11. Fraŭlino Leka kaj Fraŭlino Klotildo
    
fraŭlino leka kaj fraŭlino klotildo

    Dum mia ĉeesto en la lernejo, mi havis du instruistinojn. Kiu venis unue, kiu poste? Mistero. Nebulo ene de mi. Foje ŝajnas ke unue estis Fraŭlino Klotildo, poste Fraŭlino Leka.    
    Fraŭlino Klotildo estis, por mi, reenkarniĝo de Nia Sinjorino. Ŝi havis grandajn dentojn, estis korpulenta, eble tridek kvin, kvardek jarojn. La okuloj, grandegaj, helbrunaj, kaj helbrunaj ankaŭ la haroj. Ŝi adoradis min.
    Ververe, ĉiuj adoltoj kaj la granduloj dorlotadis min. Mi ne scias, ĉu pro la timideco, pro la aĝo, pro la aspekto de magra kaj sendefenda knabo. Aŭ ĉu pro la inteligento, ĉar ĉiuj ripetadis ke mi estas inteligenta. En Manjuasuo mi vizitadis lernejon sed pro la aĝo mi estis malpermesata eniri en la duan klason. Mi jam kapablis legi kaj skribi. Kaj kio pri la kalkulado? Mi kalkuladis ĝis mi ne scias kiom, duope, kvinope, dekope... Ne estis justa la komparo inter mi kaj ili, pli aĝaj kaj neinstruitaj knaboj, mizeruloj kolektitaj en la subteretaĝoj kaj rubaĵejoj de Rio-de-Ĵanejro. Ne estis justa, sed mi ne kulpis.
    Mi parkeris oran frazon de tiuj instruoj. La rivero Sankta Francisko naskiĝas en la Monto Kanastra, municipo Gia-Lopes. Tiu frazo neniam helpis min, se ne por ke ili ankoraŭ pli amus kaj admirus min, post la vomado de la ĝusta respondo, en ĉeesto de ravita aŭdantaro.
    Pri Fraŭlino Klotildo, mi havas nebulozecan dubon. Kiam oni farbis la instruĉambrojn, super ĉiu pordo estis skribita nomo de sanktulo. Nia instruĉambro nomiĝis Sankta Klotildo. Ĉu la ĉambro ricevis tiun nomon, kiel naiva omaĝo al la instruistino tie laboranta? Mi klare vidas la nomon super la pordo desegnata ene de mi, mi klare vidas la instruistinon, kiu ridetas al mi kaj glatigas miajn harojn. Sed mi tute ne certas ĉu ŝia nomo vere estis Klotildo...
    Krom tiu rememoro pri ŝi kiel speco de Nia Sinjorino, mi memoras instruadon pri religio. Ŝi montradis enorman libron,  senkoloraj bildoj kaj iu teksto. La desegnaĵoj estis tiel belaj ke ili aspektis vivantaj figuroj. Ŝi legadis la religian frazon kaj fingremontris la mirindan bildon kiu ilustris la tekston. Kaj ŝi legis:

    Pli bone estu se li ŝnurligus al sia kolo enorman muelŝtonon kaj sin ĵetus en la fundon de la maro, ol fari malbonaĵon al senkulpulo.

    Iu demandis kio estas senkulpulo.
    Senkulpulo estas infano pura kiel anĝelo. Senkulpulo estas infano kiel li.
    Ĉiuj min rigardis kaj mi sentis tertremadon sub mi, mortanta pro honto, deziranta ke la tremado estu vera por ke mi estu glotita de la truo.
    Ne kontenta pri tio, ŝi iris al ĉiu pupitro, por montri la ilustraĵon, ĝis mia fojo. Ŝia ĉeesto estis egala al kortuŝa rideto, tiu dolĉa parfumo de tualetsapo kaj la haŭto pura kiel tiu de la preĝejaj sanktuloj. Kaj ŝi montris al mi la desegnaĵon, pluman, laŭ la stilo de Gustave Doré. Kaj mi vidis du infanetojn, ĉu knaboj aŭ knabinoj?, longaj blondaj haroj, buklaj, du sanktuletojn en greka tuniko. En la centro de la desegnaĵo, sur bordo de abismo, du aŭ tri hororaj viroj, eĉ groteskaj, kun enormaj muelŝtonoj ŝnurligitaj al la kolo kaj, ĉirkaŭe, furioza homamaso, preta por puŝi ilin enen de la akvoj.
    Kiel ne senti frostotremon tra la tuta spino?, kiam, jarojn kaj jarojn poste, foliumante libron pri la Uffizi Galerio, mi trovas iun Altdorfer plena je belaj koloroj, kaj vidas sanktulon nomatan Floriano kun la sama muelŝtono ĉe la kolo, jam preta por esti ĵetata enakven. Nun, la konsiderata senkulpulo estas
la viktimo.
    Ni revenu al Fraŭlino Klotildo... Ŝi ripetis al mi la klarigon sed mi nenion aŭdadis. Terurigis min la eblo esti unu el tiuj infanoj sed sammaniere mi fieris pro la senkulpeco, tio devas esti ja specialaĵo. Tamen, la penso pri tio, ke la viroj droniĝos kvazaŭ ratoj, mi estante la motivo, plenigis min je hororo. Ie devus estis eraro.
    Iufoje, ŝi instruis ke, kiam ni trovos amindumantinon, ni devus konduki ŝin al la preĝejo. Ŝi povus esti la diablo kaj ŝi krevus antaŭporde. Kaj ŝi rakontis ke, iam, junulo estis savita, ekzakte antaŭ la pordo de la templo, kaj eskapis el la krevaĵo forta sulfura odoro.
    Fraŭlino Leka estis magreta kaj malbela. Ŝia nomo similas al la portugala vorto "leque", kiu signifas ventumilon. Pro tio, mi ĉiam atendadis ke ŝi envenu al la instruĉambro portante ventumilon, sed tio neniam okazis. Pri ŝiaj instruoj, mi havas multajn rememorojn.
    Mi sidas antaŭ libro, mi studas la vortojn de leciono, kiun tuj tuj mi devos laŭtlegi. Subite, miaj okuloj kolizias kontraŭ konfuzaĵo. Mi ne konas tiun strangan vorton. Mi klopodas por ĝin deĉifri, sensukcese. Mi iras ĝis la fino de la teksto kaj ĉio iĝadas klare, escepte tiu perturbiga vorto. Mi literumas la unuan silabon, KRE, poste venas malfacilaĵo, ITA, kaj "Ĵ", kaj mi perdiĝis en tiu labirinto. Kre... krei... estis monstraĵo, kiu malfaciligis la deĉifradon. Mi ekafliktiĝis, mi ne kuraĝis demandi, ŝvito malvarmigis min kaj mi sentis min predo de la timo. Mia respondeco malpermesis al mi la eblon erari. Tiu ŝarĝo estis tro peza ĉar en tia okazaĵo mia timideco kompromitus mian firmecon. Post longa rezisto, mi stariĝis, iris al la tablo de Fraŭlino Leka, demandis pri la malfacila vorto. Kreitaĵo. Mi sidiĝis, la mondo ne plu rondiradis ĉirkaŭ mi, mi kontrolis, jes, certe, simplege kaj facilege kaj mi ne kapablis.
    Kaj kio pri la kalkulado? La kalkulado estis, por mi, la gloro, kaj por la ceteraj, la malespero. Mi sentis min malhonesta ĉar mi pensis ke mia metodo ne estis la korekta. Ŝi demandadis, iom oble iom, neniu sciadis. Bedaŭrinde, ili ne komprenis ke la instruistino ĉiam komencis de UNU. Kaj mi eltrovis ke, se sesoble unu faras ses kaj sesoble du faras dek du, sufiĉas mense kalkuli kaj daŭrigi la sekvon. Kaj ŝi demandis: sesoble tri? Kaj mi, rapide, enmense: dek tri, dek kvar, dek kvin, dek ses, dek sep, DEK OK! Sesoble kvar? Dek naŭ, dudek, dudek unu, dudek du, dudek tri, DUDEK KVAR! Kaj ni daŭrigadis kaj kiam mi alvenis al SESDEK!, mi senŝarĝiĝis kaj trankvile spiris kaj la instruistino laŭdadis min. Ĉiuj min rigardis, kvazaŭ mi estus neordinara besto, posedanto de iu sorĉa povo.
    Mi opinias ke, nur por la kalkulado, ĉiuj protektadis min. Certe, la instruistinoj rakontadis pri miaj heroaĵoj kaj mi montriĝis kiel eta mirindaĵo.
    Mi ripetas ke la konkurenco estis maljusta, sed mi ne estis mallojala. Min ĝenis la fakto ke mi mense kalkuladis unuope, mi pensis ke mi devus parkeri ĉion, kiel la ceteroj klopodis por fari.
    Mi memoras pri aliaĵoj. Iam, okazis malordo kaj ŝi haltis la instruon. Estis vera tumulto. Ŝi foriris kaj tuj poste revenis kaj trankvile sidis. Ni daŭre ridis kaj konversaciis. Ŝi alvokis min kaj flustris por ke mi kvietiĝu ĉar tuj alvenos la inspektoro. Mi sidiĝis hontoplena, feliĉa, ĉio. La protekto komfortigis min sed estis tre malagrable la escepto ĉirkaŭ mi.
    Alifoje, ŝi laŭte admonis lernanton, li reagis kaj ŝi vangobatis lin. Sango elŝprucis el lia nazo, ŝi ektimiĝis kaj ekploris. Doloriga silento regis nin.
    Kompatindaj instruistinoj! Enloĝante en kamparo, diplomitaj post probable malbonegaj kursoj, sen ia ajn nocio pri infana psikologio, didaktiko, nenio, esti fronte al bestioj. Bestioj, ne ĉar tio ili volis esti, bestioj pro torturiga hazardo, bestioj igataj bestioj, ne de naskiĝo. Ili agadis bestiece. Nenion oni povus atendi de tiuj nigruletoj batitaj de la vivo, ili, kiuj, de la vivo ricevis nur la nuran vivon, la blovon, la spiradon, la ekziston. Nenion pli, nenion pli...
    Nenion plu.
    Iam, Fraŭlino Leka petis al la inspektoro permeson por ke mi dormu ĉe ŝi. La okazaĵo iĝis tiel grava, ke mi neniam sukcesis forgesi orajn detalojn de tiu mia inversita odiseado, plena je triumfoj. Ŝi prenis mian manon kaj ni foriris. Ekvesperiĝadis, tuj alvenos krepusko. Ni promenis sur polvokovrita pado. Mi, tremante, kvazaŭ emociiĝita pasero, timeme alkroĉita al la mano de la protektanta feino. La mondo kovriĝis per nekonata signifo, mi nenion komprenadis.
    Ni eniris. La patrino de Fraŭlino Leka estis dikulino, bonaspekta, etetaj okuloj, kaj mi opinias ke ŝi portadis ŝalon. Ili banis min en kuvo, tepida akvo, kvazaŭ la manoj de mia patrino flugintus ĝis min. En Manjuasuo la banoj ankaŭ estis en tepida akvo en kuvo kuŝanta sur longa benko.
    Mi vespermanĝis. Mi ne kuraĝis paroli. Ekzistas, ene de miaj perditaj rememoroj, varmeta brasika kaĉo, bonguste spicita, kiu flosas sur maro de forgesitaj nebulaĵoj. Certe, estas la brasika kaĉo en la domo de Fraŭlino Leka. Ĝi fortigadis al mi la ekziston, proponante la impreson pri io, kio valoras la penon; devas ja esti io, kio valoras la penon. Ne, ne, mi ne pensis tion, kompreneble, sed la impreso, hodiaŭ, povus esti tiele tradukata. La du virinoj konversaciis kaj rigardadis min la tutan tempon, ridetante. Tiu maljunulino poreterne loĝas ene de mia kapo. Ne pro la zorgoj, ne pro la manĝo aŭ la plaĉa lito, kien ili metis min, plena je lankovriloj. Estis pro la maniero min rigardadi. Ŝajnis ke mi estis antaŭ du okuloj el akvo, du eternecoj, du glavoj plenigante min je komforto sed provokante, samtempe, imensan volon plori.
    Ŝi sidadis, eble sur balancoseĝo, eble kroĉetante, mi ne scias. Se Fraŭlino Klotildo estis ia Nia Sinjorino surtere, tiu virino estis plie, iu diaĵo pli antikva kaj protektanta.
    La nokto pezis sur miaj okuloj kaj mia timema korpo ĝuis la plezuregon de littuko kaj molaj kovriloj, kvazaŭ felaro de la plej dolĉaj hejmbestetoj. Dummatene, mi trinkis kafon kun biskvitoj. Denove tiu mirinda sensaco pri tio, ke mi vivadis.
    Sokrato parolas pri pano, seka kaj malmola, kiun li manĝis dum la Milito de Peloponezo, kaj kiun li taksis kiel la plej bongusta pano en la tuta mondo, pro sia granda malsato. Kie?, diable!, mi tion legis! Lia pano ne valoris la duonon de mia brasika kaĉo aŭ tiu kafo kun biskvitoj. Ne, ne valoris.
    Li ne estis nur sep-ok jaraĝa, iomete pli, iomete malpli.


    daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Atualizado em ( 11 - 09 - 2011 12:08 )