2. La vojaĝo


ardeoj kaj vulturoj 2

    Ĉirkaŭe, ĉio lumis. Ŝajne, ni estis en vitra palaco. Mi ne scias kiel ni tie alvenis ĉar mi jam sidas ene de la trajno. Geraldo estas ĉe mi. Tra la fenestro mi vidas ke, ekstere, panjo ploras. Onklino Ananizja enmetas la vizaĝon kaj demandas:
    Kiu zorgos pri ili?
    Aluizjo.
    Kiu estas?
    Tiu, tie; iu fingromontris korpulentan junulon, ja dika, hela haŭto, buklaj haroj, jarojn poste mi konstatos, ekzakte kiel la haroj de la statuoj de dio Apolono. Jarojn poste, mi ankaŭ memoros pri li, kiam mi aŭdos la vorton pufeca.
    Junul', ĉu estas vi, tiu kiu zorgos pri ili?
    Jes, sinjorino.
    Gardu ilin, Aluizjo, pro amo al Di'! Zorgu pri ili. Ne permesu ke iu ajn malbone traktu ilin. Kaj ŝi fingromontris min kaj Geraldon.
    Panjo ploris ankoraŭ pli laŭte kaj Geraldo eksingultis. Mi ne komprenis kiel eblas plori ene de tiu belega loko, kiom da lumo!, mi ene de trajno!, mia unua vojaĝo!
    Vere, por mi, la vojaĝo estis pli fascina ol io ajn. Mi vestis mian nigran pluvmanteleton, je malnova fasono, ĝi kovris la tutan korpon, senmanika, la brakoj restis liberaj interne. Mi senpacience atendadis la unuan movon de la trajno.
    Nun, dum mi skribas, mi memoras ke ankau li ĉeestis. La inspektoro. Antono. Enorma mulato, haŭto iomete hela. Li havis ĉapelon. Pri tiu detalo mi memoras ĉar, dumvojaĝe, li plenigos la ĉapelon kun gojavoj kaj kuros post la ekmoviĝanta trajno. Li ĵus avertis ion, ĉiuj silentis kaj sidiĝis kaj mia onklino ripetas la peton al Aluizjo,
    vi estas la respondeculo, junul', ni fidas je vi, junul',
    panjo afliktiĝas, mi aŭdas bruegon, ĉio ektremas kaj anstataŭ la trajno antaŭeniri, estas ili, tiuj, kiuj retroiras, glitkurante: la onklino, panjo, la ceteraj, pli kaj pli rapide, ĝis totala mallumo.
    Geraldo ploras. Ĉu iu alia plorus? Mi memoras pri neniu, krom mi, Geraldo, la inspektoro Antono kaj la junulo, al kiu mia onklino konfidis nin: Aluizjo. Dum la vojaĝo ni prisciis iomete pli. Li loĝis en la internulejo, kien ni iradis, sed helpis la inspektoron en tiuj iroj kaj venoj, por konduki gelernantojn. Mi ankaŭ aŭdis ion pri li, sed mi  ne scias ĉu dum la vojaĝo au poste:
    Aluizjo estas edzino de Antono.
    Mi ne sukcesis kompreni la subtilaĵojn de ĉi-tiu frazo. Mi bone memoras pri tio, kion mi komprenis tiutempe: ili kune dormis, ili estis geedzoj. Kaj pri tio, "kune dormi", mi nur komprenis ke oni vere dormis kune, nur tio. Nenio pli interesis. Mi ne sciis ke oni bezonas esti virino por esti edzino de iu ajn. Tiel devas estis la afero, mi devas akcepti tiun novan veron, memori ĝin, eble mi bezonos ĝin poste.
    Tuj post la komenco de la vojaĝo mi eltrovis veron, kiu plenigis min per ĝojo. Se mi rigardus tra la fenestro, mi konstatus ke la trajno moviĝis; ĉio kuras malantaŭen, sed estas la trajno kiu iras. Sed se mi, anstataŭ tra fenestro, rigardadis la plankon de la trajno, ĝi haltis kaj nur tremadis. Jen la mirinda vero: mi sciis ke ĝi moviĝas sed ĝi ŝajnis tute senmova, nur tremanta. Dum longa tempo mi forgesis min ene de tiu bela konstato, la trajno ne moviĝas, nenio moviĝas, se mi rigardadas la plankon.
    Kaj jen mi en kamiono. Ni amasiĝas en ŝarĝplato. Jarojn poste, Geraldo rakontos ke ni iris de Rio-de-Ĵanejro ĝis Kruzejro, en Sanpaŭlo. De tie, per alia trajno, ĝis stacidomo, kies nomo estis Johano kaj io ajn, Johano-mineplumemoras. Nur poste, ni eniris en la kamiono ale al Kampodomejo. Pri tio, mi ne scias. Tiuj detaloj ne estas ene de mi. De la trajno de Brazila-Centralo, tiu ekspresa potenca maŝino, mi vekiĝas en la kamiono. Estas multaj homoj, ni amasiĝas unu sur la alia, mallumas, oni parolas, oni moviĝas, mi kovras min per la manteleto.
    Nun ni marŝas rekte al la domo. Estas nokto kaj mi tenas la manon de Geraldo. Subite mi malkovras ke mi ne havas la mantelon. Geraldo avertas min ke nenio plu eblas, la kamiono jam foriris. Malaperis mia mantelo. Ĝi estis nigra, varma, peco el mia urbo, Manjuasuo, kiu akompanis min, konstanta memoraĵo pri la malĝoja rigardo de panjo, ŝi kudris ĝin por mi, kiam mi komencis vizitadi la lernejon.
    Do, en ia momento, ni eniris en tiu domo. Ankaŭ tiu momento absolute malaperis de mia memoro. Sed, tute certe, ni eniris. Jes, ni eniris, sen ia dubo, ĉar mia koro neniam forgesis la manplenon da memoraĵoj kiuj desegniĝis ene de mi. Kelkaj el tiuj rememoroj estas helaj kaj duonviŝitaj, kvazaŭ ardeoj flugante ene de nebulo; aliaj, estas vivantaj, klaraj, kun odoro kaj volumeno, kvazaŭ flugiloj de ferocaj vulturoj, aŭ iliaj tranĉantaj krifoj, aŭ iliaj senkompataj bekoj, plensangaj...


    daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Atualizado em ( 14 - 08 - 2011 05:27 )