13. Kokcineloj, ludaĵoj, amuzaĵoj, lumradioj neniam estingitaj

kokcineloj...

    Dalton Trevisan, brazila verkisto, rakontas en La Espiono ke tiuj knabinoj neniam ridetadis. Mensogo! Mi opinias ke estas mensogo! Infana animo ne estas kordo poreterne streĉita. Devas okazi, iam kaj iam, malproksime de la manfrapilo kaj tuj post la manĝo, pasemaj momentoj, kiam kanzono suprenvenas, rideto ĝermas, ludilo distras.
    Ĉar, se mi memoras pri tiuj perditaj tagoj, mi vidas ke estas la palaj ardeoj de dolĉaj elvokaĵoj kiuj ŝvebas en la blua malplenaĵo. Ne la krifoj, ne la venenitaj bekoj de pastroj kaj manfrapiloj kaj pisuloj. Estas la ludado tio, kio pli longe alkatenas mian animon al miaj rememoroj. Kaj ni ridadis. En tiuj ebenaĵoj, inter la abismoj de unu teruro kaj alia, ni ridadis. Ni havis multajn kaj longajn pacajn momentojn. Kaj tiuj momentoj, en ĉi tiu mia nuna horo, agitiĝas ene de mi, kvazaŭ vivanta sablaro de sorĉa bosko. La sablaro leviĝas, reviviĝas. Inter du momentoj, ni estis feliĉaj. Mi ne bezonas mensogi. Mi estis feliĉa.
    Jen ili silenteme alproksimiĝas, miaj fantometoj palaj kaj malfortikaj, kaj petas ke ni rekomencu niajn amuzaĵojn. Mi mem, mi ne kapablas ludi. Ili, la fantometoj, vivas ene de mi. Sed la fantometo kiu devus esti mi, tiu knabo apenaŭ vidata en nebulo de tempo preskaŭ porĉiame forgesata, tiu knabo kun rigardo eterne malĝoja kaj vizaĝo eterne turnita al la grundo, li proponis sian lokon al viro kiu detruis lin. Hodiaŭ, ĉio, kion li kapablas fari, estas rakonti al mi, de tie, pri aferoj tie vivitaj.
    La aliaj ne plu kreskis ene de mi. Ili estas eterne etuloj, eterne knaboj. Se mi trovus ilin hodiaŭ, ho! ili ne plu estus miaj amikoj. Ankaŭ ili estus viroj, kiuj mortigis miajn amiketojn. Ni estus, tiuj de hodiaŭ kaj tiuj de hieraŭ, apartigitaj per muro: je unu flanko, tio kio nun ni estas; je la alia flanko, la etaj loĝantoj, kiujn mi konis en la internulejo.
    Tiu muro havas fendojn. Jes, la muro havas fendojn kaj ni, tiuj de hodiaŭ, povas observi ilin, dum ili ludas en la alia flanko. Ili ne perceptas ke ni, hodiaŭaj adoltoj, gvatas ilin. Ili ne vivadis por nia hodiaŭo, ili vivadis sian momenton.

    Ludado ĉiam ripetata, estis pri la putoj por la kokcineloj. Ie, en la korto, la grundo estis argileca. Mi ne scias, kiu miraklo aperigis en la korto malgrandajn vitrajn rompitaĵojn. Ni gardis ilin per grandega zorgo. Ili estis altvaloraj posedaĵoj. Kiam ni trovadis la vitropeceton, ni iris al serĉo de kokcineloj. Ili estis brunruĝaj, duonglobformaj, kun rondaj nigraj makuletoj. Estis ankaŭ kelkaj longetaj, verdaj kun ruĝaj makuloj,  sed tiuj estis tro ruzaj, facile eskapis. Post la preno de la insekto, ni arestis ĝin en alumetskatolo, alia raraĵo. Kaj ni komencis la faron de la puto, ronda trueto engrunde. Post kiam la puto estis glata, ni enmetis la kokcinelon kaj fermis per la vitra rompitaĵo. Dum la fermo, ĝi iĝis netravidebla, sed ni, per kraĉaĵo, briligis ĝin denove.
    La insekto iris kaj venis kaj ni gvatadis ĝin en tiu duonmallumo.
    Kurioze ke, neniam, mi trovis la kokcinelon la postan tagon. Aŭ la puteto aperis sen la vitraĵo aŭ tute malaperis aŭ nenio sanĝis escepte ke la insekto ne plu estis.
    Ni ankaŭ kolektadis grilojn. Nigretajn, malgrandajn. Iu diris iam ke, se ni enterigus la kapeton de grilo, post kelkaj tagoj, ĝi iĝus kranieto. Ni senkapigis la kompatindulon, brutale forprenante la kapon, per la fingroj. La korpo estis forĵetata kaj la kapeto, enterigita. Neniam, ankaŭ ĉi tie, mi sukcesis alveni al la fino de la eksperimento. Ni perdadis la tombeton, ni forgesadis serĉi ĝin, mi ne scias.
    Kelkoje ni ludadis futbalon. La pilkoj estis rezulto de pacienca manifestiĝo de primitiva artfaritaĵo. Unue necesis trovi ĉifonojn. La fadenoj devenis el la uniformoj. La kudriloj, el la sentaskaj posttagmezoj. Post la faro de buleto per senutilaj ĉifonoj, oni ekkudris pecojn je pli forta tuketoj ĉirkaŭe. Okazis do sinsekva kudrado de pecetoj kaj la pilko iĝadis, iom post iom, pli granda. Kelkfoje, tuka buleto por sferigi en ia kava parto. Post kelka tempo, ĝi aperis preta, ronda kaj peza. Kompreneble, tiu tasko ĉiam estis plenumata de grandulo.
    Kelkuloj havis tenispilkon kaj pala ardeo, la plej pala ej ĉiuj, rakontas al mi pri grandaj pilkoj, kaŭĉukaj. Vere, mi sukcesas vidi ilin, tre malproksime, ludante per pilko, kiu aspektas pli granda ol tiu nia.
    Iam, antaŭ la golejo, sin instalis tia tohuvabohuo, tiom da homoj ĉirkaŭ la pilko, ke ĝi restis preskaŭ senmova en malgranda spaco inter dekoj da ŝotantaj piedoj. La pilko minacis iri tien, kaj piedo relokis ĝin, alia ŝanĝetis ĝian direkton, ni ĉiuj ekridegadis, sencele ŝotante, la kompatinda pilko iĝis sendecida, tretata, ŝotata, ĝis kiam la korpoj ekperdadis la ekvilibron kaj ŝvita piramido formiĝis de korpoj aflikte ridegante kaj neniu plu sukcesis spiri...
    La Homeraj dioj spertis pri homeraj ridegadoj. Sed neniam ili ridis tiun nian ridadon.
    Kia avantaĝo? Sufiĉis, ke iu ajn petu partoprenon en la matĉo kaj la regularo perdis sian religian severecon kaj tuj venis alia kaj alia kaj kiom da tion volus. Kutime okazis tiuj pelmeloj, la ĵus rakontata estis la plej superba.
    Ni ankaŭ iradis al la futbalkampo de la urbo. Okazis konkuroj inter la loĝantoj de la regiono. Ĉu eble kelkaj el niaj lernantoj partoprenis? Kiel mi povas scii? Ili ludadis, la plej aĝaj lernantoj spektadis kaj ni, la fantometoj, kuradis serĉe de lokustoj kaj griloj. La alumetskatoloj revenos plenplenaj kaj kiam ni malfermos ilin, en la internulejo, ni ekrigardos ke ĉiuj mortis, sed tio absolute ne estis nia deziro.
    Dum unu el tiuj promenadoj, okazis fakto kiu tre impresis min. Bilardo raportadis la matĉon, bravaĵo kiu postulis tro da sperto. Li senhalte kriadis, plenentuziasme, feliĉe sin montrante. Ni ĉiuj haltis por aŭdi lin. Kaj jen li petis al iu grandulo por daŭrigi. La junulo ekis, la vortoj mankadis, li balbutis, stumblis, Bilardo riproĉis, necesas vibri, ekzaltiĝi, estis tute senviva. Kaj li prenis la vorton, raportante laŭte, rapide, plenbrile.
    Mi neniam forgesis pri mia tristeco en tiu momento. Venis al mi la klarega impreso pri tio, ke por ion bone fari, necesas absoluta libero.
    La granduloj havis aliajn ludojn. Ili ludadis per fera pikilo, vitraj globetoj kaj kajto.
    Por ludo per pikilo, oni bezonis pikilon kaj tio estis raraĵo, eble pro tio, ke ĝi estis speco de danĝera armilo. Ili glatigis la argilecan grundon (tiu ludado nepre okazis postpluve) kaj ĉiu ludanto faris desegnaĵon. Estis la "domoj". La unua ĵetis surgrunden la pikilon. Ĝi devis starante fali. De la domo ĝis la punkto de la falo, la ludanto faris rektan linion. Kaj li daŭrigis. La celo estis fermi per sia linio la domon de la aliulo. Se li eraris, la dua komencadis. Du spiraloj aperadis, iom post iom, ĉirkaŭ la du domoj. La venkanto estis tiu, kiu sukcesis ĉirkaŭvolvi la malamikon kaj trafi sur la propran linion, fermante la teritorion.
    Ĉiuj vitraj globetoj finiĝis por aparteni al malgranda grupo de ĉampionoj, kiuj nur ludadis se la ludo estis "vera", nome, la perdanto devus fordoni la globetojn. Mi ĉiam admiris la trafkapablon de tiuj duondioj. Ili estis la "mirokululoj". Mi, krom tio ke mi eĉ ne kapablis korekte teni la globeton ene de la fingroj, mi neniam trafis. Mi estis "fingrulaĉo". Mi ne bone memoras la regularon. Unu ludado havis surgrunde desegnitan arkon, sur kiu restis kelkaj trafotaj globetoj. Alia, havis tri truetojn, necesis enirigi la globeton en unu post la alia, kaj intertempe, trafi iun. La lasta havis nur etan truon surgrunde, mi absolute ne scias pri reguloj. La nomo de tiu ludado estis "anuseto".
    La kajtoj estis privilegioj por malmultaj. Eternaj sanktuloj! El kie la fadenoj, la paperoj, la bambustangetoj, la raz-klingoj, la gluiloj? La privilegiulo pasigis horojn, preparante la bambustangetojn. Poste venis la armaĵo. Kelkaj rafinuloj luksege uzis du kolorojn. Post la muntado de la kajto ili etendadis la fadenon laŭlonge de la korto, pulvorigis vitrajn rompitaĵojn, miksadis tiun pulvoron al gluilo kaj frotis la miksaĵon sur la tuta fadeno. La celo estis klopodi por froti tiun fadenon sur fadeno de alia kajto, dum kajta batalo, por ĝin rompi kaj forflugigi la kajton, perditan en la ĉielo. La vosto de la kajto estis ĉifonaro ligita al ŝnuro. Raz-klingo estis ŝnurligita al la vosto de la kajto kaj tio farigis ĝin samtempe danĝera kaj memvundebla. Per la raz-klingo oni sukcesis, pli facile, tondi la fadenon de la malamiko. Aliflanke, oni bezonis esti pli lerta por ke la raz-klingo ne tondu la fadenon de la propran kajton.
    La suprenlevado de la kajto estis rito. Se alia kajto estus supre kaj, precipe, se ĝi apartenus al knabo "de ekstere", estis vera festo. Nia heroo iom post iom liberigadis la fadenon, li sciis kiel rapidege rebobeni la fadenon ĉirkaŭ bastoneto, li dancigis la kajton per movegon de la brako, li igis la kajton vertikale plonĝi enaere, li liberigis pli da fadenon...
    Sur tre blua bluaĵo ŝvebadis koloran papereton. Ĝi majeste glisadis, kvazaŭ atentema anĝelo super la Sodoma loĝantaro. Ĝi gardadis. Estis troege bele.
    Neniu pastro kapablus igi pli malgranda tiun feliĉon.


    daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Atualizado em ( 29 - 09 - 2011 06:40 )