9. La kontraŭvermaĵoj

la kontraŭvermaĵoj

    Estas lernanto, nigra kaj svelta kvazaŭ afrikana statuo, nomata Abrahim. Mi ne sukcesas forgesi lin pro du kialoj. Li oftege ricevis pakaĉojn. Je ĉiu pakoalveno, aŭdiĝis lia nomo kaj li, en ĉeesto de admiranta spektantaro, malfermis la pakon, Konga princo elmontrante militajn akiraĵojn post ia venko. La dua motivo por lin memori estas sufiĉe malagrabla por nuligi la kvanton da donacoj: lia nomo estis unue blekata por preni la kontraŭvermaĵon.
    Laŭ mia memoro, la propono de kontraŭvermaĵo okazis dufoje. Abrahim estis la unua en la vico, kies marŝo estis sendecida, kvazaŭ bovoj al la buĉejo, konsciaj pri sia destino, timemaj kaj malrapidaj, por ke la ofero malfruos plilonge. Ho!, pikado sur la bulbo, escepte pro la fakto ke ĝi finigas ekzistadon, transformas ion en nulon, pikado sur la bulbo ne devas esti tiel terura. Mi memoras pri la brazila filmo, La Fratoj Naves (Luís Sergio Person), la gorĝo de la torturato perforte malfermegata kaj la negativa kaj densa mielo glitenirante kaj venenante la volon vivi. Kaj mi ankaŭ memoras pri frazo de Tagor:
    Homo, se transformita en beston, estas la plej terura el ĉiuj bestoj.
    Mi pensas ke la teruro de la venenaĵo estis nenecesa. Estis, jes, certe estis por plifortigi "ilian" povon, por nuligi nin, por, dum longatempo, diri al ni pri tiu, kiu ordonas kaj pri tiu, kiu devas obei. Ĉar, dum pluraj tagoj ni restis je la dispono de muŝoj kaj naŭzoj.
    Jen kelkaj boteloj kaj unu glaseto. Du inspektoroj, mi neniam plu memoros ilin denove kune. Unu inspektoro verŝis en la glaseto la densan kaj fetoran oleon kaj etendis la manon al la viktimo; ĉikaze, Abrahim estis la unua. Se okazis sendecido, retropaŝo, koliziante la vicon malantaŭen, aŭ tro da malrapido por preni la glaseton, la alia inspektoro batis per la manfrapilo, por ke ĝi atingu ian ajn parton de la korpo. Pro tio, neniu hezitis. Por preni la glaseton, necesis kuraĝo, venu poste la plej terura malagrablaĵo. La spartano perfingre premis la nazon, por ne senti la fetoron, ankoraŭ la kompatinda Abrahim, kaj rapide glutegis la teruran nektaron. La korpo tordiĝis, rifuzis la donacon, kuntiriĝis kaj frostotremadis sed la pilodeputina likvaĵo lante glitiĝis, putrigante la tutan internaĵon de la kompatinda Abrahim, kiu ronde malfermadis la okulojn, la lipojn plenajn je graso. La oleo alvenis al la stomako kaj alkomodiĝis, estis likva infero, fandita peko.
    Kompatinda Abrahim! Ŝajnis ke lia ŝarĝo estas pli granda. Eĉ se ni sciis ke li jam alfrontintis la turmenton, ke li jam estis libera, ke la vico daŭrigis sian marŝon kaj nia fojo alproksimiĝadis, eĉ tiel, ni kompatis lin. Li estis la unua en tiu senesperiga vico, esti la unua en tiu vico, ho! teruraĵo.
    La bovaro lante marŝadis ale al la buĉejo kiu ne mortigis sed prezentis ideon pri eterna damnado, se ekzistus damnado eterna. La naŭzoj ŝajne intermiksiĝis kaj jen estis nun ununura naŭzo, ununura deziro vomi, ununura rukto, kiu, dum sia ascendo, detruadis la porĉiaman flamon, kiu, laŭ obstinaj kelkuloj, lumas ene de la homa estaĵo. Eble ĉi lumo ekzistas. Eble. Sed en tiu momento, certe la flamo estingiĝis. Estis nur neeltenebla fetoro ene de ni.
    La afliktego longtempe daŭris. La nokto konsistis el terura bruaro, oni ne sukcesis dormi. Kaj en la posta tago, la veneno komencis sian efikon, transformante en putran akvaĵon, tion, kio devus esti intestoj kaj visceroj. Ne estis loko, al kiu la fetoro ne atingas. La necesejaj kuvoj ne ripozis kaj kelkaj el ili ŝtopiĝis, la akveca merdado surplanken forvenante, milionoj da putriĝintaj kadravoj koncentriĝintaj ene de fajancaĵo.
    Tiu, kiu, minimume, ne sentis tiun odoron, ne estas necese ke oni engorĝigu ĝin, ne, tiu, kiu neniam sentis tiun odoron, miksaĵo de malespero kaj morto...
    ne scias tion, pri kio mi parolas.  
 

      daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Atualizado em ( 28 - 08 - 2011 05:59 )