3. La loĝantaro   

valdemaro kaj hermeso

    Mi parolis pri ardeoj kaj krifoj kaj bekoj. Ardeoj flugas, tio veras. Sed krifoj kaj bekoj, ŝajnas esti literatura troigo. Nun mi ne memoras pri iu fakto kiu doloras, kiu ektimigas, kiu terurigas. Tiutempe, kelkaj faktoj devis esti teruraj, sed hodiaŭ tio absolute ne ĝenas.
    Mi pensas ke ĉiuj tiuj memoraĵoj povas esti ardeoj. Je sia tempo, vere, ili devis esti tragikaj kaj fatalaj birdoj, torditaj, monstrecaj, ekzistas kelkaj similaj, ne plu ardeoj sed teruraj kreitaĵoj en preskaŭ kaŝitaj anguletoj de pentraĵoj de Hieronimus Bosch. Sed post tiom da tempo, nun, tiuj miaj memoraĵoj montriĝas mildaj kaj delikataj, blankaj ardeoj kiuj flugas en japana pentraĵo.
    Kaj se mi demandas al mi, ĉu tio lasis spurojn sur la vojoj sur kiu mia ekzistado vagadas, mi respondas ke mi ne scias. Tio eblas. Tio tre eblas. La aŭreolo, kiun mi teksis por mi mem, la kiraso farita de protektanta timideco, la estontaj ektimadoj, la saŭdadoj, kiujn mi suferis... Mi ne scias. Mi ne scias. Tio eblas. Tio tre eblas.
    Mi preskaŭ certas ke jes.
    La venonta sceno montras min jam sidiĝanta surgrunde, inter kelkaj knaboj. Ne, ili ne estis knaboj, estis buboj aŭ etuloj. La internulejo situis en la urbo Kampodomejo, provinco Minasĝeraiso. Serĉante poste en libroj pri brazilaj municipoj, mi eltrovis la nomon: Instituto pri Profesioj kaj Agrikulturo Sankta Jozefo. Ni estis en Minaso sed la ĝenerala etoso estis el Rio-de-Ĵanejro. La plejmulton inter ni, oni akaparis en la federacia ĉefurbo: blankuloj, nigruloj, mulatoj. Tuj tuj mi malkovris ke mi estis unu el la plej junaj. Tio intense helpos min kaj faciligos al mi pri multaj aferoj, sekve, kun malprofito por la pliaĝuloj. Mi scias nek pri la aĝolimoj de nia malgranda loĝantaro nek pri la kvanto de la lernantoj. Mi opinias ke la aĝoj devus esti inter ses kaj dekkvar (ĉu poste ili ne devus esti kondukataj al aliaj lokoj?). Neniam mi sukcesus precize ekpensi ion pri kiom da infanoj, kiom da adoleskantoj... Ho, nia memoro! de kiaj malgravaĵoj ĝi dependas! Tamen, moskito sufiĉas por ke ĝi starigu imperiojn, desegnu imensajn panelojn. Do...
    La etuletoj faris siajn grupetojn kaj egale la granduloj. Mi volas memori pri la plej intimaj: Valdemaro, Hermeso, Vazego, Ze da Silva, Blanka Katino, Marketo... Eble mi forgesis kelkajn... Eble, porĉiame...
    Valdemaro havis helan haŭton kaj raŭkan voĉon. La haroj estis buklaj, okuloj verdaj, grizaj, bluaj, en ĉiu memoraĵo liaj okuloj ŝanĝas. Li sidiĝis surgrunde kaj desegnis profilon de sireno, li nepre desegnis profilon de sireno. Ĉe li, mi lernis kiel desegni profilojn de inaj vizaĝoj kaj tion mi faras ĝis hodiaŭ. Ĉu eble pro tio, la virinoj de Piero della Francesca tiom impresas min? La enormaj fruntoj, la ŝvelitaj okuloj, la trajtoj delikate primitivaj... Valdemaro akompanos min en ĉiuj rememoroj. Se mi diros "ni", sen specife mencii la tutan internularon, tio signifas ke mi parolas pri li kaj kelkaj aliaj malmultaj amikoj.
    Mi pensas ke li estis pli aĝa ol mi. Ĉar mi ne vidas lin en mia instruĉambro. Ĉu eble estis multaj el la sama aĝo kaj tiel ni faris grupojn en diversaj ĉambroj? Mi ne scias. Li estas ĉe mi kiam ni desegnas surgrunde, kiam ni ludas per argilo kaj kiam ni kantas.
    Hermeso estis mulato, alta kaj magra. La instruistinoj instruis ke en nia Brazila Historio la unua prezidanto nomiĝis marŝalo Hermeso; kaj depost tiam, mi klopodis por imagi mian amiketon vestitan kiel marŝalon, tenante glavon aŭ ion uzatan de prezidanto. Mi neniam sukcesis, li iĝis mokinda, perdis la ekvilibron pro tiu senorda kaj malpreciza kargo, medaloj, ĉevalo, eble eĉ krono, kiom da gravaj aferoj! Li denove estis Hermeso, dolĉega mulato, magra, alta. Lia voĉo estis akuta. Liaj okuloj pensigas min pri travidebla mielo. Ŝajnas ke ni transpasis tra li, lin rigardante en la okuloj. La haŭto estis bela, brunita bronzo kaj kiam, dum la liceaj instruoj, mi studis ke egiptoj estis je bronza aŭ kupra koloro, kaj same la hindoj, mi tuj memoris pri mia distanta amiko, certe li estis egipto aŭ hindo, pro liaj malkrispaj haroj, alto kaj magreco. Mi memoras ion plie: kelka tempo antaŭ ol mi forlasis ilin, li diris ke ni ĉiuj estis tro magraj. Kaj mi rimarkis tiun amaran veron. Kaj mi memoris ke li estis forta kaj bela, la unuan fojon kiam mi lin vidis.
    Ĉu Hermeso aŭ Valdemaro instruis al ni la kanzoneton kiu parolis pri Sankta Petro?

    Paĉjo vindis okulojn miajn
    Por ke Sankta Petro malvindu min.
    Se vi volas esti kompata,
    Malvindu min, ho junulin'...


    Mi ne sukcesas memori. Sed mi bone memoras ke li, tute certe, enkondukis la novaĵon pri la moviĝantaj radoj de niaj ceramikaj aŭtomobiletoj kaj mirigis nin per la invento de la radiatora krado. Pri tio, mi parolos en alia ĉapitro.
    La lasta memoraĵo pri tiu malĝoja kaj magra knabo, de rigardo travidebla kiel rigardo de anĝelo, estas pri la nokto kiu okazis antaŭ mia forvojaĝo. Li estis profunde malĝoja, kapklinita kaj deprimita. Mi pensas ke li ploradis. Mi diris ke mi preferus ne foriri, ĉar mi ne volis forlasi ilin tie. Li diris ke mi ne rajtas malĝojiĝis. Mi havas patrinon, mi reiros al ŝi, estas mirinda revo. Kaj ili restos tie, ĉagrenitaj, manĝante aĉaĵojn, suferante batadojn, maldikiĝante... Li metis sian braketon ĉe la mia kaj, vidante tiujn ostetojn sub la haŭto, mia tuta korpo frostotremis kaj mi kvazaŭ sentis tranĉilon moviĝante ene de mia koro. Tre doloris vidi lin kun tiel mincaj brakoj, li tiel malforta, tiel melankolie malsana.
    Mi diris ke ne plu estas vulturaj krifoj aŭ bekoj ene de mi. Sed kiu estas tiu mistero, kiu plenigas miajn okulojn per akvo kaj tremigas mian manon? Kie sin kaŝis la amikema fantomo de tiu mulata anĝeleto kiu ne plu kreskis, kiu ne akompanis min dum la tuta vivo, kiu sin plantis ene de mi kvazaŭ nemortema knabo.


    daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Atualizado em ( 18 - 10 - 2011 13:04 )