵo, ĉu tiu kreitaĵo estas bona diaĵo aŭ terura furio? Izolita kolono parolas al mi pri ia lernebleco. Rompita kolono surgrunde sugestas iun motivon por honto.
    Mi scias ke, en iu momento de mia vivo, tiuj ĉiuj arkitekturaj detaloj apartenis al ia kohera tutaĵo. Tio estis mia estanta tempo. Ene de ĝi, mi travivadis miajn timojn kaj esperojn. Ene de ĝi, mia koro lernadis malrapide, tre malrapide, pri la granda miro, kiu signifas vivi.
    Jarojn kaj jarojn poste, ni sukcesas memori nur pri tio, ke io okazis, sed tio pli similas al granda mensogo. Kaj, se ni penas refari la promenadon al la pasinteco, ni eltrovas ke tiu urbo estas mortinta.
    Mi paŝas ale al malgranda templo. Mi scias ke mi trovos ion teruran. Mi vidas detruitajn murpentraĵojn, montrante krifojn. Dissterniĝas rompitaĵoj de skulptaĵo, montrante okulojn plendolorajn. La kuvo, kie devus estis benata akvo, estas dispecigita; pro tio mi ne povas vidi la speguliĝon de mia melankolia vizaĝo. Estas pagana templo. Mi preferas ke ĝi estu pagana templo.
    Kelkan tempon post mia alveno al la internulejo, sin prezentis nova grupo. Ili estis envicigitaj antaŭ ni kaj oni laŭtlegis iliajn nomojn, por nia konado. Subite, mi tremeris. Mia nomo sonis, mia nomo sonis meze de la malordo. Tio estis strangege, mi alproksimiĝis de Geraldo, plena je surprizo, kaj parolis pri mia timo. Li alparolis al Antono. Ne estis Teles. Estis Felix. Jorge de Souza Felix. Ili mislegis kiel Felis.
    Kurioze ke ankaŭ li alvenis kun pliaĝa frato. Geraldo serĉis ambaŭ. Mi ne memoras la nomon de la frato. Ili estis brunuloj, preskaŭ mulatoj. Mia samnomulo alproksimiĝis. Liaj okuloj estis fundaj, la haŭto seka, plena je blankaj makuletoj, la oreloj enormaj. Li aspektis kiel la kranieto de simio. Skeleteca, subnutrita. Unu el la manoj tordiĝis malantaŭen, paralizo deformis ĝin. Ankaŭ unu piedo estis malantaŭen atrofiita, la kripluleto nerekte marŝadis, senekvilibra kaj molece.
    Kia bedaŭro! Kiom da suferoj li ne devus toleri. Mi ne sukcesas akordigi la kreivan agon al tiu rezulto. Iu dio devus honti pro tiom da kruelaĵo. Se mi pensas pri indiferenta hazardo, pri senpasia naturo, pri ne antaŭvidebla destino... mi daŭre konsideras kruelaĵon.
    Iom post iom tiu knabo alproksimiĝis al mia grupo. Ĉiuj akceptis lin, li enmiksiĝis, sed jen miaj amikoj diskrete deflankiĝis. Tamen mi preskaŭ certas ke neniu mokis lin.
Mi ne scias la kialon, sed, iam, mi rimarkis ke ni kune ludadis. Izolitaj de ĉiuj, ia segregacio, mi ne scias ĉu pro memekzilado post nedeklarata trudado de la aliuloj, pro timo aŭ pro propra decido, la kripluleto kaptis la lastan trovitan tabulon de savo: iu kun nomo preskaŭ simila al tiu lia. Mi iĝis kondamnita por akcepti lin pro la nura motivo havi la nomon, kiun mi havis.
Mi ne scias pri niaj unuaj ludaĵoj. Tio, kio profundege impresis min, estis la ektimo rimarki ke niaj interrilatoj ne estis similaj al tiuj de la aliuloj. Mi ordonadis, li obeadis. Li demandadis kion fari, humile. Mi devigadis, kolereme. Li min rigardadis per okuloj hororplenaj kaj ŝajnas al mi ke mi batadis lin. Mi ne certas. Li estis eta sklavo, en malsaneca submetiĝo, terure obeema. Tre afliktigis min lia manko de reago, lia akceptado de miaj insultoj, lia daŭranta flarado de mia ĉeesto. Mi duobligis la mavaĵojn, ŝirante liajn bildetojn, detruante liajn ludilojn.
    Li revenadis kvazaŭ nedezirata hundido, min rigardante per tiuj okuloj, kiujn mi denove vidis nur en dokumentaroj pri naziaj koncentrejoj. Certe, mi troigas. Mia terurplena pento aldonas nun ekspresionismajn tuŝojn al tiu ĉifoneca memoraĵo.
    Mi ne scias tion, kio pli forte afliktigis min: ĉu la fakto ke li estis kriplulo, ne lasante al mi la eblon forlasi lin; ĉu la kreskanta rimorso, kiun mi eksentadis.
    Mi iris al li kun decido ĉion fini, mi batis lin, li restis en angulo, kapklinite, kaj mi mem decidadis alparoli lin, plena je kompato. Sed mi ne konsentis pri iu ajn malobeo, mi skoldadis, sakradis, mi estis lia posedanto.
    Mi ne scias kiel la afero finiĝis. Mi pensas ke la aliaj amikoj revenis kaj li, senbrue, iris for, mi ne memoras. Post tiu malluma periodo, mi ne plu vidas lin kunludantan. Eble li kuniĝis al pli malfeliĉa grupo, tiu de la pisuloj, ekzemple, kiu scias?, kaj tie oni lin ricevis kiel egalulon. Ĉar, tie, feliĉo atingintus la minimuman limon. En tiu nulejo, plia aŭ malplia kriplaĵo egale valoris.
    La lasta rememoro pri tiu malfeliĉa estaĵo aperas ene de mi, kvazaŭ mi vidus sangokovritan birdon falintan sur mozaika grundo plena je fulgo.
    En la posttagmezo antaŭa al mia forvojaĝo, ĝis nun, egala al ĉiuj aliaj posttagmezoj, oni envicigis nin por aŭdi la legadon de nomoj de tiuj, kiuj devus "malkonektiĝi" de la lernejo. Geraldo estis alvokata. Ili daŭrigis, mi ne bone komprenis, mi certis ke ili legas Felix. Iu forpuŝis min el la vico, ne estas mi, estas li, li sengracie forviciĝis, oni tiris lin, oni puŝis lin, mi revenis al mia loko, Geraldo prenis min for kaj li staris sola, for de la vico, senekvilibra, min rigardante per siaj enormaj okuloj ene de la kavaĵoj.
    La ceteron, mi ne memoras.
    La ceteron... mi ne memoras...
    Mi pensas ke, la intensa kaj kompleksa sentimento kiu regis min tuj poste, forviŝis en mi tiun knabon, ene de tiu sceno. Post multa tempo, memorante la okazaĵon, mi suferis por li.
    Kompatinda knabo, kompatinda kripluleto, kiu, bedaŭrinde, almenaŭ en tiu momento, kompatinda tiu, kiu ne estis mi.


      daŭrigo en la venonta dimanĉo.